Fabl'o'j Kaj Aforism'o'j
Oni for'pren'is de la mal'jun'a kaj pi'a Honest'o eĉ li'a'n unu'nur'a rest'int'a'n bov'in'o'n. Ĉi last'a'n mem la Leĝ'o.
Tiam li turn'is si'n kun larm'o'plen'a'j okul'o'j kaj trem'ant'a'j lip'o'j al si'a'j du plen'kresk'int'a'j fil'o'j, la Just'o kaj la Jur'o: —Fil'o'j, nun mi neniel pov'as vi'n plu viv'ten'i. Ir'u kun help'o de Di'o, serĉ'u al vi dung'o'n en la mond'o — kaj li kis'is ili'n sur la frunt'o.
Kaj la frat'o'j pren'is la man'o'n unu de la ali'a, kaj ek'voj'is. Ili for'ir'is, por trov'i dung'o'n.
—Mi serv'os nur mastr'o'n, — dir'is dum'voj'e la pli mal'jun'a frat'o, la Just'o, — kiu est'os tiel pi'a kaj honest'a, kiel mi'a patr'o. Se mi trov'os tia'n, fidel'e mi serv'os li'n ĝis'mort'e.
—Kaj mi serv'os nur estr'o'n, — dir'is la pli jun'a frat'o, la Jur'o, kiu est'os tiel fort'a, kiel neni'u krom li. La ceter'o mi'n ne zorg'ig'as! Eĉ, mi for'las'os li'n en la moment'o, kiam mi trov'os iu'n pli fort'a'n!
Ĉe la voj'kruc'iĝ'o ili brak'um'is unu la ali'a'n, dis'iĝ'is kaj post'e neniam plu ili renkont'iĝ'is.
Printemp'e renkont'iĝ'as la Abel'o kun la Formik'o.
—Kiel vi pov'as est'i post tiel long'a vintr'o en tiel bon'a stat'o, parenc'o, — al'parol'as la si'n apenaŭ tir'ant'a, nur'ost'a kaj -haŭt'a Abel'o la vid'ebl'e bon'e nutr'at'a'n Formik'o'n. — Cert'e vi hav'is bon'a'n jar'o'n pas'int'a'n, vi dev'is rikolt'i bon'e!
—Ne, kamarad'o, — respond'is mal'long'e, sed decid'e la ankaŭ vort'e ŝpar'em'a Formik'o. — Ni ne kolekt'as pli mult'e, ol neces'as. Nur ni ne ten'as parazit'o'j'n.
Scienc'ul'o'j de Simi'land'o hav'is kun'sid'o'n. Tag'ord'is mond'o'tuŝ'a problem'o: la origin'o de la simi'o.
La kun'sid'o'n atend'is kun grand'a interes'iĝ'o ne nur la scienc'ul'ar'o, sed eĉ la laik'a mond'o, kaj tial ĝi est'is ekster'ordinar'e vizit'at'a.
Pri la tikl'a tem'o refer'is Simĉjo, la jun'a membr'o de la Simi'a Scienc'a Akademi'o, kaj kiu tiel long'e eksplik'ad'is, klar'ig'ad'is, referenc'ant'e jen si'a'j'n propr'a'j'n re'serĉ'o'j'n en mal'nov'a'j gufejoj, jen pez'a'j'n traktat'o'j'n de la last'a'j jar'dek'o'j, ke fin'e abrupt'e li el'buŝ'ig'is la asert'o'n, ke sum'e-resum'e la simi'o'j origin'as ... de la hom'o.
Kiam la Simi'o'j ek'aŭd'is tio'n, eĉ la spir'o halt'is en ili, kaj ili nur rigard'ad'is, okul'um'ad'is unu la ali'a'n, kvazaŭ ili serĉ'us hom'a'j'n trajt'o'j'n sur si'a'j vizaĝ'o'j.
La scienc'ul'o'j hm-hm-ad'is, balanc'ad'is la kap'o'n, kaj la popol'o kvazaŭ mut'iĝ'is pro konstern'iĝ'o.
Sed re'konsci'iĝ'int'e el si'a moment'a ŝton'iĝ'o, ili des pli sakr'is, protest'is, kri'eg'is: liber'iĝ'is ĉiu'j diabl'o'j de la infer'o: —Ni protest'as! Li mensog'as! Ni ne origin'as de la mizer'a hom'o. Vi ebl'e jes (ja eĉ vid'iĝ'as), sed ni ne! Li ofend'is la tut'a'n simi'a'n gent'o'n. For kun li! ...
Sum'e-resum'e la kun'sid'o divid'iĝ'is en parti'o'j'n, replik'o'j'n sekv'is re'bat'o'j, kaj komenc'e nur gorĝ'o'j, post'e ankaŭ pugn'o'j, fin'e eĉ baston'o'j ek'labor'is. Kaj li'a dokt'a moŝt'o Simĉjo kaj li'a'j kun'scienc'ul'o'j ag'is prudent'e, kiam unu post ali'a ili mal'aper'ad'is, simil'e al gut'o en mar'o, el la ĥaos'a voĉ'o'kirl'o, ĉar kio tie sekv'is, eĉ du'on'e ne nom'ebl'is ŝerc'o!
Je la arb'ar'o'sku'a bru'o de la terur'a kaj furioz'a bru'konfuz'o al'ar'iĝ'is kompren'ebl'e ankaŭ la ali'a'j loĝ'ant'o'j de la arb'ar'o, kaj mir'ant'e pri la edif'a'j scen'o'j, ili balanc'is la kap'o'n.
—Kiel do, ili sakr'as, kverel'as, draŝ'as kaj mord'as unu la ali'a'n, kaj aŭdac'as asert'i, ke ili de'ven'as — ne de la hom'o!
—Mi ne kompren'as nur, — demand'as la jun'a Pufbrusta Kolomb'o la patr'in'o'n dum instru'iĝ'o, — kial ni dev'as plen'blov'i ni'a'n brust'o'n ankaŭ, se ĝi rest'as mal'plen'a, ja en ĝi trov'iĝ'as nur aer'o, kaj kiom ĝi valor'as.
—Tial, mi'a fil'o, — respond'is la mal'jun'a Pufbrusta Kolombin'o, akir'int'a jam grav'a'j'n spert'o'j'n ĉirkaŭ la dom'o de la hom'o'j — ĉar ali'manier'e la mond'o parol'as kun tiu, kiu aspekt'as bon'hav'a, sat'a kaj fier'a, ol kun tiu, kiu ŝajn'as mal'sat'a, modest'a kaj tim'em'a.
Ankaŭ la Strig'o est'is origin'e tag'a bird'o, sed iam iu kalumni'is li'n asert'ant'e, ke li kapt'as mus'o'j'n, kaj pro tio oni komenc'is parol'i pri li, kiel pri rab'o'best'o sang'o'soif'a kaj murd'em'a! Tiu ĉi fi'asert'o tiel dis'vast'iĝ'is, ke oni ter'e-aer'e mok'is, persekut'is kaj post'e ankaŭ ekskomunik'is li'n.
Tiom, ke li trud'iĝ'is nokt'e per'labor'i si'a'n nutr'aĵ'o'n, kaj nun efektiv'e kapt'i mus'o'j'n.
La Strig'o montr'iĝ'is tiu'temp'e bird'o kun mir'ind'a pacienc'o, sed foj'e li tamen eksplod'is, kaj re'bat'is tiel al si'a'j persekut'ant'o'j: —Jes ja, ... jes ja ... la Strig'o, kiu kapt'as mus'o'j'n, est'as rab'o'best'o sang'o'soif'a kaj murd'em'a, li'n just'e persekut'as eĉ la mizer'a Paser'o. Sed pri tiu'j, kiu'j for'rab'as kapreol'o'j'n kaj ŝaf'id'o'j'n, silent'as la kronik'o'j, kaj eĉ har'et'o ne difekt'iĝ'as al ili.
Kiel okaz'is, kiel ne, fakt'as, ke iu'foj'e la Azen'o trov'is si'n antaŭ la ŝaf'ar'o, kaj ĉi tiu ek'de tiam sekv'as li'n ĉi'e'n, kvazaŭ atest'ant'e tiel'e, ke ĝi re'kon'as en ĉio li'a'j'n grand'ec'o'n kaj saĝ'o'n.
En iu el si'a'j mal'oft'a'j minut'o'j tia'j la Azen'o cerb'um'is jen'e: —Di'o mi'a! Kiel alt'a'n ŝtup'o'n mi ating'is! Mi nur almenaŭ sci'us, ĉu mi est'as tiel saĝ'a kaj inteligent'a, aŭ ĉi tiu'j est'as tiel terur'e mal'saĝ'a'j?!
La Strig'o aŭd'is la kant'ad'o'n de la Alaŭd'o, kaj ĉar li ne tro kontent'is pri ĝi, li parol'is mis'taks'e pri ĝi.
Tio ven'is en la orel'o'n de la Alaŭd'o, kaj li, en si'a subit'a koler'o, eksplod'is: —Kiom kompren'as pri la afer'o, tiu azen'o ...
Kaj tio sam'e ven'is en la orel'o'n de la Strig'o, kaj ĉi tiu indign'iĝ'is: —Kiel mi, doktor'o de ĉiu'j scienc'o'j, pov'us est'i azen'o?
— li dir'is.
—Vi est'as azen'o, — klar'ig'is mal'long'e la Alaŭd'o, — ĉar vi en'miks'iĝ'is en afer'o'n, pri kiu vi ne kompren'as. Ĉar la kant'o, el'lern'u do, est'as afer'o, pri kiu vi eĉ hav'ant'e doktor'ec'o'n ne kompren'as, kaj mi ankaŭ sen ĝi kompren'as!
La Agl'o traf'is en ŝaf'ej'o'n, kaj pro si'a'j grand'a'j flug'il'o'j neniel li pov'is mal'implik'iĝ'i el ties mal'vast'a'j mur'o'j.
—Ej! Ej! — medit'is la Troglodit'o sid'ant'a supr'e de proksim'a arbust'o. — Oni dum la tut'a viv'o ĉiam aŭd'as nur pri la kap'turn'a flug'o de la Agl'o'j, kaj jen! se neces'e, ili ne pov'as tra'flug'i eĉ super tiel mizer'a bar'il'aĉ'o! Ej! Ej! ...
—Nu jes, mi'a fil'o, — ek'parol'is nun ankaŭ la mal'liber'iĝ'int'a Reĝ'o. — Flug'i ebl'as ja nur tie, kie oni pov'as liber'e mal'ferm'i la flug'il'o'j'n, kaj pri tio ankaŭ la Agl'o'j ne est'as escept'o'j. Inter la mal'vast'a'j bar'il'o'j mezur'it'a'j ne por ili est'as des pli sen'pov'a'j, ju pli grand'eg'a'j est'as ili'a'j flug'il'o'j!
—Mi observ'ad'as, — dir'is la Muŝ'o al la Arane'o el prudent'e sufiĉ'a distanc'o, — ke vi nur trik'as vi'a'n ret'o'n en la angul'o, kaj apenaŭ vi apud'sid'as temp'et'o'n, vi jam hav'as kapt'aĵ'o'n. Kaj kelk'a'j viktim'o'j trov'iĝ'as eĉ por la plej mizer'a'j tag'o'j ... Dir'u, kiel tio est'as! Kio'n vi far'as, ke ili vi'n tiel vizit'ad'as? Ĉu vi invit'as, rav'as ili'n?
—Pardon'u mi'n, kamarad'o, — respond'as la Arane'o kun mult'a konjekt'ig'o, — ke mi ne pov'as mal'kaŝ'i tio'n al vi, sed tio est'as ĉe ni du'obl'a: famili'a kaj sam'temp'e komerc'a sekret'o ... Cert'as tamen, ke ĝeneral'e pli mult'a'j viv'as el la stult'ec'o de ali'ul'o'j, ol el si'a saĝ'o, kaj se oni far'us leĝ'o'n, ke ĉiu viv'u el si'a propr'a hom'ec'o, la mond'o baldaŭ pere'us!
Sur la somer'fin'a'j'n stopl'ej'o'j'n, sen'ig'it'a'j'n je la gren'o'kruc'o'j, oni el'pel'is ĉiu'j'n paŝt'o'brut'o'j'n el la farm'o'j. En tia'j kaz'o'j kun'ar'iĝ'as bov'o'j de eĉ kvin-ses farm'o'j: blank'a'j, ruĝ'a'j kaj krom'e bubal'o'j. Sed ankaŭ jun'bov'o'j!
—Ni bov'o'j est'as sufiĉ'e mult'a'j, — konstat'is la Mal'jun'a Grand'korn'a antaŭ la proksim'e re'maĉ'ant'o'j, kiam li ĉirkaŭ'port'is si'a'n mezur'ant'a'n rigard'o'n tra la ar'eg'o, kiu pov'us egal'i eĉ naci'a'n asemble'o'n. — Kiu kred'us, ke ekzist'as tiom da Bov'o'j?!
Kaj oni mir'is eĉ pli, kiam grand'eg'a bov'o vid'is pli grand'a'n, ol si ...
—Hm, — ili kaŝ'e balanc'is la kap'o'n. — Jen vid'u, jen vid'u.
Kaj la Jun'bov'o'j sent'is si'n inter la moŝt'ec'a'j Mal'jun'a'j Bov'o'j, kvazaŭ ili est'us ia'spec'a'j praktik'ant'o'j en la societ'o de nur'a'j konsil'ant'o'j kaj ĉef'konsil'ant'o'j.
Kvankam trov'iĝ'is inter ili eĉ ne unu, kiu en pli mal'grand'a lok'o pov'us est'i, jes ja, eĉ ministr'o!
Mi ripet'as: bel'eg'a bunt'a greg'o form'iĝ'is el ili. Grand'eg'a ...
Sed la plej bel'a inter ĉiu'j est'is la bel'a hungar'a Blank'a Bov'o kun si'a'j potenc'a'j korn'o'j, dign'o'plen'a ir'o.
Sed li est'is ankaŭ respekt'at'a! Ĉef'e de la jun'ul'o'j, kiu'j sen'escept'e trov'is en li model'o'n por si.
Iu jun'bubal'o ankaŭ demand'is la Mal'jun'a'n Bubal'o'n ĉi-koncern'e: —Dir'u, kar'a frat'o, ĉu est'as ver'e, ke kun la temp'o ni, jun'bubal'o'j far'iĝ'os ĉiu'j bov'o'j?
—Jes ja, fil'o, — respond'is la Mal'jun'a Bubal'o. — Ĉar skrib'it'e est'as, ke se iu jam promoci'iĝ'is al jun'bubal'ec'o, tiu dev'as far'iĝ'i pli-mal'pli fru'e ankaŭ bov'o ...
La naiv'a Jun'bubal'o pri'mir'is la saĝ'o'n de la Skrib'o, kaj daŭr'ig'is jen'e: —Tamen ja ne ver'as, ĉu, ke kia est'as la jun'bubal'o, tia bov'o li dev'as far'iĝ'i kun la temp'o; do ni, nigr'a'j jun'bubal'o'j sam'e pov'as far'iĝ'i tiel bel'eg'a'j, grand'a'j blank'a'j bov'o'j, ĉu?
—Ne, kar'a fil'o, — respond'is la Mal'jun'a Bubal'o iom mal'em'e pro tia ofend'o de si'a nobl'a ras'o, — ĉar se tia est'as la ord'o de la mond'o, ke el blank'a jun'bubal'o far'iĝ'u blank'a, el ruĝ'a ruĝ'a bov'o, tiam konven'as ankaŭ, ke el nigr'a jun'bubal'o far'iĝ'u nur kaj sol'e nigr'a bov'o! Ĉu vi kompren'as mi'n, kar'a fil'o?
Je tio la Jun'bubal'o tre serioz'iĝ'is.
—Ceter'e, ne aflikt'iĝ'u, — fin'is la Mal'jun'a Bubal'o si'a'n dir'end'o'n per pli mild'a'j vort'o'j, vid'ant'e la obtuz'e gap'a'n, mis'humor'a'n vizaĝ'o'n de la Jun'bubal'o, — se oni jam bov'as, est'as tut'egal'e, ĉu blank'e, aŭ nigr'e!
Dum la long'a aŭtun'o de sek'a jar'o la kompat'ind'a'j ŝaf'o'j traf'is en terur'a'n mizer'o'n. Jam atend'ebl'is, ke ili ĉiu'j ankaŭ mal'sat'mort'os. Ne mir'ind'e do, ke ŝir'iĝ'is eĉ la faden'o de la ŝaf'a pacienc'o, kaj ili, jes ver'e, komenc'is plend'murmur'i.
Inform'iĝ'is pri tio ankaŭ la nobl'a reĝ'o de la best'o'j, la Leon'o.
”Nu, li pens'is, ili hav'u ajn'a'n mal'feliĉ'o'n, iel mi el'help'os ili'n; ankoraŭ neniam okaz'is, ke oni iel aŭ tiel ne el'turn'iĝ'u!” Li mesaĝ'is al ili, ke ili al'send'u si'a'j'n gvid'ant'o'j'n por konsil'iĝ'o, tie ili pov'os pri'trakt'i si'a'j'n mal'feliĉ'o'j'n.
Kaj li atend'is.
Kaj kiam la deleg'it'o'j de ŝaf'o'j al'ven'is, li ir'is inter ili'n, por aŭskult'i ili'a'j'n plend'o'j'n.
Salut'int'e la kun'ven'int'o'j'n li jam pret'is parol'i, kiam surpriz'it'e li vid'as, ke, nu vid'u: la tut'a konsil'iĝ'o de la gvid'ant'o'j konsist'as el nur'a'j kaj nur'a'j azen'o'j ...
(La ŝaf'ar'o'j send'is ja sen'escept'e si'a'j'n azen'o'j'n al la konsil'iĝ'o.) La Leon'o komenc'e kred'is, ke tromp'as li'n la okul'o'j, aŭ ke okaz'is fatal'a mis'kompren'o. Tial li demand'is ili'n: —Ĉu est'us vi la gvid'ant'o'j de mi'a plej mild'anim'a'j popol'o, la Ŝaf'o'j?
Kaj ili respond'is: —Jes, vi'a reĝ'a moŝt'o, ni est'as la reprezent'ant'o'j de vi'a'j mild'anim'a'j Ŝaf'o'j. Sed kial vi mir'as pri tio? La greg'o'j est'as gvid'at'a'j en la tut'a mond'o de azen'o'j ...
—Ĉu tiel? — re'ek'parol'is tiam la Leon'o. — Ĉi-kaz'e ni pov'as fin'i rapid'e ni'a'n afer'o'n. — Kaj jen'e li ferm'is si'a'n dir'end'o'n: —Ir'u hejm'e'n kaj anonc'u: mi mesaĝ'as al la Ŝaf'o'j: ili ne plend'u, nek lament'u, eĉ ne mal'kontent'u, sed silent'u kaj ĝoj'u, ke ili en'tut'e viv'as. Popol'o, kiu por la aranĝ'o de si'a sort'o elekt'as, eĉ en mizer'a temp'o, azen'o'j'n, merit'as mort'i pro mal'sat'o.
—Kial est'as, ke de jar'o al jar'o vi pli'nombr'ig'as la ŝaf'ar'o'n ĉiam nur per ŝaf'id'o'j, kaj vi foj'e-foj'e eduk'as apud vi prefer'e hund'o'n, ol vi pren'as azen'id'o'n en vi'a'n societ'o'n, — demand'as Krisp'o la Azen'o'n, kiam post la aŭtun'a foir'o li ek'vid'is de'nov'e kelk'a'j'n nov'a'j'n ŝaf'id'o'j'n en la greg'o.
—Nur tial, fil'o, — son'as la ne'kaŝ'it'a respond'o, — ke el ŝaf'id'o far'iĝ'os maksimum'e ŝaf'o, sur kies kol'o'n — se li est'as eminent'a — oni pend'ig'as tint'il'et'o'n, aŭ se li est'as tre pretend'em'a: sonor'il'et'o'n — kaj fin'o; sed el azen'id'o, fil'o mi'a, pov'as far'iĝ'i ankaŭ azen'o: kaj el tio en unu ŝaf'ar'o — ni bon'e sci'as — eĉ unu sufiĉ'as!
En ia lim'disput'o est'iĝ'is proces'o inter la najbar'a'j Ŝaf'o'j kaj Kapr'o'j. Por ties definitiv'a aranĝ'o la Ŝaf'o'j deleg'is si'a'n Azen'o'n, kaj la Kapr'o'j si'a'n Bok'o'n.
—Nu, — ek'rid'et'is en si la Bok'o inform'iĝ'int'e, ke li hav'os far'end'o'n en iel grav'a afer'o nur kun Azen'o, — ĉi tiu'n ni iel super'saĝ'os.
Sed apenaŭ ili al'paŝ'is la afer'o'n, li'a opini'o ŝanĝ'iĝ'is: —Ha, diabl'o kares'u li'n, — li dir'is en si, — ĉi tiu Azen'o fakt'e ne est'as tiel grand'a azen'o, kiel mi kred'is, kaj oni ĝeneral'e kred'as ...
Kaj kiam la inter'trakt'ad'o'j tut'e fin'iĝ'is, li al'parol'is ĉi tiu'n kun dec'a respekt'o: —Amik'o, mi'n nur mir'ig'as, kiel iu kun tiom'a saĝ'o pov'as rest'i en'tut'e — azen'o?!
—Kvankam la afer'o est'as tre simpl'a, — respond'is la Azen'o. — Vid'u, kiel azen'o'j'n la greg'o'j ĉie respekt'as ni'n kiel si'a'j'n estr'o'j'n, kaj neni'u envi'as ni'a'n azen'ec'o'n, dum se ni el'paŝ'us kiel saĝ'ul'o'j, ĉiu'j azen'o'j tuj dezir'us est'i en ni'a pozici'o!
En iu ĝentil'hom'a societ'o de best'o'j oni konversaci'is pri la Hom'o. Ĉe'est'is ankaŭ 1a reĝ'o de la best'o'j. Dum la babil'ad'o iu el ili menci'is, ke la Hom'o pli kaj pli degener'as ... Trov'iĝ'as tut'a'j klas'o'j bred'it'a'j de man'lek'em'a'j kanajl'o'j inter ili. Kio ja est'as grand'a danĝer'o por naci'o!
Kiel okaz'is, kiel ne, iu eĉ aŭdac'is asert'i, ke la Hom'o el'lern'is ĉi tiu'n mal'bel'a'n, mal'nobl'a'n kutim'o'n de la Urs'o.
Tio ĉagren'is la nobl'a'n reĝ'o'n de la best'o'j. Tial li ven'ig'is al si la Urs'o'n ad audiendum verbum (por aŭd'ig'i si'a'n opini'o'n), kaj dir'is al li: —Ej! Ej! mal'jun'a grumbl'ul'o, est'ant'e nobl'a best'o ĉu vi ne hont'as ... ĉu ne sufiĉ'as, ke la Abel'o'j sen'ĉes'e plend'as pro vi'a lek'em'a natur'o, nun mi dev'as aŭd'i ankaŭ, ke la fi'a'n kutim'o'n de man'lek'ad'o sam'e vi dis'vast'ig'is inter la Hom'o'j?!
Je ĉi tiu'j vort'o'j la vizaĝ'o'n de la surpriz'it'a Urs'o inund'is sang'o, apenaŭ li re'trov'is la vort'o'j'n. Nur post long'e li re'konsci'iĝ'is, kaj tiam jen'e li parol'is: —Nu, vi'a reĝ'a moŝt'o, mi ne ne'as, ke malgraŭ mi'a mal'jun'aĝ'o mi ŝat'as kaj — kie mi pov'as — lek'et'as miel'o'n, ja ankaŭ la mal'jun'a kapr'o per'lang'um'as sal'o'n; sed ke mi dis'vast'ig'us la fi'a'n man'lek'ad'o'n inter la Hom'o'j, mi decid'em'e ne'as! Ĉar se mi lek'as la man'o'j'n, mi lek'as nur la propr'a'j'n, kaj se tiel sam'e la Hom'o'j sekv'us mi'a'n ekzempl'o'n en la man'lek'ad'o, ili hav'us maksimum'e pli pur'a'j'n man'o'j'n kaj pied'o'j'n. Sed ĝust'e mal'e, la Hom'o pro interes'o lek'as anstataŭ si'a'j'n mal'pur'a'j'n man'o'j'n tiu'j'n de ali'ul'o'j!
—Kaj krom'e, reĝ'a moŝt'o, vi ĉiu'j iom post'rest'is ... la Hom'o'j ja lek'as unu al ali'a jam de'long'e ne la man'o'j'n ...
—Nu vid'u! — li rimark'is mem'kontent'e.
—Mi est'as ja verk'ist'o propr'a'senc'e!
Kia'j lini'o'j plaĉ'a'j, ideal'a'j,
Cis'e kaj trans'e cert'e sen'egal'a'j.
Kiam la flug'il'o'j sek'iĝ'is tut'e,
Kiel verk'ist'o li si'n lanĉ'is flug'e.
La fal'o'n en ink'o'n li jam forges'is
Sed nom'i si'n poet'o ja ne ĉes'is.
Al mi verk'ist'o'j jun'a'j memor'iĝ'as,
Kies vers'o'j foj'e el'don'iĝ'as,
Nom'kart'o'j'n ind'a'j'n ili tuj bezon'as,
Fajf'ant'e pri la mond’ poet’ si'n nom'as.
La Mal'jun'a Morus'uj'o kun si'a'j mil dis'branĉ'o'j mir'e kaj ankaŭ envi'e observ'is la subit'a'n ĉiel'streb'o'n de la apud'e plen'kresk'ant'a Jun'a Popl'o.
Foj'e li turn'is si'n al si'a jun'a najbar'o: —Dir'u al mi, fil'o mi'a, en kio kaŝ'ig'as la mir'ind'a sekret'o de vi'a bel'statur'a grand'ec'o?
Kiel pov'as est'i, ke malgraŭ mi'a cent'jar'a ekzist'ad'o mi kresk'is el la sam'a grund'o nur tiom, kaj kun'e kun mi'a ampleks'iĝ'o pli'iĝ'as de jar'o al jar'o nur mi'a ombr'o kaj ties mal'hel'o, dum vi kun vi'a svelt'a trunk'o pas'as inter stel'o'j; kaj dum per si'a'j vizit'o'j mi'n indig'as maksimum'e kelk'a'j klaĉ'em'a'j paser'o'j, sur vi'a supr'o tag'long'e medit'ad'as la Agl'o, reĝ'o de la bird'o'j? ...
Kaj la Popl'o respond'is: —Ĉu vi vid'as, kiel rekt'as mi'a trunk'o?
Tiam la Morus'uj'o tre ek'mir'is, ĉar li tio'n ankoraŭ neniam rimark'is.
—Nu, — daŭr'ig'is la Popl'o, — kresk'ig'u rekt'a'n trunk'o'n! Tiam vi'a'j branĉ'o'j ne volv'iĝ'os dis'e-mis'e, sed al'trunk'iĝ'os kaj progres'os supr'e'n kun'e kun vi: tiam ankaŭ vi hav'os mal'pli da ombr'o, al'ven'os pli proksim'e al la stel'o'j, kaj tiam ankaŭ vi'n for'las'os la paser'o'j, kaj vizit'os la agl'o'j!
Kiel vi ne unu'iĝ'as en asoci'o, bapt'an'o? — demand'is la Gvid'ŝaf'o la hund'o'n Krisp'o, trot'ant'a'n laŭ la greg'o, — ja ankaŭ vi est'as societ'em'a'j est'aĵ'o'j, kaj krom'e vi est'as ankaŭ tiel inteligent'a gent'o ...
—Ek'sci'u do, — respond'is Krisp'o kun mild'a humur'o, — iam ankaŭ ni viv'is unu'iĝ'int'a'j en hund'ar'o'j, sed post'e ni ĉes'is.
—Kaj pro kio, se mi rajt'as demand'i?
—Ni konsci'iĝ'is, ke mord'i ni'n ankaŭ sen asoci'a baz'o ni pov'as, kaj eĉ membr'o'kotiz'o'n oni ne bezon'as pag'i por tio.
—Kiel vi pov'as flug'i tiel sag'o'rekt'e en la ĉiel'o'n, Alaŭd'o, dum mi, kvankam mi hav'as pli grand'a'j'n kaj fort'a'j'n flug'il'o'j'n, pov'as lev'iĝ'i tie'n nur mal'rapid'e kaj post long'a gir'ad'o? — demand'is la Cikoni'o la Alaŭd'o'n.
—Nur tiel, amik'o, — respond'is la Alaŭd'o kun mild'a ironi'o, — ke kiam mi dis'etend'as la flug'il'o'j'n por lev'iĝ'i en la Alt'o'n, mi rigard'as per ambaŭ okul'o'j al la ĉiel'o, kaj ne palpebr'um'as per unu okul'o al ter'a'j serpent'o'j kaj ter'a'j ran'o'j, kiel vi!
Vort’ al tiu ne krud'as, kiu'n ĝi ne alud'as La greg'estr'a Azen'o jam de'long'e dezir'is renkont'iĝ'o'n kun la dokt'a Guf'o, kiu antaŭ ne'long'e aŭdac'is rakont'i fabl'o'j'n kritik'ant'a'j'n iu'j'n gvid'ant'o'j'n, por el'verŝ'i al li si'a'n kontraŭ'opini'o'n.
Fin'fin'e iu'n foj'o'n ili hazard'e renkont'iĝ'is.
—Nun'temp'e vi fort'e atak'as ni'n, greg'estr'o'j'n, — eksplod'is amar'e la Azen'o. — Ĉu vi ne tim'as, ke foj'e la riproĉ'o'j tro'sufiĉ'os, kaj ni zorg'em'e pied'kares'os vi'n?
La mal'jun'a Guf'o lev'ad'is la ŝultr'o'j'n.
—Est'us ankoraŭ pardon'ebl'e, — daŭr'ig'is la Azen'o la lecion'o'n, — se vi dir'us ni'n diktator'o'j, orgojl'ul'o'j, ego'ist'o'j aŭ potenc'mani'ul'o'j.. sed idiot'o'j? Tio est'as ja tro, ĉu vi ne pens'as, mal'jun'ul'o?
—Vid'u, — ek'parol'is nun la mal'jun'a Guf'o, — la afer'o stat'as tiel, ke vort’ al tiu ne krud'as, kiu'n ĝi ne alud'as. Kaj — kiel mi vid'as — mi ankaŭ ne erar'is, ĉar ĝis nun neni'u i'o'n obĵet'is al mi, sol'e vi ...
—Huŝ vi, huŝ! — kri'as la Bird'o'tim'ig'il'o al la Jun'a'j Bird'o'j penetr'ant'a'j en la vit'ej'o'n — huŝ vi, huŝ!
Ankaŭ la brak'o'j'n li sving'et'is kontraŭ ili ... eĉ li'a spir'ad'o aŭd'iĝ'is!
Kaj la Jun'a'j Bird'o'j ĉiu'foj'e dis'flug'is tim'ig'it'a'j.
Fin'e ili rakont'is la sever'ec'o'n de la ”nov'a kamp'o'gard'ist'o” al la Mal'jun'a'j Bird'o'j.
—Jam fru'maten'e li star'as tie, kaj eĉ mal'fru'a'n vesper'o'n li tie huŝ-huŝ'as-for'puŝ'as ni'n ... ebl'e ankaŭ nokt'e li ni'n embusk'as — ili asert'ad'is.
—Ĉu vi atent'e rigard'is li'n al vi, infan'o'j, ĉu ver'e Hom'o est'as tiu rigor'ul'o, kiu sen'ĉes'e vi'n for'tim'ig'as, aŭ nur ia vest'it'a mask'it'o, tiel nom'at'a Bird'o'tim'ig'il'o?
—Ne bird'o'tim'ig'il'o, neniel! — ili respond'is ĥor'e, — sed nur'a-ver'a Hom'o ...
—Li ja hav'as brak'o'j'n, — dir'as iu.
—Li ja hav'as gamb'o'j'n, — asert'as ali'a.
—Ankaŭ ĉapel'o'n li port'as, — konfirm'as la tri'a.
—Ne sufiĉ'as! — inter'met'as iu Mal'jun'a Bird'o. — Rigard'u, ĉu li hav'as kap'o'n! Ĉar nur tiu est'as hom'o, kiu hav'as ne nur brak'o'j'n, gamb'o'j'n kaj — ĉapel'o'n, sed ankaŭ kap'o'n!
—Ĉu la ali'a'j est'as nur Bird'o'tim'ig'il'o'j? ...
Saĝ'ec'o de saĝ'ec'o'j La Ĉeval'o aŭd'is mult'o'n pri la Azen'o. Sed neniel li pov'is decid'i, ĉu li ver'e saĝ'as, kiel li aŭd'as de si'a'j kun'best'o'j, aŭ tre mal'saĝ'as, kia li'n la hom'o'j asert'as. Li tre sci'vol'is, kie do kuŝ'as la ver'o.
Iu'n foj'o'n ili fin'e renkont'iĝ'is je li'a grand'a ĝoj'o kaj babil'ad'is.
La konversaci'o ŝajn'e fin'iĝ'is kun favor'a rezult'o, ĉar ferm'int'e ĝi'n la Ĉeval'o parol'is jen'e al la Azen'o: —Kamarad'o, vi est'as cert'e tiel saĝ'a, kia vi'n dir'as ni'a'j kun'best'o'j, kaj ne mal'saĝ'a, kia vi'n la hom'o'j asert'as!
—Ver'e kaj prav'e, — respond'is al tio modest'e la Azen'o, — ke la best'o'j opini'as mi'n saĝ'a kaj la hom'o'j mal'saĝ'a. Sed kio'n far'i? ”Simil'is simil'i gaudet” (Simil'ul'o ĝoj'as pri simil'ul'o), kaj tiu, kiu hodiaŭ vol'as viv'i, dev'as ja est'i jen saĝ'a, jen mal'saĝ'a de'pend'e de tio, kun kiu li hav'as afer'o'n!
Sid'ant'e sur si'a tron'o la Leon'o sun'um'is si'n. Li'a mal'jun'a ĉambr'ist'o Simĉjo komb'is li'a'j'n kol'har'o'j'n.
—Prudent'e-atent'e, — dir'is la Mal'jun'a Reĝ'o al si'a tre aĝ'a serv'ist'o, — eĉ har'et'o ne perd'iĝ'u!
—Mi mir'as pri vi'a moŝt'o, — ek'parol'is nun ankaŭ Simĉjo, — est'ant'e jam aĝ'a, vi komenc'as far'iĝ'i vant'a, simil'e al la hom'o'j ... Antaŭ kvar'dek-kvin'dek jar'o'j vi neniom zorg'is pro vi'a'j kol'har'o'j!
—Nu jes, fil'o, — suspir'is respond'e la Mal'jun'a Leon'o, — kiam ni est'as jun'a'j, sufiĉ'as de temp'o al temp'o dis'bril'ig'i ni'a'j'n dent'o'j'n, aŭ blek'i laŭt'e antaŭ ni'a dom'pord'o: por ke ĉiu'j sci'u, ke ni ekzist'as; eĉ ke oni trem'u, tim'u ni'n; sed sen'dent'a'j kaj raŭk'a'j ni pov'as atend'i iom'o'n da respekt'o de la popol'o nur sur'baz'e de ni'a laŭ'ebl'e plej grand'a kol'har'ar'o.
—Ver'e mi ne sci'as, kio'n ni respekt'as tiel mult'e ĉe ĉi tiu Mal'jun'eg'a Azen'o ni'a, — eksplod'is la Mal'jun'a Ŝaf'in'o dum iu konversaci'o al la Mal'jun'a Vir'ŝaf'o. — Mi ja ne nur unu'sol'a'n saĝ'a'n vort'o'n, sed en'tut'e neni'a'n vort'o'n mi aŭd'is de ĉi tiu ul'o dum mi'a tut'a viv'o!
—Nu, ĝust'e tio! — respond'is la Mal'jun'a Vir'ŝaf'o. — Tiu ja, kiu pov'is silent'i en la societ'o de tiom da mal'saĝ'a'j ŝaf'o'j dum tiel mult'a'j jar'o'j: dev'as est'i saĝ'a!
—Kial vi ŝancel'iĝ'as, Reĝ'a Kverk'o en la vent'o sam'kiel ajn'a'j arb'o'j ordinar'a'j, ja ankaŭ la proverb'o deklar'as, ke kverk'o ne nur pro vent'et'o ne ek'ŝancel'iĝ'as, sed eĉ tempest'o'n li kontraŭ'star'as? — demand'as la Nub'o preter'pas'ant'a super la arb'ar'o la potenc'a'n Kverk'o'n balanc'iĝ'ant'a'n tie'n-re'e'n en la vent'o.
—Tial, amik'o, — respond'as la Kverk'o, — ĉar se mi ne fleks'iĝ'us, ebl'e mi dev'us romp'iĝ'i. Kaj saĝ'a arb'o, eĉ se kverk'o, prefer'e fleks'iĝ'as kaj ced'as, ĝis ebl'as, ol romp'iĝ'as ĉe la tali'o!
Post si'a'j ĉiu'tag'a'j gir'ad'o'j en la alt'o la Agl'o kutim'as ripoz'i sur la pint'o de sol'ec'a popl'o de la eben'aĵ'o.
De temp'o al temp'o supr'e'n'flug'as tie'n ankaŭ la Paser'o, kio est'as ne tro mal'facil'a al li, li'a nest'o ja trov'iĝ'as sur iu pli mal'alt'a branĉ'o de la sam'a popl'o.
Iu'n foj'o'n ili renkont'iĝ'as.
—Kamarad'o, ĉar mi vid'as, ke ankaŭ vi ĉi tie kutim'as ripoz'i post'labor'e, kaj de ĉi tie vi plezur'iĝ'as je la bel'ec'o de ni'a region'o, simil'e al mi, kaj ankaŭ vi hav'as du flug'il'o'j'n, simil'e al mi, do ankaŭ vi est'as bird'o; kaj ĉar do inter ni est'as tiom da simil'ec'o'j, eĉ egal'ec'o'j, mi opini'as: ni est'u amik'o'j ... — dir'is la impertinent'e babil'em'a Paser'o al la Agl'o.
—Nu tiom ver'as, — respond'as la Agl'o, — ke ankaŭ mi ven'as ĉi tie'n por ripoz'i, kaj mi sam'e hav'as du flug'il'o'j'n, kaj ankaŭ mi est'as bird'o, do ni hav'as mult'a'j'n sam'a'j'n trajt'o'j'n, tiom ke pro tio ni pov'us far'iĝ'i ne nur amik'o'j, sed eĉ parenc'o'j. Tamen trov'iĝ'as ankaŭ cert'a'j diferenc'o'j ...
—Ekzempl'e? — demand'as arogant'e la Paser'o.
—Ekzempl'e, kiam mi ven'as ĉi tie'n, mi mal'supr'e'n'flug'as; kaj vi, kiel mi vid'is, vi supr'e'n'flug'is ĉi tie'n! ...
Riproĉ'is la Paser'o la Alaŭd'o'n, ke tiu tut'tag'e nur flug'ad'as, kant'ad'as, kaj ne konstru'as nest'o'n al si'a'j ge'fil'o'j.
—Rigard'u la mi'a'n, — li dir'as, — kiel mol'a, kiel varm'a, kiel art'ec'a ĝi est'as.
—Kiom ĝi valor'as? — demand'as la Alaŭd'o. — En tiu mol'a, varm'a, art'ec'a nest'o vi el'ov'ig'as nur paser'o'j'n, kaj al mi ankaŭ en ĉi tiu mizer'as el'kov'iĝ'as ĉiam alaŭd'o'j!
En ĝarden'o kresk'is du kukurb'o'j proksim'e unu al la ali'a.
Unu, apenaŭ ek'vid'int'e la mond'o'n, tuj komenc'is ramp'i, kroĉ'iĝ'ant'e per si'a'j long'a'j tig'o'j sur la bar'il'o, la ali'a rest'is sur'lok'e kaŭr'ant'e.
Tiel do ankaŭ flor'o'j de la ramp'ant'a ek'sid'is sen'escept'e sur la supr'o de la bar'il'o; en konsider'ind'a alt'o, kie pli mal'fru'e pork'o'j, kapr'o'j ne pov'is facil'e ating'i ties frukt'o'j'n.
Ali'e stat'is la mal'feliĉ'a'j kaŭr'ant'o'j sur la ter'o! ...
—Kiel bon'e al vi tie en la sekur'a, konsider'ind'a alt'o! — suspir'is la kaŭr'ant'a'j kukurb'o'j rest'int'a'j sur la ter'o al la ramp'int'a'j sur la supr'o'n kaj flank'o'j'n de la bar'il'o.
—Hja, amik'o, — respond'is tiu'j, — nun jam ne suspir'ad'u, est'as mal'fru'e! Kie oni vol'as est'i en si'a matur'a aĝ'o, tie'n oni dev'as streb'i jam en si'a flor'aĝ'o!
—Kio'n cel'as, kamarad'o, — demand'as la Kukol'o la Kol'tord'ul'o'n, ke vi sen'ĉes'e tord'as la kol'o'n tie'n-re'e'n ... vi ja pli mult'e retro- ol antaŭ'rigard'as?
—Nu jes! — respond'as la Kol'tord'ul'o, — ĉu nun'temp'e oni dev'as tim'i, ke iu mal'amik'o ven'as al ni vid-al'vid'e? Kio'n do mi serĉ'u antaŭ'e? Sed ĉu ne konsil'ind'as zorg'e okul'sekv'i la de ĉiu'j flank'o'j flat'e al'puŝ'iĝ'ant'a'j'n ”amik'o'j'n”?!
La Paser'o, persekut'at'a kaj jam kapt'ot'a de la Falk'o, rifuĝ'is subit'e inter la dorn'a'j'n branĉ'et'o'j'n de la proksim'a nest'o de la Agl'o, kaj ĉar tiu'tag'e li jam ne kuraĝ'is el'ir'i, tie li ankaŭ tra'nokt'is.
Kaj ĉar dum li zorg'e rigard'is al si la ĉirkaŭ'aĵ'o'n, kaj ĝi ek'plaĉ'is al li, turn'is si'n kun pet'o al la Agl'o: —Vi'a Reĝ'a Moŝt'o, se vi hav'us neni'a'n obĵet'o'n, mi ek'loĝ'us ĉi tie en la vast'a mal'supr'o de vi'a potenc'a nest'o.
Mi sent'us mi'n en sekur'ec'o.
La Agl'o, hav'ant'a ĝust'e ali'a'n far'end'o'n, kap'jes'is; kaj la Paser'o sekv'a'tag'e ek'loĝ'is en la vast'a mal'supr'o de la potenc'a nest'o de la Agl'o kun'e kun hav'o de l’ av'o kaj pep'o de l’ nep'o.
—Plaĉ'as al mi, jes ja, la Paser'o, — dir'ad'is post'e en si la Agl'o, — ke li kuraĝ'is tiel sen'tim'e, mal'kaŝ'e turn'i si'n al mi, — kaj li ek'rid'et'is.
Sed post ne'long'e tie loĝ'is jam la bapt'an'o, bo'frat'o, eĉ la kuz'o de la Paser'o kun'e kun la respektiv'a'j av'o'j kaj hav'o'j, kaj la Agl'o tre mult'e mir'is, kiam la Paser'o de'nov'e turn'is si'n al li dir'ant'e: —Vi'a Reĝ'a Moŝt'o, la afer'o jam stat'as tiel, ke est'us bon'e, se iu el ni for'loĝ'iĝ'us, pro ke mi ne plu hav'as lok'o'n sufiĉ'a'n por mi'a grand'a famili'o. Ĉu vi ne pov'us serĉ'i al vi ali'a'n lok'o'n en la arb'ar'o?
Iom post iom pli'aĝ'iĝ'ant'e la Falk'id'o foj'e mal'sat'iĝ'is je kolomb'o'j, kaj laŭ la patr'a manier'o li fal'atak'ad'is la kolomb'o'j'n ar'iĝ'ant'a'j'n sur la proksim'a plug'ter'o.
Kiel fulm'o li flug'ĵet'iĝ'is inter ili'n!
Observ'ant'a'j okul'o'j pov'us pren'i por cert'e, ke la elekt'it'a viktim'o ne sav'iĝ'os el li'a'j murd'a'j ung'o'j.
Tamen ne tiel okaz'is! La fulm'elan'a jun'ul'o re'ven'is ja ĉiu'foj'e kun mal'plen'a'j man'o'j.
Aŭd'int'e pri la mal'sukces'o de si'a fil'o la Mal'jun'a Falk'o observ'is, kiam tiu ĵet'as si'n ĝust'e sur grup'o'n de kolomb'o'j, el kio li natur'e ankaŭ ĉi-foj'e re'ven'is kun mal'plen'a'j man'o'j.
—Kiu'n vi vol'is propr'e pren'i el la grup'o? — demand'is tiam la patr'o. — Ĉar komenc'e mi vid'is tiel, ke vi — tre ĝust'e — cel'is la dekstr'a'n griz'a'n, kaj post'e ŝajn'is, kvazaŭ vi direkt'iĝ'us al la mez'a blank'a.
—Ne patr'o, — respond'is sincer'e la Id'o, — mi vol'is nek la blank'a'n, nek la griz'a'n, mi vol'is ĉiu'j'n!
—Nu jes, nu jes. Tia'j est'as vi, jun'ul'o'j! — ek'parol'is la Mal'jun'ul'o en du'on'e kompren'em'a, du'on'e riproĉ'a ton'o.
— Ĉio'n vi vol'as, kaj ĉio'n sam'temp'e, tuj. Kvankam la sekret'o de la sukces'o de la viv'o est'as ĝust'e tio, ke oni vol'u sam'temp'e ĉiam nur unu afer'o'n. Sed tiu'n kun ĉiu'j si'a'j fort'o'j!
—Mi spert'as tiel, ke ĉi-jar'e de'nov'e est'os elekt'o'j ... — dir'as la Sturn'o al si'a'j kun'ul'o'j dum flug'ad'o super vilaĝ'o'j kaj farm'o'j.
—Pro kio vi pens'as tio'n, kamarad'o, — demand'as tiu'j.
—Mi pens'as nur pro tio, — daŭr'ig'as la Sturn'o, — ĉar ankaŭ la Agl'o'j de foj'o al foj'o el'venad'as el la arb'ar'o, kaj sid'iĝ'int'e sur la popl'o'j ĉe vil'a ̧finoj kaj farm'o'rand'o'j ili konversaci'as kun la Paser'o'j.
Hejm'e'n'ir'ant'e el la ĝeneral'a kun'ven'o de la Greg'o, kie resum'ant'e la jar'a'j'n ating'o'j'n la Mal'jun'a Vir'ŝaf'o ĝis'ĉiel'e laŭd'is la Azen'o'n kiel asoci'a'n prezid'ant'o'n, kaj atribu'is la ating'it'a'j'n rezult'o'j'n inter laŭt'a'j aprob'o'j kaj aplaŭd'o'j sol'e al ties el'star'a'j saĝ'o kaj antaŭ'vid'em'o, la Jun'a Vir'ŝaf'o parol'is tiel al la Mal'jun'a: —Kar'a onkl'o, se jam unu prezid'ant'o kapabl'as tiom util'i al la asoci'o, mi ne kompren'as, kial ni ne elekt'as tuj plur'a'j'n?
—Tial, fil'o, — replik'as la Mal'jun'a Vir'ŝaf'o ĵet'int'e unu'e subit'a'n rigard'o'n ĉirkaŭ si'n, — ĉar tiam ebl'e ni hav'us pli da azen'o'j, ne da ating'o'j! ...
Foj'e elekt'is reĝ'o'n ankaŭ la kvar'pied'ul'o'j: la Urs'o'n. Kiam oni instal'is li'n, la prezid'ant'o de la ĉef'parti'o super'ŝut'is li'n per laŭd'o'j: li epitet'is li'n saĝ'a, kapabl'a ...
La Fring'o observ'ant'a super ili trov'is tio'n strang'a, tial la sekv'a'n foj'o'n li al'parol'is la Lup'o'n ŝtel'ir'ant'a'n sub li'a arb'o.
—Mi ne kompren'as, — li dir'as, — kial oni dev'as ĉe vi laŭd'eg'i ĝis'ĉiel'e ĉiu'n grand'a'n sinjor'o'n jam ĉe la en'ofic'ig'o, kiam tiu ankoraŭ neni'o'n pov'is far'i por la komun'um'o. Tia kutim'o mal'est'as ĉe ni, bird'o'j.
—Vid'u, fil'o, — respond'as la Lup'o, — tio est'as ĉe ni pra'a naci'a kutim'o. Ni ankaŭ dev'as konserv'i ĝi'n. De kio oni pov'us sci'i, en kiu kio kaŝ'iĝ'as? Ebl'e iu el ili fin'fin'e tamen far'os i'o'n saĝ'a'n, kaj tiam kiel mult'e ni ĝoj'os, ke ni — traf'is! ... Kaj krom'e ni pov'as ŝuld'i dank'o'n ankaŭ al tiu, kiu neni'o'n far'is, ja kiu sci'as, de kiom da mal'saĝ'aĵ'o'j li sav'is si'a'n naci'o'n per tio, ke li far'is neni'o'n?!
La trans'loĝ'iĝ'ant'a cirk'o kun si'a nov'a Leon'o dev'is halt'i pro dogan'o ĉe la pont'o.
Ĝust'e kontraŭ la Ŝton'a Leon'o.
La du Leon'o'j por moment'o fiks'e observ'is unu la ali'a'n.
—Bon'ven'o'n, frat'o! — ek'parol'is unu'a la Elŝtona. — Mi ne sci'is, ke en ni'a majest'a, reĝ'a gent'o trov'iĝ'as ankaŭ tiel bel'aspekt'a'j, vigl'a'j knab'o'j. Vi ven'is omaĝ'i al ni antaŭ ni'a'n alt'a'n tron'o'n, ĉu ne? Bon'e, fil'o, ni vi'n ne forges'os.
Ĉe la nov'a pont'o ni vi'n en'posten'ig'os. Nur pacienc'o'n!
—Mal'feliĉ'a! — komenc'is si'a'n respond'o'n kun neni'ig'a ironi'o la Eldezerta. — Hont'o kaj mal'honor'o est'as, ke la reĝ'a'j'n nom'o'n kaj nimb'o'n ankaŭ tiel mal'ind'a fi'ĝerm'o pov'as uzurp'i, kaj per si'a imit'it'a leon'mantel'o tiel pri'ombr'i la bril'o'n de ni'a fam'o! Mi imag'as, kia'n koncept'o'n oni pov'as hav'i pri la — Leon'o!
La Agl'o aŭd'is pri la fam'o de la Saĝ'a Sturn'o.
Kaj kvankam li egal'e kred'is kaj ne kred'is la oni'dir'o'j'n pri li, tamen li jam vol'is li'n aŭd'i kaj vid'i.
La saĝ'ec'o de la Sturn'o konsist'is propr'a'dir'e nur el tio, ke viv'ant'e inter si'a'j bird'o'kun'ul'o'j li observ'is ties propr'aĵ'o'j'n kaj kutim'o'j'n.
Kompren'ebl'e li kon'is ankaŭ ili'a'j'n difekt'o'j'n, kiu'j'n li oft'e ankaŭ pri'riproĉ'is al ili. Ja nur al tiu'j, kiu'j'n li opini'is ind'a'j je tio.
Li kon'is ankaŭ la lingv'o'j'n de ĉiu'j.
Fin'e la Reĝ'o ordon'is al aŭdienc'o la Saĝ'a'n Sturn'o'n. La akcept'o'n part'o'pren'is ankaŭ la Reĝ'a kort'eg'o kaj ties an'o'j.
—Nu, fil'o, — turn'is si'n al li Li'a Reĝ'a Moŝt'o kun afabl'a rid'et'o, — pruv'u vi'a'n saĝ'ec'o'n, pri kiu oni parol'as arb'ar'vast'e; las'u aŭd'i, kio'n vi sci'as!
La Saĝ'a Sturn'o prezent'is laŭ'vic'e si'a'j'n bird'o'kun'ul'o'j'n, kaj per la art'ism'a tro'ig'o de ili'a'j virt'o'j kaj precip'e difekt'o'j perfekt'e li imit'is ili'n.
Al la Reĝ'o de la bird'o'j kaj ties majest'a famili'o sen'dub'e plaĉ'is la Saĝ'a Sturn'o. Des pli tim'zorg'is la Kort'eg'a'j Bird'o'j!
—Ho Di'o! — trem'is en ili la konscienc'o, — ebl'e ĉi tiu stult'a flug'il'ul'o ankaŭ ni'n tem'ig'os ...
Sed la Sturn'o est'is saĝ'a, kaj lim'ig'is si'a'n prezent'ad'o'n nur al la mal'grand'a'j Kamp'a'j Bird'o'j, kaj pri la Kort'eg'a'j Bird'o'j li ne dir'is eĉ du'on'vort'o'n.
—Mi dank'as vi'n, fil'o, pro vi'a klopod'o, — turn'is si'n la Agl'o afabl'e al la Saĝ'a Sturn'o, kiam la aŭdienc'o fin'iĝ'is, — vi est'as ver'e amuz'a jun'ul'o, kaj sci'as tre mult'e ...
Kaj la Saĝ'a Sturn'o, direkt'ant'a si'a'n rigard'o'n kun fajn'a ironi'o tra la vic'o de la vid'ebl'e mal'pez'iĝ'int'a Kort'eg'a Bird'ar'o, dec'e riverenc'is, kaj koment'is nur: —Kaj kiom pli, se mi'a lang'o est'us mal'lig'it'a! ...
—Mi jam est'as mal'jun'a best'o, viv'is mult'a'j'n jar'o'j'n, tra'migr'is mult'a'j'n region'o'j'n, sed mi ne trov'is ĝis nun azen'greg'o'n, — dir'as la Mal'jun'a Vir'ŝaf'o al la Azen'o, dum ili paŝ'ad'as en intim'a konversaci'o antaŭ la ŝaf'ar'o. — Ĉu vi do ne hav'as gent'o'n, naci'o'n? Ĉu vi konsist'as mond'vast'e el nur'a'j reg'ant'o'j super greg'o'j?
—Jes ja, ankaŭ ni hav'as gent'o'n; kaj kiel mult'nombr'a'n!
— respond'as la Azen'o. Sed ni'a gent'o lert'e kaŝ'as si'n antaŭ la mond'o, kaj viv'as inkognit'e inter la Hom'o'j!
—Mi gras'ig'is ĝi'n kiel jun'bov'o'n, ĝi fort'as kiel vir'bov'o, kaj kiam hieraŭ en la arb'ar'o jun'lup'o ven'is al ni renkont'e, li for'kur'is kiel lepor'o. Kvankam ĝi est'as ankaŭ lup'o, ne nur hund'o!
Tiel plend'is al si'a amik'o sinjor'o, kiu hav'is grand'eg'a'n, dres'it'a'n lup'o'hund'o'n.
—Sed ĉu vi ne lig'is kaj kelk'foj'e ankaŭ bat'is vi'a'n hund'o'n? — demand'is la bon'a amik'o.
—Nu jes, mi bat'is kaj ankaŭ lig'is ĝi'n, ali'e kiel mi pov'us ĝi'n dres'i?
—Ha tiel? Nu, do ne mir'u, amik'o, ke ĝi las'is vi'n sol'a en la danĝer'o. Tiu'n, de kiu vi atend'as, ke li kiel lup'o star'u apud'e en bezon'o, ne trakt'u kiel hund'o'n!
—Kiel est'as, frat'et'o, — voĉ'is iu'n maten'o'n de'supr'e la Har'ar'o al la Lip'har'ar'o, — vi mal'jun'iĝ'is kun'e kun mi, kaj est'as sam'e blank'a, kiel mi, kvankam vi almenaŭ du'dek jar'o'j'n pli jun'as, ol mi?
—La ver'o est'as, frat'o, — respond'is tiu silent'e, — ke la mal'jun'ec'o de'pend'as ne nur de la temp'o, for'flug'ant'a super ni, sed ankaŭ de la grand'ec'o de tiu ag'ad'o, kiu'n ĉiu el ni dis'volv'as tra si'a viv'o. Ŝajn'as, ke mi'a mastr'o pli mult'e ag'ad'is, ol la vi'a ...
Komenc'e, kiam la best'o'j elekt'is por si por'ĉiam'a'j'n arm'il'o'j'n, kaj kelk'a'j pren'is akr'a'j'n dent'eg'o'j'n, ali'a'j potenc'a'j'n muskol'o'j'n kaj plur'a'j long'a'j'n, fortik'a'j'n gamb'o'j'n por for'kur'o ktp, al'parol'is la Nigr'e-griz'a Lup'o la mal'grand'a'n Erinac'o'n kolekt'ant'a'n et'a'j'n pingl'o'j'n: —Vi est'as tiel mal'grand'a, kaj vi tamen pren'as ne akr'a'j'n dent'o'j'n, fortik'a'j'n ung'o'j'n aŭ venen'a'j'n pik'il'o'j'n, sed nur ĉi tiu'j'n mizer'a'j'n pingl'o'j'n? Kiu'n vi pov'us ĉas'kapt'i per ili?
—Mi neniu'n. Sed ankaŭ mi'n neni'u! — respond'is la saĝ'a mal'grand'a Erinac'o, kiu per si'a et'a mens'o jam tiam klar'e vid'is, ke mal'grand'ul'o'j dev'as prepar'i si'n ne por atak'o, sed por defend'o, kaj pli util'as la cert'a sukces'o de ŝirm'o, ol la eventual'a de atak'o!
—Kial vi ĉirkaŭ'bar'as vi'n tiom per ĉi tiu dens'a, dorn'o'plen'a heĝ'o? — demand'as la ĵus al'ven'int'a'j bird'o'j la printemp'a'n Arb'ar'o'n. — Ĉu ebl'e kontraŭ ni? Ni ja ne damaĝ'as vi'n, eĉ se ni loĝ'as ĉi tie. Kaj ceter'e ni pov'as ankaŭ tra'flug'i ĝi'n.
—Neniel kontraŭ vi, kar'a'j amik'o'j, ne ja; sed ĉiu'j ja hav'as apud amik'o'j ankaŭ mal'amik'o'j'n, — respond'as la Arb'ar'o.
—Sed tra la heĝ'o pov'as tra'ŝov'iĝ'i eĉ insekt'o'j kaj mus'o'j, sciur'o'j, lepor'o'j, eĉ lup'o'j ...
—Nek pro ili.
—Do kontraŭ kiu'j?
—Nu, se mi ĉia'manier'e dev'os dir'i: kontraŭ la Hom'o!
—Ĉu kontraŭ la Hom'o? Li ja ne damaĝ'os la sen'ŝirm'a'n Arb'ar'o'n! La Hom'o, la kron'o de la kre'o!
—Ebl'e jes, — respond'as mal'gaj'e la Arb'ar'o, — i'o'n tia'n jam ankaŭ mi aŭd'is, sed ĝis nun nur'e — de li!
Kiam la unu'a vetur'il'o pret'iĝ'is, la du Pli Grand'a'j Rad'o'j trov'iĝ'is antaŭ'e, el kio sekv'is amas'o da mis'aĵ'o'j. Est'is ja pli facil'e ŝtel'met'i man'o'n mal'antaŭ'e sen est'i rimark'at'a; krom'e la ŝarĝ'o foj'e-de'nov'e retro'glit'ad'is; eĉ kelk'foj'e perd'o'fal'is.
Nun kio'n far'u la Vetur'il'o?
Li cerb'um'is, cerb'um'ad'is, fin'e li turn'is si'n por konsil'o al la Fortun'o.
Kaj tiu, aŭskult'int'e li'a'n plend'o'n sen'vort'e de'pren'is la kvar rad'o'j'n de la vetur'il'o, simpl'e met'is la Mal'grand'a'j'n antaŭ'e'n kaj la Grand'a'j'n mal'antaŭ'e'n.
Al la Grand'a'j neniel plaĉ'is ĉi tiu nov'a situaci'o, sed ili ne kuraĝ'is opon'i al la Fortun'o.
Iu tamen ne pov'is re'ten'i si'n demand'i ĉe taŭg'a okaz'o: —Tiel do ni grand'a'j neniam pov'os antaŭ'ir'i en la vetur'il'o?
—Jes ja, — respond'is la Fortun'o kun silent'a rid'et'o, — sed tiam la vetur'il'o neces'e ir'os mal'antaŭ'e'n ...
La ”help'o”
La Mal'jun'a Kamp'o'gard'ist'o — por iom kompens'i si'a'n ĉiam pli mal'kresk'ant'a'n vigl'ec'o'n — aplik'is Bird'o'tim'ig'il'o'n sur la kamp'o pli mal'proksim'a de si'a kaban'o.
Ĉi tiu Bird'o'tim'ig'il'o rimark'is, ke se la vent'o ek'pel'as la pend'ĉifon'o'j'n de si'a'j brak'o'j, man'o'j, la bird'o'j terur'it'e dis'flug'as.
Ek'de tiam — ĉu neces'e, ĉu ne — li sen'ĉes'e tim'ig'ad'is ili'n.
Tio ankoraŭ est'us ne mal'bon'e, fin'fin'e ja la Bird'o'tim'ig'il'o est'as bird'o'tim'ig'il'o, por est'i tim'at'a de la bird'o'j.
Sed en si'a imag'at'a potenc'o li tiom tro'mem'fid'is, ke fin'e li pens'is si'n ver'a hom'o, kaj vol'is re'kon'i neniu'n super si; tiel foj'e, kiam mem la Mal'jun'a Kamp'o'gard'ist'o, kiu li'n fabrik'is kaj met'is en li'a'n alt'a'n ofic'o'n, preter'pas'is, atak'is ankaŭ li'n. Eĉ baston'o'n li lev'is kontraŭ li'n ...
—Nu-nu! — murmur'is en si la bon'a Mal'jun'ul'o, — ĉu tiel ni stat'as? Mi instru'os vi'n kondut'i! — Kaj li de'met'is si'a'j'n pelt'o'n, sak'o'n, pren'is hak'il'o'n, kaj dis'bat'is, post'e ĵet'is sur fajr'o'n la sen'dank'a'n fatras'o'n.
—Li tut'e ne vek'as la Sun'o'n, sed nur akompan'e kokerik'as — gak'as sub arb'o ĉe sun'sub'ir'o la Orgojl'a Vir'anser'o, por kiu est'as makul'o en la okul'o, ke la grav'a'n, sam'kiel honor'a'n task'o'n de la sun'vek'ad'o oni konfid'is ne al li, sed al la kok'o.
—Sur la kok'o'stang'o li sid'iĝ'as sam'e nur, por ek'vid'i de tie pli fru'e ol ni la lev'iĝ'ant'a'n Sun'o'n, kaj por pov'i ĝust'a'temp'e kokerik'i, — ĉe'blek'is la Vir'anas'o.
—La Kok'o jam sid'is sur la supr'o de la morus'uj'o, sed ankoraŭ ne dorm'is, tiel li pov'is bon'e aŭd'i ĉiu'j'n vort'o'j'n, al kiu'j li jen'e re'ag'is: —La task'o vek'i kaj salut'i la Sun'o'n est'as ni'a Di-don'it'a ofic'o, kaj las'i ni'n influ'i en tio al neni'u ni pov'as permes'i. Ceter'e vid'iĝ'as, ke vi est'as kaj envi'a'j, kaj mal'saĝ'a'j, ĉar nur la okul'o'j de envi'ul'o kuŝ'as ĉiam sur ali'ul'o, kaj ĉiu suspekt'as pri tio, kio'n mens'e li ne ating'as!
La grand'eg'a greg'o, kun kiu paŝt'iĝ'is hazard'e ankaŭ la bel'a rajd'ĉeval'o de la mastr'o, ven'is al la Bar'il'o, trans kiu est'is ne nur pli abund'a herb'ej'o, sed ankaŭ bon'akv'a put'o.
Post kiam sub la Bar'il'o sen'pen'e tra'pas'is la tut'a greg'o, kaj la obstakl'o'n trans'salt'is ankaŭ la ĉeval'o, kaj klin'int'e si'a'n bel'a'n blank'har'a'n kap'o'n eĉ la mal'jun'a ĉef'paŝt'ist'o tra'pas'is, kaj la jun'paŝt'ist'o'j sam'e trans'salt'is ĝi'n unu post ali'a, jen'e parol'is al la Bar'il'o la Azen'o sol'e mal'help'it'a en si'a plu'pas'o: —Mi vid'as, ke vi ne mezur'as per egal'a mezur'il'o.
—Ne mi'a mezur'il'o ŝanĝ'iĝ'as, fil'o, sed vi ne est'as sam'form'a'j, — klar'ig'as la Bar'il'o. — Vi ja vid'as, est'as mal'grand'ul'o'j, kiu'j'n ni'a lim'ig'o ankoraŭ ne koncern'as; trov'iĝ'as, kiu'j'n la Kre'o ben'is per tiel'a grand'o, ke ni pro tio ne rajt'as ili'n lim'ig'i. Kaj la ceter'a'j ating'as la cel'o'n aŭ humil'e, kap'o'klin'e, aŭ klopod'ant'e kun ne'lac'ig'ebl'a diligent'o kaj insist'o ili pli-mal'pli fru'e tra'pas'as ĉiu'j'n obstakl'o'j'n.
—Tiel do, — dir'is rezign'em'e la mal'diligent'a Long'orel'ul'o, — mi vid'as, ke la Bar'il'o star'as sol'e nur por mi: la Azen'o.
Kaj pac'iĝ'int'e kun si'a sort'o li plu'maĉ'is la herb'o'n mal'gras'a'n ...
—Ĉu vi ne am'as vi'a'j'n id'o'j'n, bapt'an'o, ke en la nom'o de Di'o vi las'as ili'n al ili'a propr'a sort'o? Eĉ mizer'a'n baston'et'o'n vi ne don'as apud ili'n, por ke dum tempest'o ili al'kroĉ'iĝ'u, aŭ lac'a'j pro la monoton'a star'ad'o ili de foj'o al foj'o apog'u si'n sur ĝi! Ĉu vi ne vid'as — se ne ali'e, per mi'a ekzempl'o — kiel ni, bon'a'j ge'patr'o'j dev'as trakt'i ni'a'j'n ge'fil'o'j'n? — Tiel riproĉ'is iu mal'jun'a Vit'o la mal'jun'a'n Robini'o'n star'ant'a'n sur la rand'o de vit'ej'o. — Ĉu vi ne vid'as, kiom ili bezon'as, kiom ili pretend'as ĉi tiu'n help'et'o'n?
—Jes ja. Mi vid'as, ke ili ĝi'n pretend'as; kaj ankaŭ mi am'as mi'a'j'n ge'fil'o'j'n, — mild'e respond'is post temp'et'o la mal'jun'a Robini'o. — Tamen ne dolĉ'e-dorlot'e, sed — saĝ'e. Kaj tio'n, ke mi ne don'u apog'fost'o'n por ili, mi el'lern'is ĝust'e el vi'a ekzempl'o. En vi'a jun'aĝ'o oni proviz'is vi'n per tia fost'o, kaj ĝis nun vi viv'as apog'at'a sur tiu lam'baston'o.
—Kia afer'o est'as, Alaŭd'o, — atak'as la kant'em'a'n Alaŭd'o'n li'a'j sam'spec'an'o'j: la Perdrik'o, la Koturn'o kaj la Fazan'o, — ke kvankam vi nask'iĝ'is inter ni, ĉi tie inter ni'a'j ter'bul'o'j, kaj ĉi tie vi viv'as kun ni, kiam vi ek'hav'as em'o'n kant'i, vi for'flug'as el inter ni, supr'e'n en la alt'o'n, kvazaŭ vi ne est'us el inter ni?
—Ne koler'u mi'n pro tio, sam'sang'an'o'j, ne la fier'o lev'as mi'n el inter vi en la alt'o'n; mi ja ĝis nun ĉiam re'turn'iĝ'is al vi, sed la kant'o bezon'as flug'o'n, dis'iĝ'o'n de la ter'o, pur'a'n aer'o'n, alt'ec'o'n, klar'a'n vid'o'n, liber'ec'o'n, kaj kiel la anim'o pov'us trov'i ili'n sur la kamp'o inter ter'bul'o'j?!
—Kiu vi'n kon'as, — riproĉ'as la Arane'o la Kokon'o'n pro ties modest'ec'o, — kaj kiom vi valor'as kun vi'a faden'o, kiu'n vi nur ĉirkaŭ vi'n sol'a'n ŝpin'as, kvazaŭ por pli bon'e for'ferm'i vi'n de la mond'o? Rigard'u, kiel bril'as mi'a ret'o stern'it'a al la Sun'o, ĝi laŭ'vort'e ebri'ig'as la preter'flug'ant'o'j'n; amas'e ili fal'as en ĝi'n. Kaj mi'n ĉiu'j kon'as, eĉ oni mi'n tim'as ...
—Jes ja, vi prav'as, la mond'o ne merit'as, ke oni modest'e ŝpin'u por ĝi silk'o'n, kaj mult'e pli gajn'e est'us stern'i ni'a'n labor'o'n al la nun'a sun'bril'o; sed la Kokon'o hav'as ali'a'n destin'o'n: ŝpin'i silk'o'n, krom'e sekret'e, nur por si, por ke dum li'a viv'o neni'u sci'u pri li, kaj nur post li'a mort'o oni li'n trov'u. Sed tiam oni dis'volv'os, stern'os al la sun'bril'o la silk'o'n de li'a viv'o, kaj ek'de tiam ĝi bril'os ne nur kelk'a'j'n tag'o'j'n, kiel vi'a ret'o, sed tra jar'o'j, jar'cent'o'j: por ĉiam!
—Kio'n vi serĉ'as sen'ĉes'e ĉi-supr'e inter la nub'o'j, — pri'respond'ec'ig'as la Agl'o gir'e aper'ant'a el inter alt'a'j rok'o'j la anim'it'e kant'ant'a'n Alaŭd'o'n. — For'port'u vi'n! Kiu hav'as si'a'n nest'o'n sur'ter'e, rest'u ankaŭ sur'ter'e. Ĉi-supr'e est'as la regn'o de la agl'o'j!
Tamen la Alaŭd'o ne las'is si'n for'tim'ig'i.
—Vi ne prav'as! — li re'bat'is. — La ĉiel'regn'o aparten'as ne al la agl'o'j, sed al la bird'o'j, al ni ĉiu'j: do ankaŭ al mi.
Kaj demand'iĝ'as ne, kiu kie nask'iĝ'is, ĉu en rok'o'kastel'o aŭ sur nur'a ter'o, sed: kiu'n kie'n kapabl'as lev'i la propr'a'j flug'il'o'j.
Infan'o, ŝat'ant'a kolekt'i mal'plen'a'j'n konk'o'j'n helik'a'j'n, traf'is dum serĉ'ad'o sen'dom'a'n limak'o'n.
—Ej, ej, — li pens'is, — ĉi tiu'n mal'feliĉ'a'n ramp'ul'o'n mi neniel las'os sen'dom'a! — Kaj li komenc'is sur'prov'i konk'aĵ'o'j'n, kiu plej taŭg'us. Eĉ cent li sur'prov'is. Trov'iĝ'is plur'a'j ŝajn'e konven'a'j. Sed kiom ajn la konk'aĵ'o'j al'ĝust'iĝ'is, la Limak'o el'ramp'is el sub ĉiu'j, kaj fin'e sen konk'o, sen'dom'a li daŭr'ig'is si'a'n voj'o'n.
La pen'ig'a'n sur'prov'ad'o'n observ'is la Paser'o de sur la supr'o de arb'o, kaj kvankam neni'o'n li dir'is, li pens'is en si: ”Nu, klopod'o van'a, fil'o mi'a! Ŝajn'e vi ankoraŭ ne sci'as, ke kiu'n Di'o unu'foj'e kre'is Limak'o Sen'dom'a, sur ties dors'o'n oni van'e met'as eĉ tri dom'o'j'n, el li neniam far'iĝ'os Dom'hav'a Limak'o!”
—Bon'a ĉeval'o far'iĝ'os el mi, ĉu, — hen'is fier'e la kresk'ant'a Ĉeval'id'o, rapid'e tra'kur'int'e vast'a'n rond'o'n ĉirkaŭ si'a patr'in'o.
—Cert'e ja, bon'a vi est'os, fil'o mi'a, ĉar vi'a'j tenden'o'j est'as fortik'a'j kaj fleks'em'a'j. Sed ne pens'u, ke ankaŭ apud la timon'o tiel facil'e kaj tiom laŭ'plaĉ'e vi pov'os kur'i; kaj precip'e, ke vi hav'os ankaŭ em'o'n hen'ad'i.
Iu'foj'e la Papili'o tiel al'parol'as la Abel'o'j'n: —Kiel pov'as est'i, ke oni star'ig'as vi'n kiel ekzempl'o'n de diligent'o kaj honest'o antaŭ la mond'o'n, dum vi tra vi'a tut'a viv'o far'as neni'o'n ali'a'n, ol ŝtel'as, ŝtel'as kaj ŝtel'as ...
Vi ŝtel'as la miel'o'n de la mal'feliĉ'a'j, sen'pov'a'j kaj sen'kulp'a'j flor'o'j. Kaj kvankam ankaŭ la Sovaĝ'a'j Abel'o'j, Vesp'o'j kaj Burd'o'j far'as la sam'o'n, ili est'as rab'ist'o'j, sen'taŭg'ul'o'j, persekut'at'o'j ...
—Io prav'a kaŝ'iĝ'as en la afer'o, — respond'as la Abel'o'j, — sed ver'e ni neniel kulp'as pri tio: kial est'as tiel stult'a'j la Vesp'o'j, Sovaĝ'a'j Abel'o'j kaj Burd'o'j, ke ili ŝtel'as nur por si mem?!
Tur'falk'o'j, Guf'o'j Unu foj'o'n post ali'a denunc'ad'is la Guf'o la Tur'falk'o'n ĉe la Agl'o.
—Eĉ ĉe vesper'iĝ'o li daŭr'e mus'kapt'as, — li plend'is, — kvankam post sun'sub'ir'o tio est'as ekskluziv'e Guf'a privilegi'o.
Sed ne mal'fru'is kun simil'a'j plend'o'j ankaŭ la Tur'falk'o asert'ant'e, ke la Guf'o post sun'lev'iĝ'o, maten'e plu'e mus'kapt'as, kvankam tio est'as jam ekskluziv'e privilegi'o Tur'falk'a.
Ted'it'e de la mult'a'j plend'o'j la Reĝ'o de la Bird'o'j ordon'is antaŭ si'n la en'proces'a'j'n flank'o'j'n. Ili ankaŭ aper'is kiel dec'e kaj neces'e. Li profund'e rigard'is en ili'a'j'n okul'o'j'n, kaj eksplod'is koler'e antaŭ ili: —Ĉu vi ne hont'as, brav'a'j sinjor'o'j? Menci'ant'e privilegi'o'j'n kaj mord'atak'ant'e unu la ali'a'n pro tia bagatel'o vi ven'as al mi plend'e? Kaj kio pri tiu mal'feliĉ'a mus'o, kiu'n embusk'as, persekut'as kaj eksterm'as de maten'o ĝis vesper'o la Tur'falk'o kaj de vesper'o ĝis maten'o la Guf'o, kaj eĉ plend'i li pov'as al neni'u? ... Ĉar al kiu pov'us turn'i si'n la kompat'ind'a'j mus'o'j kun si'a'j plend'o'j? Ĉu ebl'e al la Tur'falk'o'j aŭ al la Guf'o'j?! ...
La demand'o de la Kok'id'o —Pro kio ni ne vid'as la Alaŭd'o'n kaj la Najtingal'o'n, kiam ili kant'as, kaj kial blek'as la Pav'o, se li'n ja ĉiu'j vid'as? — demand'is la Kok'id'o si'a'n patr'in'o'n.
—Tial fil'o, — respond'is la Kovulino, — ĉar tiu'j plend'as. kaj al plend'o konven'as hont'em'o, kaj ĉi tiu fanfaron'as, kaj fanfaron'ad'o ne'volont'e montr'as si'n sen iom'a sen'hont'ec'o ...
La klasik'ul'o Kukol'o Skrib'int'e si'a'n unu'sol'a'n verk'o'n kaj kolport'ant'e ĝi'n tra la tut'a mond'o, la Kukol'o anonc'is si'n kiel poet'o ĉe la Turd'o.
—Mi fundament'is mi'a'n fam'o'n tut'arb'ar'e; oni kon'as mi'n mond'vast'e. Mi kred'as, sinjor'o ĉef'sekretari'o, ke rajt'e mi pov'as pet'i mi'a'n registr'o'n en la list'o de klasik'ul'o'j, — li dir'is.
La ruz'a Turd'o tra'vid'is la vual'o'n, kaj tial ne sen iom'a ironi'o li dir'is: —Ĝust'e, tre ĝust'e, sinjor'o, nur bon'vol'u prezent'i kelk'a'j'n el vi'a'j verk'o'j al ni'a ju ̧komisiono. Vi ja kompren'as, ke la list'o'n de klasik'ul'o'j ni redakt'as ne laŭ mem'verk'it'a fam'o, sed mem'kre'it'a verk'ar'o ...
Kaj la klasik'ul'o Kukol'o ne plu anonc'is si'n.
Hund'o, Kat'o La Bojulo kapt'is lepor'o'n. Hejm'e'n'port'int'e si'a'n pez'a'n ŝarĝ'o'n, li abund'e festen'is.
Al'ir'as la Kat'o lekant'e la buŝ'rand'o'n kaj dir'as: —Aŭd'u, bapt'an'o, vi hav'as grand'a'n lepor'o'n! Vi pov'us don'i al mi pec'et'o'n. El ĝi'a femur'o ĝi el'tranĉ'iĝ'us!
Supr'e'n'ĵet'int'e rigard'o'n tiu murmur'e respond'is: —Ankaŭ vi hav'is hieraŭ mus'o'n. Ĉu vi don'is al mi pec'o'n el ĝi'a femur'o?
Kruc'voj'o'j —Mi hav'as far'end'o'n ĉi tie, do ĉi-direkt'e mi ankaŭ plu'ir'os, kaj se vi bar'as al mi la voj'o'n, mi tra'tret'os vi'n, — dir'as Unu de la renkont'iĝ'ant'a'j voj'o'j al la Ali'a.
—Kaj mi hav'as far'end'o'n tie, kaj mi ne em'as de'voj'iĝ'i!
Kiom pli grav'as vi'a far'end'o, ol la mi'a? Kaj se vi ne de'voj'iĝ'os, ankaŭ mi tra'tret'os vi'n, — re'ag'is sam'e la Ali'a Voj'o.
Kaj okaz'is tiel. La renkont'iĝ'ant'a'j Voj'o'j, se ili hav'as kontraŭ'a'j'n interes'o'j'n, sen'kompat'e tra'tret'as unu la ali'a'n!
Iu'n kruel'e mal'varm'a'n tag'o'n fru'maj'a'n traf'is la Hom'o rigid'iĝ'int'a'n Serpent'o'n. Preskaŭ li sur'tret'is li'n.
—Mi pet'eg'as vi'n, — preĝ'pet'is la Serpent'o, — al'pren'u kaj tra'varm'ig'u mi'n, mal'feliĉ'a'n sen'pov'a'n, aŭ met'u mi'n almenaŭ de sur la ombr'a voj'o sur la sun'a'n fos'aĵ'rand'o'n, por ke mi re'viv'iĝ'u, kaj plej baldaŭ re'rapid'u al la mi'a'j, ili ja cert'e sen'esper'e mi'n serĉ'as.
—Kio'n? Ĉu ebl'e ankaŭ al mi okaz'u, kiel al la simpl'a'mens'ul'o, kiu'n la tiel tra'varm'ig'it'a serpent'o post'e murd'mord'is pro dank'o?!
—Sed mi ja ne est'as serpent'o, nur lacert'o, — blag'is mal'esper'e la reptili'o en la prem'a situaci'o, — kaj ĉu vi jam vid'is lacert'o'n, kiu mord'is hom'o'n, precip'e bon'far'int'o'n?
La Hom'o far'is tiel, kvazaŭ li kred'us la pi'a'n mensog'o'n; kaj en si mem li pens'is, ke li sen'danĝer'ig'os kaj hejm'e'n'port'os la ramp'ul'o'n: la infan'o'j ja ankoraŭ ne vid'is serpent'o'n, ili cert'e ĝoj'os. Kaj tiel li parol'is: —Nu bon'e, ne dir'u, ke mi ne plen'um'as vi'a'n dezir'o'n, mi vi'n lev'os. — Kaj tiam li bat'is li'n tiel long'e per si'a baston'o, ĝis tiu etend'iĝ'is. Post'e li pren'is, kaŝ'is li'n sub la ĉemiz'o'n, kaj kiel post task'o bon'e plen'um'it'a li ek'voj'is hejm'e'n.
Nur hejm'e, kiam li met'is la man'o'n sub la ĉemiz'o'n por el'pren'i la serpent'o'n, li vid'is kun konstern'o, ke tiu mord'is li'n sur la brust'o ...
La terur'it'a Hom'o ek'kri'is: —Ha, fi'a mensog'ul'o, vi tamen est'as serpent'o. Kaj tia est'as la dank'o por mi'a bon'far'o?
—Ke mi est'as serpent'o, ja ver'as, — konfes'as nun la reptili'o, — sed vi ne rajt'as plend'i pri mi'a dank'o, ĝi ja est'is ĝust'e tia, kia vi'a ”bon'far'o”!
Observ'ant'e la bel'a'j'n ŝancel'iĝ'o'j'n, al'klin'iĝ'o'j'n de la arb'o'j en la arb'ar'o, ek'suspir'as la Najtingal'o sub arbust'o: —En kiel bel'eg'a akord'o viv'as la arb'o'j! Kiel delikat'e, kiel am'e ili riverenc'as unu al la ali'a ...
—Jes ja! — ek'parol'as la Arbust'o, spert'a ankaŭ pri sub'ter'a'j afer'o'j, — sed se vi vid'us, kiel murd'a'n batal'o'n ili sam'temp'e konduk'as unu kontraŭ la ali'a per si'a'j radik'o'j sub la ter'o!
Iel-tiel la Abel'o traf'is en la ret'o'n de la Arane'o.
Post kiam li far'is ĉiu'j'n prov'o'j'n por rifuĝ'i, sed tut'e van'e, sen'esper'e kaj ĉef'e konsci'ant'e si'a'n sen'kulp'ec'o'n li trud'iĝ'is pet'eg'i: —Al neni'u el vi'a gent'o, nek al muŝ'o mi iam far'is mal'bon'o'n! — li dir'is.
Dum'e li rimark'as, ke sur la dors'o de la Arane'o est'as kruc'o, sekv'e tiel li daŭr'ig'as: —Mi vid'as, vi est'as krist'an'o, vi ja apert'e port'as la sankt'a'n sign'o'n de la Sav'int'o de la ter'o. Est'ant'e mem insekt'o, kiel vi pov'as est'i tiel kruel'a kun vi'a insekt'o'frat'o?
—Hja, amik'o, ĉio ĉi est'as tre bel'a, — respond'as la Arane'o, — sed ĉi tie tem'as pri stomak'o, al kiu la Kruc'o, kiu ceter'e trov'iĝ'as sur mi'a dors'o, hav'as neni'a'n rilat'o'n!
Kaj kun tio li jam komenc'is suĉ'i la sang'o'n de la sen'ŝirm'a Abel'o fal'int'a en li'a'j'n ung'o'j'n.
—Hont'u, — dir'is kun amar'a ironi'o la mort'ant'a Abel'o, — vi vor'as vi'a'n propr'a'n spec'o'n, kaj vi ne mal'fier'as port'i tag'e-nokt'e la sign'o'n de la Sav'ant'a Kruc'o?
La mal'grand'a kok'id'o, kiu'n antaŭ ne'long'e el'kov'is la patr'in'o sur la draŝ'ej'o, rigard'is kun admir'o la Pav'o'n, antaŭ'e neniam vid'it'a'n.
La Pav'o fier'e defil'ad'is en la park'o, kaj mem'fid'e dis'etend'ad'is si'a'n impon'a'n plum'vost'o'n en la radi'o'j de la bril'ant'a sun'o.
—Bel'eg'a! Pomp'a! Rav'a! ... — entuziasm'is kun admir'o la mal'grand'a Kok'id'o, kaj supr'e'n'rigard'is al li kiel al sankt'ul'o. — Kiel nobl'a, sublim'a anim'o pov'as loĝ'i en tiel elegant'a, bel'eg'a person'o! — rav'it'e li dir'ad'is.
La Mal'jun'a Kovulino unu'e silent'e aŭskult'is ĉi tiu'n ekzalt'iĝ'o'n, sed post'e ŝi rimark'is: —Nu Kok'id'et'o mi'a, admir'u, pri'gap'u bon'e ĉi tiu'n bel'a'n Pav'o'n. Mi ne difekt'os vi'a'n iluzi'o'n, sed neniam juĝ'u unu'a'vid'e pri tia'j eminent'ul'o'j. Atend'u, ĝis vi iam hav'os afer'o'n kaj pov'os pli intim'e kon'at'iĝ'i kun ili.
Baldaŭ ek'krepusk'is.
La mastr'in'o kun korb'o en la man'o komenc'is vok'i la kort'o'bird'o'j'n: pi-pi-pi!
—Nun atent'u, — vok'is la Mal'jun'a Kovulino al la Kok'id'o, dum ankaŭ ili klopod'is proksim'iĝ'i al la mastr'in'o.
Kiu est'is la unu'a, kiu eĉ ne kur'is, sed flug'is al la manĝ'ig'ej'o, kaj tie flank'e'n'puŝ'ant'e, distr'et'ant'e kok'id'o'j'n, kok'in'o'j'n, ĉiu'j'n kaj cel'is neni'o'n ali'a'n, ol plen'ig'i laŭ'ebl'e plej'plej'e si'a'n grand'eg'a'n krop'o'n, kaj kiu eĉ pret'is pro unu'sol'a grajn'o tritik'a el'bek'i la okul'o'j'n de ĉiu'j Kok'in'o'j kaj Kok'id'o'j?!
La bel'a kaj elegant'a Pav'o!
—Ne'kred'ebl'e! — dir'as kun bru'a mok'o iu'n antaŭ'tag'mez'o'n preter'puf'puf'ant'a Aŭt'o al la mal'ferm'it'a'j fenestr'o'j, — oni ne pov'as tra'kur'i unu'sol'a'n strat'o'n, sen ke oni ne ŝut'us de ie polv'o'n en la okul'o'j'n. Ĉu tio est'as la du'dek'a jar'cent'o?!
—Ho ne, sinjor'o, tut'e ne! — respond'as ĥor'e la Fenestr'o'j. — Sed tio, ke ekzist'as kelk'a'j, kiu'j lev'as pulv'o'nub'ar'o'n, pro kiu la tut'a urb'o tag'e-nokt'e sufok'iĝ'ad'as, kaj kiam iu iom da ĝi re'ŝut'as al ili, plej bru'e protest'as ĝust'e ili, jen tio est'as la du'dek'a jar'cent'o!
—Kia afer'o est'as, Estim'at'a Asemble'o, — dir'as indign'it'e la gvid'ant'o de la Jun'pork'o'j inter la laŭt'a'j aprob'o'j de si'a'j kamarad'o'j en la pork'a parlament'ej'o, — ke dum la ŝaf'ist'o akompan'as si'a'n popol'o'n jam de jar'cent'o'j kun flaĝolet'o, kaj nur simbol'e de si'a potenc'o li port'as hok'baston'o'n, ni'a'j paŝt'ist'o'j ankoraŭ blek'as per tiu'j mal'delikat'a'j horn'aĉ'o'j, eĉ port'as vip'o'j'n, kaj ili ne nur sen'ĉes'e klak'ig'as per ili, sed oft'e ankaŭ al'frap'as?
—Vi prav'as, — respond'as la gvid'ant'o de la Mal'jun'pork'o'j de sur la tribun'o, — sed pri'pens'u ankaŭ, ke la Ŝaf'o'j'n, se ili nur vol'as i'o'n, oni ne bezon'as ar'ig'i per horn'o'blek'o'j, nek kun'ten'i per vip'o'j, kiel la pork'o'j'n, ĉar ili en ĉiu'j afer'o'j star'as kiel unu apud si'a gvid'ant'o, eĉ se tiu est'as hazard'e Azen'o!
Ĉar: ali'a afer'o est'as la Greg'o, kaj ali'a la Pork'ar'o!
—Reĝ'a Moŝt'o! Komet'o vag'as ĉi-proksim'e, — anonc'as iu'n vesper'o'n sen'spir'e la Stel'o'j al la Sun'o. — Ni est'u atent'a'j, kaj prepar'u ni'n kontraŭ li, ĉar ali'e li penetr'os ankaŭ en ni'a'j'n cirkl'o'j'n, kaj detru'os ne nur ni'a'n publik'a'n ord'o'n baz'it'a'n sur la reciprok'a'j al'tir'iĝ'o'j, sed, kiu sci'as, li ebl'e ne indulg'os ankaŭ la ekzist'o'n de kelk'a'j el ni, kaj eĉ al Vi li pov'us mal'util'i per si'a terur'a lum'o!
Oni'dir'e li kaŭz'is ankaŭ ali'lok'e grand'a'j'n damaĝ'o'j'n ...
—Fin'fin'e stel'o, kiu hav'as propr'a'n lum'o'n! — ek'kri'is si'n'forges'e la Sun'o al la al'ven'int'o.
Kaj la Stel'et'o'j dis'iĝ'is hont'e pal'a'j ...
Ĉiu'j kon'is, estim'is kaj ŝat'is la bril'mens'a'n kaj potenc'fort'a'n Mal'jun'a'n Elefant'o'n. Li ricev'is jam mult'a'j'n bel'a'j'n disting'o'j'n pro si'a bon'a labor'o por la afer'o de la best'o'j.
Sed si'a'j'n medal'o'j'n li neniam sur'brust'ig'is.
Tial foj'e la Vulp'o dir'is al li kun mild'a riproĉ'o: —Kiel vi ne el'met'as, onkl'o, vi'a'j'n mult'a'j'n valor'a'j'n orden'o'j'n, por ke ĉiu'j vid'u vi'a'n eminent'ec'o'n, el'star'ec'o'n tuj, kiam oni vi'n ek'vid'as. La Erinac'o hav'as unu'sol'a'n disting'o'n pro si'a hero'a batal'o kun la Hund'o, kaj li ĉiam ĝi'n port'as.
—Tial, fil'o, — respond'is la Elefant'o, — ĉar ĝust'as ne nur la dir'o ”kio est'as permes'at'a al Jov'o, ne est'as permes'at'a al bov'o”, sed kelk'foj'e ankaŭ: ”kio est'as permes'at'a al bov'o, ne est'as permes'at'a al Jov'o”!
—Mi ne kompren'as la nun'a'n printemp'o'n, — plend'as dum'flug'e Papili'o al si'a kun'ul'o en raŭp'abund'a printemp'o. — Mi mort'os pro mal'san'o, soif'o, kaj ek'de sun'lev'iĝ'o mi ne trov'as eĉ unu flor'ant'a'n arb'o'n ĉi-region'e; eĉ, la pli'mult'o ankaŭ foli'o'j'n ne hav'as. Kia do est'as tia printemp'o?
—Al mi sam'e okaz'as, — dir'as respond'e la ali'a, dum ili sid'iĝ'as sur nud'a branĉ'o de mal'jun'a arb'o.
—Hja, amik'o, — al'parol'as nun ankaŭ la mal'jun'a arb'o, — kiu raŭp'aĝ'e sen'indulg'e de'maĉ'as ĉiu'j'n foli'o'j'n, burĝon'o'j'n de sur arb'o, kiel tiu vol'as ankaŭ flor'o'j'n papili'aĝ'e?
”Gvid'ant'o'j”
En la Azen'o, kiu ceter'e ek'de ek'o marŝ'ad'is mez'e de la ŝaf'ar'o, kaj valid'is propr'e nur por pli grand'a ŝaf'o, ek'est'is la ambici'o far'iĝ'i gvid'ant'o.
—Fin'e-resum'e, — li dir'is, — mi est'as la plej grand'a kaj mal'jun'a en la ŝaf'ar'o, dec'as, ke la gvid'ant'o est'u sam'e mi.
Kaj la ali'a'n maten'o'n, pend'ig'int'e la tint'il'o'n de la gvid'ŝaf'o sur si'a'n kol'o'n, star'iĝ'is tuj front'e al la ŝaf'ar'o, kaj sonor'ig'ant'e, — kiel li vid'is de la gvid'a vir'ŝaf'o, — ek'marŝ'is antaŭ la greg'o. Kompren'ebl'e direkt'e al la Karduejo.
Sed ja el la greg'o neni'u sekv'is li'n, ĉiu'j nur marŝ'is en la kutim'a direkt'o ĉiu'tag'a, kiel ĝis tiam.
La Azen'o re'rigard'is kaj vid'is, ke neni'u est'as post li. Li dev'us hont'i pro tio, sed por tio li est'is tro'e azen'o; tial li nur eksplod'is amar'e: —Nu, kial vi ne sekv'as mi'n, vi'a'n gvid'ant'o'n? Ĉu vi ne vid'as, ke mi antaŭ'ir'as? Kaj ĉu vi ankaŭ ne aŭd'as la gvid'a'n tint'il'o'n sur mi? Ĉu vi ne sci'as, ke la sankt'a dev'o, ordon'it'a de Di'o, de ĉiu'j popol'o'j est'as sekv'i si'a'n gvid'ant'o'n?
La ne'atend'it'a saĝ'ec'o de la Azen'o surpriz'is la Ŝaf'o'j'n, kaj hont'e ruĝ'iĝ'int'e ili jam pret'is decid'i, sekv'i li'n ek'de'e.
Sed la gvid'ŝaf'o ek'parol'is, kaj dir'is jen'o'n: —Nu, fakt'e-ver'e, kar'a sam'greg'an'o, ni vid'as, ke vi antaŭ'ir'as; ankaŭ la tint'il'o'n ni aŭd'as, kaj ni sam'e konfes'as, ke la sankt'a dev'o, ordon'it'a ver'e de Di'o, de ĉiu'j honest'a'j popol'o'j est'as sekv'i si'a'n gvid'ant'o'n. Sed ni ne forges'u: por est'i gvid'ant'o'j ne sufiĉ'as nur antaŭ'star'iĝ'i kaj pend'ig'i tint'il'o'n sur la kol'o'n, por post'e tuj sekv'i ni'a'j'n plej propr'a'j'n ego'ist'a'j'n interes'o'j'n, sed ĝust'e mal'e: ni dev'as serv'i la interes'o'j'n de la gvid'at'a'j popol'o'j, oft'e eĉ kontraŭ ni'a'j propr'a'j interes'o'j de gvid'ant'o'j!
Kaj la tint'il'o est'as simpl'e nur disting'o por la post'a agnosk'o de tia'j bon'a'j serv'o'j!
La Mal'jun'a Turd'o instru'is kant'i si'a'j'n fil'o'j'n rand'e de la nest'o, por ke kiam ili el'ir'os el sub li'a'j flug'il'o'j, ili brav'u si'a'lok'e en la mond'o.
Tiu'j bel'e bek'blov'is la antaŭ'kant'it'a'j'n melodi'o'j'n.
Nur unu est'is inter ili — kvankam la plej grand'a! — kun kiu li neniel progres'is. Al ĉi tiu li pov'is flut'i kio'n ajn, tiu ne post'blov'is. Ĉi tiu eĉ ek'parol'i prov'is nur, kiam kukol'o ven'is al li proksim'e kaj ek'kri'is. Ankaŭ tiam nur: ”ku ku”.
—Bon'e do, ankaŭ tiel! — suspir'is tiam la Mal'jun'a Turd'o kun krist'an'a rezign'o. — Ne ĉiu'j el ni dev'as nepr'e far'iĝ'i turd'o'j, iu'j pov'as ankaŭ kukol'iĝ'i.
Tamen unu afer'o cert'as, tiu bird'o, kiu vol'as far'iĝ'i turd'o, eĉ jun'aĝ'e ne pov'as hav'i voĉ'o'n kukol'a'n!
Eĉ al reĝ'o'j ne facil'e!
—Bon'e est'as al vi, Reĝ'a Moŝt'o, — dir'as la Herb'o'j, Arb'o'j, Flor'o'j al la bril'ant'a Sun'o. — Vi'a'j est'as la land'o, potenc'o kaj glor'o; de vi de'pend'as la sort'o'j de ni ĉiu'j, al vi obe'as ĉiu'j.
—Ja est'as ver'o, ke mi hav'as potenc'o'n grand'a'n kaj bien'o'j'n sen'nombr'a'j'n, tamen ne forges'u, kiel mal'facil'e est'as oft'e vid'i klar'e kaj decid'i pri grand'a'j demand'o'j al tiu, al kiu, sam'kiel al mi, ĉiu'j montr'as nur si'a'j'n bril'a'j'n flank'o'j'n, kaj la ombr'a'j'n neniam!
—Kio fin'fin'e ver'as pri tio, patr'in'o, ke la Azen'o est'as la gvid'ant'o de la ŝaf'ar'o? — demand'as la Ĉeval'id'o si'a'n patr'in'o'n, kiam la greg'o en si'a kutim'a polv'o'nub'o preter'pas'is la star'ant'a'n vetur'il'o'n. — Sen'dub'e ja, la Azen'o aspekt'as la plej grand'a en la societ'o, sed mi vid'as ankaŭ, ke la tint'il'o pend'as sur la kol'o de la gvid'a vir'ŝaf'o, kaj ĉi tiu antaŭ'ir'as, kaj ne la Azen'o.
—Lern'u, fil'o, — respond'as la patr'in'o, — ke la ver'a gvid'ant'o nek okul'frap'e antaŭ'ir'as, nek pend'ig'as tint'il'o'n sur la kol'o'n; tio est'as propr'a nur al tiu'j, kiu'j ŝat'us est'i gvid'ant'o'j, aŭ almenaŭ ŝajn'i gvid'ant'o'j ...
La Arb'ar'o, re'kon'int'e, kiel facil'anim'a li est'is don'i ten'il'o'n al la Hak'il'o, kiu ek'de tiam per'e de ĝi eksterm'is amas'eg'o'n da li'a'j arb'o'j, apenaŭ atend'is, ke li'a amar'a sort'o iel fin'iĝ'u.
Iu'foj'e ial-tial romp'iĝ'is la ten'il'o de la Hak'il'o, kaj la terur'a mal'amik'o, perd'int'a si'a'n potenc'o'n stern'iĝ'is sen'pov'a sur la ter'o.
—Ve, ve, — li ĝem'is, — kio mi far'iĝ'is! Kiel util'a mi est'is; kiom da herb'aĉ'o'j, mis'ŝos'o'j, sek'a'j branĉ'o'j mi for'hak'is, kaj nun jen, tiel mi dev'as pere'i!
Ke li damaĝ'is ankaŭ viv'a'j'n arb'o'j'n, pri'e li profund'e silent'is.
Tiel do fin'e ek'kompat'is li'n la Arb'ar'o, kaj sekv'e de li'a'j bel'a'j promes'o'j kaj vot'o'j li de'nov'e don'is al li ten'il'o'n.
Kaj ĉi tiu, re'konsci'iĝ'int'e, star'iĝ'is, kaj kvazaŭ neni'o est'us okaz'int'a, plej unu'e li hak'is al si ten'il'o'j'n!
La Gril'o sun'um'ant'a si'n antaŭ si'a dom'o ek'vid'as la Akrid'o'n vor'ant'a'n proksim'e sur herb'o,kaj al'parol'as li'n: —Kia afer'o est'as, bapt'an'o, ke pro la verd'a ĉirkaŭ'aĵ'o, en kiu vi viv'as, vi port'as sam'e verd'a'n mantel'o'n? Kie do rest'as la karakter'o, individu'ec'o, fier'ec'o? Por far'i i'o'n tia'n Gril'o neniam mal'dign'iĝ'us, ja tut'cert'e ne!
—Nu, kaj mi dir'as al vi, bapt'an'o, ke la azen'o est'as vi, pro ke por tiel eks'temp'a'j princip'o'j vi ofer'as vi'a'j'n grav'a'j'n interes'o'j'n. Ĉar ankaŭ ni ne tiel pens'ad'is iam, sed prez'e de amar'a'j spert'o'j ni el'lern'is: ne est'as saĝ'e iel ajn dis'aspekt'i de ni'a ĉirkaŭ'aĵ'o, ĉar tio'n ni'a'j mal'amik'o'j tuj rimark'os, kaj tiam ve al ni! Se oni miks'iĝ'as inter lup'o'j'n, plej bon'e est'as tuj kun'ulul'i; eĉ, se ebl'as, ankaŭ ili'a'n vest'aĵ'o'n sur'met'i, ĉar ali'e ili vor'os ni'n, kiel ajn karakter'a'j, el'star'a'j kaj fier'a'j ni est'as! ...
La Gril'o'n kapt'is terur'a koler'o, kaj tuj vol'is el'furioz'i si'a'n opini'o'n al la Akrid'o, sed li ne plu hav'is temp'o'n: preter'um'ant'a turd'o rimark'is li'n, al'salt'is kaj bek'o'kapt'is li'n.
Kaj la Akrid'o en si'a verd'a mantel'o sen'ĝen'e plu'festen'is en la ros'o'plen'a herb'ej'o, kaj post ne'long'e ankaŭ ek'kant'is. Ebl'e pri la karakter'a kaj fier'a Gril'o insist'int'a pri si'a'j tradici'o'j ...
Kiam est'is en'met'it'a'j ankaŭ li'a'j okul'o'j — la fenestr'o'j — la Nov'a Palac'o mir'e rigard'is ĉirkaŭ si, rimark'ant'e, ke ĉe la fundament'o nur'as rub'amas'o'j kaj fos'aĵ'o'j. Eĉ la kap'o'n li balanc'is pri'e. — Ej, ej! ...
Ek'vid'as tio'n la najbar'a Mal'jun'a Palac'o, kaj trans'vok'as al li: —Ne balanc'u la kap'o'n, jun'a frat'o, iam, se ankaŭ el vi far'iĝ'os Palac'o, kaj vi star'os vic'e en la Palac'ar'o, neni'u plu rigard'os vi'a'n fundament'o'n — kutim'o ja nur ĉe et'a'j kaban'o'j — sed ĉiu'j admir'os kaj laŭd'os vi'a'j'n alt'a'j'n tur'o'j'n!
Iu'foj'e la ĉirkaŭ'star'ant'a'j dom'o'j komenc'is taks'ad'i, kiom alt'as la Grand'a Tur'o, kies kruc'o lev'iĝ'is inter la nub'o'j'n.
—Ebl'e eĉ cent metr'o'j'n! — dir'as iu pur'e blank'a Dom'et'o, lev'ant'e si'a'j'n fenestr'o'okul'o'j'n admir'e al la Tur'o — la kruc'o'n ja apenaŭ mi vid'as sur li ...
—Nu ne, tiom cert'e ne, — rapid'as kun si'a opini'o ankaŭ proksim'a Plur'etaĝ'a Dom'o, — sed ebl'e nur sep'dek'ok'dek ...
—Kiel vi imag'as, — inter'romp'as ili'n orgojl'e Kastel'o, kiu mem est'as tur'hav'a, — kvin'dek maksimum'e, ne cent! Apenaŭ pli alt'a, ol mi'a tur'o! Ebl'e nur kelk'a'j'n fut'o'j'n.
—Ĉu vi aŭd'as, kiel oni sub'taks'as ni'n, Tur'o'j'n?! — trans'vok'as tiam iu ali'a potenc'a Tur'o el la vic'o de la kontraŭ'situ'ant'a dom'ar'o al la Grand'a Tur'o. — Ĉu vi aŭd'as?
—Ne grav'as, — ek'parol'as nun la Grand'a Tur'o mem, — oni ne mal'pli'iĝ'as, se la sam'temp'ul'o'j ne sci'as, kiom oni alt'as.
La Jun'a'n Popl'o'n, kiu kon'is la bird'o'j'n nur el oni'dir'o'j, interes'is precip'e du bird'o'j, kiu'j'n li aŭd'is menci'ad'i oft'e en form'o de kompar'o'j.
Li ankaŭ pet'is la proksim'e star'ant'a'j'n, mal'jun'a'j'n arb'o'j'n, montr'i al li si'a'temp'e: kiu est'as la Najtingal'o, kiu la Paser'o.
—Nu, — respond'as la arb'o'j de la arb'ar'o, — nun ... tiel jun'a apenaŭ vi kapabl'os disting'i ili'n unu de la ali'a, ĉar ambaŭ ili monoton'e griz'as kaj tre simil'as unu al la ali'a.
Sed se vi plen'kresk'os, kaj far'iĝ'os konsider'ind'a person'ec'o en la kamp'ar'o, vi cert'e ili'n re'kon'os.
—Kia'manier'e? — demand'as sci'vol'e la Jun'a Popl'o.
—Tiel, — ili respond'as de'nov'e, — ke est'os iu, kiu kontent'iĝ'os per tio, ke li'a kant'o de temp'o al temp'o supr'e'n'son'u al vi; tiu est'os la Najtingal'o; kaj est'os iu, kiu tuj met'os ankaŭ nest'o'n, post kiam unu'foj'e vi toler'is, ke li flug'u sur vi'a'n branĉ'o'n; tiu est'os la Paser'o!
—Ĉu formik'o en la tur'o? Kiel vi ven'as ĉi tie'n, er'et'a best'et'o ter'a, kie nur bird'o'j pas'as, se ili pas'as? — demand'as mir'e la Guf'o la mal'grand'a'n Formik'o'n, aper'int'a'n en la tur'o.
—Nur tiel, — respond'as feliĉ'e la mal'grand'a Formik'o, — ke ek'de kiam mi tra'paŝ'is la sojl'o'n de la preĝ'ej'o, mi ĉiam rigard'is nur supr'e'n, kaj dum'e sen'ĉes'e-sen'halt'e mi klopod'ad'is. Ĝis mi ven'is ĉi tie'n.
—Nu, mi ne est'us tio'n kred'int'a, — mir'is de'nov'e la Guf'o. — Ĉiu'okaz'e afer'o brav'a ... Ŝajn'as, ke ekzist'as kelk'a'j, kies flug'il'o'j est'as la diligent'o!
—Salut'o'n, kamarad'o! — al'kri'as plen'gorĝ'e la Talp'a Ter'amas'o al la Mont'eg'o tuj post si'a nask'iĝ'o, — salut'o'n, kamarad'o! ...
Tiu kompren'ebl'e eĉ ne rimark'as li'n.
—Di'o ben'u vi'n, najbar'o, — li re'salut'as li'n en pli modest'a ton'o, kiam la sun'o grimp'as sur la zenit'o'n.
Sed respond'o'n ankaŭ ĉi-foj'e li ne ricev'is.
—Mi hav'as la honor'o'n! ... Vi'a humil'a serv'ist'o! — li re'e entuziasm'as ĉirkaŭ vesper'krepusk'o.
Sed eĥ'o ankaŭ ĉi-foj'e ne ven'is.
—Oni ne mir'u, — li tiam dir'as, turn'ant'e si'n al la Mont'eg'o, sed tiel, ke ĉiu'j li'n aŭd'u, — oni ne mir'u, ke la mond'o sen'ĉes'e mal'bon'iĝ'as, ruin'iĝ'as, se eĉ ni, Mont'o'j, ne solidar'as, kiu'j ja dev'us serv'i kiel ekzempl'o'j por la pli mal'grand'a'j!
Est'is sen'vent'e. La Kolomb'o'j lud'em'e gir'ad'is super la dom'o.
La Kajt'o sen'pov'e, envi'e rigard'is ili'n. Fin'e ek'est'is vent'o, kaj ankaŭ li pov'is lev'iĝ'i.
Tiam li al'parol'is la Kolomb'o'j'n: —Rigard'u mi'n, kiel alt'e'n mi lev'iĝ'is! Kie vi est'as rilat'e mi'n, kun vi'a'j mal'alt'a'j, ĉirkaŭ'dom'a'j flug'ad'et'o'j?
Kaj la Kolomb'o'j respond'is: —Ni ne dezir'as pli alt'e'n, ol ni propr'a'fort'e kapabl'as.
Nun, per orgojl'a elan'o la Kajt'o glis'is pli alt'e'n.
Sed en ĉi tiu moment'o li'a ŝnur'o ŝir'iĝ'is, kaj li balanc'iĝ'e de'fal'is en la profund'o'n de la neni'iĝ'o.
Sam'kiel kelk'a'j far'it'a'j grand'ul'o'j!
Konkur'ad'o —Al'okul'u mi'n, kia'n vic'o'n mi falĉ'as! — turn'is si'n fier'e la bril'a Falĉ'il'o al si'a mal'grand'a parenc'o, la Tranĉ'il'o.
—Vi falĉ'us pli modest'a'n vic'o'n, kamarad'o, — grumbl'as la Tranĉ'il'o, — se mi ne est'us tranĉ'int'a tiel grand'a'n pan'pec'o'n; ĉar vi'a vic'o de'pend'as ja de mi'a pan'pec'o, kun'frat'o!
—Tamen se pas'int'jar'e mi ne est'us falĉ'int'a brav'a'n vic'o'n, mi ne sci'as, el kio vi dis'don'ad'us tiel laŭ'plaĉ'e tiu'j'n pan'pec'o'j'n, — re'bat'is la Falĉ'il'o.
Unu'e vic'o, post'e pan'o.
La nov'a tir'ĉeval'o —Mi neniel kompren'as la afer'o'n, — turn'is si'n la el kaleŝ'ĉeval'o ĵus far'iĝ'int'a Nov'a Tir'ĉeval'o al si'a kun'ul'o, la Mal'jun'a Tir'ĉeval'o, — hieraŭ, kiam la plen'ŝarĝ'it'a'n vetur'il'o'n ni apenaŭ pov'is tren'i, ni'a mastr'o tir'ad'is la konduk'il'o'j'n, eĉ vip'is ni'n, nom'is ni'n viv'a'j kadavr'o'j ... Kaj hodiaŭ, kiam Johano ne vol'is pli ŝarĝ'i ni'n, ĉar, kiel li dir'is, est'os tro, la mastr'o riproĉ'is al li: ŝarĝ'u, fil'o, ŝarĝ'u, ĉi tiu'j est'as ĉeval'id'o'j, kia'j'n tut'mond'e vi ne trov'os! ...
Tamen la nutr'aĵ'o est'is hieraŭ glum'aĵ'o, kaj ankaŭ hodiaŭ la sam'a.
—Nu jes, ĉe tir'ĉeval'o'j tio kutim'as, kamarad'o. Ĉi tie ŝanĝ'iĝ'as nur la instig'o, la furaĝ'o neniam!
—Se la Sun'o est'as la plej klar'a lum'font'o, kiel ni lern'is en la lern'ej'o, kial li dev'as kaŝ'ir'i inter nub'o'j, kiel pel'at'a best'o en arb'ar'o? — demand'as la Jun'a'j Sun'flor'o'j si'a'n patr'in'o'n, kiam kelk'a'j Nub'et'o'j por'temp'e kovr'as la Sun'o'n antaŭ ili.
—Li ne kaŝ'ir'as, fil'o'j; eĉ kontraŭ'e: klopod'as la Nub'et'o'j pri'ombr'i li'n, kiam ili nur pov'as. Ankaŭ la ver'a'j'n grand'ul'o'j'n ter'a'j'n klopod'as pri'ombr'i ili'a'j nan'a'j sam'temp'ul'o'j. Sed ne tro grav'as: ni, Sun'flor'o'j dev'as kred'i, eĉ sci'i, ke li trov'iĝ'as tie, ke li'a kaŝ'vag'ad'o est'as nur'a ŝajn'o, kaj ankaŭ li'a pri'ombr'ad'o pov'as daŭr'i plej'e nur por temp'et'o, kaj post'e li'a lum'o, kiel tiu de la sub'kloŝ'ig'it'a ver'o, des pli bril'e, blind'ig'e ek'glim'os!
—Sinjor'o prezid'ant'o, — dir'as la ĉef'sekretari'o Turd'o al la Najtingal'o, — ĉu vi ne pens'us, ke ni dev'us ia'manier'e kun'skrib'i la list'o'n de la poet'o'j kaj verk'ist'o'j? La Paser'o kaj la Pig'o, vi mem aŭd'is, sen'ĉes'e kverel'as, kiu el ambaŭ est'as ver'a poet'o.
—Super'flu'e, tut'e super'flu'e, — respond'as la Najtingal'o per decid'a voĉ'o. — Mi kred'as, ke pri la demand'o, kiu est'as ver'a poet'o, kiu ne, disput'os ĉiam nur la unu'kant'a Pig'o kaj la pep'ant'a Paser'o!
La region'o est'is plag'it'a de ter'trem'o, sekv'e de kiu la surfac'o ĉi tie en'profund'iĝ'is, tie lev'iĝ'is.
La Prunel'uj'o ven'int'a tia'manier'e sur mont'o'n, fier'e al'parol'as la cent'jar'a'n Kverk'o'n, rest'ist'a'n sur'lok'e: —Nu, kiu pli grand'as? Nun stern'aĉ'u sur mi'n vi'a'n ombr'o'n, se vi pov'as! Mi preter'rigard'as super vi, kiel flug'ant'a agl'o super eben'aĵ'o!
Kaj la Kverk'o respond'is dign'o'plen'e: —Facil'as est'i alt'a al tiu arb'o, kiu kresk'is sur mont'o.
Sed vi'a'n grand'ec'o'n oni mezur'as ne tiel, kiel vi pens'as, fil'o mi'a. Kiu vol'as est'i grand'a, tiu dev'as grand'i de la pied'o'j ĝis la vert'o, kaj ne sufiĉ'as nur alt'e ten'i la kap'o'n!...
—Io tia pov'as okaz'i nur al ni, sen'ŝirm'a'j mal'feliĉ'ul'o'j, — plend'as la Plejd'o al si'a kun'ul'o. — Sen ke ni kontraŭ ajn'ul'o eĉ plej iom'et'e kulp'us, oni si'n abrupt'e ĵet'as sur ni'n, kaj komenc'as ni'n bat'i, draŝ'i! ... Ni eĉ ne sci'as, pro kio?
—Mal'est'as ver'o sur la ter'o! — suspir'as post ne'long'e iu Ali'a.
—Jes, cert'e, la Hom'o'j ja est'as tia'j! — ek'parol'as ankaŭ la Tri'a. — Ankaŭ kiam ili koler'as la polv'o'n, la Plejd'o'n ili bat'as!
—Rigard'u, kiom da bird'o'j svarm'as tie mal'supr'e, sur la eben'aĵ'o! — ĝoj'kri'as la Agl'id'o en la nest'o'niĉ'o de la rok'o'mur'o, ek'vid'int'e ar'eg'o'n de paser'o'j kolekt'iĝ'int'a'j sur la stopl'ej'o. — Se mi lern'os flug'i, ankaŭ mi pov'os flug'i al ili, ĉu ne? ... Kiel bel'e ili serpent'um'as, tir'iĝ'as! ...
—Ne, fil'o, vi neniam al'flug'os! Ni, agl'o'j ne est'as paser'o'j! Tio'n neniam vi dev'as forges'i. La Agl'o est'as la reĝ'o de la bird'o'j, kaj la reĝ'o'j hav'as la destin'o'n, est'i ĉiam sol'a'j. Ĝust'e tio est'as, kio'n la frugileg'o'j kaj paser'o'j ne kapabl'us, kaj kio far'as la Agl'o'n reĝ'o!
—Bon'a'n tag'o'n, frat'et'o, — salut'as iu potenc'a Bubal'o de la brasik'kamp'o Bulb'o'n de la proksim'a bed'o.
—Nu-nu! — respond'as la mal'grand'a Dik'ul'et'o. — Volont'e mi re'kon'as mi'a'n mal'grand'ec'o'n kaj statur'a'n simil'ec'o'n, sed parenc'ec'o'n kun la mizer'a'j Brasik'kap'o'j mi ne pov'as akcept'i!
—Ne dir'u! — ek'furioz'as la Bubalgiganto sulk'ig'ant'e la frunt'o'n pro la koler'o, — se vi pli valor'as, kial ne el vi oni konserv'as cent'o'j'n por vintr'o?
—Kial? Ĉar kie oni bezon'as el vi'a grand'a Brasik'kap'o cent, tie el mi'a Bulb'o'kap'o sufiĉ'as eĉ unu!
La Vilaĝ'a'j Paser'o'j send'is delegaci'o'n en ia proces'o al la reĝ'o de la bird'o'j, la Agl'o.
Kiam la kort'eg'a sekretari'o mal'ferm'is al ili la pord'o'n, ili'a'j buŝ'o'j fal'is apert'a'j pro la mir'o, en tiel grand'a'n ĉambr'eg'o'n ili paŝ'is.
En la ĉambr'eg'o est'is ankoraŭ nur atend'ant'o'j, inter ali'a'j la Pav'o.
Kiam la Paser'o'j ek'vid'is la fier'a'n, bril'plum'a'n Pav'o'n ĵus proksim'iĝ'ant'a'n al ili, ĉiu'j riverenc'is ĝis'ter'e, kaj apenaŭ atend'is, ke, — kiel hejm'e ili aŭd'is, — li disting'u almenaŭ unu el ili per al'parol'o.
Ili nom'e est'is tut'e cert'a'j, ke ĉi tiu bril'plum'a, fier'a bird'o kun kron'it'a kap'o est'as la Agl'o.
Kaj kiam la sen'vort'e plu'promen'ant'a kaj la Paser'o'j'n eĉ ne rimark'ant'a Pav'o preter'pas'is ili'n, ek'parol'is la Fring'o al la Paser'o'j ankoraŭ nur iom kuraĝ'et'a'j supr'e'n'rigard'i de'sur'ter'e: —Kial vi sam'temp'e ador'fal'is, kiam la Pav'o vi'n preter'pas'is?
Kaj la Paser'o'j, lev'iĝ'ant'a'j unu post ali'a ek'mir'is ...
—Ĉu tiu do est'is ne la Agl'o, sed la Pav'o?
—Ho, vi mal'saĝ'a'j Vilaĝ'a'j Paser'o'j, — daŭr'ig'is nun la Fring'o, ĉu vi do pov'as imag'i tiel serioz'a'n ofic'o'n, kiel ankaŭ la reĝ'a, en tiel si'n'puf'a, mem'kontent'a, mal'plen'kap'a figur'o, kiel la Pav'o? Ĉu vi do ne sci'as, ke ju pli ver'e iu grand'as kaj ju pli cert'e li hav'us kaŭz'o'n, por met'i si'n super la amas'o'j'n, des pli simpl'a, sen'per'a kaj afabl'a li est'as?!
Ofic'estr'o far'iĝ'is la Azen'o. Kaj kiel tia, li promoci'is ĉiam nur la Simi'o'n, neniam la Vulp'o'n.
—Sed li'n kial ne? — demand'is li'a'j fil'o'j. Ja ĉiu'j'n ide'o'j'n, kiu'j'n vi real'ig'as, kaj al kiu'j vi pov'as dank'i vi'a'n popular'ec'o'n, vi ricev'is de li, ni sci'as, ni vid'as tio'n.
—Nu-nu, fil'o'j! Tiu'j'n, kiu'j don'as al ni ide'o'j'n, neniam ni dev'as pli'rang'ig'i, sed nur'e kaj sol'e tiu'j'n, kiu'j trans'pren'int'e de ni ĉi tiu'j'n ide'o'j'n, real'ig'as ili'n laŭ ni'a'j instrukci'o'j kun plej rigor'a akurat'ec'o. Jen ĝust'e la sekret'o de la reg'ad'o. Ĉar se ni pli'rang'ig'us la Vulp'o'j'n, ĉu vi pens'as, ke ankoraŭ neces'us Azen'o'j?!
—Ho, se nur ni jam pov'us far'iĝ'i Bov'o'j, por ke ĉi tiu'j stult'a'j lig'o'ŝnur'o'j de'pren'iĝ'u de ni'a'j pied'o'j! — suspir'is la pied'ŝnur'it'a'j Jun'bov'o'j sur la stopl'ej'o, dum ili vid'is preter'pas'i bov'o'tir'at'a'n vetur'il'o'n. — Di'o mi'a, kia feliĉ'o est'os marŝ'i iam liber'e, sen pied'ŝnur'o'j!
—Ho, kompat'ind'a'j infan'o'j, suspir'is nun unu el la Bov'o'j. Se vi sci'us, ke dum la Viv'o de'pren'as la jun'aĝ'a'n pied'ŝnur'o'n per unu man'o, per la ali'a li sam'temp'e pend'ig'as jug'o'n sur ni'a'n kol'o'n!
—Kie'n vi tiom kresk'as, herb'et'o! — al'parol'is envi'e la Prunel'uj'o la najbar'a'n Jun'a'n Sun'flor'o'n ankaŭ li'n super'kresk'ant'a'n. Ĉu ne vol'as ŝajn'i arb'o ankaŭ vi?!
—Di'o gard'u mi'n! Eĉ imag'e ne! — respond'is la Sun'flor'o. — Mal'e! Prefer'e mi est'as herb'e gigant'o, ol arb'e nan'o!
La supr'o'n de la mal'nov'aĉ'a tur'o pri'kresk'is herb'aĉ'o'j.
Kiam ĉi tiu'j trud'herb'o'j mal'supr'e'n'rigard'is el la tur'o al la grand'a mar'o de la sur'ter'e stern'iĝ'ant'a'j ĝarden'a'j kaj kamp'a'j flor'o'j, fier'e ili vant'is: —Fakt'e kaj sen'dub'e, tre-tre alt'e super la pli mal'alt'a'j popol'klas'o'j ni est'as la elit'o, aristokrat'ar'o de la flor'ar'o ...
Ke de la vent'o ili est'is port'it'a'j tiel alt'e'n, ili eĉ ne ek'memor'et'is! ...
—Dir'u vi'a moŝt'o, — al'parol'as la Bov'o'n ofic'ant'a'n ĝust'e kiel ministr'o la ordinar'a civit'an'o Mus'o, — kiel pov'as est'i, ke kvankam oni'sci'e ”kie mens'o, tie ekscelenc'o”, tamen vi reg'as super ni, mal'grand'a'j, sed evident'e pli saĝ'a'j, ol vi?!
—Hja, fil'o, — respond'as la korpulent'a Bov'o je la plej grand'a mir'o de la mal'grand'a Mus'o, — mens'o kaj ekscelenc'o pov'as trov'iĝ'i ĉe mal'grand'ul'o, sed la potenc'o konven'as ja nur al grand'ul'o kaj — fort'ul'o!
—Kie'n frat'o? — demand'as la Nub'o'n lev'iĝ'ant'a'n el la val'o la River'et'o rapid'ant'a sub'e'n de la mont'o.
—Al la stel'o'j! Mi ne plu toler'as tiu'n mult'a'n mal'pur'o'n kaj mal'bon'odor'o'n, kiu'n la hom'o'j far'as sur la ter'o. Tie, en la klar'a lazur'o ban'iĝ'os mi'a anim'o. Kaj vi, kie'n vi rapid'as tie sub'e?
—Al la hom'o'j ... por lav'i ili'n!
Ĉe'bord'a'j Arb'o'j Al'ven'int'e al la eben'o, la River'et'o torent'int'a liber'e el inter la mont'o'j ne nur pas'is pli mal'rapid'e pro la Arb'u— stoj star'ant'a'j al li sur'voj'e, sed li dev'iĝ'is perd'i temp'o'n ankaŭ por serpent'um'ad'o. Krom'e la baldaŭ arb'iĝ'ont'a'j Arbust'o'j ĵet'is ombr'o'n sur li'a'n bril'a'n surfac'o'n!
La mal'grand'a'j Fiŝ'o'j, kiu'j sent'is mal'varm'o'n en la akv'o sub'ombr'e mal'varm'iĝ'int'a, eksplod'is riproĉ'e kontraŭ la sen'kor'a'j Ĉe'bord'a'j Arb'o'j: —Sen'dank'a'j! Ne sufiĉ'as, ke vi bar'as la River'o'n nask'it'a'n por liber'ec'o, sur kies sin'o vi viv'as kaj plen'kresk'as, sed eĉ ĵet'as ombr'o'n sur li'a'n bril'a'n surfac'o'n? Hont'u! Mi ne mir'us, se vi est'us Hom'o'j!
La Zizel'o vag'int'a tro for'e'n de si'a nest'o trud'iĝ'is serĉ'i rifuĝ'o'n ĉe la najbar'a Zizel'o pro Hund'o'j ne'atend'it'e aper'int'a'j.
—Ankoraŭ ni atend'u, — ek'parol'is Iomĉjo, — ĝis la najbar'o el'puŝ'os la ne'invit'it'a'n gast'o'n, kaj tiam ni pov'os kapt'i li'a'n kol'um'o'n.
—Nu, tio'n vi van'e atend'us, fil'o, — dir'as Krisp'o. — La kutim'o las'i si'a'n kun'frat'o'n en la kaĉ'o aŭ el'met'i li'n al pli grand'a danĝer'o trov'iĝ'as nur ĉe la Hom'o'j; en danĝer'o la best'o'j kondut'as hom'ec'e unu kun la ali'a.
—Patr'in'o! Al mi ŝajn'as, kvazaŭ la arb'o'j ĉe la river'et'o est'us pli alt'a'j, ol tiu'j star'ant'a'j mont'o'flank'e, — dir'as la Jun'a Paru'o flug'ant'a de arb'o sur arb'o'n.
—Prav'e, fil'o, la arb'o'j kresk'ant'a'j river'et'bord'e, en la profund'o est'as ĝeneral'e pli alt'a'j, ol tiu'j star'ant'a'j mont'o'flank'e; est'as tiel, kaj ankaŭ dev'as est'i tiel. Tiu, kiu nask'iĝ'as pli sub'e, dev'as kresk'i pli alt'a, ol li'a'j pli supr'e nask'it'a'j kamarad'o'j, se li vol'as ricev'i sun'lum'o'n, kaj star'i almenaŭ kun la kap'o tie, kie ili!
Al la Jun'a Mar'o ĉiam plaĉ'is la ond'o'j de la Mal'jun'a Ter'o, precip'e la mont'o'j. Kaŝ'e li eĉ envi'is pro ili la Ter'o'n.
Fin'e nask'iĝ'is la unu'a tempest'o, kaj ankaŭ li pov'is ĵet'i ond'o'j'n, eĉ mont'o'alt'a'j'n. Kaj re kaj re, en mil variant'o'j.
—Jen, — li tiam al'parol'is fier'e la Ter'o'n, — mi dev'as nur vol'i, kaj mi improviz'as pli brav'a'j'n mont'o'j'n, ol la vi'a'j est'as, najbar'o. Mi dev'as nur vol'i! ...
—Nu, kaj ĉu ankaŭ star'as tiu'j mont'o'j, kiu'j'n vi nur tiel improviz'as, jun'a amik'o, — demand'is respond'e la Mal'jun'a Ter'o, — tra mil'o'j da jar'o'j, kiel la mi'a'j? Ja, fil'o, mont'o est'as nur tiu, kiu krom est'i grand'a, est'as ankaŭ stabil'a!
—Rigard'u, kiel majest'a kaj elegant'a mi est'as; antaŭ mi eĉ la reĝ'o kap'klin'as, kaj vi'n eĉ bov'o'pel'ist'o pov'as laŭ'plaĉ'e tret'i. Ni inter'ŝanĝ'u, — dir'is kun persvad'em'a dolĉ'o la Lintel'o.
—Ne mi! — re'bat'is la Sojl'o.
—Ĉu vi ne vid'as, — daŭr'ig'is la Lintel'o, — ke dum vi batal'ant'e kun la mond'o ĉifon'iĝ'as, en kia pomp'o, komfort'o kaj ĝeneral'a respekt'o mi rigard'ad'as de'supr'e la mond'o'n? Mal'saĝ'ul'o, ĉu vi ne vid'as?
—Jes ja, mi vid'as! Mi bon'e vid'as, en kiel elegant'a alt'o vi bril'as, kaj ke antaŭ vi eĉ reĝ'o'j kap'klin'as ... Sed post la bel'a, bril'a farb'o, kiu vi'n far'as tiel elegant'a, mi aŭd'as de foj'o al foj'o ankaŭ la ĉirp'ad'o'n de lign'o'verm'o'j! ...
Si'a'temp'e, kiam la greg'o'j serĉ'is gvid'ant'o'n, kandidat'ig'is si'n ankaŭ la Ĉeval'o kaj la Bov'o.
Sed ĉe la ekzamen'o ili fal'is!
Ĉar dum ili ambaŭ cerb'um'is pri komand- kaj ordon'vort'o'j, per kiu'j ili estr'os, komand'os, kaj reg'os la greg'o'j'n tie'n kaj ĉi tie'n, la Azen'o, kiu sci'is, ke pli valor'as unu'sol'a ekzempl'ig'a paŝ'o: ag'o, ol abund'o da vort'o'j kaj parol'o'j, simpl'e nur star'iĝ'is antaŭ la greg'o'n, kaj elekt'int'e direkt'o'n ek'voj'is. Kaj la ŝaf'o'j ne nur tiam, sed ankaŭ post tio sen'vort'e, obe'em'e sekv'as li'n ... Ĉar viv'kapabl'a'j'n popol'o'j'n oni dev'as ne estr'i, komand'i kaj reg'i, sed star'iĝ'int'e front'e de ili simpl'e gvid'i!
—Ŝanĝ'iĝ'as la temp'o'j! — supr'e'n'vok'as la et'a Kaban'o kaŭr'ant'a ĉe la mont'o'pied'o al la Palac'o lev'iĝ'ant'a sur la supr'o de la kastel'mont'o.
—En kio, mal'jun'ul'o? — demand'as la Palac'o. Mi ja star'as ĉi-lok'e ek'de jar'mil'o, sam'kiel vi tie. Kie do la ŝanĝ'iĝ'o?
—Pri tio vi prav'as, — respond'as la Kaban'o, — sed iam mi est'is tiel et'a kaj modest'a, por ke vi'a grand'ec'o pli okul'frap'u apud mi, kaj nun ŝajn'as mi'a mal'grand'ec'o pli okul'frap'i apud vi'a grand'ec'o.
Iu'n maten'o'n fort'e bru'is Roz'a, la dik'ventr'a, sed lakt'abund'a bov'in'o mez'e de la stal'o, ĉirkaŭ la ĉe'flok'o.
Pro tio la envi'a Bunt'a, kiu hav'is nur mal'mult'a'n lakt'o'n, sub'esprim'is jen'e si'a'n mal'aprob'o'n el la stal'o'fin'o: —Kiel grand'a'j'n korn'o'j'n vi hav'as, frat'in'o Roz'a!
—Ne grav'as! — re'bat'is Roz'a mok'e. Kiu bov'in'o hav'as mam'o'n, pov'as hav'i ankaŭ korn'o'j'n, frat'in'o Bunt'a! ...
Iu'n bel'a'n printemp'a'n tag'o'n oni sen'pli'e tond'is Ŝpic'o'n, la ĉambr'o'hund'o'n ”leon'o”.
Kiam tiel sen'ig'it'a de la pli'mult'o de si'a har'ar'o li rigard'is en la ĝis'ter'a'n spegul'o'n de la dorm'o'ĉambr'o de si'a mastr'o, li'a infan'aĝ'a bild'o'libr'o ven'is al li en la mens'o'n, kaj fier'e li ek'kri'is: —Jen, ankaŭ mi est'as leon'o. Kaj krom'e kia!
”Jes ja! Se ran'o pov'is est'i fiŝ'o en si'a infan'aĝ'o, kial li ne pov'us est'i iam hund'o”, li pens'is.
Fier'e li promen'is preter la spegul'o. Eĉ ne unu'foj'e.
Ŝpic'o ir'ad'is-venad'is ek'de tiam apenaŭ tuŝ'ant'e la ter'o'n. Kaj la ĝis'nun'a promen'ad'o sub rimen'o ne plu kontent'ig'is li'n. Se li pov'is, li el'kur'is kaj klopod'is vag'ad'i.
—Al leon'o konven'as liber'ec'o, spac'o! — li dir'ad'is en si.
Iu'n foj'o'n iel-tiel li for'vag'is eĉ el la kastel'park'o. Tio tre plaĉ'is al li. Ĉiu'j li'n al'gap'is, kelk'a'j eĉ admir'is.
Sed foj'e li renkont'iĝ'is kun la Puli'o, kiu sam'e vag'ad'is.
—De'voj'iĝ'u! — kri'is la Ŝpic'o. Ĉu vi ne vid'as, ke mi est'as leon'o?
Tio pli ol sufiĉ'is al la Puli'o. Vid'ant'e la mal'gras'a'n ”leon'o'n” ek'reg'is li'n koler'o, kaj eksplod'is: —Kok'o vi'n pik'u, ĉu de'voj'iĝ'u mi al vi, vi kamufl'it'o ...
El kio post'e eksplod'is fajr'a inter'bat'iĝ'o-inter'mord'iĝ'o. La polv'o amas'e ŝpruc'is ĉirkaŭ la rul'iĝ'ant'a'j har'bul'o'j. Tio eĉ du'on'e ne ŝajn'is ŝerc'o!
Kiam Ŝpic'o, la ”Nov'a Leon'o”, — li mem ne sci'as, kiel, — hejm'e'n'ven'is el la batal'o, kaj de'nov'e pov'is rigard'i en la dorm'o'ĉambr'a'n spegul'o'n, li ne re'kon'is si'n. Eĉ du'foj'e li dev'is rigard'i, ĝis unu'foj'e li kred'is, ke tio tamen est'as li.
Kio okaz'is kun la leon'ec'o, oni ne sci'as. Sed neni'u plu vid'is Ŝpic'o'n vag'ad'i!
Por iu rel'gard'ist'ej'o oni nom'um'is nov'a'n gard'ist'o'n.
Nov'a gard'ist'o, nov'a hund'o, tiel dec'as. Tia'manier'e ven'is Velur'o el vilaĝ'o rekt'e en la rel'gard'ist'a'n dom'o'n, sam'kiel Borinjo, la nov'a rel'gard'ist'a edz'in'o.
Kiam Velur'o la unu'a'n foj'o'n ek'vid'is la preter'bru'ant'a'n Vagon'ar'o'n, li ne nur aŭdac'e kur'atak'is, sed eĉ for'pel'is li'n. Zorg'e-perfekt'e. Kur'eg'is la Vagon'ar'o, eĉ re'rigard'i li ne kuraĝ'is!
—Nu, ĉi tiu neniam plu re'ven'os, mi garanti'as, — li dir'is mem'fid'e. Eĉ la fum'o de la Vapor'ul'o ne plu vid'iĝ'is.
Sed diabl'o'j danc'u sur li'a dors'o, apenaŭ Velur'o stern'iĝ'us por ripoz'i, tiu mal'ben'it'o jam de'nov'e re'ven'as. Kaj re'e kaj de'nov'e ... Tiel la pel'o'j-persekut'o'j hav'is nek lim'o'n, nek fin'o'n ...
La lang'o de Velur'o el'pend'is, li'a'j pulm'o'j spir'eg'is.
Kaj la mal'jun'a hund'o de la ge'sinjor'o'j trak'inspektor'o'j, Krisp'o nur dorm'is tag'long'e, eĉ ne al'rigard'et'is. Nek la kap'o'n li lev'et'is. Maksimum'e li mal'ferm'is jen unu, jen la ali'a'n okul'o'n pro la tondr'a bru'o, sed nur du'on'e, du'on'e kaj enu'e!
Kompren'ebl'e est'is temp'o, kiam ankaŭ li pelad'is la vagon'ar'o'j'n, kaj ankaŭ li kred'is, kiel nun Velur'o, ke tiu'j rifuĝ'as antaŭ li. Sed nun li jam sci'as, ke vagon'ar'o'j eĉ ne atent'et'as boj'ad'o'n. Tiel do li mal'ferm'as maksimum'e nur unu okul'o'n, kaj ankaŭ tio'n por pri'rid'et'i la van'a'n ambici'eg'o'n de Velur'o.
Iom post iom pli'aĝ'iĝ'int'e la Falk'id'o foj'e avid'iĝ'is je kolomb'aĵ'o, kaj laŭ la patr'a manier'o li fal'atak'ad'is la kolomb'o'j'n ar'iĝ'ant'a'j'n sur la proksim'a plug'ter'o.
Kiel fulm'o li flug'ĵet'iĝ'is inter ili'n!
Observ'ant'a'j okul'o'j pov'us pren'i por cert'e, ke la elekt'it'a viktim'o ne sav'iĝ'os el li'a'j murd'a'j ung'o'j.
Tamen ne tiel okaz'is! La fulm'elan'a jun'ul'o re'ven'is ja ĉiu'foj'e kun mal'plen'a'j man'o'j.
Aŭd'int'e pri la mal'sukces'o de si'a fil'o la Mal'jun'a Falk'o observ'is, kiam tiu ĉas'ĵet'as si'n ĝust'e sur grup'o'n de kolomb'o'j, de kie li natur'e ankaŭ ĉi-foj'e re'ven'is kun mal'plen'a'j man'o'j.
—Kiu'n vi vol'is propr'e pren'i el la grup'o? — demand'is tiam la patr'o. — Ĉar komenc'e mi vid'is tiel, ke vi — tre ĝust'e — cel'is la dekstr'a'n griz'a'n, kaj post'e ŝajn'is, kvazaŭ vi direkt'iĝ'us al la mez'a blank'a.
—Ne patr'o, — respond'is sincer'e la Id'o, — mi vol'is nek la blank'a'n, nek la griz'a'n, mi vol'is ĉiu'j'n!
—Nu jes, nu jes. Tia'j est'as vi, jun'ul'o'j! — ek'parol'is la Mal'jun'ul'o en du'on'e kompren'em'a, du'on'e riproĉ'a ton'o.
— Ĉio'n vi vol'as, kaj ĉio'n per unu foj'o, tuj. Kvankam la sekret'o de la sukces'o de la viv'o est'as ĝust'e tio, ke oni vol'u sam'temp'e ĉiam nur unu afer'o'n. Sed tiu'n kun ĉiu'j si'a'j fort'o'j!
Renkont'iĝ'is la Sen'dom'a Limak'o kun la Dom'hav'a.
—Bon'ven'o'n, kar'a parenc'o, — li salut'is, kiel dec'as al parenc'o.
Sed li ne pov'is daŭr'ig'i, ĉar tiu — dum li'a rigard'o far'iĝ'is ĉiam pli mal'estim'a — inter'romp'is li'n: —Serĉ'u vi'a'n parenc'o'n inter la Sen'dom'a'j Limak'o'j, bapt'an'o! Mi ne hav'as tiel mal'riĉ'a'j'n parenc'o'j'n, — li dir'is, kaj mis'taks'e re'rigard'is la ”si'n'trud'ul'o'n”, kaj daŭr'ig'is si'a'n voj'o'n.
La kompat'ind'a'n Sen'dom'a'n Limak'o'n konstern'is por moment'o la ne'atend'it'a mal'afabl'ec'o de la Dom'hav'a, sed re'gajn'int'e baldaŭ si'a'n trankvil'o'n li ek'parol'is: —Ĉu ebl'e pro vi'a dom'o vi tiel fier'aĉ'as, bapt'an'o? Fier'u per tio, kio'n vi mem akir'is, ne per tio, per kio la Di-Sinjor'o vi'n ben'is!
La Bird'o'j, spert'int'e, ke post la kant'o de la Hil'o baldaŭ ek'pluv'as, sed ne mal'oft'e eksplod'as terur'a tempest'o taŭz'ant'a la tut'a'n arb'ar'o'n, komenc'is babil'flustr'i, ke la tempest'o'n kaŭz'as la Hil'o.
La kaŝ'babil'o'j — kiel ĉiam — iom'post'iom'e ŝvel'iĝ'is apert'a akuz'o, kaj la Bird'o'j baldaŭ kun'vok'is kun'ven'o'n kontraŭ la Hil'o.
—Li kaŭz'as tempest'o'n, ĉar li bezon'as pluv'o'n ...
—Nu jes, li'a'j'n plum'o'j'n ne taŭz'as la vent'eg'o! — ili al'kri'is de tie kaj ĉi tie.
—Mort'o'n al ili! — unu'son'is bru'a muĝ'ad'o, kaj ili jam pret'is ir'i, por verŝ'i la sang'o'n de la Hil'o.
—Halt'u! — strid'is nun al ili la mal'jun'a reĝ'o de la Bird'o'j, la Agl'o.
—Ni ne las'u ni'n kapt'iĝ'i de sen'pri'pens'a'j ag'o'j, la mal'am'o ne est'as bon'a konsil'ant'o, precip'e, se ĝi'a'n fajr'o'n incit'as stult'ec'o. Mi bon'e kon'as la Hil'o'n, li kaŭz'as al ni, bird'o'j neni'a'n danĝer'o'n, la tempest'o ja al'ven'as ne sekv'e de li'a vok'o, kontraŭ'e: li nur signal'as, ke ĝi proksim'iĝ'as; atent'ig'as, ke ĝi ne trov'u ni'n ne'pret'a'j! Kaj se iu danĝer'o kaŭz'as damaĝ'o'j'n, pro ĝi respond'ec'as ne tiu, kiu ĝust'a'temp'e atent'ig'as pri ties proksim'iĝ'o, sed tiu, kiu ignor'as ĉi tiu'n avert'o'n.
Ni sci'as, ke la sam'tiel grav'a'n, kiel disting'a'n ofic'o'n de la sun'vek'ad'o, far'it'a'n pli fru'e rotaci'e, simil'e al vilaĝ'estr'ec'o, la saĝ'a reĝ'o de la best'o'j konfid'is al majstr'o engaĝ'it'a, la Kok'o.
Kaj la Kok'o bon'e plen'um'is si'a'n ofic'o'n. Sed foj'e vizit'is li'n la Alaŭd'o kaj plend'is al li: —Majstr'o, tro mal'fru'e lev'iĝ'as la Sun'o; mi ne fin'as la plug'ad'o'n, se nur tiel mal'fru'e mi pov'as komenc'i; ĉu vi ne pov'us kokerik'i mult'e pli fru'e, ol kutim'e?
La Kok'o en'pens'iĝ'is pri la vort'o'j de la Alaŭd'o, kaj ĉar li re'kon'is, ke tiu prav'as, la sekv'a'n tag'o'n li mult'e pli fru'e kokerik'is, ol kutim'e.
Tiel okaz'is dum cert'a temp'o.
Jes, sed tiam la Strig'o vizit'is li'n kaj pet'is: —Tiel fru'e vi kokerik'as, ke apenaŭ oni vek'iĝ'as, jam de'nov'e oni dev'as en'lit'iĝ'i; se tiel vi daŭr'ig'os, rest'os viv'a'j la mus'o'j, kaj ili manĝ'os vintr'e la grajn'ej'o'j'n mal'plen'a'j!
La Kok'o ankaŭ pri tio profund'e en'pens'iĝ'is, kaj ĉar li re'kon'is, ke ĉi tio sam'e est'as ver'o, kaj ek'de la sekv'a tag'o li kokerik'is mult'e pli mal'fru'e, ol kutim'e.
Ankaŭ ĉi tio daŭr'is dum cert'a temp'o.
Sed ne'kontent'a'j, la Tag'a'j Bird'o'j kun'vok'is kun'ven'o'n, kaj send'is delegaci'o'n al la Kok'o.
—Tamen ne konven'as, — deklar'is per mal'mol'a'j vort'o'j la orator'o, — ke est'ant'e tag'a bird'o vi ten'as vi'n kun la strig'o'j kaj vespert'o'j, kaj ni'n vi rigard'as aer'o ...
La Kok'o de'nov'e en'pens'iĝ'is pri la demand'o, kaj ankaŭ ĉi'foj'e li re'kon'is, ke li — kiel tag'a bird'o — neniel pov'as si'n ten'i kun la nokt'a'j strig'o'j; sed fin'e li re'kon'is sam'e, ke oni ne pov'as gvid'i popol'o'j'n per fleks'iĝ'em'a'j individu'a'j re'kon'o'j, por tio neces'as leĝ'o'j ne'fleks'ebl'a'j kaj sever'a'j, kaj ek'de tiu temp'o li klin'iĝ'as nek dekstr'e'n, nek mal'dekstr'e'n, sed nur tiam li kokerik'as, kiam li sent'as ties bezon'o'n!
Kaj ek'de tiam mal'est'as ĉi'a'j plend'o'j!
La natur'o fest'is la Printemp'o'n. La vent'o orgen'is, la korus'o de la bird'o'j foj'e son'is, foj'e silent'is, kaj la psalm'ad'o de vesp'o'j, abel'o'j, insekt'o'j rev'em'e zum'is.
Subit'e far'iĝ'is sen'mov'a silent'o.
Sur el'star'ant'a, sek'a branĉ'o de grand'eg'a kverk'o aper'is la Cerambik'o, kaj komenc'is predik'i. Fin'int'e tiel li resum'is: —Do ni am'u unu la ali'a'n! ... Ni ĉiu'j est'as ge'frat'o'j, ĉar ni'n ĉiu'j'n kre'is Di'o! Ankaŭ la mond'o'n kre'is Li, kaj por ni ĉiu'j Li kre'is ĝi'n ...
Aŭskult'is la predik'o'n la mal'grand'a Kokcinel'o, kiu profund'e, tre profund'e en'pens'iĝ'is pri ĉio aŭd'it'a.
Kaj post long'e li ek'parol'is en si: —Cert'e tio est'as kaj bel'a, kaj bon'a, ebl'e eĉ ver'a; sed se ni ĉiu'j est'as ge'frat'o'j, kaj Di'o don'is la mond'o'n al ni ĉiu'j: kial manĝ'as ni'n la maj'skarab'o'j?!
La konkur'o fin'iĝ'is. La venk'int'a'j sinjor'o'j festen'is, tint'is glas'o'j, son'is muzik'o ...
La gaj'a bru'o aŭd'iĝ'is ĝis la stal'o.
La inteligent'a'j Ĉeval'o'j atent'is, eĉ kompren'is la fanfaron'a'j'n, fier'a'j'n parol'ad'o'j'n de si'a'j mastr'o'j, en kiu'j ili konkur'e laŭd'is si'a'n el'star'ec'o'n unu al la ali'a'j. Mal'e, la kutim'a kaj laŭ'rajt'a furaĝ'o — ebl'e pro la grand'a festen'o — mal'fru'is, kaj tiel la Ĉeval'o'j hav'is temp'o'n por iom da babil'o.
—Ĉu ne est'as strang'e, — dir'as Stel'o, la unu'a'premi'it'a vet'kur'ul'o al iu mal'jun'a ĉeval'o, — ke en la triumf'fest'o de ni'a'j venk'a'j, bril'a'j vet'kur'o'j la sinjor'o'j trink'as ĉampan'o'n, kaj forges'as el'don'i al ni eĉ la kutim'a'n, ĉiu'tag'a'n ”buŝ'plen'o'n”? Ĉu valor'is tiel dev'o'konsci'e, spiro'perd'e kur'i?
—Kiu do propr'e kur'is? Ĉu ili aŭ ni? — ek'parol'as ali'a post pli long'a silent'o.
—Ili ja nur sid'is sur ni'a'j dors'o'j! — dir'as fin'e amar'e iu tri'a.
Post'e est'iĝ'is silent'o, profund'a silent'o ...
Kaj kvankam ĉe la sekv'a vet'kur'ad'o Stel'o de'nov'e venk'e, mult'e super'int'e si'a'j'n kun'ul'o'j'n ven'is al la cel'o, tamen li'a mastr'o ne plu trov'iĝ'is sur li'a dors'o!
—Ven'u, mal'feliĉ'a orf'et'o, — ek'kompat'is la potenc'a Kverk'o la mal'grand'a'n Musk'o'n, — instal'iĝ'u en mi'a ombr'o.
Inter vi'a'j herb'o'frat'o'j — kiel mi vid'as — vi ne trov'as lok'o'n; ili el'puŝ'as vi'n el inter si. Mi vi'n protekt'os: stern'os sur vi'n mi'a'n ŝirm'a'n mantel'o'n.
La mal'grand'a Musk'o apenaŭ kred'is al si'a'j orel'o'j, kaj kost'is cert'a'n temp'o'n, ke li iel tamen trans'loĝ'iĝ'is.
Jes ja, eĉ inter si'a'j frat'o'j, la herb'o'j li ne hav'is trankvil'o'n, ili mal'dezir'is li'n inter si, kio do est'us en la ombr'o de tia arb'eg'o ...
—Ek'ir'u kuraĝ'e, — dir'is tiam la Fring'o de sur branĉ'o de arb'o vid'ant'e li'a'n hezit'ad'o'n, — en la ombr'o de ver'a'j grand'ul'o'j bon'vol'em'a'j et'ul'o'j ne bezon'as tim'i.
Kaj kiam li ek'loĝ'is tie, li ankaŭ spert'is tio'n.
La potenc'a Kverk'o klin'is si'n tend'e super li, kaj ŝirm'is li'n de la turment'a ard'o de la atak'ant'a Sun'o avid'a, mal'kiel li'a'j frat'o'j antaŭ'e.
—Nu jes, — li cerb'um'is du'on'e laŭt'e kun la si'n'akuz'a konscienc'o de dank'em'a'j mal'grand'ul'o'j, — sed kiel mi pov'os rekompenc'i ĉi tiu'n sen'merit'e ricev'it'a'n grand'a'n bon'far'o'n, mi est'as ja mal'riĉ'a, hav'as neni'o'n.
—Ne zorg'u pro tio, kamarad'o, — ek'parol'is de'nov'e la Fring'o. — La ver'a am'o est'as ne'kred'elb'e el'trov'em'a; ankaŭ vi el'pens'os, kiel rekompenc'i la grand'a'n bon'ec'o'n de la Kverk'o mal'supr'e'n'klin'iĝ'ant'a al vi.
Kaj la Fring'et'o re'e prav'is. Ĉar la mal'grand'a Musk'o ek'de tiam daŭr'e ten'as la grund'o'n super la radik'o'j de si'a bon'far'ant'o humid'a: tiel li pag'as per bon'far'o por bon'far'o!
(Epizod'o el la jun'aĝ'o de onkl'o Johano) Kie la dis'verd'iĝ'ant'a sem'it'aĵ'o lim'as kun la grand'a paŝt'ej'o, kaŝ'iĝ'as marĉ'a lag'et'o en la viol'kolor'a ombr'o de kareks'ar'o'j.
En la spegul'o'n de ĉi tiu lag'et'o oft'e en'gap'as Johano, la rev'em'a vic'paŝt'ist'o de la tie tint'ad'ant'a greg'o; kelk'foj'e li tiom for'rev'iĝ'as, kvazaŭ li el'rigard'us tra ia fenestr'o en la trans'mond'o'n.
Sur la kamp'o kov'as alaŭd'o, kaj sur la flug'il'o'j de laŭt'a kant'ad'o, kun feliĉ'a muzik'ad'o li lev'iĝ'as en la sen'fin'o'n de la ĉiel'blu'o; en la lag'o ran'o'j en'hejm'as, kaj envi'e vid'as la son'ant'a'n alaŭd'o'n flug'i sun'proksim'e'n.
Iu'n tag'o'n ili al'parol'as la alaŭd'o'n silent'e insekt'um'ant'a'n sur la bord'o.
—Kamarad'o, kial vi ne al'iĝ'as al ni'a korus'o? Vi hav'as tut'e toler'ebl'a'n voĉ'o'n!
Kon'ant'e la kutim'a'n korus'muzik'o'n de la vesper'o'j la alaŭd'o modest'e respond'as: —Mi kutim'as kant'i nur sol'a, kaj mi pov'as kant'i nur en la sun'plen'a alt'o, lev'iĝ'ant'e al la ĉiel'o ...
—Ĉu tiel, vi cert'e tim'as post'rest'i en la konkurs'o, — dir'as la envi'a'j ran'o'j, kiu'j ek'konjekt'is, ke la Alaŭd'o ne vol'as en'miks'iĝ'i en akv'aĉ'o'n ...
—Ne ja! — dir'as nun jam kun iom'a mem'konsci'o la Alaŭd'o.
—Do ni konkur'u! — muĝ'is la marĉ'an'o'j; ni vid'u fin'e, kiu est'as la unu'a kant'ist'o de la step'o'j: vi, alaŭd'o'j, aŭ ni, ran'o'j!
Ili inter'konsent'is pri Johano kiel juĝ'ist'o.
La post'a'n tag'o'n, kiam sekv'ant'e si'a'n tint'ad'ant'a'n ŝaf'ar'o'n kaj kompren'ebl'e neni'o'n sci'ant'e pri si'a ofic'o Johano al'ven'as al la bord'o de la lag'et'o, li ek'vid'as, ke la Alaŭd'o kiel sag'o flug'as al la ĉiel'o kaj bel'eg'e tril'as.
Johano rigard'as li'n. La rav'a kant'o penetr'as ĝis li'a kor'fund'o. Li stern'as si'n sur si'a kloŝ'pelt'o, kaj eĉ la ĉapel'o'n li de'met'as, kvazaŭ en preĝ'ej'o li aŭskult'as.
Kaj nun, kvazaŭ laŭ ek'sign'o ankaŭ la Ran'o'j subit'e komenc'as la si'a'n. Ne aŭd'ebl'as pro ili la kant'ad'o de la Alaŭd'o.
Johano nur toler'as, atend'as cert'a'n temp'o'n, sed fin'e ted'iĝ'as, subit'e salt'lev'iĝ'as, blov'ant'e pro furioz'o, kaj tiel li ĵet'as la hok'baston'o'n inter ili'n, ke ĝi dis'ŝut'as la polv'o'n.
Kaj la fortun'plag'it'a'j Ran'o'j si'n'tret'e re'rifuĝ'as en si'a'n flak'aĉ'o'n. Kie'n ili'n nek Johano, nek la kant'em'a Alaŭd'o post'sekv'as ...
—He, onkl'o Johano, ĉu vi ankoraŭ hav'as tiu'n hok'baston'o'n?!
Du en'pot'a'j Palm'o'j inter'parol'as iu'n maten'o'n.
—Mi sonĝ'is, ke ni est'is alt'kresk'a'j, hav'is bon'gust'a'j'n, grand'a'j'n frukt'o'j'n, kaj la hom'o'j supr'e'n'rigard'is al ni kun respekt'o. Ni star'is sub liber'a aer'o, kiel la Robini'arb'o'j, kaj ne pot'mezur'e oni hav'ig'is al ni la ter'o'n!
—Ne forges'u, ke ĉi tie oni konsider'as ni'n fremd'ul'o'j.
Vi ankaŭ ne pov'as dezir'i, ke en Robinarbio Palm'o'j flor'u. Kiu sci'as ĉi tie, kiom vi kapabl'us frukt'i, se oni las'us vi'n viv'i, kresk'i kaj evolu'i! ...
—Ĉu ne est'as ankaŭ ni bird'o'j, — ek'parol'as unu el la Ran'o'j sur la supr'o de la laŭ'river'a'j salik'o'j, kie'n — ted'it'a'j de la enu'o sur'bord'e — ili supr'e'n'ramp'is por kapt'i mus'o'j'n.
—Jes ja, tio ni est'as, — respond'is unu'voĉ'e la ceter'a'j.
Jen ni viv'as sur arb'o, kaj se neces'as, ni kapabl'as ankaŭ kant'i.
Per tio ili ek'blek'is: —”Kio tie krak'as-krak'as-krak'as?”
—Breke-keks'o-breke-keks'o-breke-keks'o” ...
La tut'a ĉirkaŭ'aĵ'o eĥ'is kakofoni'e.
Nun hazard'a lepor'o ek'krak'et'ig'is arbust'o'n.
Pro la bru'o ili ĉiu'j plonĝ'is en la akv'o'n. Tie ili ĝis'atend'is: kie'n la akv'o flu'as, kaj plaŭd'ant'e en la flu'direkt'o ili pli-mal'pli fru'e re'krabl'is sur la bord'o'n.
—Sed ĉu ni ne est'as ankaŭ fiŝ'o'j? — dir'as je tio ali'a brekekekso, — jen ankaŭ en la akv'o ni ten'as ni'n brav'e, se ni vol'as, ni pov'as ankaŭ naĝ'i!
—Ja cert'e, ni est'as ankaŭ fiŝ'o'j, — respond'as de'nov'e ĉiu'j, puf'ig'ant'e si'n fier'krev'e.
—Ne ja, vi ne est'as bird'o'j, mi'a'j brekekeksaj amik'o'j, — ek'parol'as perd'int'e si'a'n pacienc'o'n Guf'o silent'ant'a ĝis tiam en si'a kav'o, — eĉ se vi ĉiu'j cent'foj'e grimp'as sur arb'o'n, kaj far'as tiel'a'n bru'o'n kun vi'a'j stult'a'j kvak-kvak'ad'o'j; ja bird'o'j est'as bird'o'j ne tial, ke ili viv'as sur arb'o, sed tial, ke per flug'il'o'j ili ven'is tie'n, kaj flug'ant'e ili pov'as liber'e plu'pas'i de tie!
—Kaj nek fiŝ'o'j vi ja est'as, naŭz'a'j kameleon'o'j, ĉar ankaŭ ĉe fiŝ'o'j ne est'as plej karakteriz'e, ke ili plaŭd'as en la akv'o, sed ke ili naĝ'as, kaj sam'e laŭ'plaĉ'e, kuraĝ'e kaj liber'e, kaj krom'e ne laŭ la flu'o, kiel vi, sed plej oft'e ĝust'e kontraŭ ĝi! Tamen est'as ver'o, ke en la viv'o ne unu ran'o kvak'as bird'e sur branĉ'o, dum flug'il'hav'a'j kant'o'bird'o'j eĉ ven'i al vort'o ne pov'as, kaj ne unu el tiu'j viv'as, kiel fiŝ'o en akv'o, dum ver'a'j fiŝ'o'j plur'foj'e est'as ĵet'at'a'j sur'bord'e'n...
La Frugileg'o'j, kiam en la terur'e sever'a vintr'o van'e serĉ'vag'ad'is en la ne ̧kovrita kamp'ar'o, sen trov'i eĉ unu ŝvel'iĝ'ant'a'n nigr'a'n ter'bul'o'n, ne parol'ant'e pri ajn'a nutr'aĵ'o, mort'lac'a'j fin'e ĉiu'j kolekt'iĝ'is en la arb'ar'o.
Sekv'is de'nov'a'j konsil'iĝ'o, esper'ad'o, de'nov'a atend'ad'o...
Fin'int'e si'a'j'n ĉiu'tag'a'j'n gir'ad'o'j'n ek'vid'as la Agl'o el inter la nub'o'j la grand'a'n tumult'iĝ'o'n de la Frugileg'o'j sur la ter'o.
—Pri kio ili pov'as tiom'op'e konsil'iĝ'i sam'temp'e? — li pens'is en si, kaj ĉar li sci'vol'is, kaj ceter'e hav'is neni'o'n ali'a'n por far'i, tuj mal'supr'e'n'flug'is inter ili'n, por demand'i.
—Ho, vi'a reĝ'a moŝt'o, — kur'is al li renkont'e la Ĉef'frugileg'o, — vi'a moŝt'o tie supr'e cert'e aŭd'is ni'a'j'n ĉiel'e'n kri'it'a'j'n, terur'a'n mal'esper'iĝ'o'n kaj preĝ'o'j'n, kiu'j'n ni jam ek'de semajn'o'j van'e send'ad'as al la Alt'o'j, kaj vi'a moŝt'o nun ven'is inter ni'n kiel sav'anĝel'o de la Ĉiel'o, por help'i ni'n per si'a'j saĝ'a'j konsil'o'j. Ja plej ĝust'a'temp'e, ĉar la mal'sat'o kaj frost'o de Di'o ek'super'as ni'n ...
Dum'e la Agl'o rimark'is, ke proksim'e trov'iĝ'as ankaŭ ali'a tend'ar'o, do li demand'is la Ĉef'frugileg'o'n: —Kaj kiu'j est'as tiu'j? Ĉu ne frugileg'o'j ankaŭ ili?
Kaj tiu respond'is: —Ili est'as sam'e frugileg'o'j, vi'a moŝt'o, sed kalvin'ist'a'j frugileg'o'j, kiel la pleb'o nom'as ili'n, kaj ni est'as pap'ist'o'j.
—Do tiel? — dir'as tiam la Agl'o signif'e fort'ig'ant'e si'a'n voĉ'o'n, — kaj vi sub ĉi tiu pretekst'o lament'as, ve'ad'as kaj preĝ'as en du tend'ar'o'j? Kaj vi kred'as, ke iu pov'as don'i al vi saĝ'a'n konsil'o'n? Aŭ eĉ: ke vi'a'j ve'kri'o'j aŭd'iĝ'as ĝis la alt'o'j de la Ĉiel'o?!
Reg'is bon'a veter'o. La Kamp'a'j Mus'o'j tro'mult'iĝ'is. Sed ankaŭ ĉirkaŭ Petro-Paŭlo est'is sek'e, la hom'o'j rapid'e rikolt'is, kaj tiel la mal'feliĉ'a'j Kamp'a'j Mus'o'j pov'is kolekt'i mal'mult'e. Pli'ig'is la mal'feliĉ'o'n, ke la septembr'o, mal'e, far'iĝ'is tre pluv'ec'a, sekv'e la tiu'temp'e matur'iĝ'ant'a'j herb'o'grajn'o'j ne nur el'spik'iĝ'is, sed en la pluv'o baldaŭ ankaŭ putr'iĝ'is.
Tia'manier'e la mal'feliĉ'a'j Kamp'a'j Mus'o'j rand'is en februar'o tut'cert'a'n mal'sat'o'n.
—Ebl'e ni dev'us turn'i ni'n al ni'a'j riĉ'a'j parenc'o'j, la Gren'ej'a'j Mus'o'j, — dir'is iu Jun'a Mus'o en la mal'sat'forum'o.
—La mal'riĉ'a'n parenc'o'n kutim'as pro'hont'i la riĉ'a, ne help'i, — dir'is iu pli mal'jun'a.
—Tiam ni dev'as far'i milit'o'n kontraŭ ili, kaj for'pel'i ili'n el ili'a'j gren'ej'o'j. Sufiĉ'e long'e ili jam viv'as sinjor'ec'e. Ven'u nun ili sur la mal'gras'a'j'n kamp'o'j'n. Kaj ni iel viv'ten'os ni'n en la gren'ej'o'j.
—Prav'e! La just'ec'o postul'as tio'n! — al'fajf'is akr'a'gorĝ'a, ard'em'a Jun'a Mus'o.
—Por tio ni hav'os temp'o'n ankaŭ, se ili ne help'os. Antaŭ'e ni pet'u ili'n mild'e, — silent'ig'is ili'n pli sobr'a Mal'jun'a Mus'o.
Dir'it'e, far'it'e.
Ili send'is deput'it'o'j'n al la Gren'ej'a'j Mus'o'j, kiel parenc'o'j, por ke ili send'u iom da nutr'o, sed laŭ'ebl'e plej baldaŭ, ĉar ali'e ili mal'sat'mort'os, aŭ Di'o sci'as, kio'n ili far'os ... Bis dat, qui cit'o dat (Du'foj'e don'as, kiu tuj don'as.) Je tio inter'konsil'iĝ'is la Gren'ej'a'j Mus'o'j.
Ĉu pri tio, kiom ili don'u? Aŭ kiel ili pov'us send'i plej rapid'e help'o'n? Mal'e! Kiel oni pov'us rifuz'i al ili!
—Ni mesaĝ'u, ke ni mem ne hav'as, — dir'is jun'a konsili'an'o.
—Ni mesaĝ'u, ke ni ne hav'as la feliĉ'o'n sci'i pri la parenc'ec'o, kaj en tiel mal'gras'a mond'o ankaŭ ili ne pov'as postul'i, ke ni dis'don'ad'u al fremd'ul'o'j, kio'n pen'e ni akir'is.
—Azen'o'j vi est'as! — inter'romp'is ili'n la Plej Mal'jun'a Mus'o, kiu fam'is kiel grand'a diplomat'o. — Ni ne pov'as dir'i, ke neni'o'n ni hav'as, ĉar ili sci'as, ke ni hav'as. Rifuz'i la parenc'ec'o'n egal'as verŝ'i ole'o'n sur fajr'o'n. Oni dev'as sci'i, ke la koler'o ne est'as bon'a konsil'ant'o, kaj ke ili op'as nombr'eg'e, kaj ni relativ'e tre mal'mult'as. Oni dev'as mesaĝ'i, ke ili hav'u pacienc'o'n, ni konsil'iĝ'as pri la afer'o; ni far'os ni'a'n plej'bon'o'n laŭ'ebl'a'n. Sed sam'temp'e ni dev'as send'i ankaŭ spion'o'j'n inter ili'n, por el'spur'i precip'e, kiel ili ag'us, se ili ricev'us neni'o'n de ni. Ĉi tie ni pov'as nur prudent'e, diplomat'ec'e ating'i rezult'o'n.
Tiel do ili ag'is.
—En la tend'ar'o reg'as terur'a mal'sat'o, kaj ili jam mobiliz'iĝ'is por distr'et'i ni'n kaj akapar'i la gren'ej'o'j'n, — anonc'is unu'son'e la re'ven'int'a'j spion'o'j. — Oni dev'as ag'i, sed tuj.
—Ve al ni, — strid'is la vir'in'o'j kaj infan'o'j, — kio est'os kun ni?
—Ĉu mi ne dir'is, ke ni dev'as trakt'i ili'n delikat'e? — ek'parol'is nun la aĝ'eg'a diplomat'o rest'int'a sol'a sobr'a. — Kiel bon'e, ke ne pli ni koler'ig'is ili'n. La danĝer'o tamen est'as ankaŭ tiel ne mal'pli. Tamen oni ne dev'as mal'esper'iĝ'i, mi aranĝ'os la afer'o'n. Kaj per tio li for'ir'is.
Kaj la Gren'ej'a'j Mus'o'j post'rigard'is li'n ĵet'at'a'j inter dub'o'j kaj esper'o'j.
—Nu, ĉu ĉio en ord'o? — ili al'sturm'is la Mus'o'n Diplomat'o'n, kiam li re'ven'is la tri'a'n tag'o'n el si'a sekret'a misi'o. — Ĉu ili ne ven'os kontraŭ ni? Ĉu ili trankvil'iĝ'is?
—Il ne trankvil'iĝ'is; tamen ĉio est'as en ord'o, ili las'os ni'n en pac'o.
—Kio'n do vi dir'is al ili, ke ili silent'iĝ'is?
—Mi dir'is al ili, ke ĉar ni, Gren'ej'a'j Mus'o'j ne pov'as help'i ili'n per ni'a mal'mult'a proviz'o, ni propon'as al ili inter'ŝanĝ'o'n el pur'a frat'am'o. Ni jam sat'iĝ'is de la abund'o, ni vol'as pent'o'far'i. Ni est'as dek'mil, ili send'u ĉi tie'n dek'mil el si, kiu'j'n ili vol'as met'i en ni'a'n lok'o'n, kaj ni el'loĝ'iĝ'os en ties kavern'o'j'n, kaj trans'don'os ni'a'j'n riĉ'a'j'n gren'ej'o'j'n.
—Kaj nun kiel vi imag'as, ke ili las'os ni'n en pac'o?
—Nun ili komenc'os pri'trakt'i, kiu'j est'us tiu'j dek'mil, kiu'j'n ili al'send'u, kaj ĉar tio ne est'as bagatel'a afer'o, ili disput'os pri tio ĝis rikolt'o, kaj tiam ili hav'os abund'o'n por manĝ'i, kaj ĉio rest'os, kiel antaŭ'e ...
Kaj okaz'is tiel!
La hirund'o kun romp'it'a'j flug'il'o'j Antaŭ for'migr'o, dum lud'em'a petol'ad'o la Naiv'a Hirund'et'o flug'is iel kontraŭ telegraf'a'n drat'o'n, kaj romp'is la flug'il'o'j'n. Kaj kiam per si'a'j romp'it'a'j flug'il'o'j li re'e kapabl'is almenaŭ lam'flug'i, li'a'j kamarad'o'j jam est'is de'long'e for.
Kun dolor'ant'a'j flug'il'o'j, lac'a li al'ven'is al la mar'o.
—Di'o mi'a, — li suspir'is kun trem'ant'a kor'o, — ĉi tie mi ja dev'as perd'iĝ'i, en ĉi tiu flor'perd'int'a region'o! Kaj streĉ'int'e ĉiu'j'n si'a'j'n fort'o'j'n li ek'voj'is super la mar'o. Kun romp'it'a'j flug'il'o'j, mal'san'a, sol'a ...
Jam est'is ĉirkaŭ vesper'o, kaj li tre-tre lac'iĝ'is, kiam li ating'is Ŝip'o'n. Tiam li ek'parol'is: —Kvankam neni'o'n mi pov'as don'i al vi rekompenc'e de vi'a bon'ec'o, Ŝip'o, help'u mi'n, sen'kun'ul'a'n, lac'a'n Hirund'o'n kun romp'it'a'j flug'il'o'j.
La Ŝip'o akcept'is la mal'san'a'n bird'et'o'n, kaj nun jam kun'e ili plu'vojaĝ'is. Tra tag'o'j ...
Foj'e — iu'n vesper'o'n — est'iĝ'is tim'ind'a tempest'o. Kiel mal'pez'a'n foli'et'o'n balanc'is la mar'o la ŝtal'kolos'o'n sur si'a'j ond'o'j, fin'e ĵet'is ĝi'n sur rif'o'n, kie ĝi ricev'is lik'o'n, kaj ankaŭ sur'grund'iĝ'is.
Kiam post'e la terur'a tempest'o mild'iĝ'is, kaj en la lum'o de la ek'brul'int'a Sun'o vid'ebl'iĝ'is la ali'a bord'o el la mal'ferm'iĝ'ant'a nebul'o, la Hirund'o ek'sving'is si'a'j'n mal'fort'a'j'n, tamen jam ripoz'int'a'j'n flug'il'o'j'n, kaj daŭr'ig'is si'a'n voj'o'n.
Sur la bord'o star'is ar'o da atend'ant'o'j por la Ŝip'o.
—Vid'u, lam'flug'il'a hirund'o el la direkt'o de la trans'a bord'o! — ek'kri'is iu, kiam li ek'vid'is la pen'e flug'ant'a'n, lac'a'n bird'et'o'n.
—Ĉi tiu pov'is ven'i nur per ŝip'o, — dir'is iu ali'a.
—Kaj ne for'las'us ĝi'n, — dir'is iu tri'a, — se tiu pov'us port'i ĝi'n ĝis ĉi tie.
La kvar'a jam asert'is kun tut'a cert'ec'o, ke la long'e atend'at'a Ŝip'o dev'is sur'grund'iĝ'i.
Fin'e la kvar'a pov'is konstat'i el la al'ven'direkt'o de la flug'il'romp'int'a Hirund'o ankaŭ: kie.
Kaj kiu'j ir'is por serĉ'i, ankaŭ trov'is tie kaj sav'is la en'danĝer'iĝ'int'a'n bon'kor'a'n Ŝip'o'n.
—Mi pov'as ankoraŭ akcept'i, ke eĉ en ĉi tiu blind'e impet'ant'a mond'o oni ne tro'rapid'u avid'e, do ke oni est'u si'n'gard'a, prudent'a kaj antaŭ'vid'em'a, sed ke iu pli'ig'u ĉi tiu'n — ni dir'u — prudent'a'n si'n'gard'em'o'n, eventual'e oportun'ec'o'n ĝis vi'a mal'rapid'ec'o, la proverb'ec'a helik'em'o, mi'a simpl'a mens'o neniel pov'as kapt'i! — dir'is mok'e la Zizel'o oft'e petol'ant'a kun la Helik'o.
—Kvankam la afer'o est'as tre simpl'a, bapt'an'o. Ni nur dev'as klar'e vid'i, — eksplik'is la Helik'o pli oportun'em'e ol kutim'e. — Ke vi, ceter'a'j est'as vigl'a'j, ĉiam rapid'ant'a'j, est'as kompren'ebl'e. Se vi vol'as ja viv'ten'i vi'n, ĉiu'tag'e vi dev'as for'rapid'i el'hejm'e; ankaŭ kun vi'a'j ĉas'aĵ'o'j vi dev'as tuj-tuj hejm'e'n'kur'i aŭ fuĝ'i. Sed mi neniam dev'as for'ir'i el'hejm'e, nek hejm'e'n'rapid'i, nek fuĝ'i de mi'a'j mal'amik'o'j, ĉar kie ajn mi trov'iĝ'as, ĉie mi est'as ankaŭ hejm'e; dir'u do: kie'n mi dev'us rapid'i?! ...
Ĉe la lign'a trog'o, kie la nov'nask'it'a'j kok'id'o'j kutim'as bek'um'i, festen'is la Muŝ'o sur rest'int'a'j manĝ'aĵ'er'o'j.
Baldaŭ rimark'as tio'n la sagac'a Paser'o kaj al'flug'as.
Por la Muŝ'o est'as mal'agrabl'a la danĝer'a konkurenc'o, sed li pov'as far'i kontraŭ ĝi neni'o'n ali'a'n, ol toler'i.
Sed kiam la mal'trankvil'a Paser'o ĉiam pli flank'e'n'salt'ad'is direkt'e al la bon'gust'a'j pec'o'j, kaj la Muŝ'o, pro si'a klar'e konsci'at'a interes'o, dev'is sam'e re kaj re flank'e'n'iĝ'i, li eksplod'is ŝajn'ig'ant'e trankvil'o'n: —Kamarad'o, ĉu vi sci'as, ke la hom'o'j konsider'as la Paser'o'n pro kelk'a'j ec'o'j li'a'j impertinent'a?
—Mi sci'as, kamarad'o, — respond'as trankvil'e la Paser'o, — sed oni ne dev'as atent'i la hom'o'j'n; ili konsider'as ankaŭ la Muŝ'o'n impertinent'a, eĉ arogant'a!
En la junk'ej'a kaŝ'ej'o de sek'a kan'ar'o inter'parol'as la mal'jun'a Lepor'o kun si'a'j fil'o'j.
—Ni, Lepor'o'j dev'as est'i ĉiam atent'a'j, eĉ dorm'i ni pov'as nur on'e-du'on'e, ĉar en ĉiu bru'et'o pov'as kaŝ'iĝ'i mort'a danĝer'o por ni. Tamen ek'tim'i oni ne bezon'as. La plej grand'a fort'o de la Lepor'o kuŝ'as ĝust'e en tio, ke ĉio'n kaj ĉiu'n li tim'as. Ĉi tiu ĉiam kaj al ĉiu vigl'e efik'ant'a tim'o ŝirm'as ni'a'n glor'a'n gent'o'n de tio, ke ĝi dev'u ek'tim'i iu'n kaj iam ajn.
Nun aŭd'iĝ'as unu'e kelk'a'j tint'il'bat'o'j, post'e baldaŭ puŝ'bru'o'j de paŝ'ad'o en la kan'ar'o.
—Ve, ni kur'u, kie'n ni pov'as! — ek'kri'as terur'it'e la Lepor'id'o'j. — Ven'as mal'amik'o ...
—Halt'u! — vok'as la mal'jun'a Lepor'o post la ek'salt'ont'o'j. — Nu, ja facil'us est'i lepor'o, se ni dev'us zorg'i nur pro knal'ant'a'j, krak'ant'a'j atak'ant'o'j! Ĝust'e mal'e, fil'o'j. Ni dev'as ek'tim'i mal'plej la puŝ'bru'e-tint'il'ant'e proksim'iĝ'ant'o'j'n. Mult'e pli danĝer'a'j est'as la kaŝ'paf'ant'o'j, kiu'j star'os tie kaj ĉi tie kiel mut'a'j ŝton'blok'o'j, kaj insid'e mort'paf'os la sen'suspekt'e preter'kroz'ant'a'n, mal'feliĉ'a'n Lepor'o'n!
La Horloĝ'o ĉe la ĝarden'a al'o de la kastel'o, al kiu la labor'ist'o'j orient'is si'n dum ir'ad'o-venad'o, observ'is, ke la tag'dung'it'o'j labor'as nur, se la mastr'o super'rigard'as ili'n, sed tuj, kiam li de'turn'as la okul'o'j'n, ili nur star'ad'as, babil'as kaj fum'as si'a'j'n pip'o'j'n.
Mal'e, oft'e ili okul'um'as supr'e'n al la horloĝ'o: ĉu la hor'o de hejm'e'n'ir'o jam al'ven'is.
—Gard'u vi'n, sen'taŭg'ul'o'j, — decid'is en si la Horloĝ'o, — mi don'os al vi lecion'o'n, al'rigard'u!
Kaj la sekv'ant'a'n tag'o'n la dung'it'o'j kun mir'o rimark'is, ke la temp'o neniel pas'as: la horloĝ'a montr'il'o apenaŭ progres'as.
Ili pens'is eĉ, ke ebl'e ĝi halt'is, sed ajn'a'foj'e ili supr'e'n'rigard'is, ĝi daŭr'e ir'is, tiktak'is. Tio ja aŭd'iĝ'is kaj ankaŭ vid'iĝ'is.
Ĝust'e tiam preter'pas'is la Mastr'o.
—Sinjor'o Mastr'o, la horloĝ'o difekt'iĝ'is. Ĝi ne funkci'as laŭ'ord'e; eĉ groŝ'o'n ĝi ne valor'as, oni dev'us vend'i ĝi'n al brokant'ist'o. Jam proksim'as vesper'o, kaj ĝi eĉ tag'mez'o'n ne montr'as, — ili plend'is ...
Nun ankaŭ la mastr'o supr'e'n'rigard'is al la Horloĝ'o, sed ne pov'is tuj orient'iĝ'i pri la situaci'o.
La ĝeneral'a'n mir'o'n inter'romp'is la Horloĝ'o, dir'ant'e: —Neni'a mirakl'o okaz'is ĉi tie, sinjor'o Mastr'o, kaj ankaŭ difekt'it'a mi ne est'as, dank’ al Di'o. Mi nur sci'vol'is, kio'n pens'us ĉi tiu'j brav'a'j labor'ist'o'j vi'a'j pri tio, se iu plen'um'us si'a'n dev'o'n al ili sam'tiel, kiel ili al vi — labor'ant'e nur, kiam ili est'as sub la rigard'o de la mastr'o.
—Ĉu vi aŭd'is? Iu riproĉ'is pri ni'a bru'ad'o, kaj nun la Hom'o klopod'as mut'ig'i ni'n per ĉiu'j rimed'o'j, dum li laŭ plaĉ'o kaj dezir'o pel'as ni'n kaj postul'as, ke ni ne dir'u eĉ plend'a'n vort'et'o'n, nur silent'e tir'u la jug'o'n sen'konsider'e pri tio, de kiam ni est'as pel'at'a'j, kaj ĝis kiam ni kapabl'os, — dir'as iu maŝin'o en la remiz'o.
—Ha, tio est'as ja pint'o de fripon'ec'o! Eĉ de maŝin'o'j oni ne rajt'as postul'i tiom'a'n servut'em'o'n, — koment'as iu ali'a.
—Kvankam, — opini'as la tri'a, — Di'a leĝ'o fiks'as: kiu labor'as, rajt'as ankaŭ el'parol'i, kio'n li pens'as!
—Nu, la hom'o'j nur daŭr'ig'u si'a'j'n infan'ec'a'j'n lud'o'j, — dir'as fin'e la kvar'a.
El la kant'o, plend'o de si'n liber'e esprim'ant'a maŝin'o est'as facil'e konklud'i, kiam ĝi rand'as eksplod'o'n, en'danĝer'ig'ant'e ankaŭ si'a'n medi'o'n! Kiel antaŭ'vid'os tio'n la ne'kontent'ig'ebl'a Hom'o ĉe maŝin'o, trud'it'a al ĝeneral'a mut'ec'o kaj sub'prem'ant'a en si ĉiu'j'n si'a'j'n dolor'o'j'n kaj amar'ec'o'n?
(Iom da pedagogi'o) —Kia'manier'e vi dres'as vi'a'j'n ĉeval'id'o'j'n, Andreĉjo, — al'parol'is la mal'jun'a mastr'o Stefano la sam'vilaĝ'a'n mastr'o'n Andre'o ĉe renkont'iĝ'o, — ke ili tuj far'iĝ'as tiel serĉ'at'a'j, bon'a'j ĉeval'o'j? Kiom ajn mi bat'as, draŝ'as, pel'as la mi'a'j'n, ili em'as sur'hav'i — kiam temp'o est'as — nek la sel'o'n, nek la jung'il'ar'o'n!
—Vid'u, onkl'o Stefano, — respond'as mild'e Andre'o, — ĉeval'id'o'j'n nun'temp'e oni ne plu dres'as, sed kiel infan'o'j'n eduk'as.
Pli'rond'iĝ'is la okul'o'j de la mal'jun'a mastr'o Stefano ...
Kaj Andre'o daŭr'ig'is ...
—Oni montr'as al ili unu'e la bril'ant'a'j'n jung'il'o'j'n. Post'e oni sur'prov'as ili'n al ĉiu'j. Dum'e oni rakont'as, ke ĉi tiu'n jung'aĵ'o'n sur'hav'is iam iu el ili'a'j grand'a'j, fam'a'j pra'ul'o'j.
Post'las'is ĝi'n hered'e. Est'as glor'o sur'hav'i ĝi'n. Kaj kiel bon'e ĝi sid'as sur ĉiu ... Kiam post'e ili ĉiam pli mult'e paŝ'ad'as en ĝi, oni tiel parol'as: —Vi est'as bel'a'j kaj fier'a'j. Kiom pli vi est'us tia'j, se vi montr'us ankaŭ vi'a'j'n fort'o'n kaj lert'o'n ... Kaj ĉiu'j vid'us tio'n ... Kaj tiel plu, onkl'o Stefano. Kaj prez'e de la vip'o'j oni aĉet'as aven'o'n por ili. Jen est'as ĉio!
Marŝ'ant'e sur la sam'a firmament'o la Sun'o foj'e renkont'iĝ'is kun la Lun'o. Sed ili preter'ir'is unu la ali'a'n sen salut'i.
—Kial dev'us salut'i mi? — demand'is la Lun'o. — Kvankam pli mal'grand'a, tamen mi bril'as nokt'e, kiam est'as mal'lum'e, kaj li nur dum'tag'e, kiam ankaŭ sen tio est'as hel'e.
Venus'o plu'babil'is tio'n al Sun'o.
—Nu, diferenc'et'o tamen ekzist'as inter ni, — respond'is la Sun'o modest'e, — sed ne tiel grand'a, ke ni ne re'kon'u unu la ali'a'n. Ja ver'e en mal'lum'o lum'as la Lun'o, Kandel'o kaj Lampir'o, sed dum hel'a tag'o — nur la Sun'o...
Tio okaz'is antaŭ long'e en Bird'o'land'o.
La Gazet'o'n de la Bird'o'j trans'pren'is la dokt'a Sturn'o, parol'ant'a plur'a'j'n lingv'o'j'n, kaj hav'ant'a la reputaci'o'n est'i Saĝ'a Bird'o.
—Mi ĝoj'as pri tio, — dir'is la Alaŭd'o al la Najtingal'o, kiam la konversaci'o direkt'iĝ'is al gazet'o'j. — Mi ĉiam aŭd'is, ke la Saĝ'ec'o kaj Ver'o est'as sang'o'frat'o'j, kaj tiel do nun ebl'e ankaŭ ni'a vic'o ven'os publik'ig'i ...
—Nu, mi ne divid'as tut'e ĉi tiu'n opini'o'n, bapt'an'o, — respond'is la Najtingal'o, — ĉar kun saĝ'ec'o oni pov'as iel redakt'i gazet'o'n, sed kun ver'o neniel ... Tamen ni pov'as far'i prov'o'n, se vi vol'as. Ĝust'e en la hodiaŭ'a numer'o li anonc'is konkurs'o'n pri od'o: ni prov'u!
—Bon'e, — dir'is aprob'e la Alaŭd'o. — Ni elekt'os ni'a'j'n plej bel'a'j'n kant'o'j'n: tiu'j'n, kiu'j'n ni dis'aŭd'ig'as ĉe la al'ven'o de Printemp'o por la glor'o de Di'o, kaj ni send'os ili'n sub ni'a'j nom'o'j al la saĝ'a kaj ver'am'a redaktor'o; sed sam'temp'e ni send'os al li ankaŭ i'a'n improviz'aĵ'o'n nom'e de la Garol'o kaj la Papag'o. Ĉu vi kompren'as? Kaj se li juĝ'as ind'a'j je atent'o ni'a'j'n merit'plen'a'j'n verk'o'j'n, tiam prav'as vi, kaj la saĝ'a redaktor'o est'as ankaŭ ver'am'a, sekv'e la Saĝ'ec'o kaj Ver'o est'as sang'o'frat'o'j; kaj se ne, tiam prav'os mi, kaj tiu'kaz'e eĉ se frat'o'j, maksimum'e nur du'on'frat'o'j ili est'as ...
Kaj far'it'e, kiel dir'it'e.
Ili send'is kelk'a'j'n el si'a'j plej bel'a'j verk'o'j sub la propr'a'j nom'o'j, sed ankaŭ el si'a'j fuŝ'aĵ'o'j sub elegant'a'j pseŭdonim'o'j.
En la plej proksim'a fest'a numer'o aper'is la premi'it'a'j verk'o'j en ornam'a'j kadr'o'j sur la front'o'paĝ'o de la Gazet'o de la Bird'o'j, kaj sub ili leg'ebl'is kiel aŭtor'o'j la Najtingal'o kaj Alaŭd'o — pseŭdonim'e ...
I.
Rimark'iĝ'is al la Leon'o, ke en la land'kun'ven'o, en kies akr'a'j'n diskut'o'j'n jam en'miks'iĝ'is ĉiu'j grand'ul'o'j de la land'o, nur la Azen'o sol'a ne al'parol'is. Eĉ vort'et'o'n li ne dir'is. Nek aprob'is, nek protest'is.
Post la kun'ven'o li ven'ig'is li'n al si, kaj demand'is, kial?
—Vi'a Reĝ'a Moŝt'o, — klar'ig'is humil'e la Azen'o, — mi ne pov'is ali'e. La diskut'o turn'iĝ'is pri tiel'a stult'aĵ'o, ke se mi pled'os por ĝi, prav'e vi pov'us konsider'i mi'n azen'o, kaj se mi star'iĝ'us kontraŭ ĝi, ili brul'stamp'us mi'n tio. Kaj mi ja kred'as, ke sufiĉ'as, se ĉiu mem sci'as tio'n pri si!
II.
Ali'foj'e, observ'ant'e de'nov'e la Azen'o'n, la Leon'o re'foj'e vid'as, ke tiu silent'as, eĉ vort'et'o'n ne dir'as. Kvankam tem'is pri ver'e serioz'a afer'o, kaj ankaŭ la diskut'o est'is serioz'a.
—Nun kial vi do ne al'parol'is? — li demand'is la Azen'o'n.
—Vi'a Reĝ'a Moŝt'o, nun la diskut'o okaz'is hazard'e pri serioz'a demand'o kaj en serioz'a form'o, do kiel azen'o pov'us efektiv'e kontribu'i al ĝi?
La Leon'o ek'mir'is.
—Ceter'e, — daŭr'ig'is la Azen'o pli'ard'iĝ'int'e, — mi jam profund'e pri'pens'is kaj ankaŭ decid'is, kio'n mi dir'u ...
Sed pro ke neni'u mi'n demand'is, do mi silent'is.
—Vi est'as saĝ'a, — ek'kapt'is tiam la Leon'o entuziasm'e la dekstr'a'n man'o'n de la Azen'o, kaj long'e, fort'e ĝi'n prem'ad'is. — Di'o mi'a, kiom ali'a est'us ĉi tiu mond'o, se la azen'o'j ek'parol'us sen'escept'e nur, se iu demand'us ili'n, aŭ almenaŭ pli fru'e ili en'pens'iĝ'us, kaj nur post'e ili parol'us!
III.
Kaj la sam'o'n vid'is la Leon'o ankaŭ iu'n tri'a'n foj'o'n. Nun la tem'o est'is sufiĉ'e serioz'a, sed la diskut'o tro flank'e'n'iĝ'is, kaj est'us util'e, se iu saĝ'e re'direkt'us ĝi'n.
—Kaj nun kial vi ne ek'parol'is, mi'a saĝ'ul'o? — vok'is la Leon'o al la Azen'o, — la prezid'ant'o ja eĉ demand'is, ĉu iu ne vol'as ankoraŭ al'parol'i? Kaj nun ver'e util'us iom da kutim'a saĝ'ec'o de vi!
—Vi prav'as, Vi'a Reĝ'a Moŝt'o, nun ver'e mi pov'us parol'i, ĉar oni ankaŭ demand'is mi'n. Sed ĉu por? Aŭ kontraŭ? Ĉar kiom ajn saĝ'e est'as iu'foj'e parol'i aŭ por, aŭ kontraŭ io, silent'i est'as tamen plej prudent'e!
Ĉu est'is mond'pere'o aŭ diluv'o, jam neni'u memor'is, sed est'as fakt'o, ke en la tut'a mond'o reg'is mal'sat'o, kia'n neni'u ankoraŭ spert'is. Por la ĉiu'tag'a pan'porci'o oni dev'is tag'long'e vic'o'star'i, sed si'a'n impost'o'n ĉiu pag'is mem al si'a ekzekuci'ist'o, al neni'u ali'a en la mond'o.
Reg'is do silent'o kamp'ar'e-arb'ar'e, ĉiel'e-ter'e! Em'is kant'i nek la Najtingal'o, nek la Alaŭd'o; nek ajn'a brav'a gril'o.
Nur la kva-kvak-ad'o de ran'o'j aŭd'iĝ'is.
Sed de ĝi plen'plen'is la kamp'ar'o!
—Kiel bon'a'n natur'o'n hav'as la Ran'o, — dir'ad'is la Bird'o'j, Insekt'o'j-Skarab'o'j, kaj ankaŭ la Fiŝ'o'j-Serpent'o'j, — kiel ĝeneral'a kaj ĉiu'n'tuŝ'a est'as la mizer'o, tamen la Ran'o kant'as, kvazaŭ li ne hav'us eĉ ombr'o'n da zorg'o!
Kompren'ebl'e neni'u konjekt'is, ke la Ran'o ŝajn'ig'is si'n fiŝ'o, kiam oni dis'don'ad'is la pan'o'n de la akv'an'o'j, kaj bird'o, kiam tiu'n de la bird'o'j.
Kaj tiel sam'e: kiam la ekzekuci'ist'o de la bird'o'j anonc'is si'n, li tuj plonĝ'is en akv'o'n, li ja est'as fiŝ'o, kaj kiam la ekzekuci'ist'o de la akv'an'o'j aper'is, tuj li grimp'is sur arb'o'n, eĉ kant'is, li ja est'as bird'o!
—Dir'u al mi, Vi'a Reĝ'a Moŝt'o, ĉu ĉi tiu'j urs'o'j vi'a'j est'as fakt'e tiel ne'mal'hav'ebl'a'j, ĉu ver'e tiom ne'anstataŭ'ig'ebl'a'j, ke vi jam eĉ jar'dek'o'n plu'serv'ig'as ili'n post la regul'a deĵor'temp'o? — dir'as la Jun'a Tigr'o al la Leon'o. — La laŭ'vic'a generaci'o ja jam mal'kontent'as kaj stamf'as pro sen'pacienc'o ... Vi vid'os, iam io eksplod'os ...
—Ĉu ne'mal'hav'ebl'a'j? Eĉ por minut'o ne! — replik'as la Leon'o, — ili'a labor'o ja eĉ groŝ'o'n ne valor'as jam ek'de du jar'dek'o'j, sed ĉu iu kapabl'as tiel lek'i la man'o'j'n, kiel ĉi tiu'j?
En la putr'e tro'aĝ'a arb'ar'o, kiu'n eĉ la bird'o'j for'las'is, loĝ'is nur ties mal'jun'eg'a anim'o: la Envi'o, kiu'n vund'is la pomp'a dis'verd'iĝ'o de la Trans'river'et'a Arb'ar'o, la gaj'a tril'ad'o de ties bird'o'j.
Li do decid'is, pere'ig'i li'n.
Li sci'is, ke la envi'o sol'a est'as sen'pov'a, sed li kon'is ankaŭ la du etern'a'j'n mal'amik'o'j'n de la arb'ar'o'j: la Fajr'er'o'n kaj la Vent'o'n.
Kun ĉi tiu'j do li komplot'is kontraŭ si'a sen'kulp'a frat'o.
Unu'e li prov'is ĉe la Vent'o.
—Kiel grand'a sukces'o est'us por vi, — li dir'is al li, — for'viŝ'i, distr'et'i en polv'o'n tiel potenc'a'n, viv'o'fort'a'n altar'bar'o'n! Mi mal'lig'as vi'a'j'n ĉen'o'j'n, Vent'o, for'bala'u la arb'ar'o'n! ...
—Li star'ig'is potenc'a'j'n gard'ist'o'j'n, — prov'is rifuz'i la Vent'o, — kiu'j unu'part'e pret'as spit'i eĉ tempest'o'n, ali'part'e per si'a'j alarm'signal'o'j trans'don'at'a'j de foli'o al foli'o ili ĝust'a'temp'e inform'as la en'dorm'iĝ'int'a'n Arb'ar'o'n pri la proksim'iĝ'ant'a danĝer'o ... Mi ne tro esper'as pri la sukces'o ...
Tiam li turn'is si'n al la Fajr'er'o.
—Fajr'er'o! Ir'u, brul'ig'u la arb'ar'o'n. Imag'u, vi far'iĝ'os flam'o, se foj'e la arb'ar'o ek'brul'os! ...
—Ne'ebl'e pro la river'et'o; ceter'e super viv'a'j arb'o'j mi ne hav'as potenc'o'n, kaj en jun'a arb'ar'o kutim'e ne trov'iĝ'as putr'int'a'j arb'o'j.
—Mi transport'os vi'n super la akv'o; kaj da putr'int'a'j arb'o'j dev'as trov'iĝ'i en ĉiu arb'ar'o ...
Li ek'hav'is diabl'a'n ide'o'n.
En la vual'ec'a nokt'o li ŝtel'ir'is trans la river'et'o'n, kaj tra'esplor'is la Jun'a'n Arb'ar'o'n de arb'o al arb'o.
Li tra'ir'is unu'foj'e, dek'foj'e (malic'ul'o neniam lac'iĝ'as), tra'ir'is cent'foj'e.
Fin'e-pen'e en dens'a vepr'ej'o li trov'is kuŝ'ant'a sur'ter'e la unu'sol'a'n putr'int'a'n arb'o'n de la jun'a arb'ar'o.
Li re'ir'is, kaj tuj kur'is al la Fajr'er'o.
—Mi trov'is la putr'int'a'n arb'o'n, Fajr'er'o, brul'ig'u la arb'ar'o'n!
—Se vi post'send'os ankaŭ la Vent'o'n, por ke li viv'ten'u kaj dis'vast'ig'u la vek'it'a'n flam'o'n per si'a'j potenc'a'j pulm'o'j, — respond'is la Fajr'er'o.
Ili inter'konsent'is.
La Fajr'er'o ir'is al la arb'o, la Envi'o kur'is por la Vent'o.
Kaj post kelk'a'j minut'o'j, simil'e al rajd'taĉment'o'j galop'ant'a'j tra pac'a'j, flor'ant'a'j kamp'o'j, la Vent'o ĵet'is si'n kun terur'a impet'o kontraŭ la neni'o'n suspekt'ant'a'n Jun'a'n Arb'ar'o'n.
Si'a'flank'e la Fajr'er'o met'is fajr'o'n ĉe la putr'int'a arb'o, kiu jam kapt'is flam'o'n.
Sed ankaŭ la surpriz'it'a Arb'ar'o ne sen'farad'is, kaj re'konsci'iĝ'int'e el si'a unu'a ek'tim'o, kun ne'ŝancel'ig'ebl'a kred'o kaj fid'o je Di'o kaj je la nepr'a venk'o de la Ver'o entrepren'is, eĉ venk'e gvid'is la batal'o'n, kaj la Fajr'er'o ne pov'is ramp'i sur viv'ant'a'n arb'o'n. Tiel do malgraŭ la terur'a atak'o nur tiu unu'sol'a putr'int'o de la arb'ar'o ek'flam'is kaj for'brul'is.
Sed la liber'ig'it'a'j kaj ne'brid'ebl'a'j, furioz'a'j Vent'o'j ankaŭ re'ven'e impet'is, kaj lev'ant'e la sub'brul'ant'a'j'n ard'aĵ'o'j'n de la brul'int'a arb'o kiel flok'o'j'n ŝut'is ili'n sur la putr'int'a'n Mal'jun'a'n Arb'ar'o'n, kiu dum minut'o'j dis'flam'iĝ'is, kaj krak'e-knar'e dis'brul'is je cindr'o'j.
—Pardon'u al ni, Reĝ'a Moŝt'o, — dir'as la Panter'o al la Leon'o, kiam tiu, promen'ant'e en la societ'o de la Tigr'o kaj Leopard'o, renkont'iĝ'as kun la reĝ'o, — sed ni dev'as demand'i vi'n pri la kaŭz'o de tio, ke nun'temp'e vi konsist'ig'as vi'a'n kort'eg'o'n el nur'a'j simi'o'j, pli fru'e tio ja neniam est'is tiel! ...
—Vi prav'as, — respond'is la Leon'o, — pli fru'e ver'e ne la simi'o'j, sed vi est'is mi'a'j kort'eg'an'o'j. Sed ver'as ankaŭ — nur re'memor'u bon'e — ke kiom'op'e vi est'is, tiom'manier'e vi pens'is, kaj ankaŭ kun mi vi daŭr'e disput'is; kaj la popol'o neniel sci'is, kiu'n post'sekv'i. Kaj nun, mi nur montr'as al la Ĉef'simi'o, kio'n mi vol'as, kaj li post'far'as, kaj post li la ceter'a'j, kaj ĉio ir'as glat'e, kiel ole'it'e!
—Ni'a Reĝ'a Moŝt'o, — plend'as la deleg'it'o'j de la Pork'o'j al la nobl'a reĝ'o de la best'o'j, la Leon'o, — ni hav'as nek normal'a'n paŝt'ej'o'n, kiu aparten'us sol'e al ni, nek normal'a'n stal'o'n, kie ni pov'us loĝ'i kun'e kun ni'a tut'a gent'o; sed ni dev'as veget'i en mizer'a'j pork'ej'o'j kun'flik'it'a'j de la hom'o'j, kvankam la Ŝaf'o'j i'o'n tia'n jam de jar'cent'o'j hav'as.
Kaj la Leon'o respond'is: —Vi prav'as, sam'land'an'o'j; sed vi rimark'as nur, ke la Ŝaf'o'j hav'as normal'a'n paŝt'ej'o'n kaj agrabl'e varm'a'n stal'o'n? ... Kaj ne tio'n, ke ili pac'e kun'est'as ĉe la manĝ'uj'o kaj ne puŝ'mord'as unu la ali'a'n; ke ili hav'as tint'il'o'n, kies son'o'n ili post'sekv'as tra obstakl'o'j kaj bar'o'j; ke ĉiu'jar'e ili pren'as komplet'a'n ban'o'n ĉe la best'naĝ'ej'o, kaj al ili pov'as est'i ajn'e varm'e, neniam ili pork'e en'rul'iĝ'as en ĉiu'n apud'voj'a'n flak'aĉ'o'n?! Tiel do, mi'a'j sam'land'an'o'j, vi nur re'marŝ'u hejm'e'n en pac'o, kaj se vi ĉio'n ĉi rimark'os, tiam ven'u al mi, kaj ne pli fru'e!
Al Sokrat'o, la saĝ'ul'o foj'e urĝ'is. Dum'voj'e li ĝust'e al'ven'is al voj'dis'iĝ'o, kie ĉe la pli mal'long'a voj'o star'is tabul'o: Voj'o mal'permes'it'a!
La saĝ'ul'o cerb'um'is por moment'o, kaj post'e — ĉar al li urĝ'is, kaj sur ĉi tiu voj'o iu ĝust'e ir'is antaŭ li — malgraŭ ĉia mal'permes'o li trankvil'e ek'ir'is sur ĝi.
Sed apenaŭ li far'as kelk'a'j'n paŝ'o'j'n, la ul'o, kiu antaŭ ne'long'e ankoraŭ ir'is antaŭ li, re'turn'is si'n kontraŭ li.
—Ĉi tiu voj'o est'as mal'permes'it'a! Est'as ja skrib'it'e. Ĉi tie neni'u rajt'as ir'i.
—Prav'e, — respond'is la saĝ'ul'o, — tio'n mi kompren'as, sed se tiel, kial vi ir'as sur ĝi, se neni'u rajt'as tio'n?
—Mi rajt'as. Ja mi mal'permes'is tio'n.
—Oho, amik'o! Tiam io mis'as ĉi tie. Ĉar kio'n ni permes'as al ni, tio'n laŭ'just'e ni ne rajt'as mal'permes'i al ali'a'j. Eĉ, ni mem pov'as mal'plej mal'obe'i ni'a'n mal'permes'o'n, ĉar nur tiam ĝi hav'os ver'a'n fort'o'n!
Kiam si'a'temp'e la mond'tempest'o'j dis'ŝut'is la azen'ar'o'j'n, kaj la azen'o'j ven'is unu'op'e front'e'n de ŝaf'ar'o'j, ili kaŭz'is al ĉi tiu'j grand'a'j'n zorg'o'j'n.
—Kiel ni vi'n al'parol'u? Kiel ni vi'n honor'u? Kiel ni vi'n titol'u?
Iu'j vol'is nom'i ili'n prezid'ant'o, plur'a'j direktor'o; trov'iĝ'is, kiu'j inklin'is al ”ĉef'o”.
Kiam la Azen'o aŭd'is tio'n, li ir'is inter ili'n.
—Neniam cerb'um'u pri tia'j sen'senc'aĵ'o'j, — li dir'is, — nom'u mi'n ankaŭ plu'e nur Azen'o. Kred'u ja al mi: se iu est'as vest'it'a en ajn'e eminent'ul'a vest'o, dekor'it'a per plej grav'a'j disting'o'j, aŭ honor'at'a per ajn'e grand'a respekt'o kaj titol'o, se ĝis tiam li est'is, ankaŭ post'e li rest'os nur azen'o.
Mond'konferenc'o sur la arb'ar'rand'o Deviz'o: Orgojl'ul'o, pri kio vi fier'aĉ'as?
Dimanĉ'e post'tag'mez'e la Sovaĝ'a'j Best'o'j babil'is ĉe pip'fum'ad'o. La tem'o direkt'iĝ'is al la Hom'o, kun kiu ili star'as en batal'o por viv'o aŭ mort'o.
—Ankaŭ la Hom'o'j est'as best'o'j! Kaj sol'e per si'a'j parol'o kaj vest'o ili iom diferenc'as de ni; kvankam sam'tiom tigr'o'j, vulp'o'j, lup'o'j kaj hien'o'j ili est'as, kiel ni, — deklar'is dum la babil'ad'o la Vulp'o, kiu bon'e kon'is la hom'o'j'n.
—Ili ja far'as la sam'o'n, — li asert'is, — kiel ni vulp'o'j, lup'o'j, tigr'o'j kaj hien'o'j ... Aŭ ne? Ĉu do ili ne sam'e vor'as si'a'j'n stult'a'j'n azen'o'j'n, simpl'anim'a'j'n ŝaf'o'j'n kaj sen'pov'a'j'n kort'o'bird'o'j'n kaj brut'o'j'n, kiel ni? Ĉu ili ne sam'e dis'ŝir'as kaj tra'mord'as unu la ali'a'n, se iu hazard'e ven'as kontraŭ'voj'e al ali'a, kiel ni? Jes ja! Nur en ali'a form'o, tiel nom'at'a civiliz'it'a form'o. Do diferenc'as nur la form'o, sam'as la esenc'o!
Je tio la best'o'j konstern'iĝ'is. Kaj nur post long'e ek'parol'is la Hien'o dir'ant'e: —Se tiel, se grav'as nur tio, mi propon'as, ankaŭ ni civiliz'iĝ'u. Mi em'as al tio ... Ni unu'iĝ'u: est'u mond'pac'o!
—Oho, — ek'frap'is tiam la Leon'o ne'atend'it'e la tabl'o'n, — mi mem dir'as nur, est'as pli honest'e kaj bel'e, ke se nask'it'a'j vulp'o, tigr'o, leon'o kaj hien'o, ni est'as kaj rest'as tio antaŭ la tut'a mond'o. Kaj la fi'aĵ'o'n, ke ni'a'j en vest'o'j kaŝ'it'a'j, degener'int'a'j ras'frat'o'j, la Hom'o'j kiel civiliz'it'a'j kultur'est'aĵ'o'j deklar'as kaj kred'as si'n star'i super ni, ni nur trans'las'u al ili. Tiel, foj'foj'e kapt'ant'e iu'j'n el ili ni almenaŭ pov'as venĝ'i ni'n pro ili'a'j insid'a'j fi'ag'o'j, far'it'a'j en ĉi tiu mond'o. Ĉar ali'e ni dev'us kuir'i kun ili la sam'a'n kaĉ'o'n, eĉ — nur dir'i jam terur'e — ebl'e ankaŭ sid'iĝ'i al la sam'a tabl'o!
La Azen'o aŭd'is, ke oni laŭd'as la Ĉeval'o'n, kiel eminent'a best'o li est'as; sam'o'n pri azen'o'j li neniam aŭd'is.
Envi'ant'e tia'n glor'o'n de la Ĉeval'o li daŭr'e romp'is la kap'o'n, kiel li pov'us mem far'iĝ'i ĉeval'o.
Iel-tiel tio ven'is en la orel'o'j'n de la Vulp'o.
—Nu, se vi bezon'as nur tio'n, stult'a azen'o, mi far'os vi'n ĉeval'o, ne zorg'u! — dir'is en si la Vulp'o.
Kaj sekv'a'tag'e fru'maten'e li ĉas'ir'is proksim'e al la Ran'o-lag'o, ĉirkaŭ kiu paŝt'iĝ'is la ŝaf'ar'o, por ĝust'a'temp'e ĉe'est'i ...
—Kio'n vi tiom esplor'as en tiu flak'aĉ'o, — ek'trem'ig'is la Vulp'o el iu proksim'a arbust'o la Azen'o'n rev'gap'ant'a'n al la surfac'o de la Ran'o-lag'o, — est'ant'e tiel saĝ'a best'o ĉu vi mal'alt'ig'is vi'n far'i la mal'nobl'a'n profesi'o'n de cikoni'o'j, por ĉas'gvat'i al ran'o'j? Aŭ vi plezur'iĝ'as pri vi mem?
Nu, ja trov'iĝ'as io por plezur'iĝ'i, — sed ties fin'o'n li prefer'e nur pens'is, — en la vizaĝ'o de stult'a azen'o ...
—Di'o mi'n gard'u, ke mi mal'alt'ig'u mi'n al la mal'nobl'a cikoni'a okup'o, — sen'kulp'ig'is si'n la Grand'orel'ul'o, — mi est'as pli saĝ'a, por far'i tio'n. Sed aŭd'u, kamarad'o, se la sort'o tiel hazard'e renkont'ig'is ni'n, vi pov'us don'i al mi amik'a'n konsil'o'n en tre, tre'eg'e delikat'a afer'o, fin'fin'e ankaŭ vi ja ne est'as azen'o.
—Ni al'ven'is la cel'o'n! — palpebr'um'is ĝoj'ant'e en si la Vulp'o, kaj dir'is laŭt'e: —Kial ne ... Tiom ni ja ŝuld'as unu al la ali'a, ni mal'nov'a'j, bon'a'j kamarad'o'j ... Dir'u nur kuraĝ'e. Kio'n mi kapabl'os, ĉiam volont'e mi far'os ...
—Sci'u do, kamarad'o, — komenc'as konfid'em'e, preskaŭ flustr'e la Azen'o, post kiam li si'n'gard'e ĉirkaŭ'rigard'eg'is, por ke neni'u ali'a aŭd'u li'a'j'n vort'o'j'n, — al mi tre, tre mult'e plaĉ'as la Ĉeval'o'j, kaj por dir'i sincer'e, ankaŭ mi mem vol'us far'iĝ'i Ĉeval'o. Fin'fin'e pro tio, ke mi'a'j pra'ul'o'j pren'is kruc'o'n sur si'a'n ŝultr'o'n kaj grand'a'j'n vent'um'il'o'j'n sur la kap'o'n, mi kaj ĉiu'j mi'a'j id'o'j ne dev'us rest'i azen'o'j ĝis mond'fin'iĝ'o?
—Nu, se vi bezon'as nur tio'n, — respond'as post iom'a en'pens'iĝ'o, sed ŝajn'ig'ant'e des pli grand'a'n bon'vol'em'o'n la mal'jun'a Ruz'ul'o, — tio fin'fin'e ne est'as tiel mal'facil'a afer'o, kia ĝi ŝajn'as unu'a'vid'e. Eĉ, post pli fund'a konsider'ad'o, fakt'e tre simpl'a.
—Tio est'as? — urĝ'as la Azen'o. — Kio'n? Kiel?
—Kio'n, kiel? La kruc'o'n vi farb'os griz'a, el la orel'o'j iom vi de'tond'os, kaj pret'as la pone'o! — el'buŝ'ig'is facil'e la de'long'e pret'a'n konsil'o'n la Vulp'o kun triumf'o.
En la unu'a moment'o la Azen'o vid'ebl'e frap'iĝ'is pro mir'o, post'e frap'int'e al si la frunt'o'n li dir'is kun super'ŝvel'ant'a ĝoj'o: —Ĉu tiel? Kaj mi mem ne el'trov'is tio'n! Vid'iĝ'as, ke mi ankoraŭ est'as azen'o! — kaj apenaŭ li atend'is la vesper'o'n, por pov'i hejm'e'n'ir'i kun la ŝaf'ar'o.
Kaj hejm'e tuj li trans'farb'is si'n.
La orel'o'j'n, li pens'is,li pov'os tond'i ankaŭ sekv'a'tag'e, — post dorm'a trankvil'o ven'as ja bon'a konsil'o.
Malgraŭ tio vesper'e en la stal'o li jam star'iĝ'is en la vic'o'n de la ĉeval'o'j: ebl'e oni ankaŭ tiel akcept'os li'n ĉeval'o, tiu'j orel'o'j ja ebl'e ne tiom grav'as ...
Tamen la stal'knab'o est'is de ali'a opini'o, ĉar apenaŭ li paŝ'is en la stal'o'n, li jam al'kri'is li'n: —Ej-nu, hund'nask'it'a grand'orel'ul'o, ĉu vi do ne sci'as vi'a'n lok'o'n? — kaj li tuj re'konduk'is li'n inter la azen'o'j'n, sur li'a'n mal'nov'a'n lok'o'n.
Sed la Azen'o ankaŭ pri tio kaŝ'ĝoj'is dir'ant'e: —Dank’ al Di'o, li kritik'as nur mi'a'j'n orel'eg'o'j'n ...bon'eg'e! Morgaŭ li neni'o'n plu hav'os por riproĉ'i! ...
Sekv'a'tag'e do li kurt'ig'is ankaŭ si'a'j'n orel'o'j'n, kaj tiu'vesper'e li jam star'is, en plen'a konsci'o de si'a laŭ'rajt'ec'o, kiel ver'a, pret'a ĉeval'o en la vic'o de pone'o'j apud la manĝ'uj'o; eĉ, nun li jam gaj'e krak'manĝ'is kun'e kun ili la bon'gust'a'n aven'o'n.
Sed tiu sen'util'a stal'knab'o de'nov'e vort'pinĉ'is li'n.
—Nu vid'u ĉi tiu'n azen'o'n idiot'a'n, ĉu ne ĉiu'prez'e li puŝ'as si'n al la aven'o?! — li al'kri'is li'n, kaj dum li pel'is li'n si'a'lok'e'n, don'is tiel grand'a'n bat'o'n sur li'n per la proksim'e star'ant'a ŝovel'il'o, ke ĝi knal'eg'is ...
Je tio eĉ la azen'ig'it'a ”ĉeval'o” mis'humor'iĝ'is. Kompren'ebl'e, li ja pens'is pri ĉio en la mond'o, nur pri tio ver'e neniam, ke krom azen'o li pov'us est'i ankaŭ idiot'o.
Por kelk'a'j tag'o'j li eĉ mal'san'iĝ'is pro tio, kaj ne el'ven'is el la stal'o. Tiel do la sci'vol'em'a Vulp'o pov'is demand'i li'n nur post plur'a'j tag'o'j en si'a kutim'a ironi'a manier'o: —Nu, kamarad'o, ankoraŭ nur ĉi tie? Ĉu ne antaŭ la kaleŝ'o?
—Ne ja! — son'is la respond'o don'it'a kun lev'it'a, fier'a kap'o.
—Kio do ankoraŭ mank'is? — demand'is plu la Vulp'o.
—Mi ne est'is sufiĉ'e stult'a! — el'buŝ'ig'is rezolut'e la Azen'o, kiu ŝajn'e tamen lern'is i'o'n el la propr'a mal'feliĉ'o.
Du Pajl'o'stak'o'j star'as unu apud la ali'a sur draŝ'ej'o. Sed por neni'o en la mond'o ili al'parol'as unu la ali'a'n. Unu est'as tritik'a, la ali'a horde'a stak'o.
—Pro kiu diabl'o vi ne re'pac'iĝ'os, pajl'o ja est'as pajl'o!
Ĉi tie vi viv'as unu apud la ali'a, neni'u ceter'a est'as kun vi; krom'e ĉi tiu ter'a viv'o est'as tiel mal'long'a, domaĝ'e est'as mal'ŝpar'i eĉ unu minut'o'n ĝi'a'n, — dir'as al ili ambaŭ kun bon'vol'em'o kaj konvink'iĝ'o la Fojn'o'stak'o.
—Ĉu dev'us komenc'i mi? — susur'is la Tritik'a Pajl'o'stak'o, — kiu, eĉ se mi far'iĝ'os sub'stern'aĵ'o, iam mi kresk'ig'is tritik'o'n?!
—Nu ne, ĉu ebl'e komenc'u mi, — re'muĝ'is la Horde'a Stak'o, — kiu — kvankam mi produkt'is nur horde'o'n — sed mem mi est'as furaĝ'o?!
Ie la Ĉeval'o deklar'is preter'e pri la Azen'o, ke li est'as ”grand'orel'a”.
Kiam ek'aŭd'is tio'n ni'a amik'o Azen'o, li eksplod'is en indign'o'n: —Ĉu ĝust'e li parol'as tiel, tiu grand'kap'a?!
Kaj tio ven'is en la orel'o'n de la Ĉeval'o.
Post'e ambaŭ, kiel kutim'e en tia'j kaz'o'j, iniciat'is proces'o'n unu kontraŭ la ali'a pro mis'fam'ig'o.
—Ĉu est'as ver'o, — turn'is si'n la ĝust'e juĝ'ist'e funkci'ant'a Vulp'o al la Ĉeval'o, — ke vi asert'is pri la Azen'o, ke li est'as grand'orel'a?
—Est'as ver'o, — konfes'is tiu honest'e.
—Ĉu est'as ver'o, — li nun demand'as la Azen'o'n, — ke vi asert'is pri la Ĉeval'o, ke li est'as grand'kap'a?
—Est'as ver'o, — respond'is sincer'e ankaŭ ĉi tiu.
—Nu bon'e. Kaj nun ni vid'u, ĉu ĉiu dir'is ver'o'n? (Li observ'as la orel'o'j'n de la Azen'o. — Fakt'e, sufiĉ'e grand'a'j!) La Ĉeval'o asert'is ver'o'n. (Kaj nun li taks'as la kap'mezur'o'n de la Ĉeval'o. — Sufiĉ'e grand'a ankaŭ ĉi tiu!) La Azen'o sam'e dir'is ver'o'n.
Post'e turn'int'e si'n al la aŭd'ant'ar'o kun rigid'a, serioz'a mien'o li el'dir'is la juĝ'o'n: —Ĉar vi ambaŭ prav'is, kaj por la ver'dir'o hodiaŭ jam ŝuld'iĝ'as premi'o, ne pun'o, per la jen'a deklar'o mi absolv'as vi'n ambaŭ. Vi pov'as for'ir'i!
—Jes ja, — mord'em'is la Azen'o, — sed li kompren'is ”grand'orel'a” ver'ŝajn'e tiel, ke mi est'as stult'a ...
—Jes ja, — rapid'is re'bat'i ankaŭ la Ĉeval'o, — sed li cert'e tiel interpret'is ”grand'kap'a”, ke mi est'as azen'o.
—Ankaŭ tiam vi pov'as for'ir'i. Ĉar kiu la pur-nur'a'n ver'o'n intenc'e mis'kompren'as, nur por pov'i ofend'iĝ'i pro ĝi: tiu est'as ver'e kaj stult'a, kaj azen'o!
Sur la fos'aĵ'rand'o laŭ la tritik'a'j kamp'o'j sun'ban'iĝ'as Papav'et'o'j. Est'as agrabl'a al ili la juni'a sun'bril'o: ili babil'as.
Iu dir'as: —Nu, trov'iĝ'as tamen feliĉ'a'j ter'an'o'j ankaŭ nun. Jen ekzempl'e la Ciriso. Rigard'u: est'ant'e kamp'a flor'o kie li dis'pomp'iĝ'as! Sur kultur'it'a, morbid'a ter'o: kie la Tritik'o!
—Ne envi'u la mal'feliĉ'a'n Cirison, — al'parol'is iu Du'a Papav'et'o la Unu'a'n, — ja kiel ajn la kamp'a'j flor'o'j ven'as sur kultur'it'a'n ter'o'n, ili est'as tie plej'part'e nur trud'herb'o'j. Kaj mi est'u prefer'e flor'o sur magr'a fos'aĵ'rand'o, ol trud'herb'o sur gras'a tritik'a kamp'o.
Vid'ant'e, kiel mult'e la hom'o'j vizit'as, serĉ'as, admir'as la iom pli grand'a'j'n mont'o'j'n, la Jun'a Mont'o el'pens'is i'o'n grand'a'n kaj kuraĝ'a'n, kaj de vesper'o al maten'o li lev'iĝ'is en kap'turn'a'n alt'ec'o'n; mult'e pli super si'a'j'n apud'a'j'n kun'ul'o'j'n. — Ke la hom'o'j hav'u i'o'n por admir'i, al'gap'i! — li pens'is.
En la terur'a alt'o tuj surpriz'is li'n neĝ'o kaj glaci'o, kaj li'a'j flor'o'j, arb'o'j, arbust'o'j, bird'o'j pere'is ĉiu'j, kaj ankaŭ li'a'j ŝat'at'a'j kamarad'o'j mal'nov'a'j vid'iĝ'is neni'e.
Per mal'gaj'a'j okul'o'j la Jun'a Mont'o rigard'is nun ĉirkaŭ si! Tra la nan'a mond'o, kies ĉiu'j ĝoj'o'j — nun tiel ŝajn'is al li — est'as la sun'bril'o, flor'o'j, herb'o'j, arb'o'j, bird'o'j ... Sed kun eĉ pli grand'a mal'gaj'o li vid'is, ke en la tut'a mond'o li hav'as nur unu-du kun'ul'o'j'n, se en'tut'e trov'iĝ'as tia'j, kaj krom'e en sen'fin'a mal'proksim'o, kie'n ne ating'as amik'a man'o, ne aŭd'iĝ'as frat'a vort'o.
Tiam li ek'suspir'is, kaj dir'is al si'a'j mal'nov'a'j, kar'a'j kun'ul'o'j stern'iĝ'ant'a'j skabel'e ĉe li'a'j pied'o'j: —Frat'o'j, rest'u unu apud la ali'a en ĝoj'o kaj plor'o, kaj kontent'iĝ'u per la grand'ec'o, kiu'n Di'o don'is al vi, ĝoj'ant'e pri sun'bril'o, flor'o'j, arb'o'j, bird'o'j. Pez'a, mal'facil'a sort'o est'as la grand'ec'o: sen'kun'ul'ec'o, sever'ec'o kaj sol'ec'o apud'as ĝi'n!
En iu pomp'a tag'o somer'a, fest'ant'e la tag'o'n de flor'o'j marŝ'is la kamp'a'j flor'o'j antaŭ si'a'n reĝ'in'o'n, la Papav'et'o'n, por omaĝ'i al ŝi.
—Ni neniel kompren'as, — dir'is plur'a'j al ŝi, — ke est'ant'e reĝ'in'o vi est'as tiel simpl'a. Kiom et'a est'as la ĝarden'o kompar'e kun la sen'fin'a regn'o de vi'a kamp'o, tamen kiom fier'a kaj elegant'a est'as ties reĝ'in'o, la Roz'o. Kaj kiel alt'e ten'as la naz'o'n eĉ la mizer'a'j Sun'flor'o'j el'okul'um'ant'a'j super la bar'il'o!
—Mal'saĝ'a'j vi est'as! — respond'is la Papav'et'o. — Kaj el'lern'u tuj: ju pli ver'e eminent'a iu est'as, des mal'pli li bezon'as montr'i tio'n apert'e per pav'um'ant'a fier'o. Kaj kio koncern'as la eminent'ec'o'n, nu, la nobl'a simpl'ec'o mem est'as la plej grand'a eminent'ec'o.
—Est'as ja ver'o, ke de temp'o al temp'o oni plen'ig'as ĝi'n, sed post'e, kiam ĝi mal'plen'iĝ'is, oni las'as ankaŭ plu'e sur ni'a kol'o ĉi tiu'n damn'it'a'n aven'sak'et'o'n! — murmur'is en si Iu Fiakr'o'ĉeval'o en la stal'fak'o. — Kvazaŭ por tiu mizer'a aven'o mal'mult'a, porci'um'it'a la hom'o vend'us ankaŭ la liber'ec'o'n de la parol'o ...
—Tamen est'as ja tiel, vi pov'as iel ajn murmur'i, kamarad'o, — dir'as Iu Ali'a tra la sak'et'o. — La fiakr'o'ĉeval'o'j hav'as nur tie kaj tiam vort'o'n, kie kaj kiam ili'a'j mastr'o'j mal'pend'ig'as la sak'et'o'n de ili; ali'lok'e kaj ali'temp'e al ili sort'as ten'i la lang'o'n! Sed est'as ja tiel en ord'o. Ĉar kiu akcept'as la aven'sak'et'o'n tiam, kiam ĝi est'as plen'a, tiu ja silent'u, kaj sur'hav'u ĝi'n ankaŭ, kiam ĝi mal'plen'iĝ'is!
Inter la amas'eg'o da hazard'o'j foj'e okaz'is ankaŭ, ke la Verm'o fal'int'a el la fromaĝ'o ven'is apud ali'a'n Verm'o'n, kiu sam'sort'e de'ven'is el kren'o. Komenc'e ili ne rimark'is unu la ali'a'n, kaj medit'ant'e pri si'a mizer'a sort'o ĉiu lament'is en si mem.
Sed dum ili'a tord'iĝ'ad'o ili fin'e traf'is unu la ali'a'n.
Tiam rekt'ig'ant'e si'n fier'krev'e ili ek'parol'is: —Mi est'as From de Aaĝo el Ssuppra kaj Malssuppra Dis'odor'uj'o kaj Aromujo, — prezent'is si'n unu.
—Kreeno de Kreenvilaĵo el Et- kaj Egĝardena Naz'o'tord'a Lang'o'tikl'uj'o, — respond'is la ali'a.
Kaj post'e ambaŭ ĵet'is profund'e mal'estim'a'n rigard'o'n unu al la ali'a, respektiv'e ili alt'e preter'rigard'is unu super la ali'a.
—Kial vi frakas'iĝ'as, detru'iĝ'as, Rok'o? — demand'as la proksim'e star'ant'a'j mont'et'o'j la potenc'a'n Rok'o'mont'o'n, dis'ĵet'ant'a'n plur'kvintal'a'j'n blok'o'j'n ĉirkaŭ si. — Kaj kio vi far'iĝ'os, se tiel vi dis'ŝut'os vi'n? Ĉu afer'o prudent'a?
—Mi vol'as for'pas'i kun ĉi tiu mond'o! Neni'o bon'a hav'as ĉi tie senc'o'n! — respond'is tiu.
—Sed kio do vi'n aflikt'as, ja tut'a mond'o admir'as vi'a'n grand'ec'o'n de plur'a'j jar'mil'o'j. Kaj per vi'a'j de'fal'ant'a'j pec'o'j vi mort'bat'as la hom'o'j'n, kiu'j supr'e'n'ramp'ant'e al vi vizit'as vi'n, por admir'i vi'n.
—Kiu'j vol'as mi'n admir'i, tiu'j'n ne ating'as mi'a'j for'ĵet'it'a'j ŝton'o'j; ili frakas'as nur tiu'j'n, kiu'j en si'a tro'mem'fid'o vol'as ramp'i sur mi'a'n kap'o'n, se ebl'us, anstataŭ edif'iĝ'i el ind'a distanc'o pri mi'a'j dimensi'o'j.
In magnis et voluisse ...
(En grand'a'j afer'o'j sufiĉ'as ankaŭ vol'i.) —Kio'n vi ating'is per tio, ke dum vi'a viv'o tiel mult'e vi labor'is, — mok'as la Tro'aĝ'a Zizel'o la Mal'jun'a'n Talp'o'n.
— Kiom ajn vi ja klopod'is, vi'a'j verk'o'j far'iĝ'is nur talp'ej'o'j.
—Est'as pur'a ver'o, — respond'as modest'e, sed sam'temp'e decid'em'e la Talp'o, — ke mi'a'j verk'o'j far'iĝ'is nur talp'mont'et'o'j, sed konsol'as mi'n, ke mi intenc'is far'i ili'n mont'o'j, kaj cel'is ĉiam kaj ĉiam mont'o'n!
—Kiel fart'as la fil'o'j de Árpád? — demand'is la Sinjor'o Petron, post kiam Li aŭskult'is li'a'n raport'o'n en la tag'o de la Eŭkaristi'o. — Kiel est'as, ke neniam vi raport'as pri ili?
—Bedaŭr'ind'e, Sinjor'o, ili ankaŭ nun tiel est'as, kiel ili est'is. Kiom'op'e, tiom'direkt'e! Kaj van'e mi send'as al ili ĉu Sun'o'n, ĉu Fulm'o'j'n, ili neniam el'lern'as am'i, kun'ten'i si'n, kun'ig'i la fort'o'j'n! — dir'is Petro mal'gaj'e.
—Ne mal'esper'u, mal'jun'ul'o, — konsol'as mild'e si'a'n reprezent'ant'o'n la Sinjor'o, — prokrast'it'a ne est'as perd'it'a. Ili iam re'bon'iĝ'os. Pacienc'o'n.
—Ho, Sinjor'o, mi ja ne mal'esper'us, eĉ mi est'us la plej feliĉ'a en la tut'a mond'o, se mi foj'e vid'us inter ili nur du brak'um'i si'n sincer'e, honest'e, kun'ten'i si'n en frat'a am'o.
—Ceter'e rigard'u ili'n Vi mem, — daŭr'ig'as Petro, dum li flank'e'n'tir'is per unu man'o la kurten'o'n de la ĉiel'o.
—Ej nu, kiel vi pov'as tiel parol'i, fil'o Petro, — ek'parol'is nun la Sinjor'o kun mild'a riproĉ'o, — jen vid'u, tie sur la draŝ'ej'o, kiel inter'brak'um'as, inter'kis'as du najbar'o'j!
Nu, mi ja dir'is, pacienc'o'n! ...
Laŭt'e ek'bat'is la kor'o de Petro, kaj pro la feliĉ'o eĉ li'a'j larm'o'j ek'flu'is. Subit'e li ne vid'is klar'e, kiam li al'rigard'is.
Kaj nur post'e li ek'sci'is, ke kvankam ili fakt'e inter'kroĉ'iĝ'is, sed nek brak'um'is, nek kis'is unu la ali'a'n, ĝust'e mal'e: ili palp'serĉ'is la ren'o'j'n de la ali'a, kaj tir'is la har'o'j'n de la ali'a, pro ke la vent'o trans'blov'is flok'o'n de la draŝ'ej'o de unu al tiu de la ali'a, kaj si'a'n just'o'n — kiel dec'as — neni'u ced'is!
—Frat'o'j, — dir'as la Jun'a Tri'foli'uj'o al si'a'j kamarad'o'j sur la kamp'o, — ĉu vi ne rimark'is, ke la hom'o'j nun'temp'e ĉiam serĉ'as nur la kvar'foli'a'j'n trifoli'o'j'n, kaj la trifoli'a'j jam neniu'n interes'as? Ĉu vi ne pens'us, ke pro tio ni dev'us trans'ir'i al la kultiv'ad'o de nur kvar'foli'a'j?
—Neniel! — mal'mild'e inter'romp'as la demand'o'n la Mal'jun'a Tri'foli'uj'o. — Ĉar kiel mi kon'as la hom'o'j'n, se ni produkt'os al ili kvar'foli'a'j'n, ili tuj serĉ'os trifoli'a'j'n; ili'n interes'as ja ne la trifoli'o'j, sed nur la mal'oft'ec'o. En la tem'o trifoli'o'j kompetent'as ceter'e nur la Bov'o spert'a pri la scienc'o de la naci'a ekonomi'o, kaj ne la Hom'o, kiu por hom'o pov'as est'i eĉ scienc'ul'o, sed por bov'o maksimum'e nur amator'o!
—Patr'in'o, vi'a fil'o est'as mir'knab'o, — kri'as entuziasm'e la Mal'grand'a Trifoli'o al si'a patr'in'o, kiam li konsci'iĝ'as, ke anstataŭ la kutim'a'j tri li hav'as kvar foli'o'j'n. — Ho, kia feliĉ'o! La Hom'o'j mi'n serĉ'os, kaj kiam ili trov'os mi'n, ili jubil'os en si'a ĝoj'o: ”Kvar'foli'a Trifoli'o!” Sed kial vi ne respond'as, patr'in'o, ĉu vi do ne ĝoj'as, ke vi'a fil'o est'as mir'knab'o.
—Mal'feliĉ'a Id'o mi'a, — erupci'as dolor'e la vort'o el la Trifoli'a Patr'in'o, — kiel mi pov'us ĝoj'i pri tio, la mir'knab'o'j de la Kvar'foli'a'j Trifoli'o'j taŭg'as ja nur por tio, ke ili est'u antaŭ'temp'e de'ŝir'at'a'j de la brust'o de si'a'j patr'in'o'j, kaj far'iĝ'u la forĝ'ist'o'j de la fortun'o de ali'ul'o'j!
La riĉ'ec'o de la Pig'o dis'fam'iĝ'is tra la arb'ar'o. Kiom da or'o, diamant'o'j, trezor'o'j li hav'as ... Preskaŭ super'rand'as li'a'n nest'o'n! La Pig'o ankaŭ fier'is pri tio. La sam'vilaĝ'a'j Paser'o'j ĉapel'um'is al la riĉ'a Pig'o kun grand'a riverenc'o.
Foj'e la Strig'o kaj li'a edz'in'o vizit'is la riĉ'a'j'n Ge'pig'o'j'n.
La mastr'o rapid'is montr'i si'a'j'n trezor'o'j'n al si'a'j gast'o'j, kiu'j long'e kaj dec'e plezur'iĝ'is pri ili.
Dum hejm'e'n'ir'o tiel parol'is la Strig'in'o al si'a edz'o: —Aŭd'u, al mi ŝajn'as, kvazaŭ tiu'j diamant'o'j est'us nur kolor'a'j vitr'o'j, kaj la or'aĵ'o'j nur i'a'j-tia'j kupr'aĵ'o'j verd'rig'a'j...
—Jes ja, kompren'ebl'e, — respond'is la Strig'o.
—Sed vi ja super'mezur'e entuziasm'is pri ili!
—Nu ja, sed kiel mi pov'us dir'i al li, ke li konserv'as fatras'o'j'n en si'a nest'o? Kiu pov'us kred'ig'i tio'n al li? ... Kaj por kio serv'us sen'ig'i iu'n je li'a feliĉ'a kred'o, kiam anstataŭ'e ni pov'us don'i al li nur la mizer'a'n kaj sek'a'n real'o'n de la sci'o?! ...
—Kiel bel'eg'a'j'n liter'o'j'n kaj kiel mult'e mi skrib'is, post'e jen, kiam mi for'uz'iĝ'is, tamen oni ĵet'is mi'n al rub'o, — plend'as la for'ĵet'it'a Plum'o. — Ĉu valor'is skrib'i al ĉi tiu sen'dank'a epok'o eĉ nur unu'sol'a liter'o'n?
—Ĉe la skrib'ad'o grav'as ne la liter'o'j, fil'o, sed la paper'o; do ne mir'u, ke oni for'ĵet'is vi'n ... Rigard'u la mal'nov'a'j'n Skrib'aĵ'o'j'n. Kiu'n oni skrib'is sur paper'aĉ'o, ĝi est'u io ajn, sen'spur'e ĝi mal'aper'is, neni'u aprez'as ĝi'n, sed tiu'j sur pli bon'a'j paper'o'j konserv'iĝ'is, kaj kio ajn est'as skrib'it'a sur ĉi tiu'j, ili mult'e valor'as ankaŭ nun, — dir'is iu sam'lok'e pal'iĝ'ant'a, aĉ'a Ministr'o'paper'o. — Sed vi tut'e prav'as pri tio, ke por ĉi tiu epok'o, kiu mi'n, Ministr'o'paper'o'n tiel mis'trakt'as, ne valor'as labor'i!
Kaj kun brust'o'j ŝvel'ant'a'j de mem'grav'ec'o, kun ofend'it'a fier'ec'o ili ambaŭ atend'is est'i deklar'it'a'j martir'o'j de la scienc'o ...
—Se plend'as eĉ vi, kiu'j fin'fin'e est'is nur mi'a'j nur'a'j il'o'j, kaj eĉ hodiaŭ vi iel-tiel ŝveb'as sur la surfac'o, kio'n dir'u mi, la ”sen'mort'a”? — muĝ'is el sub la mil'tavol'a polv'o'rub'o kaj bala'aĵ'o de la forges'o, ie de tre profund'e, — la Ide'o!
En la cent'vit'a vin'ber'ej'o de mal'jun'a vidv'in'o for'mort'is vit'o, kaj ŝi plant'is fazeol'o'n en ties lok'o'n.
—Ne star'u la palis'o sen'util'e; eĉ unu lok'o de la ĝarden'o ne est'us mal'plen'a!
Kaj inter la naŭ'dek'naŭ vit'o'j la mal'grand'a Fazeol'o ne rimark'iĝ'is ...
—Se nur mi hav'us almenaŭ unu sam'spec'an'o'n! — suspir'is kaŝ'e kaj orf'e la Fazeol'et'o, — aŭ ia epidemi'o pere'ig'us mi'n!
Kaj la vit'o'j nur kresk'is kaj kresk'is, pri la Fazeol'et'o neni'u zorg'is.
Sed foj'e, — neni'u sci'as, kiel, — la orf'a Fazeol'et'o ek'stamf'is, lev'is si'a'n ĝis nun pend'ant'a'n kap'o'n, kaj kant'is sonor'voĉ'e: Kvankam mi nask'iĝ'is nur Fazeol'o, Kaj vi est'as Vit'o'j origin'e Mi ne rest'os sen frukt'o kaj grapol'o, Mi suk'iĝ'os vin'e ja fin'fin'e.
Kaj ek'de nun li komenc'as kresk'ig'i si'a'j'n foli'o'j'n, grimp'ot'ig'o'j'n kaj ankaŭ flor'o'j'n simil'a'j, kvazaŭ far'e de fe'in'a'j man'o'j; kaj si'a'j'n frukt'o'j'n eĉ pli li progres'ig'as!
Aŭtun'e sur la kalv'a fost'o, Grapol'o'j bril'as, vit'o'j re'e cent'as ...
Dank'e al ”Mi far'os, ajn'u kost'o”
La orf'a fab'o vit'o jam si'n sent'as!
Fin'e de la silent'a vilaĝ'o, de kie robini'arb'a vic'o akompan'as la voj'o'n en la sen'lim'o'n, kvazaŭ kri'sign'o fin'e de mal'long'a fraz'o, star'as la potenc'a popl'o unu'sol'a de la ĉirkaŭ'aĵ'o.
Ĉi tie kutim'as profund'iĝ'i en si'a'j'n pens'o'j'n la Agl'o, la reĝ'o de la eben'o'j.
Ankaŭ nun li sid'as tie, sed ne sol'a, kiel kutim'e: la Frugileg'o kun'est'as.
Ili sid'as, silent'as.
De ĉirkaŭ la vil'a ̧randaj dom'o'j al'ĉirp'iĝ'as la gaj'ec'o de la feliĉ'a Paser'o; de la proksim'a'j kamp'o'j aŭd'iĝ'as la entuziasm'a kant'ad'o de la ek'flug'ad'ant'a'j alaŭd'o'j.
Fin'e ek'parol'as la Frugileg'o: —Reĝ'a Most'o, mi envi'as nur la Paser'o'n! Kiel bon'eg'a'n viv'o'n li hav'as tie sub la tegment'o'rand'o! Li'a nest'o est'as en plen'a sekur'ec'o, manĝ'er'o'j daŭr'e al'ŝut'iĝ'as al li ... Kio'n ceter'a'n oni bezon'as? Mal'e la mal'feliĉ'a alaŭd'o! Li'a loĝ'ej'o trov'iĝ'as inter tiom da mal'amik'o'j sur la nud'a ter'o, ankaŭ de tie trans'loĝ'ig'ad'as ĝi'n jen la plug'il'o, jen la falĉ'il'o, foj'foj'e la temperatur'o. Si'a'n ne'riĉ'a'n nutr'o'n li akir'as per mult'a pen'o. Kiel mizer'a viv'o! Kaj kiel mult'e li dev'as eĉ por ĝi dank'ad'i!
—Nu, amik'o mi'a, — ek'parol'is la Agl'o, — mi hav'as tut'e ali'a'n opini'o'n! Ĉar se mi ne est'us Agl'o, mi vol'us est'i Alaŭd'o, kaj se por mi'a ĉiu'tag'a viv'o mi dev'us sang'e ŝvit'i, kaj eĉ se mi dev'us viv'i kaj mort'i sur la nud'a ter'o inter sen'ĉes'a'j danĝer'o'j, — nur kant'i, ho nur kant'i mi pov'us tiel, kiel li!
—Nu, kamarad'o, ĉu ankaŭ vi ĉi tie fin'is, kiel mi? Malgraŭ ke vi pens'ad'is tiel alt'e pri sen'mort'ec'o, kaj tiel mult'e vi dis'anonc'is ĝi'n, — dir'as la Lud'urs'o ven'int'a sur rub'amas'o'n al la sam'lok'e'n traf'int'a Gramofon'o.
—Est'as ja ver'e, — respond'as ĉi tiu, — ke korp'e ankaŭ mi ven'is en unu vic'o'n kun vi, sed mi'a anim'o plu'viv'as en mi'a'j ĝis'mort'e dis'aŭd'ig'at'a'j kant'o'j ĝis la tag'o de la last'a juĝ'o, kiam ni resurekt'os! Jes ja, ĉar ekzist'as sen'mort'ec'o, ankaŭ en polv'o'j kaj cindr'o'j mi dis'anonc'as tio'n. Kompren'ebl'e nur por tiu'j, en kiu'j loĝ'as anim'o. Tiu'j, kiu'j dum si'a tut'a viv'o est'is des pli grand'a'j, ju pli da seg'o'polv'o ili hav'is en si, kaj kies anim'o est'is ĉi tiu seg'aĵ'o mem, kiel en vi'a kaz'o, tiu'j pli-mal'pli fru'e kompren'ebl'e ven'os kun korp'o kaj anim'o sur rub'amas'o'n — kaj laŭ'merit'e!
La bird'ist'o kapt'is najtingal'o'n, kaj met'is ĝi'n en kaĝ'o'n apud'a'n al tiu de la hejm'a kanario.
Kiam la Kanario ek'vid'is la nov'a'n loĝ'ant'o'n de la najbar'a kaĝ'o, pro la ĝoj'o unu'e li komenc'is salt'ad'i, kaj post'e tiom li kant'is, ke li preskaŭ pro'krev'is ...
La Najtingal'o kaŭr'is sen'vort'e apud li en si'a ne'kutim'a karcer'o.
Kiam la Kanario jam tra'tril'is ĉiu'j'n si'a'j'n kant'o'j'n, kaj la Najtingal'o sam'e plu mal'ĝoj'is, li al'parol'is li'n: —Kial vi ne aŭd'ig'as vi'a'n kant'o'n, frat'o? Mi ja sci'as, ke vi est'as grand'a kant'em'ul'o! Kiel bel'eg'a ja est'as la viv'o.
Rigard'u, la Sun'o bril'as tra la fenestr'o al ni, kaj ankaŭ la foli'o'j de la ĝarden'a'j arb'o'j sign'as al ni salut'e ... La viv'o est'as por tio, ke ni ĝoj'u pri ĝi!
—Vid'u, — fin'e ek'parol'is tir'voĉ'e la Najtingal'o, — kiu nask'iĝ'as en kaĝ'o, kaj tie viv'as dum si'a tut'a viv'o, tiu — mi ne ne'as — ebl'e pov'as ankaŭ tie kant'i; sed kies lul'il'o balanc'iĝ'is en la sin'o de la sen'fin'a dens'ej'o de la liber'a'j arb'ar'o'j, kaj al kiu la Sun'o de Di'o tie bril'ad'is, tiu en la kaĝ'o pov'as nur mort'i, sed kant'i ... kant'i neniam!
—Ni ne kompren'as vi'n, — dir'is en iu kun'ven'o la Arb'ar'a'j Bird'o'j al la Alaŭd'o, — vi viv'as ekster'e sur la kamp'o'j, ankaŭ vi'a'n nest'o'n vi met'as sur la nud'a'n ter'o'n, kaj dum kant'ad'o vi ĉiam ten'as vi'n sur la propr'a'j flug'il'o'j, kvankam en la arb'ar'o vi pov'us sid'iĝ'i ankaŭ sur arb'o'n, kaj ankaŭ vi'a'n nest'o'n vi pov'us met'i en sekur'ec'o'n.
Kaj tiu respond'is jen'e: —Mi dank'as vi'n, frat'o'j, por vi'a afabl'ec'o; sed viv'u, kant'u kaj nest'u nur vi en la arb'ar'o, kaj ne zorg'u pro mi.
Vi viv'as kaj kant'as precip'e nur por vi'a propr'a kaj reciprok'a plezur'o; mi kant'ad'as por Di'o. Kaj kiu kant'as por Li, tiu dev'as ankaŭ viv'i kun si'a tut'a viv'o kaj ĉio antaŭ Li, kaj lev'i si'a'n kant'o'n al Li.
Kaj la nest'o de la kant'ist'o de Di'o est'as en sekur'ec'o sur la apert'a kamp'o, eĉ sur la nud'a ter'o!
Temp'is ĉirkaŭ la fin'o de aŭgust'o, la hirund'o'j jam komenc'is ar'iĝ'i sur la telegraf'a'j drat'o'j kaj babil'is: —Neniam mi forges'os tiu'n printemp'o'n, — rakont'as entuziasm'e iu Mal'jun'a Hirund'o, — kiam mi est'is la Unu'a Hirund'o.
Di'o mi'a, kia printemp'o est'is! Mi est'is jun'a kaj kuraĝ'a.
La ali'a'j ankoraŭ plan'ad'is la grand'a'n vojaĝ'o'n, kiam mi ek'voj'is. Sol'a!
Bon'ord'e mi al'ven'is. Mi est'is la Unu'a Hirund'o!
Est'is bel'eg'a printemp'o!
La Sun'o ŝut'is ambaŭ'man'e si'a'n lum'o'n sur la pejzaĝ'o'n, sur la tur'kask'o'j de la preĝ'ej'o'j de'for'e bril'is al mi la or'a'j kruc'o'j. Arb'ar'o'j kaj kamp'ar'o'j vest'is si'n flor'ornam'e por mi'a honor'o, la vintr'um'ant'a'j bird'o'j, ban'iĝ'ant'e en la lum'o de la Sun'o, feliĉ'e atend'is kaj salut'is mi'n.
La infan'o'j aŭd'ig'is kant'o'j'n pri mi, kaj pro la ĝoj'o ili rul'is si'n en la herb'o. La hom'o'j montr'ad'is mi'n unu al la ali'a, kaj jubil'e ili kri'ad'is: la Unu'a Hirund'o, la Unu'a Hirund'o!
La Jun'a'j Hirund'o'j aŭskult'is kun ŝveb'ant'a'j kor'o'j la rakont'o'n de la Mal'jun'a Hirund'o, kaj sekret'e ili ĉiu'j decid'is, far'i ven'ont'jar'e sam'e.
Jes ja!
—Nu, — ek'parol'is tiam iu Ali'a Mal'jun'a Hirund'o, — unu'foj'e ankaŭ mi est'is Unu'a Hirund'o!
La Jun'a'j Hirund'o'j tre ŝat'is fabel'o'j'n, tial ili ĉes'is rev'ad'i, kaj nun atent'is al la nov'a rakont'ant'o.
—Sed mi tiel ek'voj'is, ke mi'n neni'u pov'u antaŭ'i! Mi bon'ord'e al'ven'is. Ankoraŭ en februar'o!
Sed nek la Sun'o ŝut'is al mi si'a'j'n radi'o'j'n, eĉ unu'man'e ne, nek la arb'ar'o'j kaj kamp'ar'o'j vest'is si'n por mi per flor'o'j; nek la vintr'um'ant'a'j bird'o'j kolekt'iĝ'is por honor'salut'i mi'n!
Infan'o'j'n mi eĉ ne vid'is; kaj la hom'o'j ne nur ne jubil'is, ili eĉ ne rimark'is mi'n!
Mal'e, preskaŭ mi frost'iĝ'is, mal'sat'mort'is!
De tiam mi ne est'is Unu'a Hirund'o!
Mez'e de iu ard'a batal'o de la milit'o, sen ajn'a ordon'o, nur el ia Di'a inspir'o ek'blov'is la fidel'a'j trumpet'ist'o'j de mal'grand'a taĉment'o tiel entuziasm'e si'a'j'n trumpet'o'j'n, ke ili ne'rezist'ebl'e kun'pren'is la tut'a'n taĉment'o'n, kaj ĝi amas'ig'is venk'o'j'n post venk'o'j.
Dum si'a'j venk'o'j la taĉment'o fin'e al'ven'is al grand'a river'o, kie ĝi pov'is re'freŝ'ig'i si'n el la lac'ec'o de la batal'o'j.
En la triumf'ebri'o aranĝ'is ĉi tie la oficir'ar'o grand'a'n festen'o'n. La ĉef'komand'ant'o ne ŝpar'is laŭd'i la kapitan'o'n de la trumpet'ist'ar'o, kial li tiel traf'e funkci'ig'is la trumpet'o'j'n. Eĉ or'a'n disting'o'n li don'is al li.
Nur ĝust'e pri la trumpet'ist'o'j pens'is neni'u.
Kaj post la ripoz'o ili de'nov'e ek'voj'is, kaj ir'is en nov'a'j'n batal'o'j'n.
Sed van'e streĉ'iĝ'is la muskol'o'j kaj la vol'o'j, la mal'amik'o est'is tenac'a, kaj fort'e ten'is si'n.
La ĉef'komand'ant'o nun ek'pens'is pri la kapitan'o de la trumpet'ist'o'j.
Sed ankaŭ al la trumpet'ist'a kapitan'o en'kap'iĝ'is li'a'j trumpet'ist'o'j, kaj fid'ant'e la sorĉ'a'n fort'o'n en ili'a'j trumpet'o'j kaj plej urĝ'e li ordon'is al si'a'j oficir'o'j trumpet'ig'i.
—Nu jes, — anonc'as iu ploton'estr'o, — sed ili ne plu hav'as trumpet'o'j'n.
—Ili ĵet'is ili'n en la river'o'n, — daŭr'ig'is la oficir'o.
—Kiel ili aŭdac'is tio'n far'i?! — blek'as la disting'it'a kapitan'o ekster si pro la koler'o.
—Mi anonc'as humil'e, ili dir'as, ke neniel ili hav'us em'o'n blov'i!
Kaj la batal'o perd'iĝ'is.
La Najtingal'o kaj la Gril'o La Gril'o kant'ad'is mal'laŭt'e en la herb'o.
Aŭd'int'e li'a'n ĉirp'ad'o'n el sub la arbed'o'j tiel al'parol'is li'n la Najtingal'o: —Ankaŭ vi ja est'us kant'ist'o, kiel mi vid'as, kamarad'o, kial vi est'as tiel tro modest'a, ke vi viv'as nur inter dens'a'j herb'o'j, kaj krom'e vi ir'as per'pied'e? Ven'u supr'e'n al mi, de ĉi tie ja vi'a kant'o son'as pli for'e'n, kaj ankaŭ ali'manier'e ... Grav'as ankaŭ, de kie oni kant'as!
—Volont'e, se mi hav'us flug'il'o'j'n, kiel vi, — sen'kulp'ig'as si'n mild'e la Gril'o.
—Ramp'i vi nur pov'as? ... Ĉu vi kred'as, ke ĉiu'n de'supr'e kant'ant'o'n la propr'a'j flug'il'o'j lev'is en la alt'o'n?!
—Kia'spec'a bird'o vi est'as, Perdrik'o, — ek'parol'is la Hirund'o al la Perdrik'o, — ke kvankam vi hav'as fort'a'j'n flug'il'o'j'n, vi nur iom supr'e'ĵet'as vi'n, kaj preskaŭ tanĝ'ant'e la ter'o'n vi pas'as paf'distanc'o'n, kaj baldaŭ vi de'nov'e mal'supr'e'n'iĝ'as, por per'pied'e kur'i sur la ter'o? ... Ver'a bird'o viv'as sur flug'il'o'j; bird'o'n far'as bird'o li'a flug'ad'o! Rigard'u mi'n: mi ŝveb'as tag'long'e en la aer'o; jen supr'e, jen sub'e, sed ĉiam sur la flug'il'o'j!
—Vi prav'as, frat'o, — respond'as post long'a, profund'a suspir'o la Perdrik'o. — Ver'a bird'o viv'as fakt'e sur si'a'j flug'il'o'j, kaj sam'prav'e est'as, ke la flug'ad'o far'as bird'o'n bird'o. Sed kiam kaj kiel flug'u en la alt'o'n bird'o, ajn'e li kapabl'us kaj ajn'e li ankaŭ vol'us, kiu si'a'j'n ĉiu'tag'a'j'n manĝ'er'o'j'n mal'gras'a'j'n, se li ne vol'as mal'sat'mort'i, dev'as pren'ad'i de fru'a maten'o ĝis mal'fru'a vesper'o de sur la ter'o?!
Iu sinjor'o, hav'ant'a ankaŭ mild'humor'a'n azen'o'n, akir'is foj'e Leon'id'o'n, kiu'n li vol'is al'dom'ig'i ĉu pac'e, ĉu per'fort'e.
Kio'n pov'is far'i la mal'grand'a Sovaĝ'a Best'o, li toler'is kaj obe'is.
Kvankam li ĉiam pli konsci'iĝ'is pri si'a humil'ig'a situaci'o, kaj jam konjekt'is ankaŭ si'a'n fort'o'n, tamen li kondut'is tiel pac'em'e, ke la ver'a azen'o jam ŝajn'is apud li leon'o.
Ankaŭ la infan'o'j bat'ad'is, rajd'ad'is li'n.
Foj'e li'a mastr'o ek'hav'is strang'a'n ide'o'n: —Fort'o'n li hav'as, mild'natur'a sam'e li est'as, ni jung'u li'n kun'e kun la azen'o al la ĉar'o, — li dir'is. Kaj tiel li far'is.
Sed por kun'em'ig'i, kun'kutim'ig'i ili'n, unu'e li ordon'is tir'i sur li'n azen'fel'o'n, kaj lig'is li'n apud la Azen'o'n en la sam'a stal'o.
Tio jam tro'is por la Leon'o, sed li toler'is.
La Azen'o akcept'is si'a'n nov'a'n kun'ul'o'n kun de'suprem'a fid'o, kaj cert'ig'ant'e li'n pri si'a amik'ec'o per degn'a ton'o li rakont'ad'is al li ĉia'spec'a'j'n hero'ag'o'j'n, histori'o'j'n, per kiu'j li klopod'is fanfaron'i pri si'a lert'ec'o, saĝ'o, fort'o kaj potenc'o.
—Tamen vi ne tim'u mi'n, vi'n mi ne mis'trakt'os; eĉ, se vi bon'e kondut'os, kun la temp'o ankaŭ vi pov'os far'iĝ'i, kio mi est'as, ĉar sub mi vi el'lern'os tio'n!
Sed kiam li rimark'is, ke la Leon'o ignor'as li'a'j'n fanfaron'aĵ'o'j'n, turn'iĝ'is kontraŭ li, kaj en si'a sen'pov'a furioz'o pied'bat'is la ankaŭ sen tio humil'ig'it'a'n Reĝ'o'n.
En ĉi tiu moment'os en'paŝ'is ili'a mastr'o, por jung'i ili'n.
La ĉar'o, sur kiu'n por amuz'o ankaŭ la infan'o'j'n oni sur'met'is, pas'is bon'eg'e; la Leon'o tir'is, kvazaŭ dum la tut'a viv'o li far'us neni'o'n ali'a'n.
Al la mastr'o unu'senc'e plaĉ'is la Nov'a Azen'o, kaj li est'is feliĉ'a, ke li'a strang'a ide'o tiel sukces'e real'iĝ'as. Sed nun li vol'is, ke ili pli rapid'e kur'u, tial li tra'vip'is la Nov'a'n Azen'o'n: hot!
Tio pli ol sufiĉ'is! La Nov'a Azen'o ek'impet'is, kaj kun terur'a elan'o li galop'is al la kamp'o'j, kun'pren'ant'e kiel flok'o'n si'a'n mal'diligent'a'n sam'sort'an'o'n, la Grand'orel'a'n.
Kiam ili trov'iĝ'is mez'e de la sen'fin'a kamp'ar'o, li halt'is kaj sen'vort'e tag'manĝ'is la tut'a'n surpriz'it'a'n societ'o'n kun'e kun ĝi'a tut'a saĝ'ec'o kaj potenc'o ...
Azen'o'j! Atent'u, neniam oni pov'as sci'i, ĉu ne trov'iĝ'as Leon'o inter vi! ...
—Kiel vol'as akir'i al si popular'ec'o'n ĉi tiu Alaŭd'o, — dir'as la Kukol'o al la Turd'o, — kiam li kant'as ĉiam nur super la sam'a'j ter'bul'o'j kelk'a'j, de tie li si'n neniam for'mov'as! Tiel ja rest'os li'a voĉ'o vort'o kri'ant'a en la dezert'o. Kiu li'n aŭskult'u ĉi tie? Kiu kun'port'u li'a'n fam'o'n?! Mi daŭr'e vag'ad'as, sed mi'n oni ankaŭ kon'as ĉie! Apenaŭ mi ek'voĉ'as, oni tuj recit'as mi'a'n kant'o'n!
—Tio pov'as est'i ver'o, kamarad'o; sed ver'a art'ist'o streb'as ne al pit'a popular'ec'o, sed al kre'o de art'verk'o, kaj al ĝi ne nur konven'as, sed ankaŭ nepr'e kondiĉ'as la silent'o kaj sol'ec'o! Kaj kun ĝi oni ne bezon'as tra'vag'i la tut'a'n mond'o'n, ĉar la art'verk'o'n pli-mal'pli fru'e serĉ'as kaj ankaŭ trov'as la fam'o, eĉ mem la popular'ec'o.
Iu'n mal'fru'printemp'a'n maten'o'n flug'sid'iĝ'is la Fring'o sur sek'a branĉ'o, kaj trov'is sur ĝi mal'gaj'a'n Papili'o'n kun for'uz'it'a'j flug'il'o'j.
—Kial vi mal'ĝoj'as, kamarad'o! — li al'parol'is li'n flegm'e.
— Al vi, papili'o'j ver'e ne konven'as la mal'gaj'o. Pri vi la mond'o kred'as, ke vi'a viv'o est'as nur'a'j gaj'ec'o kaj fol'a'j petol'o'j!
—Kial mi ne mal'gaj'us, mal'ĝoj'us, — respond'is silent'e la Papili'o. — Kiam printemp'e mi tra'ŝveb'is jun'a, en mi'a bel'a, bunt'a mantel'o super la kamp'ar'o, ĉiu flor'o kap'sign'is, vok'ad'is, etend'is si'a'n kalik'o'n al mi; kaj se mi sid'iĝ'is, li regal'is mi'n per miel'o. Sed nun, ke mi for'uz'iĝ'is, mal'jun'iĝ'is, neni'u atent'as mi'n; apenaŭ oni trov'as miel'o'n por veget'i, eĉ, ne unu flor'o ferm'as si'a'n kalik'o'n antaŭ mi!
—Nu jes, kar'ul'o, kun la pas'o de printemp'o ankaŭ la miel'o de la mond'o ĉiam pli mal'mult'iĝ'as, kaj la mal'fru'a'j'n fraŭl'o'j'n pli aĝ'a'j'n neni'e oni akcept'as kun tiel verv'a entuziasm'o, kiel iam la viv'ard'a'j'n jun'ul'o'j'n! Nu kaj flor'o'j est'as jam plej'part'e polen'it'a'j, kaj post'e ili kutim'e ne plu nektar'um'as. Sed ne valor'as mal'ĝoj'iĝ'i pri tio: tia est'as la ord'o de la mond'o! ...
—Ĉu ord'o de la mond'o, ĉu ne, — ek'parol'is amar'e la Papili'o, — sed kio far'iĝ'os el ĉi tiu mond'o, se jam eĉ la flor'o'j dis'volv'iĝ'as el interes'o?!
Demetri'o Ia, la imperi'estr'o de Urs'o'land'o est'is la plej potenc'a reg'ant'o de la tiam'a mond'o. La ceter'a'j imperi'estr'o'j rigard'is al li kun tim'o, kaj tial ili nom'is li'n imperi'estr'o de imperi'estr'o'j.
Se iu reg'ant'o pov'is gast'ig'i li'n, tiu est'is feliĉ'a kun'e kun si'a tut'a popol'o. Demetri'o Ia, imperi'estr'o de Urs'o'land'o ankaŭ far'is neni'o'n ali'a'n, ol mem gast'i ĉe iu imperi'estr'o, aŭ gast'ig'i si'a'j'n kun'imperi'estr'o'j'n.
Unu'foj'e oni aranĝ'is ĉas'ad'o'n, ali'foj'e milit'a'j'n lud'o'j'n honor'e al li.
Tamen neni'o tre bon'a daŭr'as long'e. Iu'foj'e la popol'o for'pel'is Demetri'o'n I'a'n, la imperi'estr'o'n de imperi'estr'o'j, kaj li dev'is sen'hejm'e kaŝ'vag'ad'i, fuĝ'i.
—Ne grav'as, — li pens'is en si, mi hav'as dis'e en la mond'o tiom da amik'o'j bon'a'j, ke mi fajf'os pri vi, mizer'a'j Urs'o'j! Mi viv'ten'os mi'n ankaŭ sen vi. — Kaj li tuj ek'voj'is.
Unu'e li frap'is ĉe Griz'ul'o IIa, la imperi'estr'o de la Lup'o'j, mem'kompren'ebl'e kaŝ'vest'e.
—Kar'a amik'o Griz'ul'o, — li dir'is, — vid'u, for'pel'is mi'n tiu stult'a popol'o; don'u al mi azil'o'n, ĝis mi'a popol'o re'prudent'iĝ'os.
Sed tiu, vid'ant'e la for'las'it'ec'o'n, sen'arm'ec'o'n kaj precip'e la sen'pov'iĝ'o'n de si'a iam'a potenc'a protekt'ant'o, respond'is: —Mi kon'as li'a'n moŝt'o'n Demetri'o Ia, la imperi'estr'o'n de imperi'estr'o'j, li ankaŭ est'as mi'a bon'a amik'o, sed vi ne est'as tio! Kie est'as vi'a'j disting'o'j, la sceptr'o, kaj kie la kron'o? For'port'u vi'n, mizer'a tromp'ist'o, ĉar mi ig'os vi'n kapt'i kaj tiel tra'draŝ'i, ke vi etern'e pri'memor'os!
Kaj li ne hav'is pli da fortun'o ankaŭ sur la sojl'o'j de si'a'j ceter'a'j kun'imperi'estr'o'j. Ĉiu pretend'is vid'i la sceptr'o'n kaj la kron'o'n. Kaj eĉ unu ne trov'iĝ'is, kiu demand'us en li'a for'las'it'ec'o, sen'help'ec'o pri li'a sort'o ...
Vojaĝ'ant'e en la ĉef'urb'o renkont'iĝ'as en gast'ej'o du ofic'estr'o'j, iam'a'j kun'lern'ant'o'j, labor'ant'a'j en provinc'o. Ili tre ek'ĝoj'as unu pri la ali'a kaj inter'parol'as. La vort'o baldaŭ direkt'iĝ'as al ili'a komun'a, centr'a ĉef'o.
—Mi pov'as dir'i pri li neni'o'n mal'bon'a'n. Ek'de kiam mi est'as en li'a distrikt'o, ĉiu'jar'e mi promoci'iĝ'is kaj ricev'is premi'o'n, — dir'as unu.
—Kaj kiel vi ating'is ĉi tiu'n gratul'ind'a'n rezult'o'n? — interes'iĝ'as la ali'a.
—Kiel? Mi re'ĝust'ig'ad'as la mal'nov'a'n sistem'o'n. Ĉiu'n jar'o'n mi send'as al li kelk'a'j'n propon'o'j'n pri la simpl'ig'o kaj pli'bon'ig'o de la procedur'o'j.
—Ne'kred'ebl'e! — ek've'as nun la ali'a, — mi ja far'as la sam'o'n, kaj li ankaŭ akcept'as ĉiu'n mi'a'n propon'o'n, sed sam'temp'e ankaŭ pun'as aŭ riproĉ'as mi'n. Li dir'as: kial mi toler'is ĝis nun tio'n, kio est'is mal'bon'a, se mi sci'is i'o'n pli bon'a'n.
Tiam ili ambaŭ silent'iĝ'is. Post'e ili drink'is, babil'is pri ali'a'j afer'o'j, fin'e ek'ir'is hejm'e'n.
Kiam ili dis'iĝ'is, la premi'at'o subit'e re'turn'is si'n, kaj post'kri'is la riproĉ'at'o'n: —Ha-lo! Mi nur vol'is ankoraŭ dir'i: apud la propon'o'j mi kun'send'as ĉiam ankaŭ gras'a'n anser'o'n aŭ pork'id'o'n!
La Mus'o ek'vid'as Bov'o'n paŝt'iĝ'i sur la kamp'o.
—Hej, kiel grand'a'j'n pec'o'j'n glut'as ĉi tiu Bov'o, — li suspir'as avid'e. — Ho, kiom mi vol'us far'iĝ'i Bov'o.
Post'e oni jung'as la Bov'o'n al ĉar'o, ŝarĝ'int'e ĝi'n per pez'aĵ'o'j.
La Mus'o vid'as ankaŭ tio'n.
—Nu ja, — li dir'as, — ĉu por la pli grand'a'j pec'o'j oni dev'as pov'i ankaŭ pli da ŝarĝ'o'j? Nu, prefer'e ni rest'u tiel, kiel ni est'is!
Dum port'ad'o de kul'gamb'o la Formik'o puŝ'iĝ'as kontraŭ la Gril'o'n dorm'et'ant'a'n antaŭ si'a dom'o.
—Ĉi vi blind'as, — ek'grumbl'as ĉi tiu, — ke vi kontraŭ'ven'as mi'n kun tiu grand'a ”ŝink'o”!?
—Pardon'u mi'n, mi ne vol'is; sed ni, formik'o'j est'as ver'e blind'a'j, kaj foj'foj'e okaz'as kun ni, ke kontraŭ'vol'e ...
—Ĉu vi est'as blind'a'j? — demand'is mir'e la Gril'o. — Nu, se fakt'e tiel est'as, mi kompat'as vi'n. Sufiĉ'e ĉagren'e est'as, ke iu tiom labor'as, kiel vi, kaj krom'e eĉ ne vid'as!
—Tamen ni ne pro'sufer'as, — klar'ig'as la Formik'o. — Ankaŭ sen okul'o'j ni ven'as ĉi'e'n, kie'n ni vol'as. Ceter'e por
Dum'e la Formik'o for'rapid'is.
—Vi ebl'e prav'as, kamarad'o, — murmur'et'is en si la Gril'o. — Kiu ne vid'as ĉi tiu'n mond'o'n, en kiu nun ni viv'as, perd'as ne mult'o'n; eĉ mi ne sci'as, ĉu li ne gajn'as per tio?
En silent'a hor'o de somer'a post'tag'mez'o, kiam la dom'an'o'j for'est'as, la Pied'o'j de la Tabl'o komenc'is babil'i.
—Est'as ne'just'e, — plend'as Unu, — ke ĉio, kio okaz'as, okaz'as sur la Plat'o de la Tabl'o. Tie sur'tabl'iĝ'as la plej bon'gust'a'j manĝ'aĵ'o'j, la plej delikat'a'j trink'aĵ'o'j, kaj antaŭ ni'n ven'as, se ven'as, maksimum'e kelk'a'j er'o'j fal'int'a'j aŭ gut'o'j el'ŝpruc'int'a'j. Kvankam la tut'a ŝarĝ'o ripoz'as sur ni'a'j ŝultr'o'j.
—Tiel'as do ĉi tiu ter'a just'ec'o, — ek'parol'as nun la Du'a, — sed kio'n far'i kontraŭ ĝi?
—Ne forges'u, — ne'atend'it'e inter'romp'as la konversaci'o'n la Tabl'o'plat'o, — ke tiel hazard'e, kiel vi far'iĝ'is tabl'o'pied'o'j, vi pov'us rest'i ankaŭ simpl'a brul'lign'o, kaj tiam oni jam de'long'e bak'us vual'kuk'o'j'n super vi'a'j mal'gras'a'j cindr'o'j, sed pov'us est'i ankaŭ, ke oni varm'ig'us nur pork'o'nutr'o'n per vi'a'j mizer'a'j rest'aĵ'o'j. Oni dev'as rigard'i ne nur supr'e'n, sed ankaŭ sub'e'n!
Vid'ant'e, kiom la Dorn'a'j Arbed'o'j, Ambrosi'o'j kaj Kardu'o'j sub'prem'as la Viol'o'n sur la grand'a herb'ej'o, la just'a, bon'em'a Plug'il'o decid'is plug'i ĝi'n, por ke de'nov'e el'ter'iĝ'int'e kaj re'hav'int'e egal'a'n part'o'n el la riĉ'aĵ'o'j de la grund'o ĉiu'j Herb'o'j kaj ĉiu'j Flor'o'j pov'u just'e dis'volv'iĝ'i.
Li ankaŭ far'is tio'n. Sed malgraŭ ĉiu'j klopod'o'j la Viol'o rest'is fin'rezult'e ankaŭ nun mal'grand'a, kaj la Kardu'o'j, Verbask'o'j kaj Dorn'ul'o'j sam'e orgojl'e dis'ampleks'iĝ'is super li, kiel pli fru'e.
Kiam ĝust'e la kvin'a'n foj'o'n li pret'ig'is si'n, re'plug'i la herb'ej'o'n, por ke tiel est'u, kiel li vol'as, ek'parol'is super li la Alaŭd'o dir'ant'e: —Bel'a est'as vi'a intenc'o, bon'em'a Plug'il'o, kaj vi ankaŭ prav'as. Sed dum la Sun'o favor'as al la Kardu'o'j, van'e vi plug'as la ter'o'n eĉ cent'foj'e. Ĉi tie vi bezon'as reglament'i la Sun'o'n, se vi vol'as just'o'n!
—Kiel grand'a'n korp'o'n kaj kia'n abund'o'n da sang'o hav'as ĉi tiu Bov'o, kaj li domaĝ'as malgraŭ'e eĉ tiu'n glut'et'o'n, kiu'n oni almoz'pet'as de li, — susur'as la Kul'o, kiam tiu re kaj re for'pel'as li'n de si jen per la vost'o, jen per la orel'o'j-korn'o'j.
—Ej nu, kiel er'et'a est'as ĉi tiu Kul'o, kaj jam kiel impertinent'a, — murmur'as ankaŭ la Bov'o. — Kaj ne plaĉ'as al li, ke ni ne gras'ig'as li'n grand'a! Nu ja, ĝust'e tio'n ni bezon'us!
Printemp'iĝ'is. La Paser'o'j jam tre vol'us konstru'i nest'o'n, sed kie? Ili tra'serĉ'is ĉiu'n lok'o'n kaj angul'o'n, sed neni'e ili trov'is taŭg'a'n nest'ej'o'n. Subit'e ek'kri'as Patr'o Paser'o kun grand'a ĝoj'o: —Jen la hirund'ej'o! Ĝi est'as ĝust'a'lok'e, ankaŭ pret'a, kaj mal'plen'a. Ĝust'e por ni.
—Ke ĝi est'as ĝust'a'lok'e, ankaŭ pret'a kaj mal'plen'a, est'as cert'e, — agnosk'is ankaŭ Patr'in'o Paser'o, — tamen ĝi aparten'as ...al la Hirund'o, — ŝi re'ĉirp'is. — Kun kia rajt'o ni pov'us okup'i tio'n, kio'n konstru'is ili al si, por kio ŝvit'is ili? Bon'intenc'a bird'o mem konstru'as al si nest'o'n, kaj ni sci'as: tiu lit'o est'as la plej mol'a, kiu'n ni mem prepar'as por ni mem. Ceter'e, pek'e akir'it'a ne est'as profit'a.
Kaj kiel la hom'o'j opini'us pri tio ...
—Kial vi do saĝ'um'as, — ek'kri'is sen'pacienc'e Patr'o Paser'o. — Kiu kalkul'as kun si'a dom'o, tiu ne for'las'u ĝi'n mal'plen'a por du'on'jar'o, por perd'o kaj detru'o. La fortik'aĵ'o aparten'as ne al tiu, kiu for'las'as, sed kiu okup'as ĝi'n.
Kaj ceter'e nun'temp'e ĉiu tiel akir'as ĉio'n, kiel li pov'as. Kaj la hom'o'j? Kaj la hom'o'j nur silent'u, ĉar en dom'o'j'n, kiu'j'n pri'verŝ'is ne la propr'a ŝvit'o, sed fremd'a, kaj eĉ fremd'a'j larm'o'j kaj sang'o, neni'e tiom'op'e oni en'loĝ'iĝ'as, kiel ĝust'e ĉe ili!
La Paser'id'o el'kov'it'a en la hirund'a nest'o aŭskult'is long'e, sen'vort'e la instru'o'j'n de si'a patr'in'o, post'e li subit'e komenc'is far'i demand'o'j'n. El la mult'a'j demand'o'j unu son'is tiel: —Dir'u, patr'in'o, se kaj Krisp'o, kaj Ŝpic'o est'as hund'o'j, kial est'as Krisp'o ĉen'it'a apud la manĝ'uj'o al la pork'ej'o, dum Ŝpic'o rajt'as liber'e kur'ad'i, pov'as supr'e'n'salt'i ankaŭ en la sin'o'n de si'a mastr'o, eĉ li rajt'as manĝ'i el ties teler'o. Krisp'o ja gard'as la viv'o'n kaj la hav'aĵ'o'n de si'a mastr'o, kaj Ŝpic'o nur lek'ad'as li'a'j'n man'o'j'n ...
—Cert'e ja, est'as tiel; sed por ke vi kompren'u tio'n, oni dev'us parol'i ne pri la hund'o'j, sed pri la Hom'o'j; kaj kiel mi dir'is, ne valor'as far'i tio'n.
—Se mi est'us Krisp'o, mi neniel toler'us ĉi tiu'n sen'just'a'n trakt'ad'o'n, sed mi de'ŝir'us mi'a'j'n ĉen'o'j'n kaj mi batal'us per ung'o'j kaj dent'o'j, eĉ se kontraŭ la tut'a mond'o por la just'ec'o, — plu'dir'as la sen'spert'a Paser'et'o.
—Nu, se li est'us tiel mal'prudent'a, kiel vi, li sam'e ag'us, — respond'as la Paser'in'o. — Sed li est'as pli saĝ'a, kaj ne far'as tio'n. Ĉar li bon'e sci'as, ke pri tia'j hund'o'j oni simpl'e dis'fam'ig'as rabi'ec'o'n, kaj sen'pri'pens'e mort'paf'as ili'n. Kaj al la pork'ej'o oni lig'as ali'a'n hund'o'n.
—Kial vi est'as tiel frid'a-rigid'a, tro'fier'a, najbar'o, ni ja est'as propr'a'dir'e frat'o'j, eĉ se vi est'as pli grand'a, pli verd'a aŭ pli bel'a, ol mi?
Tiel parol'is la por si'a viv'o lukt'ant'a, kompat'ind'a Furaĝ'maiz'o al la brust'o'krev'e dis'kresk'ant'a, orgojl'a Maiz'o.
—Kiel pov'us est'i la mizer'a Furaĝ'maiz'o ne frat'o, sed eĉ nur mal'proksim'a parenc'o de la nobl'a Maiz'o? Kia stult'a ide'o est'as tio?!
—Jes ja! — insist'is la magr'a Furaĝ'maiz'o. — Ni ambaŭ de'ven'as el la sam'a gent'o, kaj vi est'as pli grand'a, bel'a, el'star'a, ĉar vi star'as sol'a, apart'e, en pli grand'a spac'o; vi hav'as pli grand'a'n grund'o'n, de kie vi pov'as abund'e nutr'i vi'a'j'n radik'o'j'n; la sun'o, aer'o pli bon'e ating'as vi'n; krom'e vi est'as ankaŭ plur'foj'e pri'sark'at'a. Jes ja, ni do est'as frat'o'j, kaj se oni cert'ig'us al mi viv'ebl'o'j'n, per kiu'j vi est'as proviz'it'a; se al mi oni don'us tiel grand'a'n grund'o'n, tiom da aer'o, tiom da sun'o, kaj se mi'n oni fleg'us-sark'us tiel, kiel vi'n: ebl'e mi kresk'ig'us pli dik'a'n spadik'o'n, pli svelt'a'n tig'o'n, ol vi! Sed neniel mi forges'us la gent'o'n, el kiu mi el'kresk'is, kaj mal'favor'e al kiu mi ĝu'as pli bon'a'n lok'o'n, pli bon'a'n trakt'ad'o'n!
—Nu, ankaŭ ĉi tiu'j Hirund'o'j est'as mal'diligent'a popol'o, — dir'as la Puf'ventr'a Ran'o al si'a'j kun'ul'o'j sub la ombr'o'don'a'j arb'o'j en mal'varm'et'a flak'o mez'e de varm'eg'a juli'a tag'o, — rigard'u tiu'n mal'fervor'a'n, ne'volont'a'n ŝveb'ad'o'n! Tiel vol'as ĉi tiu'j viv'ten'i si'n en la nun'a mal'facil'a mond'o! — Kaj li osced'is pri tio.
—Kio koncern'as la afer'o'n, — ek'parol'is post temp'o ankaŭ Ali'a Dik'a Ran'o, — ankaŭ la lokust'o'j ne mult'e disting'iĝ'as! Ili nur'e ramp'ad'as de herb'o al herb'o.
—Kaj la Hund'o est'as ĝust'e baston'ind'e mal'labor'em'a best'aĉ'o, — re'komenc'as post long'a temp'o ankaŭ Tri'a Dik'a Ran'o. — Kiel long'eg'e li skrap'ad'as ĉe tiu unu'sol'a aĉ'a zizel'ej'o. Mi jam fos'us ĉe la kvar'a li'a'lok'e.
—Vi nur silent'u pri freŝ'ec'o kaj labor'em'o, neni'far'ul'o'j!
— inter'romp'is ne'atend'it'e ili'a'n babil'ad'o'n la Ditisk'o. — Tag'long'e vi ĉi tie ĝu'aĉ'as la ombr'o'n sub la arb'o'j en la akv'o, kaj vi mal'kontent'as pri la ŝvit'ig'a labor'o de ali'ul'o'j?
Kia gent'o!
La kaŭz'o de la mizer'o (En bezon'hav'a'j temp'o'j, en Stump'it'a Land'o) La mond'a mizer'o, pri kiu nun jam ankaŭ la ministr'o'j parol'ad'as, ven'is ankaŭ al la ne'list'ig'it'a'j kaj ne'registr'it'a'j ”dom'best'o'j”. Por la mild'ig'o kaj esplor'ad'o de ties kaŭz'o'j ili sam'e kun'vok'is kun'ven'o'n.
—La problem'o kuŝ'as en tio, — dir'as ĉi tie la Mus'o, — ke la hom'o'j jam neni'o'n ten'as en si'a'j man ̧kameroj.
—La problem'o kuŝ'as en tio, ke ili manĝ'as ĉio'n mem, kaj neni'o ven'as en la de'flu'ej'o'n, — dir'as la Rat'o.
—La problem'o kuŝ'as en tio, ke ili est'as envi'a'j! Ni ja pet'us ver'e nur tiu'n rest'aĵ'er'o'j'n, kiu'j glu'iĝ'as sur ili'a'j teler'o'j, sed ili for'pel'as ni'n eĉ de tie, — dir'as la Muŝ'o.
—Ej, sinjor'o'j, la problem'o kuŝ'as ne tie! La problem'o kuŝ'as tie, ke la hom'o'j jam eĉ sang'o'n ne hav'as, sed anstataŭ'e ŝim'a brasik'a suk'o flu'as en ili'a'j vejn'o'j! — dir'as la Cim'o ...
—Kie'n, frat'o? — al'kri'as mal'dik'a voĉ'et'o la Elefant'o'n ven'int'a'n por re'trov'i si'a'j'n sam'ras'an'o'j'n migr'int'a'j'n en Eŭrop'o'n. — Kio'n vi serĉ'as ĉi tie, rand'e de l’ mond'o?
Surpriz'it'e ĉirkaŭ'rigard'is la Elefant'o, sed neniu'n li vid'is.
—Jen mi est'as ĉi tie, sub vi'a pied'o, — pep'as pli akr'e la Rat'o, salt'ant'e sam'temp'e sur herb'o'tuf'o'n.
Je la akr'a voĉ'o nun jam ankaŭ ali'a'j rat'o'j al'ar'iĝ'is.
—Kiu'j do vi est'as, et'a'j fil'et'o'j de mi'a patr'o, se vi permes'as demand'i, — dir'is la Elefant'o, kiam li ek'vid'is ili'n.
—Ĉu vi do ne re'kon'as ni'n, frat'o? Ni est'as la Elefant'o'j de Eŭrop'o. Ni nur iom ŝrump'is ni'n pro la daŭr'e grav'iĝ'ant'a'j ekonomi'a'j cirkonstanc'o'j ...
Sen'kompren'e mir'ant'e la Elefant'o iom en'pens'iĝ'is.
Post'e li dir'is: —Fakt'o est'as fakt'o, vi griz'as, kiel mi griz'as ... ankaŭ vi'a'j kap'o'j, orel'o'j iom simil'as, mi ne ne'as; sed fakt'as ankaŭ, ke la Elefant'o'j, eĉ se ili dev'us ebl'e iom kun'prem'i si'n,kutim'as hav'i rostr'o'j'n, kiu'j'n ĉe vi neniel mi vid'as?!
—Ho, — respond'is tiu'j nun jam ĥor'e, — ni ja ne mal'hav'as ni'a'j'n rostr'o'j'n, sed ĉar pro la mal'bon'a'j ekonomi'a'j cirkonstanc'o'j ankaŭ rostr'o'j ne neces'as, se ni ja ricev'as i'o'n, ni ricev'as tio'n por la sving'ad'o de ni'a'j vost'o'j, ni pend'ig'is ili'n sur'dors'e'n.
Je tio la dokt'a Elefant'o tre ek'mir'is, kaj li jam far'is nur unu demand'o'n: —Kaj dir'u, sam'sang'an'o'j, ĉu ekzist'as krom vi ankaŭ ali'a'j best'o'j ĉi tie, en Eŭrop'o?
Kaj tiu'j respond'is: —Krom ni ekzist'as ja ali'a'j best'o'j en Eŭrop'o; nom'e la Hien'o'j, kiu'j festen'as super la kadavr'o'j de la antaŭ ne'long'e mort'int'a'j Bizon'o'j, kaj por la sving'ad'o de ni'a'j vost'o'j ili foj'foj'e ĵet'as i'o'n al ni el la de'fal'aĵ'o'j ...
—Est'as agrabl'e al vi ĉi tie, Reĝ'a Moŝt'o, en la impon'a sol'ec'o de la rok'o'regn'o, — dir'as la Garol'o ven'int'a vizit'e al la Agl'o, dum li direkt'as la okul'o'j'n super la pred'o'riĉ'a'j val'o'j. Kaj li ankoraŭ vol'us dir'i, ke ankaŭ li volont'e ek'loĝ'us ĉi tie. Sed li ne kuraĝ'is.
—Mi sent'as mi'n bon'e ĉi tie, — respond'as la Reĝ'o de la Bird'o'j silent'e rid'et'ant'e, — mi ŝat'as la sol'ec'o'n! ...
Silent'o ...
—Kaj kio'n oni far'as ĉi tie post festen'ad'o'j, — re'parol'as la Garol'o, — en ĉi tiu mar'profund'a silent'o?
—Mi kutim'as m e d i t a d i, — respond'as signif'o'plen'e la Agl'o, de'nov'e rid'et'ant'e.
De'nov'a long'a silent'o!
—Medit'u nur, vi'a moŝt'o, mi ne ĝen'os vi'n, — vort'galop'as fin'e la Garol'o, kaj hast'e plu'flug'as, por ke la Agl'o hazard'e ne rest'ig'u li'n por ek'loĝ'i. Apenaŭ li atend'is el'ven'i el la sen'fin'a ĉen'o de rok'o'j, por laŭ'plaĉ'e sat'kri'i.
La sol'ec'o konven'as ne al Garol'o'j, sed al Agl'o'j!
La Sovaĝ'a'j Abel'o'j kaj la Turt'o —Mal'feliĉ'a'j Abel'et'o'j, kio'n nun vi far'os? — parol'is de'supr'e de arb'o la Turt'o al la Sovaĝ'a'j Abel'o'j loĝ'ant'a'j en la kav'o de la sam'a arb'o, dum ili est'is pri'rab'at'a'j de la Urs'o.
—Kio'n ni pov'us far'i? Ni plu'e labor'os kaj kolekt'os!
Ali'e oni dev'us ja ĉes'ig'i ĉiu'n ag'ad'o'n en la mond'o. Ĉar ĉiam trov'iĝ'os, kiu'j sen'rajt'e al'propr'ig'as la frukt'o'j'n de la pen'eg'a labor'o de ali'ul'o'j, dum viv'os hom'o'j, mi vol'as dir'i: Urs'o'j sur la ter'o!
Ros'o'plen'a'n maten'o'n de bel'eg'a somer'o, kiam la burĝon'o'j de la Jun'a'j Sun'flor'o'j ĝust'e dis'falt'iĝ'is, instru'as la Mal'jun'a Sun'flor'o si'a'j'n fil'o'j'n: —Vi sci'as, ke ni sun'flor'o'j, kiel ankaŭ ni'a nom'o indik'as, turn'as ni'n ĉiam al la Sun'o. La sun'flor'o'j est'as tiu fam'e'kon'at'a flor'gent'o, kiu sol'a kapabl'as eĉ tag'long'e kontraŭ'rigard'i la Bril'ant'a'n Sun'o'n sen palpebr'um'et'o.
Tio est'as ceter'e ankaŭ ni'a famili'a tradici'o. Mi esper'as, vi vol'as est'i ind'a'j je vi'a'j glor'a'j pra'ul'o'j, kaj ankaŭ vi kuraĝ'e al'front'os la Bril'ant'a'n Sun'o'n, kiam ĝi lev'iĝ'os.
La Jun'a'j Sun'flor'o'j apenaŭ atend'is, ke la Bril'ant'a Sun'o aper'u, kaj ili, ind'e je si'a'j antaŭ'ul'o'j, kuraĝ'e, sen palpebr'um'o en'rigard'u ĝi'n!
Nun subit'e far'iĝ'is grand'a ek'lum'o, kaj sur la tut'a ĉiel'o de Orient'o pomp'e ek'aper'is la Bril'ant'a Sun'o.
La Jun'a'j Sun'flor'o'j fiks'is si'a'j'n trem'ant'a'j'n rigard'o'j'n sur li'n, kaj por ne mal'ind'iĝ'i je si'a'j glor'a'j pra'ul'o'j, ili por la tut'a mond'o ne de'pren'us, eĉ por nur'a moment'o, si'a'j'n okul'o'j'n de li.
Tiel daŭr'is ĝis tag'mez'o, eĉ mult'e trans ĝi.
Sed ĉirkaŭ krepusk'iĝ'o iu Jun'a Sun'flor'o iel-tiel flank'e'n'rigard'et'is, kaj li vid'is tiel, kvazaŭ la Mal'jun'a Sun'flor'o ĝust'e for'turn'us si'a'n vizaĝ'o'n de la Sub'ir'ant'a Sun'o.
La Jun'a Sun'flor'o flustr'is tio'n al si'a'j frat'o'j, je kio ili ĉiu'j retro'rigard'is, kaj vid'is, ke la Mal'jun'a Sun'flor'o ver'e for'turn'is si'a'n kap'o'n de la Sun'o, eĉ, de'nov'e li rigard'as al Orient'o, kvazaŭ li atend'us de tie la lev'iĝ'o'n de Nov'a Sun'o.
Koncern'e tio'n la Jun'a'j Sun'flor'o'j far'is demand'o'n al la Mal'jun'a Sun'flor'o, kiu tiel respond'is al ili: —Nu jes. Pro la subit'a lev'iĝ'o de la Sun'o maten'e mi ne pov'is fin'parol'i. Ĉar kvankam est'ant'e Sun'flor'o'j kaj laŭ ni'a'j pra'a'j tradici'o'j ni dev'as, respektiv'e dev'us turn'i ni'n al la ĉiam'a Sun'o, sed laŭ la spert'o — kaj tio'n ankaŭ vi ne forges'u tradici'i al vi'a'j ge'fil'o'j — se iu jam trans'ir'is si'a'n zenit'o'n, est'u tiu eĉ la Bril'ant'a Sun'o mem, lig'i ni'a'n sort'o'n al tiu ne valor'as, kaj plej laŭ'cel'e est'as jam atent'i, atend'i, eĉ serĉ'i la Nov'a'n Sun'o'n kaj turn'i la rigard'o'n al li; kompren'ebl'e ankaŭ ĉi-foj'e nur ĝis li'a zenit'o. Kaj tiel plu, kaj tiel plu!
Dis'mult'iĝ'int'e la flor'o'j decid'is elekt'i reĝ'in'o'n.
—Neces'as, ke iu star'u super ni ĉiu'j!
—Neces'as, ke iu est'u pli el'star'a, ol ni ĉiu'j! — ili dir'ad'is.
Kaj ven'is la Jasmen'o.
Plen'iĝ'is per odor'o la tut'a ĝarden'o, kiam ŝi laŭ'ir'is la vic'o'n de flor'o'j kun si'a bel'a verd'a foli'ar'o, blank'a'j flor'o'j, balanc'ant'e si'n graci'e jen tie'n, jen ĉi tie'n ...
—Jes ... jes, — iu'j dir'ad'is, — balanc'iĝ'i ŝi pov'as bel'e, ja cert'as; ankaŭ ŝi'a odor'o abund'as, sed fin'fin'e ŝi est'as prefer'e arb'o, ol flor'o. Kaj ni ne forges'u ankaŭ tio'n, — dir'ad'is ali'a'j, — ke tiu'temp'e, kiel ankaŭ la kant'o sci'as, ”La jasmen'uj'o el'klin'is si'n al strat'o ...” Kaj io tia ne dec'as al reĝ'in'o'j!
Kaj tiel nur mal'mult'a'j viv'u'is al ŝi, kaj apenaŭ iu klin'is la kap'o'n antaŭ ŝi.
Nun sekv'is la Viol'o.
Modest'e ankaŭ ŝi laŭ'ir'is la vic'o'n. Kun si'a'j grand'a'j okul'o'j blu'a'j ŝi mild'e rid'et'is al si'a'j kun'flor'o'j, ŝi'a odor'o ĉarm'is ĉiu'j'n.
—Mi ne ne'as ... mi ne ne'as, — ek'parol'is de'nov'e la korife'o'j, — odor'o'n ŝi hav'as, kaj ankaŭ grand'a'j'n okul'o'j'n blu'a'j'n, sed ŝi est'as tro mal'grand'a, kaj krom'e vid'iĝ'as pri ŝi, ke ŝi ven'is el sub arbed'o'j; nur'a modest'o, nur'a dec'o.
Kaj per modest'o, et'ec'o reg'i nun'temp'e ne ebl'as, maksimum'e toler'i, ke ni est'u reg'at'a'j de fremd'ul'o'j ...
Malgraŭ tio mult'a'j kap'balanc'is, sed la pli'mult'o tamen rest'is star'ant'a.
Tiam paŝ'is la Sun'flor'o sur la plac'o'n.
Li est'is je kap'o'j pli alt'a, ol ŝi'a'j kun'ul'in'o'j, de la supr'o de ŝi'a grand'eg'a trunk'o bril'is for'e'n ŝi'a sun'flav'a vizaĝ'o, kiu'n dum'paŝ'e riverenc'ant'e ŝi turn'is jen tie'n, jen ĉi tie'n laŭ tio, kiu'n, kiam kaj kie ŝi vid'is; kaj per si'a'j vast'eg'a'j foli'o'j ŝi ĵet'is ombr'o'n sur preskaŭ la tut'a'n ĝarden'o'n.
—Jes ... jes, ne'dub'ebl'e, potenc'a est'as ĉi tiu Sun'flor'o, ja cert'e. Sed al pli grand'a ampleks'o aparten'as ankaŭ pli da ombr'o ... kaj krom'e la grand'a statur'o ne est'as nepr'e la sign'o de grand'ec'o; ni jam vid'is nan'a'j'n anim'o'j'n en grand'a'j korp'o'j, — al'parol'is plur'a'j. — Kaj kial turn'i kaj tord'i la vort'o'n, ni rimark'is, ke la Sun'flor'o ne unu'foj'e ja trans'okul'um'ad'is super ni'a'j kap'o'j al la najbar'a ĝarden'o!
Sed reĝ'in'o ja dev'as okup'iĝ'i pri la propr'a, ne pri la najbar'a land'o! — dir'ad'is tri'a'j, kaj mult'a'j de'nov'e rest'is star'ant'a'j.
Kaj tiel okaz'is re kaj re kun ĉiu'j flor'o'j. Ĉiu'n kon'is iu, pri ĉiu iu sci'is i'o'n el inter ili.
Ŝajn'is, ke ili rest'os sen reĝ'in'o.
Tiam mal'ferm'iĝ'is la pord'o de la ĝarden'o — kaj en'paŝ'int'e preter'promen'is inter ili en pomp'o de neni'u, neniam vid'at'a, dis'ig'ant'e fabel'a'n odor'o'n, kun lev'it'a kap'o fier'a, per dign'o'plen'a'j, majest'a'j paŝ'o'j, al neni'u eĉ nur rigard'ant'e — la Roz'o el la najbar'a ĝarden'o.
Kaj ne trov'iĝ'is unu'sol'a flor'o, kiu kun rav'it'a vizaĝ'o, mir'e mal'ferm'it'a'j okul'o'j, re'ten'it'a spir'o ne ek'genu'us kaj klin'us la kap'o'n!
—Kial vi sen'ĉes'e kluk'ad'as ĉi tie ĉirkaŭ la pork'ej'o, — riproĉ'as sen'pacienc'e la Mal'jun'a Kok'in'o mem kluk'ant'a mal'supr'e'n'ir'ant'e el la sur'pork'ej'o la Junk'o'kin'o'n oft'e okul'um'ant'a'n al la pord'o de la sur'pork'ej'o. — Oni surd'iĝ'as de ĉi tiu sen'fin'a kluk'ad'o!
—Nu aŭd'u, — ek'parol'as ofend'it'e la Junk'o'kin'o, — mi prepar'as mi'n met'i ov'o'j'n, kaj mi ne kluk'u? Kaj krom'e hoho, kaldron'o rid'as pri pot'o, kaj mem est'as kot'a ... vi ja mem kluk'as, eĉ ne mal'mult'e! ... Aŭ kio est'as permes'it'a al vi, al mi ne?
—Jes ja! — replik'as la Mal'jun'a Kok'in'o, — kio'n mi rajt'as, rajt'as ankaŭ vi. Kaj sam'e ver'as, ke nun ankaŭ mi kluk'as, sed mi jam est'as met'int'a ov'o'j'n!
Sur la polv'o'plen'a land'voj'o de la viv'o, for'e antaŭ'e marŝ'as, marŝ'ad'as la Hom'o. Li ĉiam ir'as ... ir'ad'as malgraŭ'vol'e al si'a tomb'o.
For'e post li mal'rapid'e paŝ'et'as la Re'kon'o.
Dum li ir'as, preter'galop'as li'n la Mort'o kun si'a falĉ'il'o.
—Halt'u, he! — kri'as la Re'kon'o post la Falĉ'ist'o. — Ni ir'u kun'e, mi ja vid'as, ni hav'as la sam'a'n voj'o'n.
—Jes, cert'e, — replik'as la plu'hast'ant'a Mort'o, gvat'ant'e por moment'o al la stat'o de la Sun'o, — sed mi dev'as ĉe'est'i akurat'e, kaj vi iam ajn ven'os ĝust'a'temp'e!
—Ej, ej Krisp'o, vi nun jam eĉ ne boj'as! Ankaŭ la ŝtel'ist'o'n en'romp'ant'a'n vi maksimum'e nur mord'as. Kiel mult'e vi boj'is si'a'temp'e! Ni ĉiu'j pov'is dorm'i trankvil'e, ankaŭ anstataŭ ni vi gard'is la vilaĝ'o'n, — dir'as la najbar'a Er'et'o al Krisp'o.
—Nu jes, amik'o, — replik'as Krisp'o, — tiam mi ankoraŭ est'is entuziasm'ul'o. Mi kred'is, ke se mi jam est'as hund'o, kapabl'a boj'i kaj vid'i ankaŭ en mal'lum'o, mi dev'as gard'i la tut'a'n mond'o'n. Sed nun, dank’ al Di'o, mi est'as trans tio. Vi instru'is mi'n, ke sufiĉ'as atent'i la propr'a'n pord'o'n, kaj ĉef'e lek'i la man'o'n de la mastr'o, kiam ebl'as, sed ĉiu'kaz'e ĉe'est'i la el'ĵet'ad'o'n de ost'o'j, ĉar ali'e ankaŭ ili'n la gvat'em'a'j Najbar'a'j Hund'o'j akapar'os, kaj al ni, Entuziasm'ul'o'j rest'os nur la vigl'a gard'ad'o de la valor'o'j de la vilaĝ'o — kaj de ni'a'j propr'a'j ost'o'j klak'ant'a'j! ...
—Rigard'u, azen'o sur la ŝtup'et'ar'o! — ek'kri'as la Ĉeval'id'o fru'maten'e, ek'vid'int'e dum el'ir'o al plug'ad'o la somnambul'a'n Azen'o'n sur la supr'o de ŝtup'et'ar'o. — Kio'n serĉ'as la Azen'o sur la ŝtup'et'ar'o, kaj kia'spec'a azen'o li pov'as est'i?
—Mi aŭd'is pri cert'a'j azen'o'j, — respond'as la Ĉeval'in'o al la demand'o, — kiu'j sur cert'a ŝtup'et'ar'o brav'e supr'e'n'ir'as; nom'e ju pli grand'a'j, des pli rapid'e, tiel ke foj'e ili jam trov'iĝ'as sur la supr'o, kaj eĉ ne sci'as, kiel ili ven'is supr'e'n, sed fakt'e mi ne vid'is tia'j'n; ebl'e ankaŭ ĉi tiu est'as tia'spec'a!
—Vi cert'e prav'as, — re'parol'as la Ĉeval'id'o, — ĉar li est'as potenc'a ekzempler'o, kaj fakt'e li ating'is tre supr'e'n.
Sed ĉu li ne est'as ebl'e nur somnambul'o? Ĉu mi ne pri'kri'u li'n?
—Eĉ unu'sol'a'n vort'o'n ne dir'u al li, kar'a fil'o, — konsil'is tiam decid'e la Ĉeval'in'o, — ĉar iel ajn ven'as supr'e'n la azen'o'j, supr'e oni titol'as ili'n ali'manier'e, kaj ebl'e vi ofend'us li'n! ...
Est'is aŭtun'o. La gru'o'j pas'is alt'e, kaj marŝ'pret'e jam aranĝ'is si'n V-form'e, nur direkt'o'n ili ankoraŭ ne pren'is ...
La Jun'a'j Gru'o'j, kon'ant'e bon'e la mal'nov'a'n fabel'o'n pri la ”Jun'a Gru'o”, eĉ hazard'e ne ven'is al la pint'o, kaj est'is profund'e konvink'it'a'j, ke ili kondut'as tre laŭ'aĝ'e kaj dec'e.
Des pli ili mir'is, kiam la Mal'jun'a Gru'o de la formaci'o ne'atend'it'e, kun sonor'a voĉ'o komand'is: Jun'ul'o'j al la pint'o!
—Ĉu vi perd'is la prudent'o'n, patr'o, — puŝ'is la Mal'jun'a'n Gru'o'n je la flank'o li'a mal'jun'a edz'in'o, — kontraŭ la ĝis'nun'a'j instru'o'j, praktik'o kaj kutim'o'j vi send'as ĝust'e la jun'ul'o'j'n al la pint'o? Ĉu vi do forges'is la histori'o'n pri la Jun'a Gru'o?!
—Tio est'is antaŭ long'e! — replik'is decid'em'e, kun vast'a flug'il'gest'o la Mal'jun'a Gru'o. — Ĉu ni ne mal'fru'ad'is sufiĉ'e pro ni'a'j mal'nov'iĝ'int'a'j, mal'bon'a'j princip'o'j? Ĉu ni ne post'rest'is ankaŭ sen tio sufiĉ'e de la mond'o? Kaj kiel ajn est'is ĝis nun, la nov'a epok'o, en kiu'n ni en'paŝ'is, postul'as nov'a'j'n princip'o'j'n kaj nov'a'j'n gvid'ant'o'j'n. En angul'o'n do kun la tro'merit'iĝ'int'a'j mal'nov'a'j ”fabel'o'j” kaj ankoraŭ pli mal'nov'a'j ”gru'o'j ni'a'j”. Ĉar ceter'e ni ne nur post'rest'os, sed ankaŭ perd'iĝ'os!! — murmur'is kun firm'a rigard'o la saĝ'a Mal'jun'a Gru'o, kaj re'foj'e, pli sonor'e li vok'is: —Jun'ul'o'j al la pint'o!!!
—Preskaŭ ĉiu parenc'o de vi'a moŝt'o viv'as en kvalit'o de gvid'ant'o front'e de greg'o'j dis'e en la mond'o; kvazaŭ ĉiu'j est'us nask'it'a'j kun marŝal'baston'o, — flat'as la Jun'a Vir'ŝaf'o al la Azen'o ambl'ant'a antaŭ la greg'o, ambici'ant'e sekret'e al la posten'o de la Mal'jun'a Gvid'o'ŝaf'o.
—Tio est'as ĉe ni, azen'o'j cert'e ras'a karakteriz'o, — son'as la respond'o. — Ebl'e ni mem neni'o'n far'is por tio ...
Sed de tie origin'as cert'e, — li daŭr'ig'as alud'ant'e al la kaŝ'at'a intenc'o de la jun'a kandidat'o, — ke la pli'mult'o de la azen'o'j ankaŭ imag'as si'n nask'it'a gvid'ant'o, kaj est'as mal'feliĉ'a, se oni ne tuj de'flank'iĝ'as el li'a voj'o. Kvankam azen'o kaj azen'o: ne sam'as ja!! ...
En si'a preleg'o en vilaĝ'a kultur'dom'o iu el ni'a'j popol'apostol'o'j rakont'is dum la instru'ad'o de vilaĝ'a'j bien'mastr'o'j ankaŭ la fabl'o'n ”La Vent'o kaj la Sun'o” al si'a'j aŭskult'ant'o'j, vol'ant'e konduk'i ili'n al la konvink'o, ke fin'fin'e la mal'bon'o neniam pov'as triumf'i super la ver'a bon'o ...
Ĉar la favor'a'n efik'o'n de la fabel'o la ard'iĝ'int'a'j vizaĝ'o'j ŝajn'is pruv'i, por la pli'profund'ig'o de la instru'o li demand'is: —Ĉu vi kompren'is la fabl'o'n, hom'o'j? — Kaj li atend'is la feliĉ'ig'a'n jes'o'n, kiu en bel'a ĥor'o fakt'e el'buŝ'iĝ'is.
Post iom da temp'o li turn'is si'n al iu mastr'o laŭ'ŝajn'e plej inteligent'a mastr'um'ant'o: —Nu, ekzempl'e sinjor'o mastr'o Andre'o Kis, kia'n senc'o'n vi el'tir'is el la fabl'o?
—Nur tiom, — respond'is sinjor'o mastr'o Andre'o Kis kelk'foj'e ek'tus'ant'e por en'konduk'o inter oft'a'j palpebr'um'o'j, akompan'at'e de ĝeneral'a kaj grand'a aprob'o, — ke ... por tiel dir'i ... ĉu Vent'o, ĉu Sun'o, nun'temp'e jam ĉiu tir'aĉ'as la mantel'o'n de mal'riĉ'ul'o! ...
Kiu est'as najtingal'o kaj kiu paser'o La Jun'a'n Popl'o'n, kon'ant'a'n la bird'o'j'n nur el oni'dir'o'j, precip'e du bird'o'j interes'is, kiu'j'n kompar'at'a'j'n unu kun la ali'a'j li oft'e aŭd'is menci'ad'i.
Li ankaŭ pet'is la proksim'e star'ant'a'j'n mal'jun'a'j'n arb'o'j'n, ke ĉe okaz'o ili montr'u al li, kiu est'as la najtingal'o kaj kiu la paser'o.
—Nu, — respond'as la en'bosk'a'j arb'o'j, — tiel jun'a apenaŭ vi pov'os diferenc'ig'i ili'n unu de la ali'a, ĉar ambaŭ est'as griz'a'j kaj tre simil'a'j unu al la ali'a. Sed se vi pli'kresk'os kaj far'iĝ'os konsider'ind'a person'ec'o, vi cert'e re'kon'os ili'n.
—Kia'manier'e? — demand'is la Jun'a Popl'o sci'vol'e.
—Tiel, — respond'is tiu'j, — ke est'os, kiu kontent'iĝ'os per tio, ke li'a kant'o kelk'foj'e supr'e'n'son'as al vi; tio est'os la alaŭd'o; kaj est'os, kiu, post kiam vi unu'foj'e toler'is, ke li flug'u sur vi'a'n branĉ'o'n, tuj met'os tie'n si'a'n nest'o'n; tio est'os la Paser'o! ...
—Klak, klak! — kri'ad'is la V-form'e ar'iĝ'int'a'j Gru'o'j, kaj lev'int'e si'n en la alt'o'n, ili pren'is direkt'o'n super la aŭtun'a pejzaĝ'o.
La zorg'em'a Gvid'ant'o gvat'ad'is mal'antaŭ'e'n, kaj rimark'is, ke iu Jun'a Gru'o tre post'rest'is.
—Mal'rapid'e! — li komand'as la ar'o'n, — por ke la post'rest'int'a Jun'a Gru'o pov'u re'e al'iĝ'i.
Sed ĉi tiu ne proksim'iĝ'is, eĉ, kvazaŭ ĉim pli post'rest'us.
—Re'flug'u, fil'o, — al'parol'is la Gvid'ant'o iu'n hard'it'a'n jun'ul'o'n, — rigard'u, kio okaz'is al tiu knab'o, ke li ad'e post'rest'as! — Kaj la pas'o'n de la V-form'o li ankoraŭ pli mal'rapid'ig'is.
—Li nur daŭr'e klak'as, kaj atend'as, ke la mont'o'j, val'o'j, arb'o'j re'klak'u al li unu post ali'a, — anonc'as la re'ven'int'a kurier'o.
—Nu, tiam ni las'u li'n ĉi tie. Ne pov'as est'i Ver'a Gru'o, ebl'e nur Grupluma Pav'o, kiu antaŭ tiel long'a voj'o hav'as temp'o'n plezur'iĝ'i pri la propr'a voĉ'o, — dir'is la Gvid'ant'o. Post'e sonor'e li komand'is: Antaŭ'e'n!
Dum hejm'e'n'ir'o el popol'kun'ven'o sid'iĝ'is la Kok'in'o, la Anas'o kaj la Anser'o sub arb'o por ripoz'i.
—Kiel la Najtingal'o hodiaŭ parol'is pri la patr'uj'am'o, i'o'n simil'a'n mi neniam aŭd'is dum la tut'a viv'o! Li preskaŭ super'is si'n mem, — entuziasm'is la Kok'in'o.
—Tamen mi opini'as, ke la Alaŭd'o pli elokvent'is, ol li.
La parol'o de ĉi tiu est'us kvazaŭ pli ard'a, pli flam'a! — dir'as la Anas'o.
—Fakt'e! — ek'parol'as nun kontent'e ankaŭ la Anser'o.
— Da patriot'o'j, dank’ al la Destin'o, abund'as en ĉi tiu mal'grand'a land'o.
—Vi est'as stult'a'j! — inter'romp'as la Paser'o de sur la arb'o la inter'parol'o'n. — Re'memor'u nur la last'a'n pen'eg'a'n, long'a'n vintr'o'n plag'int'a'n ni'n. Kie est'is tiam ĉi tiu'j bel'voĉ'a'j sinjor'o'j? Kiu rest'is ĉi tie kun ni, por el'ten'i kun'e post la abund'a somer'a sezon'o ankaŭ la vintr'o'n de la mal'riĉ'ec'o?! Ili'a unu'a zorg'o est'is port'i si'a'j'n gras'a'j'n krop'o'j'n al pli varm'a'j region'o'j.
Ard'o kaj Fajr'o — iam'a'j rival'o'j en la grand'a greg'o — jam de'long'e port'as kun'e la jug'o'n. De'long'e kaj en pac'o, sed sen'vort'e.
Kvazaŭ la mal'nov'a koler'o ankoraŭ plu'ard'us sub la cindr'o'j de ili'a reciprok'a de'pend'ec'o.
Nun ili ven'as kun la sterk'o'plen'a ĉar'o al kamp'o'voj'o, kie la bien'serv'ist'o halt'ig'as ili'n, kaj de'met'as la jug'o'n de ili'a'j penŝaŭmaj kol'o'j, sed li ŝnur'lig'as ili'a'j'n pied'o'j'n, por pov'i star'ig'i ili'n sur stopl'ej'o'n: ”liber'a'n” paŝt'ej'o'n.
—Dir'u do, Fajr'o, — ek'parol'as tir'voĉ'e Ard'o, — kiel liber'a'j vir'bov'o'j de liber'a greg'o ni ne pov'us pli fru'e paŝt'i ni'n en tia pac'o unu apud la ali'a? Ĉu por tiu ĉi pac'o ni dev'is far'iĝ'i eks'vir'bov'o'j, port'i pez'a'n jug'o'n, est'i lig'it'a'j per pied'ŝnur'o? (Feliĉ'e, ni'a po'kilo'gram'a dis'mezur'ad'o ankoraŭ al neni'u en'kap'iĝ'is!) —Jes ja, kamarad'o, — respond'as kun silent'a, si'n'don'em'a rezign'o Fajr'o, — se krom est'i tiel grand'a'j bov'o'j ni ne est'us ankaŭ sam'e grand'a'j brut'o'j!
—Kial vi ferm'as vi'a'n kalik'o'n, apenaŭ la Sun'u sub'ir'as, et'a fol'ul'o? — dir'as entuziasm'e la ali'a'j flor'o'j al la Portulaketo. — Vi ne pov'as imag'i, kiel mister'a, kiel bel'a est'as la Nokt'o ... Tiam aper'as la Lun'o kaj miriad'o'j da Stel'o'j, kaj pri'bril'as per pomp'a lum'o la tut'a'n ĉiel'volb'o'n ...
—Ho, — respond'as modest'e la Portulaketo, — mi mal'ferm'as mi'a'n kalik'o'n nur al la Plej'majest'a, kaj se li akcept'is mi'a'n ofer'o'n, montr'ant'e al mi si'a'n sen'fin'a'n lum'o'n, mi ferm'as ĝi'n en mi'a'n anim'o'n, kaj mi'n interes'as nek Lun'o'j, nek Stel'o'j.
La Horloĝ'o ĉe la ĝarden'a al'o de la kastel'o, al kiu la labor'ist'o'j orient'is si'n dum ir'ad'o-venad'o, observ'is, ke la tag'dung'it'o'j labor'as nur, se la mastr'o super'rigard'as ili'n, sed tuj, kiam li de'turn'as la okul'o'j'n, ili nur star'ad'as, babil'as kaj fum'as si'a'j'n pip'o'j'n.
Mal'e, oft'e ili okul'um'as supr'e'n al la horloĝ'o: ĉu la hor'o de hejm'e'n'ir'o jam al'ven'is.
—Gard'u vi'n, sen'taŭg'ul'o'j, — decid'is en si la Horloĝ'o, — mi don'os al vi lecion'o'n, al'rigard'u!
Kaj la sekv'ant'a'n tag'o'n la dung'it'o'j kun mir'o rimark'is, ke la temp'o neniel pas'as: la horloĝ'a montr'il'o apenaŭ progres'as.
Ili pens'is eĉ, ke ebl'e ĝi halt'is, sed ajn'foj'e ili supr'e'n'rigard'is, ĝi daŭr'e ir'is, tiktak'is. Tio ja aŭd'iĝ'is kaj ankaŭ vid'iĝ'is.
Ĝust'e tiam preter'pas'is la Mastr'o.
—Sinjor'o Mastr'o, la horloĝ'o difekt'iĝ'is. Ĝi ne funkci'as laŭ'ord'e; eĉ groŝ'o'n ĝi ne valor'as, oni dev'us vend'i ĝi'n al brokant'ist'o. Jam proksim'as vesper'o, kaj ĝi eĉ tag'mez'o'n ne montr'as, — ili plend'is ...
Nun ankaŭ la mastr'o supr'e'n'rigard'is al la Horloĝ'o, sed ne pov'is tuj orient'iĝ'i pri la situaci'o.
La ĝeneral'a'n mir'o'n inter'romp'is la Horloĝ'o, dir'ant'e: —Neni'a mirakl'o okaz'is ĉi tie, sinjor'o Mastr'o, kaj ankaŭ difekt'it'a mi ne est'as, dank’ al Di'o. Mi nur sci'vol'is, kio'n pens'us ĉi tiu'j brav'a'j labor'ist'o'j vi'a'j pri tio, se iu plen'um'us si'a'n dev'o'n al ili sam'tiel, kiel ili al vi, — labor'ant'e nur, kiam ili est'as sub la rigard'o de la mastr'o.
Iu'n bel'a'n maj'a'n maten'o'n la Helik'o la unu'a'n foj'o'n el'met'as si'a'j'n buton'hav'a'j'n kornet'o'j'n, sur kiu'j li hav'as la okul'o'j'n, kaj mir'e-admir'e al'gap'as la kre'it'a'n mond'o'n.
—Bel'eg'a, bel'eg'a, — li dir'ad'is rav'it'e, kaj kun feliĉ'a kontent'o li port'ad'is si'a'n dom'o'n sur la dors'o.
Sed pli mal'fru'e li rimark'is, ke trov'iĝ'as ankaŭ best'o'j, kiu'j nur: ”hop-hop, mi ir'as, kie mi dezir'as”, facil'e flug'ad'as en la frond'ar'o'j de la potenc'a'j arb'o'j. Kaj pro el'rev'iĝ'o li erupci'is: —Tamen nur mizer'a afer'o est'as ĉi tiu konfuz'a mond'o! Kaj iu ajn est'is, kiu kre'is ĝi'n, li dev'is est'i grand'a fuŝ'ul'o!
Kun tio li mal'gaj'e plu'ramp'is.
La sekv'a'n tag'o'n la temperatur'o sink'is, la Sun'o eĉ ne aper'is, kaj unu'e vent'o, post'e baldaŭ grand'eg'a ŝtorm'o est'iĝ'is, kiu'n pri'krom'is terur'a tempest'o kun furioz'a fulm'o'tondr'ad'o ...
La arb'ar'o ve'kri'is, la gigant'a'j arb'o'j klin'iĝ'ad'is, ĝem'ad'is; ie, tie knar'e-krak'e ili frakas'iĝ'is sub la terur'a'j bat'o'j de la martel'ant'a natur'o. Kaj la mal'feliĉ'a'j bird'et'o'j sen'esper'e fuĝ'ad'is tie'n-re'e'n inter la arb'o'j de la arb'ar'o, sed neni'e ili pov'is trov'i rifuĝ'ej'o'n antaŭ la ŝtorm'o, tempest'o, pluv'o kaj hajl'o. Ili'a'j nest'et'o'j kuŝ'is de'ĵet'it'a'j, dis'ŝir'it'a'j dis'e sur la ter'o.
Sol'e la Helik'o hav'is sen'ŝtorm'a'n, sen'hajl'a'n, pluv'imun'a'n tegment'o'n super si en la tut'a arb'ar'o. Li nur halt'is tie, kie la mis'veter'o ating'is li'n, tir'iĝ'is en si'a'n dom'et'o'n, kaj atend'is en silent'a trankvil'o.
Kiam la mis'veter'o pas'is, kaj pov'is de'nov'e dis'rigard'i en la arb'ar'o, kaj vid'is, kio terur'a okaz'is, dum li trankvil'e dorm'et'is en si'a sekur'a dom'et'o, li balanc'is la kap'o'n kaj de'nov'e dir'is: —Tamen bel'a est'as ĉi tiu mond'o, kaj iu ajn est'is, kiu kre'is ĝi'n, li est'is tre saĝ'a!
—Mi jam sid'is sur tiel alt'a arb'o, kiel vi est'as, ankaŭ en la arb'ar'o, — dir'as la Lani'o al la Telegraf'a Fost'o; sed mi ne spert'is, ke la Arb'o'j tie inter'kroĉ'us si'n, aŭ ke ili est'us lig'it'a'j per ia faden'o. Dir'u al mi, por kio serv'as, ke vi inter'lig'as vi'n per ĉi tiu'j drat'o'j?
—Nu ja, amik'o, — respond'is la Fost'o, — est'as facil'e al la Arb'ar'o, li'a'j dis'branĉ'iĝ'ant'a'j arb'o'j pov'as eĉ cent'mil'op'e star'i unu apud la ali'a sen ia ajn lig'o; sed ni, kiu'j tiel mal'mult'op'e kaj tiel dis'e star'as en la mond'o, dev'as iel inter'kroĉ'i ni'n, se ni ne vol'as, ke tempest'o'j laŭ'kapric'e mis'trakt'u kaj teren'ĵet'u ni'n!
La Horloĝ'o'j kolekt'iĝ'is por la 25-jar'a klas'renkont'o, por kies fest'ad'o ili aranĝ'is mult'plad'a'n festen'o'n en la klub'ej'o.
La vesper'o iom pli'long'iĝ'is, kaj kiel en tia'j kaz'o'j kutim'as est'i, ĝi seren'iĝ'is tre bon'humor'a. Kial turn'i kaj tord'i la vort'o'n, la Horloĝ'o'j, en la ard'o de la bon'a humor'o, sen'escept'e intens'e tra'lav'ad'is la gorĝ'o'j'n.
Sol'e la Tur'horloĝ'o gard'is persist'e si'a'n sobr'ec'o'n, kiel ajn oni regal'ad'is, instig'ad'is li'n.
—Nur distr'u vi'n, kamarad'o'j, — li dir'is, — neni'o mal'bon'a ja origin'os el tio, se la Horloĝ'o'j morgaŭ ĝeneral'e mal'fru'os, halt'os, forges'os bat'i, aŭ bat'os ali'o'n, ol ili montr'as kaj invers'e; dum 25 jar'o'j tio pov'as okaz'i unu'foj'e, sed tamen est'us tre strang'e, se io tia okaz'us eĉ nur unu'foj'e kun la Tur'horloĝ'o!
Kaj fakt'e, sekv'a'tag'e la hom'o'j apenaŭ pov'is streĉ'i, funkci'ig'i, re'ĝust'ig'i si'a'j'n horloĝ'o'j'n, kaj la akurat'a'n temp'o'n ili ĉiu'j pren'is malgraŭ'vol'e de la Tur'horloĝ'o!
Koneks'e kun la ĉio'n'renvers'a'j ŝanĝ'o'j de la mond'milit'o Formikio kaj Grilio iel aŭ tiel far'iĝ'is de'nov'e najbar'o'j.
La modern'a'j gvid'ant'o'j de la nov'a'j sam'lim'an'o'j ĉiu'prez'e vol'is star'ig'i anstataŭ la mal'nov'a mal'amik'a stat'o, reg'ant'a inter la du mond'histori'e signif'a'j popol'o'j ek'de tiu cert'a, fabel'ec'a, vintr'a prunt'o la ben'ind'a'n stat'o'n de la amik'ec'o, tial ili inter'konsent'is, reciprok'e en'hejm'ig'i ĉe si la virt'o'j'n de la ali'a popol'o.
—Kiel bel'a est'us, — dir'is la entuziasm'a'j plan'ant'o'j, — iu kore-anim'e muzik'em'a popol'o kun la virt'o'j de labor'em'o, diligent'o kaj ŝpar'em'o; kaj kiel bel'eg'a est'us laŭ'natur'e labor'em'a, fervor'a, komerc'a popol'o pli'nobl'ig'it'a per la kultur'o de la sublim'a muzik'o!
—Neni'o ja est'as pli simpl'a! — dir'is iu gvid'ant'a vir'o.
La muzik'o'n ig'os ek'ŝat'i la Gril'o'j en Formikio, kaj la Formik'o'j aranĝ'os si'a'flank'e labor- kaj ŝpar'kurs'o'j'n en Grilio.
Jen ĉio!
Kaj tiel okaz'is. Pli preciz'e ...
Sed ni ten'u ord'o'n, ni ir'u laŭ'vic'e ...
I.
En Formik'land'o komenc'is la Gril'komitat'o per la plej bon'a'j koncert'fort'o'j. La al'komandit'a popol'o aper'is en ord'o, fin'aŭskult'is la klopod'ant'a'j'n son'ig'ist'o'j'n, eĉ foj'foj'e aplaŭd'is al ili. Sed kiam oni demand'is, kiu anonc'as si'n, por el'lern'i ĉi tiu'n esenc'a'n faktor'o'n de la kultur'o, la muzik'o'n, nek per'mon'e, nek admon'e oni pov'is kapt'i eĉ unu.
Ĉiu'j dis'kur'is, kiel kok'id'o'j, kiam akcipitr'o flug'ĵet'iĝ'as inter ili'n.
Nur la ministr'o de Formikio sukces'is pen'e kapt'i fuĝ'ant'a'n mal'jun'a'n, lam'a'n formik'o'n, de kiu li pov'is demand'i: kio est'as la kaŭz'o de tio, ke la formik'o'j tiel panik'em'e fuĝ'as de la ceter'e kun plezur'o aŭskult'it'a muzik'o, kiam tem'as pri ties eventual'a el'lern'o.
La mal'jun'a formik'o tra'ŝvit'iĝ'is pro tia mal'facil'a demand'o, sed fin'e li ek'parol'is: —Ni formik'o'j ŝat'as la muzik'o'n, volont'e ni ankaŭ aŭskult'as ĝi'n, sed krom tio ĝi est'as por ni meti'o tiel sen'util'a kaj van'a, ke ni nek vol'as okup'iĝ'i pri ĝi, nek hav'as temp'o'n por ĝi. Vid'u, ankaŭ nun, — daŭr'ig'is ard'iĝ'int'e la sincer'a fil'o de la di'o'ben'it'a popol'o, — neni'o'n ali'a'n ni far'is dum la tut'a tag'o, ol ni star'aĉ'is ĉi tie por ĉi tiu'j neni'far'ul'o'j, anstataŭ aplik'i ili'n en la labor'o'j de la plen'e dis'volv'iĝ'ant'a rikolt'o, se ili jam pend'ig'is si'n sur ni'a'n kol'o'n kaj trink'as-manĝ'as je ni'a kost'o .... Sen ĉi tiu'j, sinjor'o, ni viv'is ĝis nun, kaj ni pov'os viv'i ankaŭ plu'e. Punkt'o!
Kaj li jam rapid'is for.
II.
Ne pli sukces'e ag'ad'is ankaŭ la Formik'komitat'o en Grilio! ...
Ja ne mir'ind'e. Ni ja sci'as, ke la Gril'o nask'iĝ'as kun'e kun si'a violon'o, ĝi kvazaŭ en'kresk'as en li'a'j'n man'o'j'n, do tial est'as mem'kompren'ebl'e, ke la labor'o ne tro akomod'iĝ'as en ili'n ...
Krom'e la ŝpar'em'o neniam est'is la kor'afer'o de kant'o'ŝat'a, bohemi'a popol'o!
Ankaŭ ĉi tie oni fin'aŭskult'is la preleg'ant'o'j'n, eĉ trov'is plezur'o'n en ili'a'j sonor'a'j fraz'o'j, sed kiam sekv'is la al'vok'o, nun jam ek, al labor'o, kiu pov'is, far'is si'n nebul'o, dis'vapor'iĝ'is la tut'a loĝ'ant'ar'o de Grilio ... La Gril'ministr'o ankaŭ ĉi tie pov'is ating'i tre pen'e mal'jun'a'n, lam'a'n gril'o'n. De kiu li ricev'is la respond'o'n: —Ministr'a moŝt'o, vi tre bon'e sci'as, ke la gril'a popol'o est'as muzik'ist'a gent'o, ĉe kiu kun'nask'iĝ'as la violon'o, kiel flor'o sur branĉ'o, kaj kiu viv'o'long'e viv'as el tio, kio'n Di'o don'is al ĝi.
—Tiel do, kio ĝis nun est'is bon'a, est'os bon'a ankaŭ post'e! Se rikolt'iĝ'os pli, ni manĝ'os pli, se mal'pli, do mal'pli. Sed mizer'a'n labor'o'n ni ne lern'os, mal'plej de la Formik'o'j, de ĉi tiu vagabond'a, sklav'a popol'o.
Tiel!— Ĉar est'as ja ver'o: Formik'o est'as formik'o kaj Gril'o gril'o!
—Er'et'a amas'et'o est'as ĉi tiu vi'a verk'o, bapt'an'o, — dir'as mok'e la Mont'o al la ĉe si'a'j pied'o'j sen'lac'e fervor'ant'a Talp'o, — neniam far'iĝ'os el ĝi ver'a mont'o ...
—Tio est'as ver'a, — respond'as post iom'a pri'pens'o la Talp'o, — sed oni atend'as mont'o'j'n ne de Talp'o'j; mi mem pens'as: sufiĉ'as, se la Talp'o'j far'as honest'e taŭg'a'j'n talp'mont'et'o'j'n, kaj far'i mont'o'j'n ili konfid'as al tiu, kiu ankaŭ la ali'a'j'n mont'o'j'n kre'is!
—Kiel pov'as est'i, frat'in'o Korv'in'o, ke neni'a fam'o pri vi dis'vast'iĝ'as? — ek'parol'is la Vulp'o sub la arb'o, sur kies supr'o la Korv'in'o plum'um'is si'n. — Kontraŭ'e, vi'a'j pra'ul'o'j ja ĝu'is vast'a'n reputaci'o'n! Ceter'e mi ne mir'as pri vi'a sen'popular'ec'o, mi ja vid'as, vi eĉ mod'a ne est'as.
La Korv'in'o aŭd'is i'o'n pri la fam'ec'o de si'a'j pra'ul'o'j; ŝi aŭd'is ankaŭ, ke ĝi iel rilat'as al la Vulp'o, sed pri tio, kiel la afer'o est'is, ŝi ne hav'is klar'a'n koncept'o'n.
Kaj ĉar last'a'temp'e al ŝi ŝajn'is spert'i cert'a'n mal'estim'o'n flank'e de la ali'a'j bird'o'j, ven'is la demand'o de la Vulp'o kvazaŭ respond'e.
—Nu, vi sci'as, — sen'kulp'ig'is si'n la Korv'in'o, — mi est'as tre okup'it'a per mi'a famili'o. Sed vi prav'as, mi dev'us pli konsider'i mi'a'j'n pra'ul'o'j'n, kaj est'i laŭ'ebl'e pli ind'a je ili'a'j nom'o kaj renom'o. Sed kiel komenc'i en ĉi tiu ard'e varm'a somer'veter'o? — Kaj ŝi fort'e el'spir'is.
—Unu'e vi dev'as est'i mod'a, — konsil'is nun la Vulp'o, — ĉar ali'e la sinjor'o'j nun'temp'a'j mal'dezir'as vi'n inter si.
Do iom da krisp'o'j kaj laŭ'ebl'e plej mal'mult'a vest'aĵ'o. Kio ceter'e tre praktik'a est'as.
Laŭ la ĝarden'o'j pas'is ĝust'e ar'o da sen'plum'ig'it'a'j anser'in'o'j al la lag'o.
—Jen, vid'u, — daŭr'ig'is la Vulp'o, — ĝust'e ven'as grup'o da mod'a'j dam'o'j, por promen'i sur la bord'o de Danub'o ...
Kaj vid'int'e, ke li sem'is en bon'a'n grund'o'n, la ruz'a Vulp'o klopod'is mal'aper'i el la vid'o. Li do ĝis're'vid'is.
—Adiaŭ, frat'in'o Korv'in'o, mi ir'as post mi'a'j afer'o'j.
—Di'o kun vi, — respond'is la Korv'in'o.
Tiam la Korv'in'o zorg'e observ'is la anser'o'j'n de sur la supr'o de la arb'o, kaj vol'ant'e fason'i si'a'n vest'aĵ'o'n laŭ la ili'a'j, ŝi fervor'e ŝir'ad'is si'a'j'n plum'o'j'n, kiu'j fal'ad'is ŝveb'ant'e en la aer'o.
Kaj la ruz'a Vulp'o embusk'is el proksim'a arbust'o la ĉiam pli cert'a'n ĉas'aĵ'o'n.
Al la Korv'in'o est'is tiom agrabl'a la mod'a sen'vest'iĝ'o, ke last'e ŝi ne plu atent'is la model'e elekt'it'a'j'n anser'o'j'n, ŝi nur ŝir'is-pluk'is, kie ŝi nur pov'is, la super'flu'e varm'a'j'n plum'o'j'n ... Ja kresk'os ali'a'j ĝis vintr'o!
Fin'e apenaŭ rest'is plum'et'o'j ie kaj tie sur ŝi.
La Vulp'o bon'e vid'is, ke nun jam ĉio est'as en ord'o, li do aper'is, kaj kun laŭt'a, bon'vol'em'a voĉ'o dir'is: —Ver'e, frat'in'o Korv'in'o, pli fru'e mi forges'is dir'i: ne tro sen'plum'ig'u vi'n, ĉar est'us sen'senc'aĵ'o for'ĵet'i pro la varm'o kaj mod'o tiom da plum'o'j, ke post'e vi ne pov'u flug'i pro tio. Vi ebl'e ne far'is tiu'n mal'saĝ'aĵ'o'n? Mi vid'u, ek'flug'u!
Kaj kvankam la nun jam Mod'a Korv'in'o lev'is si'n sur la flug'il'o'j, sed dum minut'et'o ŝi fal'is sur la ter'o'n, kie la Vulp'o jam atend'is kun etend'it'a'j brak'o'j.
Pri la Gril'o, kiu est'ant'e insekt'o est'is ankaŭ eminent'a kant'ist'o, est'is fier'a'j ne nur la Insekt'o'j, sed eĉ la Bird'o'j!
—Jam-jam ne plu insekt'o, sed ver'a-fakt'a bird'o, — ili deklar'is.
Kaj la Insekt'o'j, kiam dum babil'ad'o'j sur'lang'iĝ'is li'a nom'o, menci'is li'n kiel fam'a'n, grand'a'n parenc'o'n, kaj kun fier'puf'a brust'o ili deklar'is li'n si'a frat'o.
Sed nur somer'e, kiam la Gril'o ankoraŭ hav'is em'o'n kant'i, kaj li'a'j rigid'iĝ'int'a'j fingr'o'j ne frost'iĝ'is al la pra'a muzik'il'o. Kiam kun la al'ven'o de la vintr'o la mal'riĉ'a'j infan'o'j de la Natur'o, do ankaŭ la Insekt'o'j kaj Bird'o'j konsist'ig'is la list'o'j'n de la ricev'ant'o'j de vintr'a proviz'o, la mal'feliĉ'a Gril'o el'las'iĝ'is el ĉiu'j.
—En'list'ig'u li'n la Insekt'o'j, li ja est'as fin'efik'e insekt'o, eĉ se li kant'as, li ja eĉ plum'o'j'n ne hav'as, — opini'is la Bird'o'j.
—En'list'ig'u li'n la Bird'o'j, ja est'ant'e insekt'o li ĉiam ir'as kun ili kaj sen'ĉes'e kant'as, — pens'is kaj dir'is si'a'part'e ankaŭ la Insekt'o'j ...
Kiel post'e la mal'feliĉ'a Gril'o tra'viv'is la vintr'o'n, sci'as nur li kaj la bon'a Kre'int'o!
La Sturn'o kapabl'a facil'e imit'i la voĉ'o'j'n de ĉiu'j bird'o'j, kaj pro tio ĉiam babil'ant'a en la lingv'o'j de ali'a'j bird'o'j komenc'is tro'fier'i pri si'a kapabl'o.
—Mi sci'pov'as turd'e, lani'e, frugileg'e, pig'e ... — li fanfaron'is.
—Bon'e, bon'e, — al'kri'is la Garol'o jam ted'a aŭskult'i la si'n'glor'ig'o'n de la Sturn'o, — sed ĉu vi'a moŝt'o bon'e sci'pov'as ankaŭ la sturn'a'n?
Dum skolt'ad'o la Vulp'o mal'kovr'is kapt'il'o'n prepar'it'a'n por li, sur kies hok'o bel'a pec'o da bon'gust'a fromaĝ'o dis'odor'is.
—Naz'o'tikl'a delikat'aĵ'o, tut'cert'e, — li dir'as lekant'e la buŝ'o'n. — Kaj ankaŭ cert'as, ke mi pli ol neces'e mal'sat'as; tamen ne est'as tiel facil'e super'ruz'i la Mal'jun'a'n Vulp'o'n!
Li komenc'is cerb'um'i, kia'manier'e li pov'us akir'i la propon'it'a'n delikat'aĵ'o'n sen la kun'lig'it'a danĝer'o, aŭ, se neces'e, malgraŭ ĝi.
En ĉi tiu minut'o flug'sid'iĝ'is la Korv'o sur proksim'a'n arb'o'n.
—Hop! — tra'fulm'is la pens'o de solv'o la cerb'o'n de la Vulp'o, kaj ŝajn'ig'ant'e ruz'a'n mien'o'n bon'e aŭd'ebl'e li dir'is: —Nu, dank’ al Di'o, mi sat'iĝ'is, don'u Di'o ankaŭ al tiu, kiu ne hav'is. Nun ni jam ir'u, ni iom ripoz'u. Post tag'manĝ'o agrabl'os iom da dorm'et'o.
—Kaj vi, kar'eg'a fromaĝ'et'o mi'a, ne mal'gaj'u, vi ne rest'os sen societ'o, — li dir'is am'ind'um'em'e, dum li flank'e'n'ir'is al genist'ej'o. — Post ripoz'o mi re'ven'os por vi!
Kaj de pli for'e li re'vok'is: —Ĝis re'vid'o, mi'a fromaĝ'et'o! Ĉe vesper'manĝ'o!
La Korv'o aŭd'is ĉio'n ĉi, sed eĉ por la mond'o li ne ek'parol'us, kiam li ek'vid'is propr'a'okul'e la bon'odor'ant'a'n fromaĝ'o'n rest'int'a'n post la for'ir'ant'a Vulp'o. Mal'e, li observ'is kaj apenaŭ li ĝis'atend'is, ke la Vulp'o mal'aper'u, kaj li pov'u mal'supr'e'n'flug'i al la cert'a ĉas'aĵ'o tiom tikl'ant'a li'a'n naz'o'n.
Kaj kiam la Vulp'o mal'aper'is, li sub'e'n'iĝ'is, kaj zorg'e observ'int'e la bel'a'n pec'o'n da fromaĝ'o kun super'abund'a ĝoj'o li dir'is: —Hej, amik'o Vulp'o, nun ĉi-foj'o'n unu'sol'a'n ne vi super'ruz'os la Korv'o'n, sed li vi'n. Ĉar far'iĝ'os aer'o vi'a esper'o, vid'i ĉi tiu'n delikat'e odor'ant'a'n, bel'a'n pec'o'n da fromaĝ'o ĉe vesper'manĝ'o! Jam ankaŭ ni ek'hav'is sufiĉ'a'n mens'o'n, Amik'et'o! ... Dec'as al ni ne ĉiam nur rest'aĵ'o, sed ankaŭ krom'aĵ'o, mi vol'as dir'i fromaĝ'o! Jes ja, amik'et'o! ...
Kaj kun tio li jam ek'bek'is la fromaĝ'o'n mok'e sur'hok'a'n, je kio la kapt'il'o pren'is li'n.
Mi ne bezon'as dir'i, ke amik'o Vulp'o fulm'o'rapid'e al'tir'iĝ'is, kaj kun envi'ind'a apetit'o konsum'is la nun jam sen'danĝer'ig'it'a'n fromaĝ'et'o'n, kompren'ebl'e kun freŝ'a korv'a garn'aĵ'o.
La Nov'a Kruĉ'o aŭd'is de la Mal'nov'a Kruĉ'o, ke ”long'e ĉerp'as la kruĉ'o, ĝis ĝi fin'e romp'iĝ'as”.
—Nu mi vol'us vid'i tiu'n put'o'n, por kiu mi nur simpl'e romp'iĝ'us! Mi kred'as, la tut'o est'as stult'a popol'kred'o, superstiĉ'o; de'pend'as ja de kruĉ'o! — dir'as la Nov'a Kruĉ'o, kaj tut'e neglekt'ant'e tia'j'n oni'dir'o'j'n ankaŭ li komenc'is — eĉ nur spit'e — ĉerp'ad'i el la put'o!
En la unu'a'j temp'o'j li kompren'ebl'e tre atent'is. Sed post'e li ĉiam pli aŭdac'e turn'is, re'turn'is si'n, eĉ li jam kuraĝ'is frap'iĝ'et'i al la fer'a'j part'o'j de la sitel'o kaj put'rand'o.
En tia'j kaz'o'j la pec'o'j de la Romp'it'a'j Kruĉ'o'j, jam long'e kuŝ'ant'a'j ĉirkaŭ la put'o, kun'sent'e ek'atent'is.
Foj'e, ĉu iel aŭ tiel, ankaŭ la Nov'a Kruĉ'o romp'iĝ'is, kaj li'a'j'n pec'o'j'n oni ĵet'is al tiu'j de la Mal'nov'a'j Kruĉ'o'j ...
Tiam li ek'suspir'is: —Jen nu, est'as ver'o, pri kio la Mal'jun'ul'o'j instru'as si'a'j'n fil'o'j'n! Sed kun ne'matur'a kap'o oni ne kred'as al ili, dum amar'e oni mem ne spert'as!
—Kial vi kresk'ig'as dorn'o'j'n, Prunel'uj'o, de kiu vi dev'us domaĝ'i vi'a'j'n mizer'a'j'n, acerb'a'j'n ber'o'j'n? — demand'as la proksim'a Kratag'o la Prunel'uj'o'n.
—Ja mi far'as tio'n ne por mi, — respond'as la Prunel'o.
Mi sci'as, ke neni'u serĉ'as mi'a'j'n modest'a'j'n frukt'o'j'n. Sed ni hav'as dev'o'j'n ankaŭ kontraŭ ni'a'j kun'frat'o'j! Kiu'j defend'us ekzempl'e la bon'odor'a'n, sed mal'fort'a'n kaj sen'ŝirm'a'n Viol'et'o'n, se mi ne etend'us super ŝi'n mi'a'j'n dorn'o'plen'a'j'n brak'o'j'n?!
Neces'as, ke iu ŝirm'u ankaŭ la sen'ŝirm'a'j'n!
Sur'bord'a'j Arb'o'j Al'ven'int'e al la eben'o, la River'et'o torent'int'a liber'e el inter la mont'o'j ne nur pas'is pli mal'rapid'e pro la Arbust'o'j star'ant'a'j al li sur'voj'e, sed li dev'iĝ'is perd'i temp'o'n ankaŭ por serpent'um'ad'o. Krom'e la baldaŭ arb'iĝ'ont'a'j Arbust'o'j ĵet'is ombr'o'n sur li'a'n bril'a'n surfac'o'n!
La mal'grand'a'j Fiŝ'o'j, kiu'j sent'is mal'varm'o'n en la akv'o sub'ombr'e mal'varm'iĝ'int'a, eksplod'is riproĉ'e kontraŭ la sen'kor'a'j Sur'bord'a'j Arb'o'j: —Sen'dank'a'j! Ne sufiĉ'as, ke vi bar'as la River'o'n nask'it'a'n por liber'ec'o, sur kies sin'o vi viv'as kaj plen'kresk'as, sed eĉ ĵet'as ombr'o'n sur li'a'n bril'a'n surfac'o'n? Hont'u! Mi ne mir'us, se vi est'us Hom'o'j!
—Ho, kiel sen'sent'a'j est'as kelk'a'j arb'o'j al la sopir'e atend'at'a'j dolĉ'a'j sun'radi'o'j de la Printemp'o, al la ĉarm'a ĉirp'ad'o de la anhel'e al'ven'int'a unu'a hirund'o kaj al la am'em'a kares'ad'o de la burĝon'krev'ig'a'j, kar'a'j vent'o'j! — dir'ad'as inter si la ĝarden'rand'a'j jun'a'j Migdal'arb'o'j, kiu'j observ'is, ke la ĝarden'o'n ekster'e garn'ant'a'j Robini'arb'o'j nur mult'e pli mal'fru'e vek'iĝ'as, burĝon'as.
—Bon'e, bon'e, — pren'as sur si'n la alud'o'n unu el la inteligent'a'j Mal'jun'a'j Robini'arb'o'j, — vi ja prav'as, ke cert'a'j arb'o'j ne kred'as blind'e al ĉiu'j vag'ant'a'j vent'et'o'j flat'em'a'j, al la ĉirp'ad'o de iu'j mal'prudent'a'j, tro'fru'e al'flug'int'a'j hirund'o'j kaj al ĉi'a'j tiel nom'at'a'j printemp'a'j sun'radi'et'o'j, sed rekompenc'e ili'a'j flor'o'j neniam frost'iĝ'as!
—Vi, Formik'o'j est'as ver'e grand'a'j stult'ul'o'j, — dir'as la Sciur'o al la Formik'o'j re'konstru'ant'a'j si'a'n detru'it'a'n dom'o'n, — vi'a'n per plur'semajn'a, pen'a labor'o apenaŭ konstru'it'a'n fortik'aĵ'o'n iu ĵus dis'pied'um'is, kaj vi jam de'nov'e ĝi'n konstru'as. Ja ĉiu'moment'e pov'as ven'i iu en ĉi tiu kruel'a mond'o, kaj re'detru'i vi'a'n dom'o'n.
—Tio est'as pur'a ver'o, — respond'is la Formik'o'j. — Sed se oni detru'us ni'a'j'n konstru'aĵ'o'j'n mil'foj'e, ankaŭ mil'unu'a'foj'e ni re'komenc'us konstru'i ili'n! Ĉar per ni'a sen'lac'a fervor'o ne nur ni'a'n sen'pretend'a'n hejm'et'o'n ni iam fin'e re'konstru'os, sed sam'temp'e star'ig'os monument'o'n al la pacienc'o kaj viv'i'vol'o, si'n'disciplin'ad'o kaj ankaŭ fid'o, kiu'j moral'a'j faktor'o'j far'iĝ'os des pli impon'a'j, ju pli oft'e ni dev'os re'komenc'i re'konstru'i ni'a'n sen'pretend'a'n loĝ'ej'et'o'n!
—Dir'u al mi, Papili'o'j, — demand'as ironi'e la Vespert'o la Nokt'a'j'n Papili'o'j'n, — kial vi, est'ant'e nokt'a'j papili'o'j flug'ad'as dum vesper'o'j sen'ĉes'e ĉirkaŭ la lamp'o!
—Tial, — respond'as tiu'j pik'em'e, — ĉar ni ŝat'as la lum'o'n, ne tiel, kiel vi, estim'at'a sinjor'o Vespert'o, kiu laŭ ni'a sci'o naŭz'iĝ'as de ĝi ...
—Nu ne tut'e, est'as cert'e, ke mi ne ŝat'as la lum'o'n, sed se mi tiom ŝat'us ĝi'n, kiom vi, mi simpl'e flug'ad'us tag'e, kiam est'as ver'e hel'e. Tio est'as: mi turn'us mi'n al la Sun'o, la Lum'o de la mond'o, kaj ne kontent'iĝ'us pri i'a'j mizer'e palpebr'um'ant'a'j lamp'et'o'j, en kies mal'fort'et'a hel'o pov'as re'bril'i, plaĉ'ig'i si'n maksimum'e mi'a nur'a bagatel'ec'o! ...
Sur gast'ej'a tabl'o ven'is unu apud la ali'a'n la Art'a kaj la Kamp'a Viol'o'j.
—Ej, nu vid'u, ni ja est'as tut'e egal'a'j. Nur rigard'u! — ek'parol'is fier'e la Art'a Viol'o balanc'ig'ant'e si'n mem'plaĉ'e.
—Tamen ne tut'e, — dir'as modest'e la Ver'a, — ĉar vi hav'as nur kolor'o'j'n, sed ne odor'o'n.
—Tio pov'as est'i, — re'bat'as tiu, sed vi viv'os maksimum'e nur kelk'a'j'n tag'o'j'n, kaj mi est'as viv'etern'a, do sen'mort'a!
—Viv'etern'a vi pov'as est'i, sed ne Viol'o! Ĉar la Viol'o'n oni pov'as mal'facil'e imag'i sen modest'ec'o kaj bon'odor'o, sam'kiel sen orgojl'o kaj fanfaron'ad'o, mem'laŭd'ad'o kaj al'trud'iĝ'em'o, — la Art'a'n Viol'o'n!
—Mi'a statur'o est'as potenc'a, mi'a trunk'o fortik'a, mi'a foli'ar'o ampleks'a, kaj al'don'e al ĉio ĉi la Kre'int'o ben'is mi'n ankaŭ per bel'a aĝ'o mil'jar'a. Laŭ'merit'e mi pov'as est'i fier'a, mi kred'as, — kant'is si'n'plaĉ'em'e la Kverk'o.
—Nu-nu, — ek'parol'as la najbar'a Popl'o, — vi pov'as est'i potenc'a, fortik'a, ampleks'a kaj long'viv'a, Kverk'o, tamen vi ne rajt'as est'i fier'a. Ĉar la valor'o de ni'a viv'o de'pend'as ne de tio, kiel grand'a'j ni est'as, aŭ kiel long'e ni viv'as, sed kio'n ni kre'is. Ĉar se vi vol'as est'i fier'a, kvankam vi'a'j mal'grand'a'j kaj mizer'a'j glan'o'j konven'as maksimum'e nur al pork'ar'o'j, kio est'u ekzempl'e la mal'grand'a, unu'sol'a'n somer'o'n viv'ant'a Frag'uj'o kun trem'ant'a'j branĉ'et'o'j, kies grand'a'j kaj bon'odor'a'j, bon'gust'a'j frukt'o'j ven'as sur la tabl'o'j'n de reĝ'o'j?!
—Reĝ'a Moŝt'o, — plend'as ofend'it'e la jun'a Niz'o al si'a reĝ'a onkl'o, la Agl'o, — ĉi tiu vi'a intern'a sekret'a konsil'ist'o, la Mal'jun'a Strig'o ĝeneral'e apenaŭ re'salut'as mi'n, kaj hodiaŭ eĉ la orel'o'j'n li ne mov'is al mi; est'as plej temp'e sen'ig'i li'n je vi'a favor'o. Ĉar fin'fin'e kio est'as ĉi tiu Strig'o?
—Ne pren'u tio'n por ofend'o, fil'o, — respond'is mild'e la Mal'jun'a Reg'ant'o. — Ankaŭ mi'n li ne ĉiam rimark'as; atribu'u tio'n al li'a mal'jun'aĝ'a miop'ec'o. Kiu'n ni bezon'as, est'as plej prudent'e antaŭ'salut'i. Kaj se mi sen'ig'us li'n je mi'a favor'o, mi damaĝ'us nur ni'n mem; li ja rest'us ankaŭ sen mi'a favor'o la Saĝ'a Strig'o; sed kiel mi pov'us est'i tiel potenc'a sen li'a'j saĝ'a'j konsil'o'j?
La Ran'o'j ir'is plend'i al la Reĝ'o de la Best'o'j.
—La Kre'int'o est'as mal'just'a al ni, — ili dir'as. — Ĉar ankaŭ la Hirund'o'j kapt'as nur muŝ'o'j'n, kul'o'j'n, kaj al ili Li don'is ankaŭ flug'il'o'j'n ...
—Vi ne prav'as! La Kre'int'o tre saĝ'e aranĝ'is ĉio'n, nur ni est'as mal'kapabl'a'j kompren'i tio'n. Al vi ja ven'as la muŝ'o'j kaj kul'o'j sur'lok'e'n, kaj tiu'j dev'as mem ir'i por ili! ...
La Jun'a Muŝ'o kaj la Jun'a Arane'o pro blind'a hazard'o sam'temp'e far'iĝ'is orf'o'j.
Si'a'j'n ge'patr'o'j'n ambaŭ pri'plor'is, en'ter'ig'is, funebr'is laŭ dec'o kaj ord'o. Kaj nur kun temp'o ili ek'pens'is pri si'a futur'a viv'o, kaj koneks'e kun ĝi ankaŭ pri si'a hered'aĵ'o.
—Vi hav'as mizer'e bagatel'a'n hered'aĵ'o'n, kamarad'o, — dir'as kun krud'a sincer'ec'o la Jun'a Muŝ'o al la Jun'a Arane'o: angul'et'o'n kaj meti'o'n de ret'teks'ad'o. Jen ĉio. Rigard'u, mi'a patr'o post'las'is al mi flug'il'o'j'n, dank’ al kiu'j la tut'a mond'o est'as la mi'a!
—Mi tamen ĝoj'as ankaŭ pri tiu bagatel'o, — respond'is modest'e la Jun'a Arane'o. — Ankaŭ mi'a'j antaŭ'ul'o'j ne hav'is pli, tamen ĉiu'j gras'a'j kaj mal'jun'a'j el'las'is la last'a'n spir'o'n. Mal'sat'mort'i Arane'o'n ankoraŭ neni'u vid'is. Dum la Muŝ'o'j, al kiu'j hered'iĝ'as la ”tut'a mond'o”, ne mal'oft'e ja fin'as si'a'n viv'o'n en fremd'a'j inter'fenestr'o'j, — mal'sat'a'j kaj pro si'a aŭdac'o en la ret'o de Arane'o'j! ...
Ni sci'as, ke la Azen'o hav'as la fam'o'n de saĝ'ul'o inter la best'o'j. Kaj ni agnosk'u, ne sen'kaŭz'e.
Foj'e la Vulp'o, envi'ant'e la reputaci'o'n de la Azen'o, ir'is vizit'i li'n, por ruz'e el'pren'i el li la regul'o'j'n de la saĝ'ec'o.
—Majstr'o, — li flat'is al li ruz'e dum ili'a long'a inter'parol'o, — en kio konsist'as propr'a'dir'e la saĝ'ec'o, kiu'n ni tiel alt'e taks'as en ĉi tiu ter'a viv'o. En kio konsist'as ekzempl'e vi'a saĝ'ec'o?
Kaj tiu respond'is: —Ni ĝeneral'e alt'e taks'as la saĝ'ec'o'n. Kaj ni imag'as ĝi'n ia teks'e-plekt'e komplik'a, mal'facil'a afer'o. Kvankam ĝi est'as la plej simpl'a kaj komun'a afer'o en la mond'o. Ĝi est'as neni'o ali'a, ol la komplet'a ek'kon'o de ni mem, kaj la perfekt'a real'ig'o de la konklud'o'j el ĉi tiu ek'kon'o ĉe ni mem. Ĉar jen vid'u, kiel la Anser'o marŝ'as, kiel li ten'as la kol'o'n, vid'iĝ'as, li kred'as si'n cign'o. La Meleagr'o pav'o, la Pav'o ia trans'mond'a est'aĵ'o ... Kaj tiel plu, kaj tiel plu, sen'fin'e ...
Mi'a saĝ'ec'o est'as nur, ke mi sci'as: mi est'as ”azen'o”!
—Mi observ'as ĉi tiu'j'n Fung'o'j'n, — dir'as la Upup'o sur la arb'o'supr'o al la Fring'o, — ĉiam ili sur'hav'as tiu'n grand'a'n ĉapel'o'n. Kun ĝi ili vek'iĝ'as, kun ĝi ili kuŝ'iĝ'as; ebl'e kun ĝi ili ankaŭ dorm'as ... Ĉe la kamp'a'j tio est'us ankoraŭ natur'a, tie ja sun'as, sed ĉi tie, en la arb'ar'o?!
—Vi sci'as, ili rilat'as al ĝi, kamarad'o, — respond'as kun mild'a humur'o la Fring'o, — kiel la ceter'a'j grand'ĉapel'ul'o'j: la hom'o'j. Ili pens'as, se ili hav'as ĝi'n, oni ankaŭ vid'u ĝi'n. Kaj ili nur kred'u, ke ankaŭ kap'o'n ili hav'as sub ĝi! ...
La Azen'o ek'vid'as kvar'ĉeval'a'n kaleŝ'o'n.
Li observ'as, ke en'sid'iĝ'as vigl'a'j, afer'em'a'j hom'o'j, kaj pli for'e ili de'nov'e el'kaleŝ'iĝ'as, kaj vigl'e plu'rapid'as.
Tiam li ek'pens'as: —Mi tie'n-re'e'n transport'ad'as ĉi tiu'n sen'pov'a'n, mem ne mov'kapabl'a'n ter'o'n, ebl'e pro tio, ĉar mi est'as azen'o.
Sed kiel opini'i pri la stult'a'j tir'best'o'j de tiu kvar'ĉeval'a kaleŝ'o, kiu'j transport'ad'as, — eĉ kvar'op'e, — tia'j'n, kiu'j hav'as si'a'j'n bon'a'j'n propr'a'j'n pied'o'j'n, kaj tiel ankaŭ ili mem pov'as ir'i, kie'n ili vol'as!
La Formik'o est'is komenc'e tre diligent'a, mal'riĉ'a hom'o, kiu'n neni'u atent'is. Nek li'a'j pli mal'grand'a'j kun'ul'o'j, nek la eminent'ul'o'j.
Per si'a sen'lac'a diligent'o la mal'riĉ'a Formik'o akir'is ne'grand'a'n kapital'o'n, sed ankaŭ plu'e li viv'is en si'a kutim'a modest'ec'o, kaj ĉar li sci'is, kiel terur'e mal'facil'e est'as komenc'i nov'a'n viv'o'n, fond'i nov'a'n ekzist'o'n sen kapital'o: li decid'is establ'i mal'riĉ'a'n fond'aĵ'o'n por si'a'j kun'civit'an'o'j pli mal'riĉ'a'j ol li.
—La magr'aĉ'a! Li vol'as konkur'i kun ni ... ekzempl'ig'i si'n al ni ... — dir'ad'is la eminent'ul'o'j.
—La ĉifon'a! ... — dir'ad'is li'a'j mal'nov'a'j kaj modest'a'j kun'ul'o'j, kiu'j'n li vol'is propr'a'dir'e help'i ...
Jen, se ni est'as mal'grand'a'j, eĉ bon'o'n ni ne pov'as far'i laŭ'plaĉ'e, sed nur tiel, kiel la soci'a ord'o permes'as!
Koncern'e la popol'ar'a'n proverb'o'n, kiu ebl'e vari'as laŭ region'o'j, est'iĝ'is disput'o inter la Azen'o kaj la Bov'o. La Bov'o asert'is nom'e, ke azen'blek'o ne ating'as la ĉiel'o'n, kaj la Azen'o sci'is tiel, ke bov'o'blek'o ne ating'as la ĉiel'o'n.
La proksim'e neni'far'ant'a'n, lam'a'n hund'o'n Krisp'o tuj ili invit'is est'i arbitraci'ant'o.
Sed la saĝ'a Krisp'o ne ced'is al la pet'o, tra'vid'is la vual'o'n, li sci'is, se oni en'miks'iĝ'as en la disput'o'n de du stult'ul'o'j, fin'e ambaŭ ili turn'as si'n kontraŭ li, tial do li konsil'is: —Mi ne est'as taŭg'a por tiel alt'a ofic'o. Kaj kiom valor'us al vi la juĝ'o de mizer'a, boj'em'a hund'o? Sed jen la Alaŭd'o ... li supr'e'n'flug'as en la alt'o'n, tie li aŭskult'os vi'a'n kant'o'n, kaj li ankaŭ kompetent'as pri kant'ad'o. — Kaj ili fakt'e pet'is la Alaŭd'o'n.
—Sed tre bel'e kant'u, — dir'is la Alaŭd'o turn'int'e si'n al ili, antaŭ ke plen'um'ont'e si'a'n ofic'o'n li lev'iĝ'is sur la flug'il'o'j.
—Vi degel'os de la plezur'o! — kri'is la Azen'o.
—Mi rav'os vi'n! — deklar'is ankaŭ la Bov'o.
Kaj nun la Alaŭd'o supr'e'n'flug'is.
Kaj tie supr'e li nur gir'is, gir'ad'is, kaj kant'is, kant'ad'is.
Sed tiel bel'e, ke kaj la Bov'o, kaj la Azen'o preskaŭ forges'is blek'i, muĝ'i. Neces'is, ke Krisp'o instig'u ili'n.
Fin'e ankaŭ ili ek'blek'is laŭ'ord'e.
Ek'trem'is la tut'a kamp'ar'o, kiam la Azen'o komenc'is: ia, i-a, i-a ...
Tondr'is eĉ la ter'o, kiam ankaŭ la Bov'o ek'muĝ'is: muumuu-mu'u ...
Post'e ili atend'is, atend'is, atend'is ...
Kaj la Alaŭd'o nur kant'is, gir'ad'is supr'e si'n'forges'e, kvazaŭ est'us nek Bov'o, nek Azen'o sur la ter'o.
Kiam li fin'e sat'kant'int'e ĵet'flug'is mal'supr'e'n kaj laŭ si'a kutim'o flug'salt'is sur proksim'a'n ter'bul'o'n, ĉiu'j tri al'rapid'is. Ankaŭ Krisp'o.
—Nu, nur mi'a voĉ'o preter'pas'is vi'n en la Ĉiel'o'n, ĉu, — urĝ'is li'n deklar'i la Azen'o.
—Nur la mi'a, ĉu ne? — nervoz'is ankaŭ la Bov'o.
Sed la Alaŭd'o nur balanc'is la kap'o'n. — Neni'a'n ter'a'n voĉ'o'n mi aŭd'is tie supr'e, — li dir'is.
La ”enigm'o'n” prov'is solv'i Krisp'o al la mal'esper'a'j flank'o'j, kiam li, — kompren'ebl'e el konsider'ind'a distanc'o, — konstat'is: —La proverb'o ver'ŝajn'e dev'as son'i tiel: ”Nek azen'blek'o, nek bov'o'blek'o ating'as la ĉiel'o'n” ...
—Hej, se foj'e mi pov'us fin'e halt'i, ek'loĝ'i por ĉiam en tia pitoresk'a, flor'plen'a, agrabl'a lok'o, — suspir'is amar'e la fajrerkrina, potenc'a Vagon'ar'o preter'galop'ant'a la mal'grand'a'n Rel'gard'ist'a'n Dom'o'n.
—Hej, se foj'e mi pov'us fuĝ'i el ĉi tiu unu'ton'a enu'o, mal'liber'ec'o! Kiel ĉi tiu'j sen'sent'a'j kaj ni'n neglekt'ant'a'j, sen'anim'a'j, fier'a'j vagon'ar'o'j! — suspir'is amar'e sam'temp'e ankaŭ la flor'ornam'it'a, mal'grand'a Rel'gard'ist'a Dom'o kun kolomb'ej'o, bunt'a kok'in'ar'o.
Johano, la pedel'o kaj li'a ĉef'o, la sinjor'o ĝeneral'a direktor'o kun'labor'is jam ankaŭ dum la mond'milit'o. Tiam ankoraŭ en funkci'o de ĉef'leŭtenant'o kaj serv'o'soldat'o.
Est'ant'e proksim'um'e sam'aĝ'a'j, ili hav'is ankaŭ sam'fort'a'n vid'kapabl'o'n, kaj tiel sam'form'a'j far'iĝ'is pli mal'fru'e ankaŭ ili'a'j okul'vitr'o'j.
Por favor'i al Johano, la okul'vitr'ist'o tajl'is eĉ la fram'o'j'n perfekt'e sam'form'a'j. Kompren'ebl'e tiu'n de Johano nur el kupr'o.
Iel-tiel kun la temp'o ĉi tiu'j okul'vitr'o'j foj'e inter'ŝanĝ'iĝ'is dum ili'a'j turn'iĝ'o'j, mov'iĝ'o'j.
Kompren'ebl'e ankaŭ post tio ĉiu'j opini'is, ankaŭ ili mem, or'a'j la okul'vitr'o'j'n de la Ĉef'o, kaj kupr'a'j tiu'j'n de Johano.
Nur la Okul'vitr'o'j kon'is la kar'a'n sekret'o'n de la inter'ŝanĝ'o, kaj kiom'foj'e la sinjor'o'j, t.e. Johano kaj la Ĉef'o rigard'is unu la ali'a'n, ankaŭ la Okul'vitr'o'j inter'okul'um'is...
—Vid'u, — signif'is la bon'humor'a'j okul'um'o'j, — grav'as ne tio, kio vi est'as, sed nur tio, por kio vi'n la stult'a'j hom'o'j konsider'as!
La Hak'il'o'j ir'is al la reĝ'a Kverk'o en la arb'ar'o, por pet'i protekt'o'n kontraŭ la Baston'o.
—Tag'long'e ni labor'as, tajl'as, hak'as la trunk'o'j'n, ŝtip'o'j'n, kaj la Baston'o nur ven'as al ni, kaj bat'as-draŝ'as ni'n ... oft'e li bat'as tiel fort'e sur ni'a'n kap'o'n, ke ĝi eĉ krev'as ... — ili plend'as.
La Kverk'o en'pens'iĝ'is pri la pet'o, kaj post ne'long'e li dir'is: —Fil'o'j mi'a'j, mi kred'as, ke est'as mal'agrabl'e, se cert'a'j baston'o'j nur tiel bat'ad'as al vi la kap'o'n, sed se mi vol'as est'i just'a, mi dev'as dir'i, ke ties kaŭz'o est'as sol'e vi! Ĉar la branĉ'o, kiu al vi nun baston'e foj'e-foj'e bat'ad'as la kap'o'n, pov'us serv'i kun la sam'a util'o ankaŭ kiel bon'a ten'il'o por sark'il'o aŭ falĉ'il'o. Sed kiam vi tajl'as ten'il'o'j'n por sark'il'o'j, falĉ'il'o'j, vi ĉiam elekt'as nur la mol'a'j'n, sen'nod'a'j'n branĉ'o'j'n, ĉar tia'j'n ebl'e est'as pli facil'e tranĉ'i, kaj la pli mal'mol'a'j'n, nod'o'hav'a'j'n vi nur flank'e'n'ŝov'as kaj las'as al la propr'a sort'o.
El'lern'u do, ke tia'j flank'e'n'ŝov'it'a'j branĉ'o'j las'it'a'j al la propr'a sort'o pli-mal'pli fru'e far'iĝ'as baston'o'j, kaj cert'e ja al'bat'ad'as, nom'e des pli krud'e kaj zorg'e, ju pli bon'a'j kaj daŭr'a'j ten'il'o'j por sark'il'o'j kaj falĉ'il'o'j ili far'iĝ'us!
En la arb'ar'o, kie la gril'o'j kaj paser'o'j jam de'long'e kant'is, aper'is foj'e la Alaŭd'o. Kaj kio grav'as: li tuj komenc'is ankaŭ kant'i.
Tio ne plaĉ'is al la paser'o'j kaj gril'o'j.
Ili kun'met'is la kap'o'n. Kaj post'e ili far'is plend'o'n ĉe la korporaci'o, kio'n sekv'is esplor'o.
—Ĉu li pag'as impost'o'n, ĉu li hav'as lo ̧permeson? Ĉu li hav'as licenc'o'n de la gild'estr'o?
Ĉar ĉiu'j ĉi mank'is al la mal'feliĉ'a Alaŭd'o, sen'hezit'e oni deklar'is li'n fuŝ'ist'o, kaj sen'pli'e el'puŝ'is li'n el la arb'ar'o.
De tiam li viv'as kaj kant'as sur kamp'o'j, plug'ter'o'j; dorm'as kaj nest'as sur nud'a ter'o, eĉ sur arb'o'n li ne sid'iĝ'as!
—Ili prav'is. Kio'n serĉ'us ja inter ”registr'it'a'j” meti'ist'o'j mizer'a ”fuŝ'ist'o”?! ...
La Formik'o'j ted'iĝ'is de si'a mal'nov'a loĝ'lok'o, kaj iu'n bel'a'n tag'o'n somer'a'n ek'voj'is por serĉ'i nov'a'n rest'ad'ej'o'n.
Tio est'as kutim'a ĉe ili.
Dum ili marŝ'is, marŝ'ad'is, ili foj'e al'ven'is al potenc'a pir'uj'o, kiu apenaŭ ten'is si'n sub la ŝarĝ'eg'o de si'a'j frukt'o'j. Sub la arb'o kuŝ'is ne unu bel'a pir'o, kaj de temp'o al temp'o kelk'a'j ankoraŭ al'fal'ad'is ...
—Jen vid'u! — ek'kri'is la Gvid'formik'o, konstat'ant'e tia'manier'e la fakt'o'j'n; ĉi tie ni pov'as de'met'i la voj'pak'aĵ'o'n; kaj laŭ la ordinar'a kutim'o formik'a li met'is si'n kun si'a tut'a popol'o al la fond'o de la nov'a hejm'o. La dum'e de temp'o al temp'o fal'ant'a'j'n pir'o'j'n ili bel'e konsum'is, eĉ flank'e'n'met'is iom por la vintr'o.
—Ej, ej, knab'o'j, — ek'kri'is foj'e, post cert'a temp'o la Gvid'formik'o, kiam la pir'o'j iom'post'iom'e mal'aper'is de sur la arb'o, — ĉu vi ne sci'as, ĉu ĉi tiu arb'o hav'is ombr'o'n ankaŭ pli fru'e? Ĉar mi ne memor'as ... Tiel ĝi ja kovr'as tiu'n mal'mult'a'n sun'o'n antaŭ ni, kiu'n la mal'avar'a aŭtun'o ankoraŭ send'us al ni. Supr'e'n'kur'u do tuj, kaj de'ŝut'u ĝi'a'j'n foli'o'j'n! Nu vid'u ĉi tiu'n impertinent'a'n, kiel ĝi aŭdac'as ĵet'i ombr'o'n sur ni'n?!
Kaj tiu'j sen'vort'e obe'is, kaj post kelk'a'j minut'o'j ĉiu'j foli'o'j de la arb'o kuŝ'is sub'e sur la ter'o.
—Jen tiel! — laŭd'is si'a'j'n serv'ist'o'j'n la mal'jun'a ekzekut'ist'o, nun ĝi almenaŭ el'lern'os, kio'n ĝi ne rajt'as, kaj ke ali'foj'e ĝi ne ĵet'os ombr'o'n sur ni'n. Kio ankaŭ real'iĝ'is.
Sed larĝ'e mal'ferm'is la okul'o'j'n la grand'potenc'a Gvid'ant'o de la Formik'o'j, kiam la sekv'a'n somer'o'n la ver'e sen foli'o'j rest'int'a arb'o ankaŭ pir'o'j'n ne kresk'ig'is!
—Pri kio vi mal'gaj'as, sam'sort'an'o, ke vi tiom las'as pend'i la kap'o'n? — demand'as la Cejan'o la apud'e mal'ĝoj'ant'a'n Matur'a'n Spik'o'n.
—Mi en'pens'iĝ'is pri la bizar'aĵ'o'j de la mond'o, — respond'as tiu, — kaj oni ja pov'as foj'foj'e ankaŭ ĉagren'i pri ili!
La Cejan'o mir'is pri la vort'o'j de la Spik'o. Kial ne! Li ja kred'is, ke la sem'abund'a Spik'o cert'e est'as kontent'a pri si'a sort'o!
—Mal'ferm'u bon'e la okul'o'j'n, — daŭr'ig'is la Spik'o, — ĉu ĉi tiu kamp'o ne est'as tia, kvazaŭ kre'it'a ne por virt'o, bon'ec'o, sed rekt'e por mal'nobl'ec'o kaj mal'bon'ec'o? Ĉar ceter'e kiel pov'us okaz'i, ke ekzempl'e dum la bel'eg'a'j frukt'o'j de la nobl'a Pom'uj'o fal'ad'as sen'pov'e en la polv'o'n, eĉ ne pov'as fal'i mal'proksim'e'n de si'a arb'o, la Destin'o proviz'is la Kardu'o'j'n per kroĉ'kapabl'o, dank’ al kiu ili pov'as dis'send'i si'a'j'n grajn'o'n en la mond'o'n, kaj la grajn'o'j de la mal'nobl'a, neni'valor'a Cirsi'o kresk'ig'as eĉ flug'il'o'j'n, kiel la anĝel'o'j, per kiu'j la vent'o'j port'as ili'n, kie'n tiu'j dezir'as ...
Ĉu ne terur'e?!
—Jes ja, se tiel stat'as la afer'o, est'as ver'e terur'e, — konstern'iĝ'as pri la konstat'o'j nun ankaŭ la Cejan'o, — sed tio est'as nur ili'a mal'feliĉ'o, do vi, kiu ricev'is la plej grand'a'n disting'o'n de la mond'o, ne pov'as hav'i kaŭz'o'n por plend'i, vi ja est'as la pan'o de la mond'o! Vi nutr'as la Sinjor'o'n de la Ter'o: la Hom'ar'o'n ...
—Vi prav'as! — susur'is de'nov'e kun dolor'a mal'ĝoj'o la Spik'o, — sed kiu'j'n mi nutr'as kaj por kiu'j mi est'as la ĉiu'tag'a pan'o, ĉe tiu'j la futur'o aparten'as plej oft'e tut'sam'e al la Kardu'o'j, kaj mult'foj'e ĝust'e la sen'valor'a'j, sen'pez'e mal'nobl'a'j Cirsi'o'j hav'as flug'il'o'j'n!!!
—La tut'a mond'o admir'as vi'a'n ne'ordinar'a'n ec'o'n, ĉiam kaj ĉi'e'n kun'port'i vi'a'n tut'a'n pez'eg'a'n dom'o'n ... Pri tio vi ek'de ek'o star'as sol'a en la mond'o, kaj mi ne kred'us, ke iu iam ek'em'us sekv'i vi'n!
Tiel parol'is la mov'iĝ'em'a Zizel'o oft'e petol'ant'a kun la Helik'o pro li'a mal'rapid'ec'o.
—Kiom strang'e est'as por vi, kamarad'o, — respond'as tiu, — ke mi eĉ paŝ'o'n ne far'as sen mi'a dom'o, sam'tiom strang'e est'as por mi, ke vi mal'e, aper'as ĉie sen vi'a dom'o.
Kiu nun dev'as est'i saĝ'a kaj kiu stult'a, rest'as diskut'o ĝis la fin'o de la mond'o. Ĉar kiel en ĉio, ankaŭ en ĉi tio ĉiu konsider'as si'n mem saĝ'a. Kvankam, se konsider'i bon'e la afer'o'j'n de la mond'o, ne est'as ver'ŝajn'e, ke est'as tiom da saĝ'ul'o'j kaj nur unu'sol'a stult'ul'o!
—Ĉu est'as ver'o, vi'a moŝt'o, — demand'as dum intim'a babil'o la kort'eg'estr'o Vulp'o la Mal'jun'a'n Leon'o'n, — , ke iu vi'a pra'ul'o for'kur'is pro la kri'o'j de la kok'o?
—Kiel pov'us est'i ver'a tia mal'saĝ'aĵ'o, fil'o, — respond'is rid'et'ant'e la Mal'jun'a Leon'o. Mal'e, mi mem rakont'is tio'n iam antaŭ long'e, se mi bon'e memor'as, ĝust'e al la Kok'in'o'j.
—Kiel pov'is far'i i'o'n tia'n, vi'a moŝt'o, est'as ja dis'kon'at'e, ke la stult'a'j Kok'in'o'j ĉio'n tuj el'kluk'as. Kaj nun la best'o'j parol'as pri neni'o ali'a dis'e-vast'e, ol ke la Leon'o for'kur'as pro kokerik'ad'o ...
—Eĉ iom'et'e ne pro'zorg'u! Oni parol'u pri ni i'o'n ajn, nur ni hav'u util'o'n el tio, — respond'is la Leon'o. — Ĉar ek'sci'u, ke ek'de kiam mi ek'cirkul'ig'is tiu'n fabel'o'n inter la Kok'in'o'j, ne est'as tag'o, en kiu dum mi'a promen'o, je mi'a grand'a ĝoj'o, ne ek'star'us antaŭ mi jen azen'o, jen bov'o blek'ant'e pli laŭt'e ol la Kok'o kokerik'as; cert'e kun la profund'a konvink'o, ke mi for'kur'os. Kio'n ili ja pov'as atend'i!
La Bradip'o ek'vid'as la Ĝiraf'o'n kun ties terur'e long'a kol'o ronĝ'i foli'o'j'n de sur la arb'o'j.
—Stult'a best'o! — li ek'kri'as. — Aŭ ĉu ne sen'senc'e est'as port'i ĝis'mort'e tiel mis'mezur'a'n kol'o'n, kia'n krom li neni'u port'as en ĉi tiu mond'o, nur pro tio, ke foj'foj'e li ek'hav'as apetit'o'n pri foli'o'j? Por supr'e'n'grimp'i ni est'us kompren'ebl'e mal'diligent'a'j, ĉu? ...
Kaj ali'foj'e la Ĝiraf'o observ'as la Bradip'o'n, kiam tiu, por ronĝ'i foli'o'j'n, mal'supr'e'n'grimp'as de iu arb'o kaj supr'e'n sur la ali'a'n.
—Ej nu, — kri'as ankaŭ ĉi tiu laŭ si'a mens'o, — fakt'e grand'a stult'ul'o est'as ĉi tiu Bradip'o! Ĉar se ni bezon'as i'o'n ĉiu'minut'e, ĉu ne est'as pli saĝ'e por unu- kaj ĉiu'foj'e konform'ig'i ni'n por tio? Por hav'i laŭ'cel'e long'a'n kol'o'n kompren'ebl'e ni est'as mal'diligent'a'j. Kaj krom'e ankaŭ la mod'o ... Sed mal'diligent'ul'o pen'as du'obl'e, est'as ne'domaĝ'e pro li.
Aŭd'is ili'n la Strig'o. Li dir'is en si: —Kia'j azen'o'j est'as ĉi tiu'j saĝ'um'ant'a'j brut'o'j, kiam ĉiu'prez'e ili serĉ'as sen'senc'aĵ'o'n eĉ en tio, en kio kuŝ'as la sen'fin'a saĝ'o de la Kre'int'o. Ĉar jen per kiel bel'a'j variant'o'j Li pov'is ben'i la mond'o'n eĉ en form'o de tiel plump'a'j best'o'j, kiel ĉi tiu'j!
La Dent'o'pik'il'o kvazaŭ persekut'is la Alumet'o'n kiel fuŝ'ul'o'n. Li eĉ kapt'is ĉi tiu'n ĉe la freŝ'a far'o de dent'o'pur'ig'ad'o. Li ankaŭ ek'ir'ig'is proces'o'n kontraŭ li.
—Mi est'as nur amator'o, kaj mi funkci'as maksimum'e el komplez'o aŭ neces'o, — defend'is si'n la Alumet'o dum la proces'o.
Sed la tribunal'o ne akcept'is li'a'n defend'o'n deklar'ant'e: —La argument'o de la defend'o, ke la akuz'at'o praktik'is si'a'n ne'lern'it'a'n meti'o'n nur kiel amator'o kaj ne profesi'e, est'as rifuz'it'a. La esprim'o ”amator'o” est'as nom'e uz'at'a ne nur en la literatur'o. Ne'kompetent'ul'o est'as ja sur ĉiu'j ceter'a'j teren'o'j fuŝ'ul'o!
La venen'o kaj febr'o de la ras'ism'o, tiel kontraŭ'star'ig'ant'a la popl'o'j'n de la mond'o, eĉ jam ankaŭ la pac'am'a'j'n individu'o'j'n de la popol'o'j, ven'is iel-tiel jam eĉ al la insul'land'o'j de la frukt'o'j, la Frukt'o'ĝarden'o'j. Kaj baldaŭ trov'iĝ'is tut'a tend'ar'o, kiu postul'is, ke — sam'e kiel ĉe la Hom'o'j — oni esplor'u la origin'o'n, de'ven'o'n kaj sem'o'j'n de cert'ul'o'j.
Kaj kiu pruv'iĝ'as fremd'a, tiu'n oni eksterm'u aŭ almenaŭ el'loĝ'ig'u!
Kaj la deleg'it'o'j de la parti'o port'is ĉi tiu'j'n postul'o'j'n al la veteran'o de Frukt'o'land'o, la Mal'jun'a Jugland'uj'o, kiu respond'is al ili: —Vi est'as mal'saĝ'a'j! Ne est'as cert'e, ke se io konven'as al iu popol'o, tio konven'as ankaŭ al ali'a. Kiom da popol'o'j, tiom da gust'o'j! Ceter'e mi kon'as tia'j'n teori'o'j'n de la Hom'o'j, re'nask'iĝ'ant'a'j'n de epok'o al epok'o. Ne unu tia'n mi vid'is dum mi'a long'a viv'o. Tamen se iu el ili est'us tiel bon'a, kia ĝi'n deklar'is kaj promes'is ĝi'a'j propon'ant'o'j, ne neces'us pli nov'a anstataŭ ili. Sed ceter'e la Arb'o'j dev'us est'i pli serioz'a'j, ol la Hom'o'j. Ni rajt'as perd'i ni'a'n sobr'a'n mens'o'n pro nenies mod'a'j koncept'o'j. Laŭ la sobr'a mens'o oni ja pov'as kaj dev'as taks'i arb'o'n ne laŭ ties origin'o, de'ven'o aŭ eĉ sem'o'j, sed sole-nur'e laŭ ties frukt'o'j. Se al mi kresk'ig'as iu arb'o buter'pir'o'j'n, ĝi'a'j sem'o'j pov'as est'i por mi eĉ kratag'a'j. Mi jam vid'is fremd'sem'a'j'n, do greft'it'a'j'n arb'o'j'n, eĉ plur'a'j'n, kiu'j kresk'ig'is pli nobl'a'j'n frukt'o'j'n, ol ajn'a'j kun sam'spec'a'j sem'o'j. Kaj eksterm'i oni dev'as, fil'o'j mi'a'j, nur arb'o'j'n, kiu'j produkt'as aŭ neni'o'n, aŭ tia'j'n stult'aĵ'o'j'n, kiel ĉi tiu vi'a tro'ig'it'a kaj mal'san'ec'a ras'ism'o!
Inter la Lup'o kaj la Vulp'o ir'is ek'de jar'dek'o'j kaŝ'a konkur'ad'o. Ĉiu el ili jam vol'us far'iĝ'i reg'ist'ar'a ĉef'konsil'ist'o, kaj se ebl'as, ankaŭ super'i si'a'n rival'o'n en tio. Por tio ili ne mal'pret'is uz'i la plej ruz'a'j'n artifik'o'j'n unu kontraŭ la ali'a.
Nun la Lup'o hav'is la ide'o'n, ke por la 25-jar'a jubile'o de la reg'ad'o de la reĝ'o li organiz'os procesi'o'n, kiu'n li konduk'os antaŭ Li'a'n Moŝt'o'n, esperant'e per tio cert'a'n sukces'o'n.
Escept'e la Vulp'o'n li vizit'is ĉiu'j'n, por gajn'i ili'n por la procesi'o, kio ir'is tre glat'e, ja ĉiu'j am'is la reĝ'o'n pro li'a mild'a reg'manier'o.
—Nu, — pens'is la ”amik'o'j” de la Vulp'o, — nun ven'is fin'o al li'a ruz'ec'o!
En la unu'a moment'o la sagac'ul'o ankaŭ perpleks'iĝ'is, sed ne pro tio est'as ruz'a la ruz'ul'o, ke post tra'pens'it'a nokt'o li ne pov'us el'cerb'ig'i i'a'n kontraŭ'rimed'o'n, aŭ se neces'as, kontraŭ'venen'o'n, eĉ kontraŭ la plej truk'it'a super'ruz'o! Li ja nask'iĝ'is ne en Naivujo!
—Sed kio'n vi kontraŭ'far'os, — sci'vol'is li'a'j amik'o'j, — ĉi tiu ja est'as ver'e tiel bon'a ide'o, ke pli bon'a'n apenaŭ vi pov'os kontraŭ'star'ig'i.
—Nur atend'u, ĉio hav'as si'a'n temp'o'n. Ĉar ne ekzist'as tiel grand'a ruz'aĵ'o, kiu ne est'us super'ebl'a, ĉef'e se la Vulp'o cerb'um'as pri tio!
Kaj la tag'o'n antaŭ la procesi'o ne nur la best'o'j, sed mem la Lup'o aŭd'as mir'konstern'it'a la Vulp'o'n, kiel tiu dis'anonc'as impet'e-trumpet'e al ĉiu'j ĉe strat'angul'o'j, ke por la 25-jar'a jubile'o de la reg'ad'o de la reĝ'o la Vulp'o konduk'os ekster'ordinar'a'n procesi'eg'o'n, en kiu li mem port'os la flag'o'n, kaj kiu'n ĉiu'j part'o'pren'os, kiu do est'os tiel grand'a, kia'n neni'u vid'is, ek'de kiam la mond'o ekzist'as.
La Lup'o ne ĉes'is dank'i la Vulp'o'n por ĉi tiu altruism'a kaj ne'atend'it'a, brav'a amik'ec'o, afabl'ec'o.
Vid'ant'e tio'n la amik'o'j de la Vulp'o jam neniel kompren'is la afer'o'n. Ili kred'is, ke ili'a amik'o frenez'iĝ'is. La sen'pov'a envi'o frenez'ig'is li'n.
Kaj nur temp'e de la procesi'o ili ek'kompren'is si'a'n ruz'eg'a'n estr'o'n, kiam post la Vulp'o ten'ant'a alt'e la flag'o'n li sol'a paŝ'ad'is en la ”procesi'o” ...
La ekster'ordinar'a'n procesi'eg'o'n nom'e ĉiu'j vol'is v i d i !
Fuĝ'int'e el si'a kapt'it'ec'o la Garol'o, ekip'it'a per la scienc'o el kelk'a'j hom'a'j vort'o'j postul'is al si kaŭz'e de si'a ”kler'ec'o” apart'a'n respekt'o'n de si'a'j kun'bird'o'j en la arb'ar'o.
Iu'n foj'o'n li fier'aĉ'is per si'a ”scienc'o” antaŭ si'a'j ne'mal'mult'a'j admir'ant'o'j ĝust'e sur arb'o, en kies kav'o la Strig'o loĝ'is.
Kiam la Strig'o fin'aŭskult'is la ”preleg'o'n”, el'star'iĝ'int'e en si'a pord'o li dir'is al la arb'ar'a'j bird'o'j: —Mal'saĝ'a'j vi est'as, ke vi las'as vi'n rav'iĝ'i de tia'spec'a papag'o'kler'ec'o. Ja ĝust'e la kontraŭ'o'n de la kler'ec'o pruv'as tio, eĉ inter hom'o'j, se iu babil'aĉ'as sen neces'o kaj senc'o parker'ig'it'a'j'n vort'o'j'n. Kiel tio pov'us est'i la montr'il'o de kler'ec'o ĉe ni, best'o'j?
Por vid'i nov'nask'it'a'n bov'id'o'n, kutim'e la tut'a dom'an'ar'o ven'as vizit'e, oft'e eĉ la najbar'o'j.
—Ho, kiel mult'e da hom'o'j, — ĝoj'eg'is la nov'nask'it'a bov'id'o tiam ankoraŭ ne vid'int'a hom'o'j'n. Kaj kiel mult'spec'a'j! Et'a'j, grand'a'j, pli grand'a'j ...
—Est'as ja cert'e, — re'ĝust'ig'as nun la bov'in'o la vort'o'j'n de si'a id'o, — ke da hom'o'j est'as mult'e, ebl'e pli, ol neces'us, sed mult'spec'a'j mi ne dir'us ili'n. Eĉ! Esenc'e ili est'as nom'e du'spec'a'j. Kiu'j tut'tag'e falĉ'as sur la kamp'o, kaj vesper'e-maten'e plen'ig'as ni'a'n manĝ'uj'o'n, kaj kiu'j ĉiam nur port'as la sitel'o'n kaj melk'as ni'n por la lakt'o.
En la mez'o plej intern'a de la grand'eg'a arb'ar'o star'is unu apud la ali'a ties plej grand'a arb'o kaj plej mal'grand'a arbust'o.
Sur la supr'o de la arb'o konstru'is la Agl'o, kaj sub la arbust'o la Troglodit'o si'a'n nest'o'n.
La mal'jun'ul'o'j ir'is ĝust'e por nutr'aĵ'o, kaj la bird'id'o'j rest'is sol'a'j kaj supr'e, kaj sub'e.
La jun'a Agl'o dir'as tiam al la jun'a Troglodit'o: —Mi jam morgaŭ lev'os mi'n sur la flug'il'o'j, kaj pas'os rekt'e al tiu kontraŭ'star'ant'a, terur'e alt'a mont'o. Sur ties plej supr'o'n!
—Ankaŭ mi morgaŭ for'las'os mi'a'n nest'o'n, — respond'is la mal'grand'a Troglodit'o, kaj ankaŭ mi tie'n flug'os!
—Ni konkur'u! — dir'as nun la Agl'id'o.
—Bon'e, — akcept'as la mal'egal'a'n propon'o'n la mal'saĝ'et'a, mal'grand'a Troglodit'o.
Kaj la sekv'a'n maten'o'n, kiam ili de'nov'e rest'is sol'a'j, ili for'las'is si'a'j'n nest'o'j'n, kaj ambaŭ flug'is rekt'e sur la supr'o'n de la kontraŭ'star'ant'a mont'o'gigant'o.
Sed kiel ajn la Troglodit'o rapid'is, kiel ajn li klopod'is kaj fervor'is super si'a'j fort'o'j, la Agl'o ating'is la unu'a la pint'o'n.
Hejm'e post'e rakont'ant'e la afer'o'n detal'e-total'e, la jun'a Agl'o entuziasm'e fanfaron'is al si'a patr'in'o pri si'a triumf'o super la mal'grand'a Troglodit'o.
Kaj la Agl'in'o replik'is: —Unu'e el'lern'u, fil'o, ke por Agl'o pov'as est'i ind'a konkur'ant'o nur Agl'o; krom'e vi ek'ir'is de la supr'o de grand'a arb'o, kaj li el sub mal'grand'a arbust'o!
—Sed patr'in'o, — insist'is la jun'a Agl'o, — de sub la arbust'o ĝis la arb'o'supr'o la distanc'o est'as fin'fin'e nur kelk'a'j metr'o'j; ĝi'n pov'us facil'e kompens'i la Troglodit'o dum la long'a voj'o! ...
—Vi tromp'as vi'n, fil'o! La distanc'o'n, kiu est'as ĉe ek'ir'o inter la sub'o de la arbust'o kaj la arb'o'supr'o neniam oni pov'as kompens'i per ajn'a fervor'o kaj klopod'o!
—Kial oni nom'as vi'n plor'a, Salik'o, mi ja vid'as, ke vi bel'e progres'as. Vi hav'as bel'a'j'n branĉ'o'j'n, foli'ar'o'n, la Sun'o bril'as al vi, la ĉiel'a ros'o asperg'as vi'n, eĉ flor'o'j'n vi hav'as!
— dir'as Muŝ'kapt'ul'o sid'ant'a sur tomb'o'ŝton'o al la Plor'salik'o star'ant'a en angul'o de la tomb'ej'o.
—Est'as ja ver'o, ke mi sam'tiel hav'as branĉ'o'j'n, foli'ar'o'n, kiel la ceter'a'j arb'o'j, kaj la Sun'o sam'tiel bril'as al mi, la pluv'o sam'e asperg'as mi'n, kiel iu'n ajn el mi'a'j arb'o'frat'o'j, sed kiom tio valor'as, se malgraŭ ke mi est'as arb'o, bird'o neniam met'as nest'o'n sur mi'a'j'n branĉ'o'j'n, por kant'i neniam flug'as sur mi'n, kaj krom'e al mi ofic'as atent'ig'i ĉiu'j'n pri humil'ec'o kaj pas'em'o. Kial do mi ne est'us plor'em'a? ...
—Vi ja hav'as ne nur foli'ar'o'n, branĉ'ar'o'n, sed ankaŭ bel'a'j'n flor'o'j'n!
—Est'as ver'o, ke printemp'e mi hav'as ankaŭ flor'o'j'n. Ĉe la re'viv'iĝ'o de la natur'o ĉiu'j herb'o'j, arb'o'j, flor'o'j dev'as pli'bel'ig'i si'n, sed kiom tio valor'as? Ankaŭ la flor'o'j de la Plor'salik'o est'as ja flor'o'j plor'salik'a'j! ...
For'rev'e aŭskult'is la Anser'o dum paŝt'iĝ'o la najtingal'o'n el'sonor'ant'a'n ĝis la arb'ar'rand'o.
Kiam foj'e li sukces'is ankaŭ ek'vid'i li'n, li al'parol'is li'n: —Ĉu vi sci'as, kamarad'o, ke bel'eg'e vi kant'as?! Kiel domaĝ'e est'as, ke apenaŭ iu aŭd'as ĉi tiu'n bel'eg'a'n kant'ad'o'n. Kial vi ne ven'as en la vilaĝ'o'n, tie vi ja hav'us amas'o'n da aŭskult'ant'o'j!
—La Paser'o'j mort'bat'us mi'n tie, — respond'is la Najtingal'o. Tie ili est'as ja la sinjor'o'j. Kaj ni sci'as, ve al tiu, kiu ie sci'as pli mult'e, aŭ i'o'n vol'as far'i pli bon'e, aŭ pli bon'e aŭdac'as sci'i, ol la sinjor'o'j!!!
La Mal'jun'a'n Gril'o'n, instru'ant'a'n si'a'j'n fil'o'j'n antaŭ ili'a unu'a ek'voj'o, ke ili atent'u, ĉar preskaŭ ĉiu est'as mal'amik'o de la mal'grand'a ver'dir'a gril'o, traf'is la hazard'a bon'ŝanc'o, ke la preter'ĉas'ant'a Leon'o ek'ripoz'is ĝust'e antaŭ li'a sid'ej'o.
La Mal'jun'a Gril'o tuj son'ig'is kant'o'n, kaj ramp'ant'e ĉiam pli supr'e'n sur alt'a herb'o'tig'o, aŭdac'is ven'i preskaŭ ĝis la frunt'o de la Best'o'reĝ'o, kaj tiom li violon'is al li en la orel'o'j'n, ke li preskaŭ krev'is pro la klopod'o.
La Grand'a Reĝ'o rev'em'e aŭskult'is la kant'et'o'n.
Kaj kiam li re'freŝ'iĝ'is el si'a lac'ec'o, kaj dank'ant'e la komplez'a'n gast'am'o'n per afabl'a rid'et'o for'ir'is, la mal'grand'a'j gril'o'j sci'vol'e demand'ad'is: —Kiu est'is tio? Kaj kiel vi aŭdac'is star'iĝ'i antaŭ li? Kial vi ne kaŝ'is vi'n, li est'is ja terur'e grand'a. Ĉu vi ne tim'is li'n?
Kaj la Mal'jun'a Gril'o, kvazaŭ daŭr'ig'ant'e la inter'romp'it'a'n instru'ad'o'n, dir'is: —Tio est'is, fil'o'j, mem la Leon'o. La Reĝ'o de la Best'o'j.
La plej fort'a, potenc'a inter ĉiu'j best'o'j!
—Ĉiel'o alt'a! Ĉu la Reĝ'o de la Best'o'j? Kaj vi tamen ne tim'is li'n?
—Ne! Ĝust'e pro tio ne. Ĉar ek'sci'u, ke la Ver'a'j'n Grand'ul'o'j'n karakteriz'as ĝust'e, ke por kontraŭ'ul'o'j ili elekt'as potenc'ul'o'j'n konven'a'j'n al si, por el'star'iĝ'i en la inter'batal'o'j. Por decid'i, kiu est'as pli fort'a inter fort'ul'o'j, pli nobl'a inter nobl'ul'o'j kaj kiu pli grand'a inter grand'ul'o'j! Kaj por persekut'i sen'kaŭz'e tiel ne'damaĝ'a'j'n mal'grand'ul'o'j'n ni'a'spec'a'j'n mal'alt'iĝ'as nur la impertinent'a'j kok'in'o'j, frugileg'o'j, paser'o'j, si'n'puf'a'j ran'o'j kaj la envi'a'j hund'o'j! ...
La Bov'a cerb'aĵ'o tre konstern'iĝ'is, kiam oni port'is li'n en plad'o sur la tabl'o'n, kaj bel'e garn'is per bril'a'j manĝ'il'o'j.
Per ia abrupt'a ek'sent'o intu'a li subit'e ek'konsci'is si'a'n fat'o'n.
—Iu ajn pov'as dir'i i'o'n ajn, tio ne hav'os bon'a'n fin'o'n.
Ĉi tie io ne est'as en ord'o. — Li sent'is tio'n.
Kaj ĉar neni'o'n ali'a'n li pov'is far'i, si'n'don'e li tiel medit'is: —Jen est'as ver'o: dum stult'ul'o eĉ per si'a iom'et'a cerb'o pov'as komenc'i neni'o'n, la saĝ'ul'o facil'e uz'as ankaŭ tiu'n de ali'ul'o!
Ankaŭ ĉe la best'o'j dis'vast'iĝ'is la venen'o de grand'ec'o. Iu Pork'o kresk'is, gras'iĝ'is tiel grand'a, kiel bel'e kresk'int'a bov'id'o.
El tut'a Bov'o'land'o oni admir'e vizit'ad'is li'n.
—Kiom valor'as, — li rimark'ig'is, kiam li'a'j kun'ul'o'j admir'ad'is li'a'n grand'ec'o'n, — se mi est'as eĉ tiel grand'a, kiel bov'o. Eĉ la plej et'a elefant'o est'as pli grand'a, ol la plej grand'a Pork'o!
La cigan'o'j plan'is por la nokt'o ”vizit'o'n” al iu farm'o'dom'o, kaj pro tio iu mal'jun'ul'o el ili far'as inspekt'o'n ĉirkaŭ la dom'o; kaj kun'e ankaŭ li'a fil'o.
Mal'grand'a hund'o frenez'e kur'atak'as, preskaŭ mord'as ili'n, dum la potenc'a ŝaf'hund'o ĉen'it'a apenaŭ nur ek'atent'as, rigard'as, observ'et'as ili'n.
La mal'jun'a cigan'o alsingardumas, kaj el'serĉ'int'e grand'eg'a'n ŝink'o'pec'o'n ĵet'as ĝi'n antaŭ la Grand'a'n Hund'o'n.
Tiu avid'e kapt'as por ĝi.
La Mal'grand'a Hund'o rigard'as la afer'o'n; ankaŭ li'a'n naz'o'n tuŝ'is la dezir'vek'a odor'o de la bel'a ŝink'o'pec'o, kaj li jam apenaŭ boj'as. Kvazaŭ ankaŭ li atend'us i'a'n donac'et'o'n.
La mal'jun'a cigan'o pren'as nun pli ĉifon'a'n sak'o'n, kaj ĵet'as i'o'n ankaŭ al ĉi tiu. Sek'a'n pan'krust'o'n.
—Kial vi ĵet'is al ili frand'aĵ'o'n, kaj kial ŝink'o'n al la grand'a? — demand'as nun la fil'o si'a'n patr'o'n for'ir'ant'e.
—Por ke ili silent'u.
—Sed la Grand'a Hund'o kun tiu bril'a ĉen'o sur la kol'o eĉ ne boj'is ...
—Al la Grand'a'j Hund'o'j ŝuld'iĝ'as frand'aĵ'o ankaŭ tiam, nom'e laŭ tio, kiel bril'a'n ĉen'o'n ili hav'as sur la kol'o, se ili ne boj'as. Eĉ ĝust'e por tio, ke ili ne boj'u. Tiel postul'as la pra'a Regul'o!
—Ni origin'as el nub'o'j ŝveb'ant'a'j en sun'bril'o, dis'ĵet'ant'a'j fulm'o'j'n, ni'a voj'o konduk'as el la alt'o de majest'a'j mont'o'j ĉi tie'n, kaj ni'a mult'nombr'o reg'as la tut'a'n Ter'o'n, — fier'as la Akv'o, — pro kiu kial'o kaj rajt'o vi flos'aĉ'as, reg'as sur ni, vi mal'nobl'a ole'o el'ŝpruc'ant'a el la mal'lum'o de la ter'o, fund'o de la mar'o?!
—Kar'a fil'o, — respond'as ĉi tiu trankvil'e, — je estrad'o, reg'ad'o rajt'ig'as ni'n, prav'e, ne ni'a origin'o aŭ mult'nombr'ec'o, sed sol'e ni'a'j pli alt'a'j kapabl'o'j! Kaj, — daŭr'ig'as la Ole'o, — se vi nun sub'tret'us mi'n en vi'a orgojl'a mem'fid'o, post'e vi mem trud'iĝ'us de'nov'e lev'i mi'n ĉi tie'n.
—Mi montr'os al vi! — erupci'is en muĝ'ad'o'n la ofend'it'a mar'o, kaj en si'a terur'a furioz'ad'o tret'is sub si'n la Ole'o'n kviet'e balanc'iĝ'ant'a'n sur li'a surfac'o.
Sed kiam li'a furioz'ad'o fin'iĝ'is, kaj en li'a vast'a amas'o vek'iĝ'is de'nov'e la sobr'a kompren'em'o, okaz'is tiel, kiel la Ole'o antaŭ'dir'is!
Verm'o'j inter herb'o'j avid'e okul'sekv'is preter'galop'ant'a'n Vagon'ar'o'n.
—Ĉi tiu grand'a parenc'o ni'a impet'as, amik'o, — ek'parol'is iu, — kvazaŭ li hav'us flug'il'o'j'n, kvankam li est'as tiel pez'eg'a. Kaj ni pen'e tir'as ni'a'n apenaŭ'a'n korp'et'o'n!
—Tamen oni ne envi'u li'n, — respond'as iu ali'a. Ankaŭ la grand'ec'o hav'as si'a'n kruc'o'n. Vid'u, si'a'j'n enorm'a'j'n fort'o'n kaj rapid'ec'o'n li dev'as dispon'ig'i por serv'o al ali'ul'o'j, kaj pov'as direkt'iĝ'i nur tie'n, kie'n oni konduk'as aŭ pel'as li'n ... Dum ni'n ordon'as neni'u, ni ir'as tie'n, kie'n plej plaĉ'e, ni marŝ'as tiel, kiel plej bon'e kaj ni halt'as tie, kie plej agrabl'e!
La unu'a'n tag'o'n tre'eg'e mult'a'j salut'is la nov'bak'it'a'n sinjor'o'n leŭtenant'o'n. Ebl'e eĉ la arb'o'j, arbust'o'j, flor'o'j ...
Apenaŭ li pov'is re'salut'i.
Iel-tiel okaz'is, ke ĉi tiu'n tro'abund'o'n da honor'salut'o'j, bon'ven'ig'o'j atribu'is al si la Ĉap'o, dekor'it'a per insign'o'roz'o, de la leŭtenant'o. Sekv'e li komenc'is poz'i si'n tro-tre mem'fid'e.
Sed je tio streĉ'is si'n ankaŭ la Jak'o.
—Ebl'e brav'a, sed ne prav'a! La rang'o'n indik'as la stel'o, la honor'salut'o ŝuld'iĝ'as al ĉi tiu, kaj la stel'o'n port'as mi!
Kaj sam'e al si postul'is la honor'ig'o'j'n pro si'a sonor'a tint'ad'o la bril'ant'a Glav'o, kaj apelaci'ant'e al si'a'j klak'ant'a'j spron'o'j ankaŭ la bril'polur'it'a'j Bot'o'j.
Kaj kiam la mastr'o de'met'is ili'n, tiu'j plu disput'is pri tio dum plur'a'j hor'o'j.
—Ni far'u prov'o'n, — propon'is la Ĉap'o por el'ir'voj'o.
Pri tio ili ĉiu'j konsent'is, trankvil'iĝ'is.
Ili pren'is Bird'o'tim'ig'il'o'n, sur'met'is al li ĉap'o'n, ĉar tio est'is la prov'o, kaj star'iĝ'is kaŝ'observ'i.
Sed neni'u li'n honor'salut'is. Eĉ, paser'o'j sid'iĝ'is plej impertinent'e sur li'a supr'o ...
Kaj ne pli bon'a'n ŝanc'o'n hav'is ankaŭ la stel'ornam'it'a Jak'o, la bril'e klak'ant'a Glav'o kaj la spegul'bril'a'j Bot'o'j kun la sonor'ant'a'j spron'o'j! Eĉ, kiam ili ĉiu'j met'is si'n sur li'n, ankaŭ la Bird'o'tim'ig'il'o ne.
Kaj tiam ili frap'konsci'is la grand'a'n ver'o'n, ke la honor'ig'o en la salut'o'j est'as adres'at'a ne ja al la tro'mem'fid'a Ĉap'o, nek al la stel'ornam'it'a Jak'o, klak'ant'a Glav'o aŭ bril'ant'a'j Bot'o'j kun la sonor'ant'a'j spron'o'j, nek ebl'e al la Bird'o'tim'ig'il'o ornam'it'a per ĉiu'j ĉi, sed sol'e kaj nur'e al la ĉi tiu'j'n anim'e-kor'e plen'ig'ant'a, respektiv'e ili'n ind'e sur'met'ant'a ... Hom'o!
La mal'jun'a Lup'o kun si'a du'on'kresk'a fil'o kaŝ'observ'is el la arbust'o'j de la mont'et'o la greg'o'j'n, kie, de kiu post'rest'as ŝaf'o'j ...
La greg'o'j kun si'a'j Azen'o'j tir'iĝ'ad'is sur la alt'aĵ'et'o'j evit'ant'e si'n'gard'e unu la ali'a'n, jen tie, jen ĉi tie tint'il'ant'e.
De temp'o al temp'o ili vizit'ad'is ankaŭ la unu'sol'a'n put'o'n de la ĉirkaŭ'aĵ'o, sed ĉiam altern'e, evit'ant'e unu la ali'a'n.
Kaj ĉe krepusk'o ĉiu ir'is al si'a ĉirkaŭ'bar'aĵ'o. Ĉiu al la propr'a, kompren'ebl'e.
—Ĉu ĉi tiu'j ŝaf'o'j koler'as unu la ali'a'n, ke ili evit'as si'n kun tia pedant'a si'n'gard'o? — vid'ant'e tio'n demand'as la jun'a Lup'o ... Ĉu la ŝaf'o'j ne est'as ĉiu'j frat'o'j?
—Jes ja! Frat'o'j ili est'as ĉiu'j, kaj mi ne kred'as, ke ili koler'us unu la ali'a'n. Sed la fakt'o est'as, ke ĉiu Azen'o zorg'as pro si'a ŝaf'ar'o, kaj ili ne vol'as, ke ies ŝaf'o miks'iĝ'u kun tiu'j de la ali'a ...
—Sed se ili ĉiu'j est'as frat'o'j, kaj ankaŭ ne koler'as unu la ali'a'n, — insist'is la jun'a Lup'o, — kial ili ne pov'us paŝt'iĝ'i kaj viv'i kun'e?
—Kompren'ebl'e, ili pov'us paŝt'iĝ'i kaj ankaŭ viv'i kun'e, — aprob'is nun ankaŭ la mal'jun'ul'o, sed kio'n far'os tiam la azen'o'j far'iĝ'int'a'j ne'neces'a'j?!
Dum si'a'j monoton'a'j vag'ad'o'j la mal'grand'a River'et'o traf'is fin'e mal'grand'a'n Arb'id'o'n.
—Nu, dank’ al Di'o, fin'fin'e ven'is viv'a est'aĵ'o en mi'a'n voj'o'n en ĉi tiu vast'eg'a dezert'o, — li dir'is kun laŭt'a ĝoj'o.
Kaj li jam du'on'e ĉirkaŭ'flu'is la mal'grand'a'n Arb'o'n.
La ceter'e mal'fort'a Arb'id'o kompren'ebl'e tre bon'e sent'is si'n en la freŝ'a, akv'o'lav'it'a grund'o, kiu am'em'e nutr'is li'a'j'n radik'o'j'n, kaj post baldaŭ li bel'e ek'prosper'is.
Sed kiel li kresk'is, tiel li ankaŭ forges'is si'a'n rilat'o'n al la fidel'a, mal'grand'a River'et'o, kaj anstataŭ konsider'i li'n si'a amik'o en la mal'plen'a dezert'o, li baldaŭ orgojl'e preter'rigard'is super li, kaj jen li tut'e for'kovr'is de li la sun'o'n, jen li las'is, ke tiu mort'brul'ig'u ĉi tiu'n per si'a terur'a ard'o.
Al la mal'grand'a River'et'o dolor'is ĉi tiu ne'merit'it'a neglekt'o, sed per si'a pacienc'o el'lern'it'a dum si'a long'a karier'o, sen plend'o toler'is si'a'n sort'o'n. Nur unu sol'a'n foj'o'n, en iu ard'a juli'a tag'o pet'is du'on'sven'e la Arb'o'n: —Di'o vi'n ben'os, iom pri'ombr'u mi'n, mi ja mort'os en ĉi tiu terur'a varm'eg'o! — Sed tiu orgojl'e for'turn'is si'n de li: —Las'u mi'n en pac'o, nun mi hav'as ali'a'n far'end'o'n.
Tio tut'e ĉagren'is la mal'feliĉ'a'n, mal'grand'a'n River'et'o'n.
Kaj kvankam li pov'us riproĉ'i la pas'int'ec'o'n al la sen'dank'a Arb'o, li dir'is neni'o'n, nur silent'e for'serpent'um'is de tiu rigor'a pejzaĝ'o ...
Sed ankaŭ la tro'mem'fid'a Arb'o ne pov'is long'e moŝt'um'i, ĉar ating'is li'n la nemezo de sen'dank'ul'o'j. Li'a grund'o ĉiam pli sek'iĝ'is, li'a'j foli'o'j baldaŭ komenc'is flav'iĝ'i.
Tiam ankaŭ li jam re'konsci'iĝ'is, si'a'j'n fal'ant'a'j'n foli'o'j'n ad'e li send'is post la for'serpent'um'int'a River'et'o. Ankaŭ si'a'n ombr'o'n li nun jam volont'e etend'us al li, sed tiam la mal'grand'a River'et'o jam est'is trans mont'o'j kaj val'o'j, kaj tut'e ne zorg'is pri la sen'kor'a, vant'a Arb'o, kiu post ne'long'e ankaŭ el'sek'iĝ'is.
Si tacuisses ...
(Se vi silent'us, saĝ'ul'o vi rest'us) Por ke la bird'o'j ankaŭ ĉe li'a al'ven'o tiel ek'tim'u, si'n kaŝ'u, sub'met'iĝ'u, kiel ĉe la aper'o de Falk'o, la Kukol'o kaŝ'e el'lern'is ties flug'manier'o'n, kaj ek'de tiam li flug'ĵet'iĝ'is inter la Bird'o'j'n, kiel la Falk'o.
Ĉi tiu'j en tia'j kaz'o'j ver'e ek'tim'is, kaŝ'is si'n por moment'o.
Al la Kukol'o tre plaĉ'is la tiel akir'it'a glor'o, kaj ĝoj'ant'e pri tio baldaŭ li ek'kukol'is.
Re'konsci'iĝ'int'e la tim'kaŝ'iĝ'ant'a'j Bird'o'j eksplod'is en sonor'a'n rid'o'n ...
—Kial vi pri'rid'as mi'n, mizer'ul'o'j, — li ek'kri'is mem'konsci'e.
—Ni nur rid'as pri tio, — respond'as tiu'j, ke kiu vol'as est'i falk'o, tiu el'lern'u ne nur flug'i laŭ'falk'e, sed ankaŭ silent'i! ...
—Kiel vi montr'as efektiv'e, Nov'a'j Spegul'o'j, — demand'as mir'e la Mal'jun'a Spegul'o en pli long'a paŭz'o de spegul'ekspozici'o la plej'part'e konveks'a'j'n respektiv'e konkav'a'j'n Nov'a'j'n Spegul'o'j'n, — en vi ja neni'u re'kon'as si'n, vi ja mensog'as al ĉiu'j! ... Vi ja ...
—Nu ja, mal'jun'ul'o, — respond'is dand'a Distord'a Spegul'o, — la mond'o, en kiu oni ankoraŭ pov'is est'i sincer'a, rekt'anim'a, honest'a al si'a kontraŭ'star'ant'o, jam aparten'as al la pas'int'ec'o! Nun'temp'e oni dev'as montr'i al la hom'o'j vizaĝ'o'n, pri kia ili sci'vol'as. Kaj nun oni jam vol'as vid'i ne si'n mem, ebl'e si'a'n mem'o'n ili eĉ ne kuraĝ'us rigard'i, sed ĉiam i'a'j'n imag'a'j'n, pli bel'a'j'n, eminent'a'j'n kaj admir'ig'a'j'n ŝajn'figur'o'j'n. Do pli aŭ mal'pli dik'a'j'n, pli aŭ mal'pli gras'a'j'n, pli aŭ mal'pli alt'a'j'n.
La Mal'jun'a Spegul'o aŭskult'is kap'balanc'e la respond'o'n.
—Tamen kred'u, — daŭr'ig'is la Nov'a Spegul'o, — fakt'e ankaŭ ni ne mensog'as, kaj diferenc'as de vi maksimum'e pri tio, ke tiu'temp'e vi fidel'e re'spegul'is la korp'a'n bild'o'n de la hom'o'j, kaj ni nun la anim'a'n.
Mez'e de step'ar'o, kie eĉ bird'o'j ne tra'flug'as, star'as sol'ec'e la Popl'o kun lev'it'a kap'o kaj fier'a svelt'o.
De li'a supr'o rigard'as la Agl'o en la sen'fin'o'n de la step'ar'o. Li ĉiam tie sid'as, kaj se de foj'o al foj'o li tamen for'ir'as: kiom'foj'e li for'flug'as, tiom'foj'e li ankaŭ re'flug'as.
—Reĝ'o hav'as si'a'n lok'o'n inter si'a popol'o, Agl'o, kial vi tamen sid'ad'as ĉi tie tag'long'e, kaj nur vesper'e vi hejm'e'n'ir'as al vi'a popol'o en la arb'ar'o? — demand'as foj'e la Popl'o la Agl'o'n.
—Vi prav'as. Tie est'us mi'a lok'o inter ili, ankaŭ volont'e mi est'us inter ili, se mi el'ten'us tiu'n mult'a'n flat'ramp'ad'o'n ...
—Mi kompren'as vi'n. Ja ankaŭ mi dev'us hav'i mi'a'n lok'o'n en la arb'ar'o, sed mi sam'e ne toler'as tiu'j'n mult'a'j'n klin'iĝ'ant'a'j'n, kurb'a'dors'a'j'n arb'o'j'n ...
La Talp'o vid'is mont'o'n.
—Bel'a kre'aĵ'o, — li koment'as.
Kaj sam'temp'e vek'iĝ'is en li la potenc'a dezir'o far'i i'o'n grand'a'n.
—Tia'n ankaŭ mi pov'as far'i, — li pens'is. Kaj sub'ter'iĝ'is, komenc'is ŝovel'i ...ŝovel'ad'i la ter'o'n.
Kiam li lac'iĝ'is pro la ŝovel'ad'o, li re'ven'is sur la surfac'o'n kaj observ'is si'a'n verk'o'n. Li vid'is, ke ĝi est'as ankoraŭ tre diferenc'a de la mont'o. Li do de'nov'e ŝov'is si'n sub la ter'o'n, kaj komenc'is de'nov'e ŝovel'i, kompren'ebl'e re'foj'e kun la sam'a rezult'o.
Cent'foj'e, eĉ mil'foj'e li re'pren'is la labor'o'n, sed li'a'j verk'o'j far'iĝ'is kaj ankaŭ rest'is ĉiam nur talp'mont'et'o'j.
La fort'o'streĉ'o'j'n de la Talp'o observ'is du Paser'o'j de la supr'o de proksim'a arbust'o.
Iu el ili dir'as: —Stult'a est'as ĉi tiu Talp'o! Se mont'o ne, tamen kiel grand'a mont'et'o pov'us ja star'i ĉi tie arb'ar'rand'e, se tiu mal'saĝ'ul'o, anstataŭ re'e kaj de'nov'e re'komenc'i la ŝovel'ad'o'n, uz'us si'a'j'n fort'o'j'n por la kre'o de unu'sol'a grand'a verk'o.
—Eĉ pli, se ĉiu'j talp'o'j kun'ig'us si'n por la konstru'o de unu'sol'a grand'a mont'o! — respond'is la ali'a.
—Est'as facil'e al vi, — ek'parol'is et'a Fiŝ'id'o en iu golf'o de la mal'grand'a marĉ'a lag'o dum kroz'ad'o al la Ran'id'et'o'j.
Se ven'as ezok'o por kapt'i vi'n aŭ fiŝ'agl'o, vi est'as ran'o'j; kaj se cikoni'o aŭ kolubr'o, tiam fiŝ'o'j. Tiel do vi ĉiam sav'iĝ'as.
—Tiel ja! — respond'is la mal'grand'a Ran'id'o, — kiam ili est'as sat'a'j. Sed kiam ili mal'sat'as, okaz'as ĝust'e invers'e. La mal'sat'a'j ezok'o kaj fiŝ'agl'o mal'dens'ig'as ni'a'j'n vic'o'j'n estiel fiŝ'o'j, kaj la mal'sat'a'j cikoni'o kaj kolubr'o estiel ran'o!
La Nov'a Bala'il'o tre-tre vigl'e lert'um'is.
La Mal'jun'a nur moder'e, modest'e.
—Pri ni est'as proverb'o, ni hav'as ankaŭ fam'o'n ... — fanfaron'is la Nov'a Bala'il'o: ”Nov'a bala'il'o bon'e bala'as”!
—Vi prav'as, frat'et'o, ni sci'as, ja ankaŭ ni est'is iam ”nov'a'j bala'il'o'j”. Sed nur atend'u, la kronik'o silent'os ankaŭ pri vi, se vi mal'jun'iĝ'os! Ĉar pro la ”bon'a bala'ad'o” oni pov'as kun la temp'o ankaŭ mal'jun'iĝ'i! ...
—Al zorg'ant'o'j pro aer'alarm'o'j — La Ran'o, ven'int'a en la tur'o'n, li mem ne sci'as, kiel: de ŝtup'o al ŝtup'o, far'int'e foj'e pli grand'a'n ol neces'e elan'o'n el'flug'is tra la mal'ferm'it'a fenestr'o kaj fal'is. Nur post long'a flug'ad'o li ating'is la ter'o'n, kie li kompren'ebl'e dis'plat'iĝ'is kiel ov'aĵ'o.
Tiam li re'kri'is el la faŭk'o de la mort'o: —Ebl'e est'is azen'aĵ'o, ke est'ant'e ran'o mi ramp'is en la tur'o'n, kaj tie plu'salt'ant'e, kaj pren'int'e pli grand'a'n elan'o'n, ol neces'e mi el'salt'is en la nokt'o'n. Sed, mi kuraĝ'as asert'i: est'is saĝ'a afer'o, ke dum mi'a tut'a fal'ad'o mi eĉ ne pens'is pri la mort'o, mal'e, firm'e mi kred'is, ke mi nur flug'as ... flug'as, kaj mi est'is feliĉ'a, ĝis ating'int'e la ter'o'n mi dis'plat'iĝ'is!
—Kiel feliĉ'a'j est'as ĉi tiu'j ̄ardenaj Flor'o'j, — suspir'is la Pelargoni'o ferm'it'a en fenestr'o, — ili ricev'as la ĝu'ind'a'n aer'o'n maten'a'n, la freŝ'a'n ros'o'n fru'maten'a'n, kaj krom'e la tut'a'n tag'o'n ili pov'as ban'iĝ'i en la viv'ig'a'j radi'o'j de la bril'ant'a Sun'o. Sed ni'n, mal'feliĉ'a'j'n Pot'flor'o'j'n sen'ig'as kruel'e je ĉio ĉi la sen'kor'a Fenestr'o, tra kies polv'o-fum'o'plen'a'j glas'o'j eĉ la hazard'e preter'pas'ant'a krepusk'a lum'et'o ne pov'as penetr'i; kaj aer'o'n ni pov'as ricev'i maksimum'e tra fingr'o'dik'a apertur'o, se ni ricev'as tia'n, ankaŭ ĝi'n nur por kelk'a'j minut'o'j, por ke la temperatur'o de la ĉambr'o ne mal'varm'iĝ'u.
—Ho, se nur ĉi tiu fenestr'o mal'ferm'iĝ'us unu foj'o'n tag'e, por ke ni pov'u sat'spir'i freŝ'a'n aer'o'n, se la kruel'a sort'o destin'is ni'n viv'i en la Fenestr'o! — respond'is la ali'a'j...
Kaj nun ne'atend'it'e okaz'is io mir'ind'a.
Proksim'iĝ'is la sinjor'in'o de la dom'o, la mastr'in'o de la flor'o'j, kaj kvazaŭ ŝi ek'aŭd'us, ek'kompren'us la amar'a'n plend'o'n de la Pelargoni'o'j, ŝi el'met'is ili'n ĉiu'j'n unu post ali'a en la ĝarden'o'n, ĝust'e apud tiu'j'n flor'o'j'n, al kiu'j ili tiel sopir'e mal'supr'e'n'rigard'ad'is el post la fum'o-polv'o'plen'a'j glas'o'j de la kruel'a Fenestr'o.
La kor'o de la mal'feliĉ'a'j Pelargoni'o'j bat'eg'is, ili'a anim'o lev'iĝ'is.
Est'as ne mir'ind'e, pri kio ja ili ĝis nun nur rev'is, pri kio ili tiom sopir'is: ili nun ating'is. La ben'it'a Sun'o bril'os sur ili'n, ili hav'os part'o'n el la viv'ig'a, freŝ'a ros'o fru'maten'a, kaj pov'as plen'spir'i si'a'j'n pulm'o'j'n ankaŭ per la sopir'at'a pur'a, liber'a aer'o!
Kaj tio ankaŭ okaz'is laŭ'vort'e.
Kaj tamen, la Pelargoni'o'j baldaŭ far'iĝ'is sam'e mal'gaj'a'j, sam'e sol'ec'a'j kaj sam'e mal'feliĉ'a'j, kiel ili est'is. Maksimum'e ili ne plu plend'is.
Ĉar est'as ja ver'o, ke por tio, ke flor'o'j pov'u laŭ si'a plaĉ'o kaj dezir'o prosper'i, verd'i, odor'i kaj est'i feliĉ'a'j ne sufiĉ'as — tio nun evident'iĝ'is — mal'ferm'i la fenestr'o'n, el'met'i ili'n en la sun'o'n, sed krom'e oni dev'as dis'bat'i ankaŭ ili'a'n Pot'o'n katen'e sufok'ant'a'n ili'a'j'n radik'o'j'n!
De'long'e re'kon'ant'e la saĝ'ec'o'n de la Azen'o, la Leon'o pren'is li'n al si kiel konsil'ist'o'n. Kompren'ebl'e nur kun la titol'o de ”kort'eg'a bufon'o”.
Ek'de tiam la Leon'o proced'is pri ĉio laŭ si'a konsil'ist'o.
Ĉi tiu sukces'o de konsil'ad'o pli-mal'pli fru'e ebri'ig'is la Azen'o'n, kaj komenc'is kondut'i tre-tre impertinent'e al si'a mastr'o.
Iu'n foj'o'n eksplod'is eĉ disput'o inter ili, dum kiu la Leon'o inter'ali'e dir'is: —Mi konfes'as, ke ek'de kiam vi est'as ĉi tie, mi reg'as tut'e laŭ vi'a'j konsil'o'j, tamen ne pens'u, ke se el'don'us tiu'j'n dekret'o'j'n ne mi, la Leon'o, kiu'n oni ankaŭ tim'as, ili hav'us ankaŭ efik'o'n. Por sid'i sur la tron'o neces'as la saĝ'o, sed sol'a ĝi ne sufiĉ'as: ankaŭ fort'o bezon'at'as por tio.
Ĉar la Azen'o ŝajn'is ne kred'i tio'n, tiel li parol'is en la sekv'a'tag'a land'a konsili'o: —Jen la okaz'o, ek, el'don'u vi mem vi'a'j'n edikt'o'j'n, kaj post'e ni vid'os.
Ebl'e oni eĉ ne bezon'as dir'i, ke ĉi tiu'n konsil'iĝ'o'n la best'o'j fin'is per frit'ad'o, kaj sur si'a'j rost'o'stang'o'j ili turn'ad'is azen'viand'o'n.
—Pro Di'o, flank'ir'u, las'u mi'n pas'i! Mi dev'as rapid'i. Mi vol'as trink'ig'i la Viv'o'n sufer'ant'a'n je soif'o, mort'ont'a'n sen trink'o.
Tiel pet'eg'is la Font'o ŝpruc'ant'a el la profund'o ĉiu'n dik'a'n tavol'o'n dis'ampleks'ant'a'n super li'a kap'o.
—Vi streb'as, — respond'is tiu'j, — por ke oni vi'n serĉ'u, vizit'u. Ke hav'u fam'o'n. Vant'ec'o est'as tut'o. Ni ne las'os vi'n!
Kaj ili ne las'is li'n.
Tiel dev'is tra'barakt'i la mal'feliĉ'a font'o temp'o'n tra temp'o, kun sen'lac'a lukt'o kaj ne'romp'ebl'a fid'o pri si'a sankt'a ofic'o, por fin'e ek'hav'i aer'o'n iel tra krom- kaj ne'ir'ebl'a'j voj'o'j, por far'iĝ'i Font'o por la dispon'o de la soif'ant'a dezert'a Viv'o.
Sed ne plu simpl'a, sed ver'e vizit'at'a kurac'font'o — sekv'e de la re'san'ig'a'j fort'o'j, kolekt'it'a'j el la mult'a'j tra- kaj en'penetr'it'a'j ter'tavol'o'j.
Jen, li far'iĝ'is pli grand'a kaj valor'a: sen'mort'a ĝust'e per'e de tiu'j, kiu'j iam envi'is li'n kaj mal'dezir'is al li ebl'e eĉ la nur'a'n viv'o'n La Forum'o La aĝ'eg'a ĉeval'o, kiu jam preskaŭ dek jar'o'j'n transport'ad'as apati'e kun si'a mal'jun'a kun'ul'o ĉiu'j'n pak'aĵ'o'j'n, mebl'o'j'n de la cirk'o, ŝtel'e en'rigard'is iu'n vesper'o'n tra la breĉ'o de la tend'o'tol'o al la aren'o.
—Pro kio oni tiom ĝoj'as, aplaŭd'as kun tiom'a ĝoj'o?
En la aren'o li vid'is bon'e nutr'at'a'n blank'a'n ĉeval'et'o'n kun arĝent'a'j jung'il'o'j kaj or'a sel'o, kiu baŭm'ant'e danc'is jen kun dis'met'it'a'j gamb'o'j, jen fal'int'e sur la genu'o'j'n, sku'ant'e la kap'o'n. Kaj ĉio'n laŭ muzik'o!
Ni'a mal'jun'a ĉeval'o kred'is, ke li sonĝ'as. Li ne vol'is kred'i al la propr'a'j okul'o'j! Tamen est'is ver'o, kio'n li vid'is, ĉar ankaŭ li'a al'vok'it'a mal'jun'a kun'ul'o vid'is la sam'o'n.
—Ĉu vi vid'as, — dir'is la unu'a, — jen forum'o de ni'a temp'o! Se vi eventual'e kondut'us sur la voj'o de la viv'o tiel, kiel ĉi tiu, tuj oni mort'klab'us vi'n. Kaj la forum'o fest'as ĝust'e tio'n. Kiel vi opini'as, kiel long'e pov'as ekzist'i tiel la mond'o?!
La Bird'o'j aranĝ'is flug'konkurs'o'n.
Ĝi'n part'o'pren'is ankaŭ la nev'o de la Agl'o, la Jun'a Bute'o, kiu ne nur la plej bel'e, la plej majest'e flug'is, sed ankaŭ super'ec'e venk'is.
La Bird'o'j, anstataŭ agnosk'i tio'n kun ĝoj'o, far'is acid'a'n mien'o'n pri la triumf'a flug'o ...
—Nu jes, kompren'ebl'e, — dir'is la Bute'o du'on'laŭt'e de la supr'o de popl'o, — est'as ĉiam tiel, se iu kun eminent'a origin'o al'paŝ'as la art'ist'a'n karier'o'n; sed kiu ven'as de sub'e lukt'ant'e sol'a ... tiu'n oni fest'as, pri tiu oni kred'as, ke li pov'as est'i art'ist'o!
—Ne kred'u, sinjor'o, — ek'parol'is ankaŭ la Najtingal'o el dens'a arbust'o sub arb'o, — mi ja est'as el inter tiu'j, tamen oni neglekt'as mi'n kiel aer'o'n. Ĉar nur du kulp'o'j est'as ne'pardon'ebl'a'j de ĉi tiu idiot'a mond'o, kaj kiu fal'is en iu'n, ve al tiu, ĉu li el'flug'is el polv'o, ĉu li ek'vid'is la mond'o'n en purpur'o. Kaj tio est'as la talent'o kaj la sukces'o!
En la greg'o kresk'is kun mir'ind'a rapid'ec'o jun'a vir'bov'o.
Li jam venk'is lukt'e ankaŭ la pli mal'jun'a'j'n. Sed li ebl'e ne ek'tim'us eĉ la plej mal'jun'a'n!
Li est'is ne nur fort'a, sed ankaŭ kuraĝ'a.
Foj'e ŝtel'ir'ad'is leon'o ĉirkaŭ la greg'o, kio kutim'e ne fin'iĝ'is sen viktim'o'j.
—Nu, nun montr'u vi'a'n kuraĝ'o'n, fam'ul'o, ni vid'u, ĉi tiu'n atak'u, se vi kuraĝ'as! — incit'is li'n li'a'j kun'ul'o'j.
Al kio li jen'e respond'is: —Por montr'i mi'a'n kuraĝ'o'n, mi pret'as duel'i kun ĉiu el vi. Sed kontraŭ la leon'o van'e vi prov'as incit'i mi'n. El'vok'i danĝer'o'n kontraŭ ni mem ne plu est'as kuraĝ'o, sed aŭdac'o. Unu est'as virt'o, la ali'a stult'aĵ'o!
En la kamer'o de mal'riĉ'a hom'o, kiu eĉ kat'o'n ne pov'is ten'i, kaj kie trov'iĝ'is nur bran'o kaj gri'o, la mus'o'j tro pli'mult'iĝ'is.
Vid'int'e tio'n, du mus'o'j decid'is el'migr'i. Por serĉ'i nov'a'n mastr'o'n.
Iu mal'jun'a kaj iu jun'a.
Ili marŝ'is, marŝ'ad'is ...
Foj'e ili ven'is al la kan'tegment'a dom'et'o de ali'a mal'riĉ'ul'o.
—Nu, mi en'ir'os ĉi tie'n, frat'et'o, — decid'is la Mal'jun'a Mus'o. Ankaŭ mi'a pli fru'a mastr'o est'is mal'riĉ'a, mi viv'ten'os mi'n ankaŭ plu'e per la sam'a mal'riĉ'ul'a pan'o. Ne tiom grav'as, kio'n oni manĝ'as, grav'as, ke oni sat'manĝ'u, — li pens'is.
—Al mi jam tro sufiĉ'as bran'o kaj gri'o, mi dezir'as pli delikat'a'j'n pec'o'j'n, — dir'is laŭt'e la Jun'a. — Trov'iĝ'as ankaŭ pli bon'a dom'o, ol ĉi tiu.
La Jun'a Mus'o do plu'migr'is, des pli, ĉar li ek'vid'is grand'a'n dom'o'n laŭ si'a plaĉ'o en la proksim'o. Li nur re'kri'is al si'a for'las'it'a mal'jun'a kun'ul'o: —Se vi tro mal'sat'as, nur vizit'u mi'n, ne tim'u, hav'iĝ'os iom ankaŭ al vi. Ni est'os bon'a'j najbar'o'j!
Kaj li jam en'kur'is en la elekt'it'a'n grand'a'n dom'o'n.
Sed tie neni'o tiel okaz'is, kiel li imag'is.
Ĉar kvankam en la man ̧kamero de la mastr'o star'is ne tru'hav'a'j bran'sak'o'j kaj gri'sak'et'o'j, kiel ĉe la mal'riĉ'ul'o, sed pend'is ŝink'o'j kaj rip'lard'o'j, eĉ da subtil'a farun'o ne mal'abund'is, sed da ili krom ties delikat'e manĝ'invit'a odor'o neni'o ali'a ating'ebl'is por la muzel'et'o de ni'a fier'a mus'o. Ĉiu'j est'is tiel pend'ig'it'a'j, ŝlos'it'a'j ktp. ke la mal'feliĉ'ul'o ne pov'is ven'i al ili!
Tiel do baldaŭ plat'iĝ'is li'a ventr'o.
Kaj post kelk'a'j tag'o'j ne la Mal'jun'a Mus'o de la mal'riĉ'ul'a kaban'o ir'us por prunt'o al la Mus'o de la riĉ'a kastel'o, sed invers'e, la Kastel'a Mus'o ven'is al la Mal'riĉ'ul'a Mus'o. Kaj kial ne'i, tiam est'is jam bon'a por li ne nur la gri'o, sed ankaŭ la bran'o!
De'long'e tikl'is la Agl'o'n la sci'vol'o pri tio, kial la Kukol'in'o mem ne konstru'as nest'o'n, kaj ĝen'as ali'a'j'n bird'o'j'n per si'a'j ov'o'j.
Foj'e, dum li sid'is en ombr'o en la ard'a varm'eg'o sur branĉ'o de mal'jun'a kverk'o, la Kukol'in'o flug'star'iĝ'as antaŭ li.
Li pens'as, jen est'as bon'a okaz'o por lecion'et'o, li do al'parol'as ŝi'n: —Dir'u, fil'in'o, kio nov'a do est'as pri la fond'o de famili'o? Ie-tie jam griz'iĝ'as ja vi'a'j bukl'o'j ĉe la tempi'o'j ... La temp'o pas'as ne'halt'ig'ebl'e! — li atent'ig'is.
En la ton'o sent'iĝ'is afabl'ec'o, sam'e kiel riproĉ'o.
—Tio ja est'as ver'o, vi'a moŝt'o, — respond'as kun respekt'o la Kukol'in'o, — sed kio'n far'i, se eĉ la ĉiu'tag'a'n nutr'o'n oni apenaŭ pov'as akir'i, kiel oni pov'us do pens'i pri nest'o'konstru'ad'o? Kvankam la aĝ'o urĝ'as, kaj pro tio la mal'feliĉ'a Kukol'in'o bedaŭr'ind'e trud'iĝ'as met'i si'a'j'n ov'o'j'n en la nest'o'n de ali'ul'o'j ...
—Kaj ĉu vi ne pens'as pri tio, kio okaz'os post'e al vi'a'j ge'fil'o'j? Oni ja nom'as la bird'o'n, kiu nask'iĝ'is en turd'a nest'o, turd'o kaj kiu en garol'a, garol'o!
—Bon'vol'u ne zorg'i, vi'a moŝt'o, — trankvil'ig'is decid'em'e si'a'n reĝ'a'n amik'o'n la Kukol'in'o, — el kukol'ov'o far'iĝ'os Kukol'o, en ajn'a nest'o li el'kov'iĝ'os, kaj iel ajn oni li'n nom'os!
—Mi ne kompren'as, ĉu ne plu ekzist'as poet'o'j en la mond'o, kaj neni'u serĉ'as ni'a'j'n foli'o'j'n?
Tiel plend'is la Cent'jar'a Kverk'o en la arb'ar'o.
—Kia epok'o est'as tiu, kiu eĉ poet'o'j'n ne hav'as?! Kaj por kio serv'as la kverk'a'j foli'o'j, se ne por kron'o por la frunt'o de merit'plen'a'j poet'o'j?
—Ekzist'as ja poet'o'j, kiu'j gaj'e kant'as ankaŭ nun'temp'e, — respond'is al la demand'o iu ĝust'e tiam preter'flug'ant'a hirund'o, — sed ili, mal'feliĉ'a'j, ricev'as por si'a'j kant'o'j ne plu kverk'foli'a'n kron'o'n, sed nur paper'a'n!
—(Prav'e, ili ankaŭ tiel kant'as!), — li pens'is, sed ne dir'is!
De long'a temp'o aŭd'as la Garol'o nek la Turd'o'n, nek la Sturn'o'n, al kiu'j, est'ant'e la lingv'o'instru'ist'o de la arb'ar'o, li instru'is la scienc'o'n de la parol'o. Pri tio li ceter'e est'is tre fier'a.
—Kio okaz'is al ili, — li pens'is en si, — nek unu, nek la ali'a'n mi aŭd'as pep'i sur la arb'o'supr'o'j?
La situaci'o est'is nom'e tia, ke dum jun'aĝ'e kaj la Turd'o, kaj la Sturn'o sid'iĝ'is aŭdac'e sur arb'o'pint'o'j por babil'i, oft'e kun tia fervor'o, ke la tut'a arb'ar'o eĥ'is de tio, la Falk'o ĉiu'foj'e ĉas'fal'is al ili. Tiel, ke kelk'foj'e apenaŭ ili sukces'is iel el'turn'iĝ'i ...en'salt'int'e subit'e en la plej proksim'a'n dens'a'n arbust'o'n aŭ almenaŭ foli'ar'o'n.
Foj'e la Garol'o renkont'iĝ'as kun si'a'j mal'nov'a'j instru'at'o'j. Ili ĝust'e inter'flustr'as sub grand'a arbust'o.
—Kio nov'a pri vi, — li vok'as al ili, — eĉ vi'a'n voĉ'o'n mi ne plu aŭd'as? Ĉu tial mi instru'is vi'n kun tiom'a pen'o pri la nobl'a scienc'o de la parol'o? Aŭ ĉu vi jam eĉ forges'is ĝi'n?
—Ni tut'e ne forges'is ĝi'n. Oni ne tiom facil'e forges'as tio'n, kio'n oni tiel pen'e el'lern'is, — respond'is li'a'j instru'at'o'j ne sen cert'a alud'o, — eĉ ni krom'lern'is. Post vi'a lern'ej'o ni ja vizit'as tiu'n de la Viv'o, kaj ĉi tiu instru'as ni'n ne parol'i, sed ĝust'e mal'e: silent'i!
Dolor'is la jun'a'n Kardu'a'n Arbust'o'n, ke la hom'o'j promen'ant'a'j sur la herb'ej'o vizit'is kaj pluk'is nur la flor'o'j'n; kaj la kardu'o'j'n li evit'is mal'proksim'e.
Li demand'is iu'n preter'e pas'ant'o'n: —Kial vi ne ŝat'as ni'n, hom'o, ni sam'e bel'e verd'as kaj ankaŭ flor'as!
”Mal'saĝ'a herb'aĉ'o!”, — pens'is la preter'pas'ant'o, — ”ĉu vi do kred'as, ke la hom'o pov'as kolekt'i kaj met'i sur la tabl'o'n ĉia'spec'a'j'n herb'aĉ'o'j'n, plant'aĉ'o'j'n?!”, — Sed li nur dir'is: —Ĝust'e pro tio, ke vi bel'e verd'as, mi vol'as domaĝ'i vi'n ... pro tio mi ne pluk'as vi'a'j'n bel'eg'a'j'n flor'o'j'n ...
—Ĉu vi aŭd'as la fripon'o'n? — sibl'is tra'dent'e Mal'jun'a Kardu'o, — se li vid'us i'a'n util'o'n el ni, li parol'us ali'manier'e, kaj ne domaĝ'us eĉ ni'a'j'n radik'o'j'n!
La ”regul'o”
La best'o'j ir'is por plend'o al la Elefant'o, por ke li don'u al ili konsil'o'n kontraŭ ili'a'j mal'amik'o'j. La Anser'o, Anas'o, Kok'in'o plend'is ĉef'e pri la Vulp'o, la Lepor'o, Kapreol'o ĉef'e pri la Lup'o, kaj la Kapr'o'j, Ŝaf'o'j pri la Urs'o.
—Nur kuraĝ'e, sam'gent'an'o'j mi'a'j, grav'as, ke ne ek'tim'u! — li instru'is ili'n am'em'e. — Se vi vid'os, ke iu proksim'iĝ'as al vi kun malic'a intenc'o, aŭ eĉ prepar'as si'n por atak'i vi'n, rigard'u fiks'e en la okul'o'j'n de la besti'o!
Kiam li ven'is al ĉi tiu punkt'o, proksim'iĝ'is Vulp'o al la societ'o ver'ŝajn'e sekv'e de la laŭt'a gak'ad'o, kluk'ad'o. Por tuj pruv'i si'a'n instru'o'n, la Elefant'o paŝ'is antaŭ li'n, kaj rigard'is tre fiks'e en li'a'j'n okul'o'j'n. Kiam la Vulp'o rimark'is, ke la Anser'o'j kaj Kok'in'o'j ne est'as sol'a'j, eĉ ili est'as la gast'o'j de la Elefant'o, li sen'vort'e, kun en'tir'it'a vost'o tiel for'vapor'iĝ'is, kvazaŭ neniam li est'us tie.
—Jen, vi vid'is! — turn'is si'n de'nov'e la Elefant'o al si'a'j aŭskult'ant'o'j. Post'e li daŭr'ig'is. — Kaj se tio ne sufiĉ'us, kaj vi'a mal'amik'o ne retro'ced'us mem de vi'a fiks'a rigard'o, sed ankaŭ plu'e proksim'iĝ'us al vi, vi turn'os vi'n kontraŭ li'n, kaj kun voĉ'o eksklud'ant'a ĉi'a'n kontraŭ'dir'o'n vi al'kri'os li'n: flank'e'n el mi'a voj'o, mizer'ul'o!
Kiam li ven'is al ĉi tiu punkt'o, ĝust'e preter'ir'is la Lup'o, ver'ŝajn'e sekv'e de la bon'a lepor- kaj ŝaf'odor'o.
Kaj la Elefant'o de'nov'e uz'is si'a'n plej fiks'a'n rigard'o'n.
Sed ŝajn'e la Lup'o ne rimark'is la Elefant'o'n, li direkt'iĝ'is nur al la ŝaf'o'j, kaj tiam la Elefant'o stamf'is antaŭ li kaj al'kri'is li'n: —Flank'e'n el mi'a voj'o, mizer'ul'o!
Kaj ankaŭ tio montr'iĝ'is taŭg'a, ĉar ankaŭ la Lup'o ek'trem'is, kaj tiel rapid'e li for'port'is si'n, ke li post'las'is polv'o'nub'o'n ...
—Nu vid'u, — li turn'is si'n de'nov'e al si'a'j aŭskult'ant'o'j, — ĉiu'j'n regul'o'j'n prav'ig'as la real'o ...
Kaj de'nov'e li daŭr'ig'is: —Kaj se eventual'e eĉ ĉi tiu'j rimed'o'j ne util'us, ni ankoraŭ pov'as help'i ni'n tia'manier'e, ke ni don'os unu aŭ du vang'o'frap'o'j'n tiel sonor'a'j'n al la si'n'trud'ul'o, ke li'a'j orel'o'j zum'eg'u pro tio!
Apenaŭ li ven'is al ĉi tiu punkt'o, li vid'as, ke la Urs'o proksim'iĝ'as al la societ'o, fiks'ant'e si'a'n rigard'o'n al la trem'ant'e mek'ant'a Kapr'o.
La Elefant'o unu'e paf'is fajr'er'ant'a'j'n rigard'o'j'n al li, kaj kiam tiu eĉ ne rimark'is ili'n, li turn'is si'n kontraŭ li'n kaj al'blek'is. Sed tiu ŝajn'is tre mal'sat'a, ĉar li ankaŭ tiam ne pov'is for'pren'i si'a'n rigard'o'n de la Kapr'o, je kio la Elefant'o ne las'is si'n plu pet'i, pren'is baston'o'n, kaj tiom li tra'draŝ'is la sen'taŭg'ul'o'n, ke tiu rul'iĝ'ad'is pro la dolor'o.
Nu, je tio ankaŭ ĉi tiu re'prudent'iĝ'is, kaj rul'iĝ'is plu'e'n, for de la scen'ej'o, sen eĉ ĵet'i rigard'o'n mal'antaŭ'e'n. Nur polv'o'nub'o kirl'iĝ'is post li.
—Jen, — turn'is si'n la Elefant'o al si'a'j aŭskult'ant'o'j. Kaj la instru'o est'is fin'it'a.
La best'o'j ne ŝpar'is per dank'o'j por la saĝ'a'j konsil'o'j, pri kies klar'a util'o ili sen'kondiĉ'e fid'is kaj kred'is, kaj feliĉ'e ili dis'ir'is hejm'e'n al la si'a'j. Jes ja, nun ili pov'as pas'ig'i si'a'n tut'a'n viv'o'n en sekur'ec'o kaj trankvil'o.
Sed apenaŭ pas'is kelk'a'j tag'o'j, ili de'nov'e aper'is.
Kaj kun laŭ'vort'e sam'a'j plend'o'j.
—Ĉu kun kuraĝ'o aŭ sen kuraĝ'o, ni est'as sam'e dis'ŝir'at'a'j kaj vor'at'a'j, kiel pli fru'e.
La Elefant'o en'pens'iĝ'is pri tio. Li ja plur'foj'e propr'a'far'e el'prov'is tiu'n regul'o'n, kaj ĝi ĉiam pruv'iĝ'is taŭg'a. Ankaŭ antaŭ la best'o'j li el'prov'is ĝi'n ... Kio pov'as est'i ĉi tie mis'a?
Kaj al la kun'ven'int'a'j plend'ant'o'j li dir'is: —Mi esplor'os la afer'o'n, nun trankvil'e hejm'e'n'ir'u. Post kelk'a'j tag'o'j re'ven'u. Tiam ni vid'os.
Kaj ek'de tiam li apenaŭ atend'is renkont'iĝ'i kun iu'j el la akuz'at'o'j.
Kaj ver'e, post ne'long'e li renkont'iĝ'is kun la Vulp'o, kiu'n li jen'e al'parol'is: —Ĉu est'as ver'o, ke vi sam'e kol'mord'as la Anser'o'n, Anas'o'n, Kok'in'o'n, kiel pli fru'e, kvankam ili jam far'iĝ'is kuraĝ'a'j, eĉ rigard'as al vi fiks'e en la okul'o'j'n, kaj ne plu mal'kuraĝ'e for'kur'as?
—Nu jes, — respond'is feliĉ'e la Ruĝ'a Ruz'ul'o.
—Kaj vi far'us la sam'o'n ankaŭ, se ili kuraĝ'e al'kri'us vi'n aŭ don'us al vi sonor'a'n vang'o'frap'o'n? — inter'romp'is li'n la Elefant'o.
—Nu jes, — respond'is de'nov'e la Vulp'o.
—Kaj se tio'n far'us ankaŭ la ali'a'j? La Lup'o? La Urs'o?
—Nu jes, nu jes ... — Nur'is la respond'o.
—Ĉu tiel? Kial do vi for'port'is vi'n ĉiu'j'n de mi, kiam mi fiks'e rigard'is al vi en la okul'o'j'n, al'kri'is vi'n aŭ don'is puŝ'o'j'n en vi'a'n muzel'o'n?!
—Ĉar vi est'as pli fort'a, ol ni ĉiu'j. Antaŭ pli fort'a'j ni de'voj'iĝ'as jam pro fiks'a rigard'o kaj eĉ sen tio.
Kaj li ricev'is laŭ'vort'e la sam'a'n respond'o'n ĉe la ”renkont'iĝ'o'j” kun la Lup'o kaj la Urs'o.
Tiam io tra'fulm'is la mens'o'n de la Elefant'o. Nu jes ...
nu jes, kial li ne pens'is ĝis nun pri tio?
Kaj kiam la tri'a'n tag'o'n la best'o'j de'nov'e vizit'is li'n, por aŭskult'i li'a'j'n konsil'o'j'n, honest'e li dir'is al ili: —Pardon'u mi'n, kar'a'j amik'o'j, pro mi'a erar'o pas'int'a'n foj'o'n. La ver'a'n regul'o'n mi mem el'lern'is nur post'e. Nun mi jam pov'as nur ĝi'n konsil'i al vi. Ankaŭ grand'ul'o'j pov'as erar'i, kaj tiam kutim'e tre.
—La kuraĝ'o est'as arm'il'o nur por fort'ul'o'j, tiu por mal'fort'ul'o'j est'as la kaŝ'iĝ'o aŭ rapid'krur'a fuĝ'o, se ankoraŭ ebl'as ...
La kok'in'o'j, anas'o'j, anser'o'j, lepor'o'j, ŝaf'o'j, kapr'o'j de'post tiam ne turn'as si'n por konsil'o'j al la ”konsil'ant'a”
Elefant'o, sed, mi kred'as, kun util'o pov'us tio'n far'i, — la hom'o'j. Kaj inter ili precip'e, — la ”konsil'ant'o'j”.
Iu el la pork'o'j krak'manĝ'ant'a'j glan'o'j'n en la fag'ar'o ek'kri'is.
—Hej, — li dir'is, — se nur ĉi tiu vast'eg'a arb'ar'o frukt'us ne glan'o'j'n, sed dolĉ'a'j'n migdal'o'j'n! Migdal'o'j ja est'as migdal'o'j, kaj glan'o'j nur glan'o'j!
—Mi sam'e asert'as, — ek'parol'is post ne'long'e iu ali'a, — ni port'u grajn'o'j'n, ni sem'u ili'n sur'lok'e de la fag'o'j ... post'e ni pov'os krak'um'i dolĉ'a'j'n migdal'o'j'n anstataŭ amar'ec'a'j'n glan'o'j'n ĝis la fin'o de la mond'o; ne nur ni, sed ankaŭ ĉiu'j id'o'j ni'a'j!
—Tiel ja ...tiel ja ... — aprob'ad'is ĥor'e ankaŭ la ali'a'j.
Ek'est'is grand'a pro'zorg'o en la Fag'ar'o. — La mal'trankvil'o plu'trem'is de foli'o al foli'o, kaj baldaŭ tra'kur'is la arb'ar'o'n: —La pork'o'j el'fos'os muzel'e la tut'a'n Fag'ar'o'n, kaj port'os migdal'o'j'n anstataŭ ĝi.
Tiu'temp'e long'e susur'is pez'a'j suspir'o'j tra la mal'jun'a Fag'ar'o!
La nov'aĵ'o ven'is ankaŭ en la orel'o'j'n de la Peg'o. Sed li, kvankam sam'e interes'at'a, ne ek'tim'is. Mal'e. Sonor'e li ek'rid'eg'is. Post'e li al'don'is: —Eĉ iom ne zorg'u, — li trankvil'ig'is la arb'o'j'n. — Ĉar kiel ek'de la ek'o de la mond'o la Pork'o'j ne plant'is eĉ unu glan'arb'o'n, por tio ja neces'us pinĉ'o da antaŭ'vid'em'o plus iom'a ag'ad'o, kaj por tia'j afer'o'j ni'a'j Grunt'ul'et'o'j ne tro em'ig'ebl'as, tiel do ili ankaŭ migdal'uj'o'j'n ne plant'os, ne ja! Ili ĝis'mort'e krak'manĝ'os, kio mem fal'ad'os sub la arb'o'j'n, ĉu glan'o'j, ĉu eĉ migdal'o'j ebl'e, kaj se la tut'o konsum'iĝ'os, ili pere'us aŭ for'migr'us de ĉi tie, sed plant'i ...
ho, plant'i, ĉi tiu'j neniam iĝ'os em'a'j, kiel mi kon'as ĉi tiu'j'n Pork'o'j'n!!!
La Kukol'o Iam, antaŭ long'e la Kukol'o est'is la plej eminent'a kant'ist'o de kamp'o'j-arb'ar'o'j en unu'nur'a person'o! Kiel okaz'is, ke nun li el'ig'as nur unu-du kuku'o'j'n?
Tio hav'as si'a'n histori'o'n!
—Mi ne kompren'as, — dir'as iu'n ros'o'bril'a'n maten'o'n sinjor'in'o Turd'o al sinjor'in'o Kukol'o, — ke ĉi tiu'j brav'a'j vir'o'j vi'a'j ne kant'as, sed nur kuku'as ... Se en la turd'o'vir'o'j ard'us tiom'a fajr'o, flagr'us tiom da flam'o'j, kiel en la kukol'o'j, ili ĉiu'j far'iĝ'us mond'renom'a'j kant'ist'o'j!
—Mi pov'as vi'n trankvil'ig'i, — respond'as sinjor'in'o Kukol'o. — Antaŭ'e la Kukol'o tenor'is la plej bel'e en la tut'a kamp'ar'o. Li kant'ad'is sen'ĉes'e, sed post'e ni, Kukol'in'o'j mal'permes'is tio'n al li. Jes ja! Se li ricev'as kaŝ'e kis'o'n de ni, ĉu li tuj dis'trumpet'u tio'n al la tut'a mond'o?! Ĉu ĉiu'j dev'as tuj ek'sci'i i'o'n tia'n? Krom'e al ni sufiĉ'as, se li dir'as ”kuk'u”. Ankaŭ el tio ni sci'as, kio'n li vol'as. Maksimum'e, se li tro ard'as, li re'kuku'as plur'foj'e. Mult'foj'e ...
Kiel ni sci'as, origin'e la Sinjor'o kre'is la bov'o'j'n sen korv'o'j. Sed ĉi tiu'j trov'is si'n tiel tre plump'a'j, kaj post plur'a'j konsil'iĝ'o'j ili decid'is ir'i antaŭ la Sinjor'o'n, kaj pet'i por si i'a'n dekor'o'n ...
Kaj ili star'iĝ'is antaŭ Li'n.
La Sinjor'o mir'frap'it'e tra'rigard'is la sen'fin'a'n amas'eg'o'n de la bov'o'j.
—Di'o mi'a, kiom da bov'o'j mi hav'as!
Dum'e li pens'is pri tio, kio'n Li pov'us don'i al ili, dec'e ornam'a'n.
En'kap'iĝ'is al li ten'ej'o, kie est'is stapl'it'a'j am'ad'o da korn'o'j, oni ankoraŭ ne sci'is, por kiu cel'o; kaj Li komenc'is nombr'i la bov'o'j'n, ĉu la stok'o sufiĉ'us por ili.
Tra sep tag'o'j, sep nokt'o'j Li nombr'ad'is ili'n. Sed kiel evident'iĝ'is, eĉ la abund'a en'tut'o de la ten'ej'o sufiĉ'is ĝust'e nur por la kvar'pied'a'j.
La sen'dekor'e rest'int'o'j ankoraŭ pli ol iam lament'is.
—Kio okaz'os al ni, kio okaz'os al ni?!
—Neni'o okaz'os al vi. Ne ve'plor'u! — inter'romp'is abrupt'e ili'a'n lament'ad'o'n la Sinjor'o. Vi pov'os hav'i eĉ bon'ŝanc'o'n miks'iĝ'i ne'rimark'at'e inter la hom'o'j'n, kaj prez'e de iom'a klopod'o kaj ne'mult'a favor'ad'o vi ebl'e ĉiu'j pov'os ven'i tie en gvid'a'j'n posten'o'j'n!
—Vi est'as bel'eg'a, Pav'o, — al'parol'as la Paser'o de sur la tegment'o'rand'o la Pav'o'n supr'e'n'flug'int'a'n sur la balustrad'o'n de la galeri'o, dum ĉi tiu dis'etend'as si'a'n mir'ind'a'n vost'o'plum'ar'o'n. — Se vi hav'us ankaŭ bel'a'n voĉ'o'n, vi pov'us est'i perfekt'a.
—Mi est'as bel'a kaj elegant'a. Neni'o mank'as al mi. Mi est'as kontent'a pri mi'a sort'o. Kaj est'as ja just'a kaj saĝ'a la Kre'int'o, kiam Li don'as bel'a'n voĉ'o'n al tiu'j, kiu'j foj'foj'e hav'as kaŭz'o'n por plend'i. La cel'o de la ter'a viv'o est'as ceter'e la feliĉ'o; kaj ĉi tiu de'pend'as ne de tio, kio'n ni ne hav'as, sed sol'e de tio, kiom ni kontent'iĝ'as pri tio, kio'n ni hav'as, ĉu tio est'as mult'a, ĉu mal'mult'a!
Ven'is sur akv'o'n la Boat'o, kaj tiu port'is li'n.
La facil'a vojaĝ'o plaĉ'is al li. La rid'et'o de la Flor'o'j okul'um'ant'a'j al li de sur la bord'o, la humil'e kap'klin'ant'a'j Arb'o'j ... Nu jes!..
Pli post'e li ne plu kontent'iĝ'is pri tio, ke la Akv'o port'u li'n tie'n, kie'n al tiu plaĉ'is, sed li vol'us ankaŭ elekt'i direkt'o'n.
Laŭ li'a pet'o la potenc'a, sed pac'em'a River'o permes'is ankaŭ tio'n.
Kaj ek'de tiam la Boat'o pov'is ir'i kaj dekstr'e'n, kaj mal'dekstr'e'n sur la Akv'o. Kie'n li ĝust'e vol'is.
Sed tiam, — kiel tio kutim'e okaz'as, — li ek'hav'is nov'a'n dezir'o'n. Nom'e, ke li pov'u ir'i sur la Akv'o ne nur antaŭ'e'n, dekstr'e'n kaj mal'dekstr'e'n, sed ankaŭ mal'antaŭ'e'n.
La Akv'o ankaŭ tio'n ne rifuz'is, li pens'is: ir'u, se vi pov'as, kaj la el'trov'em'a Boat'o ek'de tiam pov'is naĝ'i ankaŭ kontraŭ'flu'e, eĉ se mal'rapid'e.
La tro'mem'fid'a boat'o tiam al'parol'is la neni'o'n suspekt'ant'a'n Akv'o'n: —Ek'de morgaŭ vi ir'os tie'n, kie'n mi ordon'os al vi!
Tamen tio jam tro'sufiĉ'is al la pac'em'a, sed potenc'a River'o, kaj tiel li replik'is: —Nu, fil'o, ĉi tiu dezir'o vi'a ne plen'um'iĝ'os! Ĉar la Akv'o'j ja toler'is ek'de ek'o de la mond'o, ke boat'o'j, eĉ pli mizer'a'j ol vi, — kur'ad'u tie'n-re'e'n, antaŭ'e'n-mal'antaŭ'e'n sur si'a dors'o, sed tio'n, kie'n ili ir'u, nur ili mem elekt'os ĝis la fin'o de la mond'o, sam'e kiel ĝis nun! ...
—Mi opini'as ne'ĝust'a tio'n, ke la Brik'o'j'n oni met'as eĉ nun'temp'e unu sur ali'a'n, — dir'is iu Jun'a Brik'o el la stapl'it'a'j brik'o'j. — Sekv'e de tio pov'as est'iĝ'i inter la origin'e sam'form'a'j kaj tiel tut'e sam'rajt'a'j kaj —dev'a'j brik'o'j nepr'e elim'ind'a dis'klas'iĝ'o, kaj ne'proporci'e divid'iĝ'as ankaŭ ili'a viv'o'ŝarg'o.
—Ankaŭ de la hom'o'j oni pov'as aŭd'i ĉiu'foj'e la sam'a'n plend'o'n; kaj kio al ili est'as mal'bon'a, tio ankaŭ al ni ne pov'as est'i bon'a, — konfirm'as ankaŭ ali'a Jun'a Brik'o.
—Ŝajn'as tiel, kvazaŭ vi prav'us, fil'o'j, — inter'ven'is nun en la diskut'o'n Mal'jun'a Brik'o. Sed la ŝajn'o kelk'foj'e tromp'as. Kial oni bezon'us propr'e brik'o'j'n sur ĉi tiu ter'o, se ili'n oni pov'us met'i nur unu apud la ali'a'n? Kaj kompar'i la Brik'o'n kun la Hom'o sam'e ne ebl'as, ĉar dum ĉe ni brik'o'j el la met'ad'o unu sur ali'a'n far'iĝ'os la ek'de infan'aĝ'o sopir'at'a kaj pri'rev'at'a fier'aĵ'o de ni ĉiu'j, la Tur'o, el tiu de la hom'o'j sklav'ec'o!
La farun'sak'o'j star'ant'a'j unu apud la ali'a en la kamer'o rimark'is, ke migr'ant'a mus'o'trup'o invad'as la kamer'o'n.
—Kio'n ni far'u? — ili demand'is unu la ali'a'n.
—Se ni mal'ferm'os ni'n, ni ne serv'os fidel'e ni'a'n mastr'o'n, kaj se ni ferm'os ni'n, ĉi tiu mal'sat'eg'a hord'o tru'ronĝ'os ni'n!
Rest'is ne'mult'a temp'o por konsider'ad'o, ĉar la mus'o'j jam al'ven'is. Ĉiu far'is, kio'n li vol'is, al'las'it'a al la propr'a mens'o.
Vid'ant'e, ke la ali'a'j rest'as ferm'it'a'j, eĉ klopod'as lig'i si'a'n ŝnur'o'n ankoraŭ pli streĉ'a, la Saĝ'a Sak'o mal'ferm'is si'n.
—Al super'fort'a mal'amik'o ne konsil'ind'as spit'i, — li pens'is.
Kaj kio okaz'is?
Kvankam kelk'a'j mus'o'j tuj ĵet'is si'n al la mal'ferm'it'a sak'o, sed ĉar ĉiu'j vol'is sam'temp'e manĝ'i, la mult'a'j mal'sat'ant'o'j tru'ronĝ'is ĉiu'j'n ceter'a'j'n sak'o'j'n.
Kaj post la unu'a festen'o neni'u plu ĝen'is la Saĝ'a'n Sak'o'n, je est'is sufiĉ'a nutr'aĵ'o ankaŭ pli proksim'e, ĉe la ronĝ'it'a'j tru'o'j.
—Nu, kiu prav'is? — demand'is nun la Saĝ'a Sak'o, kiam por moment'o ili rest'is sol'a'j. — La mus'o'j tra'ronĝ'is vi'n ĉiu'j'n, kaj krom'e kiom da farun'o perd'iĝ'is tra la tru'o'j. Kaj mi rest'is ne'tuŝ'it'a, kaj ankaŭ da mi'a farun'o apenaŭ iom konsum'iĝ'is!
—Mi ne kompren'as vi'n, — dir'is la Azen'o dum'marŝ'e al si'a'j jun'a'j Vir'ŝaf'o'j, — vi ĉiu'j vol'as far'iĝ'i gvid'ŝaf'o'j kaj marŝ'i ĉe'front'e, ja ĉu oni ir'as antaŭ'e, ĉu mal'antaŭ'e en la greg'o, la far'ot'a voj'o iĝ'as nek pli long'a, nek pli mal'long'a ... krom'e la gvid'ant'o dev'as port'i ankaŭ la tint'il'o'n de la greg'o, eĉ, li dev'as ĝi'n son'ig'i!
—Ebl'e ŝajn'as tiel, kvazaŭ est'us egal'e, ĉar al vi, azen'o est'as ebl'e egal'e, kie vi marŝ'as, tamen la afer'o ne tut'e, eĉ tut'e ne est'as indiferent'a, — respond'as iom pik'em'e iu mal'jun'a kandidat'o. — Ĉar se mi est'as la gvid'ant'o, mi ir'as, kie'n mi vol'as, kaj post mi'a tint'il'o ven'as la ŝaf'ar'o, sed se mi pov'as nur post'ir'i, mi dev'as ir'i tie'n, kie'n al ali'ul'o, la gvid'ŝaf'o plaĉ'as. Ja ne est'as pli ĝen'a afer'o en la mond'o, ol viv'i en greg'o, paŝ'i post la greg'o por tiu, kiu mem pov'us elekt'i direkt'o'n, mem pov'us vol'i, se ebl'us!
(Al la akompan'a leter'o de Curriculum vitae) Jam de'long'e ĝen'is, eĉ ne unu'foj'e koler'ig'is la potenc'a'n, mal'jun'a'n Vir'bov'o'n reg'ant'a'n si'a'n tut'a'n ĉirkaŭ'aĵ'o'n la voĉ'o de la Botaŭr'o ek'parol'ant'a foj'foj'e en la kan'ar'o de la paŝt'ej'o. Li imag'is li'n mal'amik'o rifuĝ'int'a tie'n kaj ĉikan'ant'a li'n de tie, kun kiu li nepr'e dev'as aranĝ'i la kont'o'j'n.
Juĝ'ant'e laŭ la voĉ'o, li kelk'foj'e eĉ tim'is li'n.
Ne unu'foj'e li serĉ'is li'n ĉiu'klopod'e en la kan'ar'o, sed neniam li trov'is li'n.
Iu'n foj'o'n, lac'iĝ'int'e pro la serĉ'ad'o, li kuŝ'iĝ'is por ripoz'i rand'e de la kan'ar'o.
La Botaŭr'o, kiu kompren'ebl'e neni'o'n sci'is pri la zorg'o'j kaŭz'it'a'j al la Mal'jun'a Vir'bov'o, hazard'e ĝust'e preter'e insekt'um'is, kaj ĉar ankaŭ la blek'em'o ĝust'e kapt'is li'n, li el'bek'ig'is kelk'a'j blek'o'j'n.
—Nu vid'u, — dir'as tiam al si la re'trankvil'iĝ'int'a Vir'bov'o post long'a, profund'a spir'o, — li hav'as tiom'a'n voĉ'o'n, kiel du vir'bov'o'j, kaj fakt'e li est'as nur mizer'a bird'aĉ'o!
(Re'memor'o el la Grand'a Rumani'o) —Ie ajn mi ir'as, mi vid'as nur mal'ĝoj'a'j'n vizaĝ'o'j'n; kio est'as la kial'o, fil'o, — demand'as la mal'jun'a Agl'o si'a'n pri'person'a'n ministr'o'n, la Garol'o'n.
—Reĝ'a Moŝt'o, — son'as la pret'a respond'o, — la kial'o est'as la ĝeneral'a ekonomi'a kriz'o, kiu nun pez'iĝ'as sur la tut'a mond'o, kaj kiu bedaŭr'ind'e ankaŭ ni'n ne evit'as.
La Agl'o far'is tiel, kvazaŭ la respond'o kontent'ig'us li'n; sed kiam li'a ministr'o pri publik'a bon'stat'o, la Niz'o ven'is antaŭ li'n, li demand'is ankaŭ tiu'n: —Ie ajn mi ir'as, mi vid'as nur mal'ĝoj'a'j'n vizaĝ'o'j'n; kio est'as la kial'o, fil'o?
—Reĝ'a Moŝt'o, — son'is de'nov'e la stereotip'a respond'o, — la kial'o est'as la ĝeneral'a ekonomi'a kriz'o, kiu nun pez'iĝ'as sur la tut'a mond'o, kaj kiu bedaŭr'ind'e ankaŭ ni'n ne evit'as.
La Agl'o de'nov'e far'is tiel, kvazaŭ la respond'o kontent'ig'us li'n, tamen en konven'a okaz'o li demand'is laŭ'vort'e la sam'o'n ankaŭ de si'a ministr'o pri publik'a pur'ec'o, la Upup'o, de tiu pri la publik'a ekonomi'o, la Pig'o, de tiu pri la publik'a moral'o, la Kukol'o, kaj li ĉiu'foj'e ricev'is de ili laŭ'vort'e kaj laŭ'liter'e la sam'a'n respond'o'n.
Sed tiom'a inter'komplic'ad'o de la sinjor'o'j ministr'o'j plant'is suspekt'o'n eĉ en la bon'kred'em'a mal'jun'a Agl'o, kaj li nun decid'is ia'manier'e rekt'e kontakt'i la popol'o'n, kaj ek'sci'i la ver'o'n de ĉi tiu.
La sekv'a'n tag'o'n li al'ter'iĝ'is sur la for'a'j stopl'ej'o'j, kie Paser'o'j bek'ad'is proksim'e.
Pro la ne'kutim'e grand'a bird'o la Paser'o'j por moment'o ek'mir'is, sed baldaŭ re'konsci'iĝ'int'e ili komenc'is babil'i jen'e: —Mi ankoraŭ neniam vid'is tiel grand'a'n bird'o'n, — ek'parol'is iu el ili.
—Mi rigard'as ĝi'n Korv'o, — al'don'is ali'a, — kvankam iom'et'e tro grand'a por tio.
—Fremd'a bird'o est'as ĉi tiu, ver'ŝajn'e Papag'o, mi kred'as, ĉar li'a naz'o est'as kurb'a, — ferm'is la diskut'o'n la Mal'jun'a Paser'o, kiu vetur'is ankaŭ ekster'land'e, kaj pro tio li ĝu'is grand'a'n ĝeneral'a'n reputaci'o'n. Ili ankaŭ rest'is ĉe tio.
—Ni dev'us iniciat'i inter'parol'o'n kun li, — propon'is iu post iom'a paŭz'o.
—Prav'e, ni dev'us demand'i i'o'n kaj tio'n de li pri li'a land'o, — dir'is iu ali'a.
—Ke ĉu ankaŭ tie ĝust'e invers'e ir'as la afer'o'j, ol ili dev'us, simil'e al ĉe ni.
—Ke ĉu ankaŭ tie la Niz'o est'as la ministr'o pri la publik'a bon'stat'o, la Garol'o tiu pri'person'a, la Kukol'o tiu pri la publik'a moral'o, la Upup'o tiu pri la publik'a pur'ec'o, — aŭd'iĝ'is de ĉie kvazaŭ paf'seri'o.
La Mal'jun'a Paser'o jam est'is ek'ir'ont'a, por ĉio'n ĉi demand'i de la fremd'a bird'o, sed tiu lev'iĝ'is tiu'moment'e en la alt'o'n, kaj flug'mal'aper'is el la vid'o inter la nub'o'j.
Kaj la Paser'o'j nur mir'is, gap'is post li.
Sed ili'a mir'o est'is eĉ pli grand'a, kiam la tri'a'n tag'o'n ili leg'is en la Gazet'o por Bird'o'j, ke ĉiu'j ministr'o'j demisi'is, kaj la Reĝ'o akcept'is ili'a'n abdik'o'n!
La Ran'et'o kapt'iĝ'is de sam'e Jun'a Kolubr'o. Li pet'eg'is ĉi tiu'n: —Tiel mal'grand'a pec'o mi est'as, kiom mi util'os al vi?
Kiom pli grand'a kaj gras'a mi pov'us est'i, se mi pov'us ankoraŭ viv'i kelk'a'j'n semajn'o'j'n. Kapt'u mi'n tiam; ni ja viv'as ĉiu'j ĉi-kun'e, en la marĉ'o ...
Kaj la sen'spert'a Jun'a Kolubr'o obe'is al la Mal'grand'a Ran'o, kaj las'is li'n liber'a. Sed je la difin'it'a temp'o li ja van'e atend'is li'n. La foj'e liber'ig'it'a mal'liber'ul'o ne anonc'is si'n. Eĉ li tut'e mal'aper'is el la kamp'ar'o.
—Mi est'is stult'a, — agnosk'is si'a'n facil'anim'a'n ced'em'o'n la Kolubr'o. Mi pov'us pens'i, ke neni'u serĉ'as intenc'e mort'danĝer'o'n; ĉef'e tiu'n, el kiu oni foj'e sukces'is eskap'i.
Jen, prav'as la proverb'o: Prefer'e tuj ov'o, ol iam post'e bov'o!
Ted'it'a de si'a sol'ec'a viv'o, foj'e de'nov'e aper'is en la marĉ'o la Mal'grand'a Ran'o eskap'int'a tiu'temp'e tiel facil'e el la mort'o kaj far'iĝ'int'a inter'temp'e grand'eg'a Buf'o, kie plezur'iĝ'ant'e pri si en la spegul'o de flak'aĉ'o jen'e li fanfaron'is: —Nun prov'us glut'i mi'n mi'a super'ruz'it'a, mizer'a Kolubr'et'o! Di'o atest'as, ke li mort'us ĉe tio!
Kun tio li plonĝ'is laŭ vast'a ark'o en la akv'o'n.
De la trans'bord'o ek'proksim'iĝ'is subit'e inter grand'a'j ond'o'j kaj kun ne'halt'ig'ebl'a impet'o potenc'a serpent'o: la Kolubr'o. Tio tiel surpriz'is la Buf'o'n antaŭ ne'long'e ankoraŭ fanfaron'ant'a'n pri si'a grand'ec'o, ke eĉ mov'i si'n li ne pov'is. La potenc'a serpent'o glut'is la Buf'o'n per unu'sol'a mord'o!
—Nu jes, nu jes, — ek'fulm'is la pens'o tra li'a mal'fort'a cerb'o. — Mi forges'is, ke dum mi plen'kresk'is, ankaŭ li ne rest'is, kio li est'is.
Jen est'as ver'o, kiu vol'as gajn'i batal'o'n, tiu dev'as pens'i sam'temp'e per du kap'o'j. Ne nur per la si'a, sed ankaŭ per tiu de si'a mal'amik'o. Kaj ebl'e mult'e pli per tiu de la mal'amik'o, ol per la si'a!
—Kamarad'o, ĉu vi sci'as, — dir'as jun'a Ran'o, frap'it'a de mir'o, al iu Mal'jun'ul'o, — ke la Ditisk'o, kiu viv'as ĉi tie en la marĉ'o inter ni, kaj kiu'n ni tiel mal'alt'e taks'as, hav'as ankaŭ flug'il'o'j'n? Kaj ĉiu'nokt'e, kiam ni profund'e dorm'as, li el- kaj for'flug'as: tra'ir'as la tut'a'n mond'o'n ...
—Ĉu ver'e? Nu, se li hav'as flug'il'o'j'n, mi ne kompren'as, kial li ne flug'as prefer'e tag'e, kiam est'as hel'e, nokt'e li ja pov'as vid'i ne'mult'o'n el la mond'o ... — respond'as la Mal'jun'ul'o.
—Kiom grand'a li est'as, tio'n li pov'as konjekt'i ankaŭ en mal'lum'o, kaj kia li est'as, li ebl'e eĉ ne vol'as vid'i. Pri kio li ceter'e pov'as prav'i, ĉar kio'n ni nur konjekt'as, oft'e est'as pli bel'a ...
La mal'feliĉ'a Sen'dom'a Limak'o fort'e dezir'is hav'i dom'o'n pro si'a ne'kutim'e grand'a famili'o. Almenaŭ kaban'et'o'n mal'grand'a'n. Li labor'is tag'e-nokt'e, por est'i iam sam'e dom'hav'a limak'o. Ambici'o mem'kompren'ebl'a.
Post la diligent'o de long'a'j jar'o'j fin'fin'e ĉio jam kun'est'us, neces'is nur prunt'et'o, se ĝi est'us. Sed ĝi ne est'is.
Tiu'temp'e okaz'is, ke lac'a, ven'ant'e hejm'e'n el la labor'o la Sen'dom'a Limak'o foj'e en'ir'is en la unu'sol'a'n drink'ej'o'n de Limak'vilaĝ'o. Ĉe la unu'nur'a long'a tabl'o sid'is, en la societ'o de la Cikad'o, Gril'o kaj ali'a'j sen'hav'a'j tag'labor'ist'o'j, ankaŭ la parenc'o fam'a pro est'i grand'mastr'o: la Dom'hav'a Limak'o.
Li sid'iĝ'is inter ili, kaj mend'is vin'o'n kun du'obl'a sod'akv'o.
—Ni aŭd'is, ke baldaŭ ankaŭ vi konstru'os dom'o'n, — ek'parol'is flat'em'e la Cikad'o sid'ant'a vid'al'vid'e al li.
—Nu jes. Mi klopod'as pri tio, — sulk'ig'is la frunt'o'n la Sen'dom'a Limak'o, — mi far'us ĝi'n ... ĝi pli'part'e jam pret'us, mi nur bezon'us pinĉ'o'n da prunt'o por ĝi, sed ĝi ĝust'e mal'est'as!
—Ĉu vi jam turn'is vi'n al la Naci'a Centr'a Kredit'kooperativ'o de la Best'o'j? — demand'is bon'vol'em'e la Gril'o sid'ant'a mal'dekstr'e.
La Sen'dom'a Limak'o man'sign'is rezign'e.
—Kaj ĉu en la Abel'uj-Ŝpar'kas'o vi est'is? — demand'is ankaŭ la Akrid'o.
La Limak'o de'nov'e nur rezign'e man'sign'is.
—Ĉu ni ne pov'us help'i al vi, — ek'parol'is la Talp'o, — per ia labor'o? Mi volont'e el'fos'us al vi la neces'a'n ter'material'o'n.
—Mi trans'labor'us en konstru'argil'o'n la ter'o'n, kiu'n la Talp'o el'fos'is, — anonc'is si'n am'em'e la Lumbrik'o.
—Mi entrepren'as la ĉarpent'a'j'n labor'o'j'n, — propon'is si'n la Peg'o, la ĉarpent'a majstr'o de la arb'ar'o.
Kaj iel aŭ tiel ĉiu'j tag'labor'ist'a'j frat'o'j de la Sen'dom'a Limak'o al'parol'is pri la demand'o. Ĉiu'j hav'is i'a'n help'em'a'n intenc'o'n. Nur iu unu'sol'a silent'is en la tut'a societ'o. La dekstr'a najbar'o, kiu el'poŝ'e pov'us el'pag'i eĉ tri tia'j'n dom'o'j'n, pri kiu'j la Sen'dom'a Limak'o sonĝ'is; sed li silent'is kiel tomb'o!
La Dom'hav'a Limak'o.
La ŝaf'o'j tre ek'koler'is si'a'n mal'jun'a'n azen'o'n, kiam tiu anonc'is, ke ek'de nun li ne plu zigzag'os kun ili en la grand'a kamp'ar'o, maksimum'e li promen'os sol'a ĝis la Karduejo kaj re'e'n, tio est'as, ke li emerit'iĝ'os. Ili ne prepar'is si'n por tio. Pro si'a koler'o li nom'is li'n ankaŭ stult'a inter si; eĉ trov'iĝ'is, kiu'j vol'is li'n pro tio mort'bat'i!
—Silent'o! — en'hurl'is tiam en la kakofoni'o'n la Mal'jun'a Vir'ŝaf'o, post kiam li fort'e sku'is si'a'n tint'il'o'n. — Kial vi ek'zorg'as pro perd'o de azen'o? Ĉu vi kred'as, ke vi ebl'e rest'os sen azen'o? Ĉu ne ekzist'as sufiĉ'e da azen'o'j en la mond'o?
—Krom'e ĉi tiu ni'a tro'aĝ'iĝ'int'a azen'o est'as ne stult'a, kiel vi pens'as, sed ĝust'e mal'e. Por vi li est'as ebl'e ĝust'e pro tio tiel ne'kutim'a. Kaj mal'saĝ'a'j est'as vi mem, ĉar vi ne kompren'as li'n. Li nom'e sent'as, ke li tro'aĝ'iĝ'is por serv'i inter ni, kaj sci'as la deviz'o'n de la temp'o'j: ”spac'o'n al la jun'ul'o'j!”, kaj li saĝ'e flank'e'n'iĝ'as. Mal'sam'e, ol kelk'a'j li'a'j sam'aĝ'ul'o'j, kiu'j ne nur si'a'n ĝis'mort'a'n viv'o'n, sed eĉ si'a'n tomb'a'n dorm'o'n intenc'as pas'ig'i en si'a'j akir'it'a'j ter'a'j pozici'o'j, kio ajn est'u al la post'e'ul'o'j.
—Sed van'e, ŝajn'as real'iĝ'i ankaŭ pri vi la ĝeneral'e kon'at'a fabel'o pri la simpl'a'mens'a popol'o, ĉar jen, inter la mar'o da mal'jun'a'j azen'o'j fin'fin'e trov'iĝ'us unu saĝ'a, kaj ankaŭ tiu'n vol'as tmortbai li'a propr'a mal'saĝ'a popol'o!
La Mal'jun'a Ŝaf'o ŝtel'e al'rigard'is bril'a'n montr'o'fenestr'o'n, dum oni pel'is la greg'o'n tra la urb'o al la foir'o. Li pens'is, se li jam ir'as en la urb'o, tiom li pov'as far'i, oni ja ne sci'as, ĉu li pov'os ankoraŭ re'far'i tio'n dum si'a viv'o. Post foir'o est'as la sort'o de ŝaf'o'j tre ne'cert'a.
La montr'o'fenestr'o aparten'is al suker'aĵ'ist'o.
—Nu, la hom'o ja est'as avid'aĉ'a best'o! — li balanc'is la kap'o'n pri tio, kio'n li tie vid'is.
—Li for'tond'as ni'a'n lan'o'n, for'melk'as ni'a'n lakt'o'n, de'ŝir'as ni'a'n haŭt'o'n, vor'as ni'a'n viand'o'n, eĉ el ni'a'j intest'o'j li far'as i'o'n: kord'o'n por violon'o ... sed ke li sink'as ĝis tia ag'o, mi neniam kred'us!
En la montr'o'fenestr'o est'is pralin'o!
Dank'o I.
—La hom'o est'as dank'em'a, — dir'as la Paser'o'j kolekt'iĝ'int'a'j sub la heĝ'o, vigl'e babil'ant'e en la aŭtun'a sun'bril'o. — Por ni'a'j kant'o'j li pov'as don'i nur manĝ'er'o'j'n, sed per ili li ver'e klopod'as por'dank'i ni'a'n art'o'n.
—Dank'em'a est'as la Paser'o, — dir'as ankaŭ la Av'in'et'o.
Por la neni'valor'a'j manĝ'er'o'j el'ŝut'it'a'j por li li pep'as tra la tut'a vintr'o ĉirkaŭ la dom'o de la hom'o'j.
II.
—Huŝ, huŝ, hund'nask'it'a'j Paser'o'j! — kri'ad'is la mastr'o ĵet'ant'e ter'bul'o'j'n al la tim'iĝ'int'a'j Paser'o'j en la printemp'a maten'o. — Tra la tut'a vintr'o oni viv'ten'as ili'n, kaj nun ili, nom'e de dank'o, el'bek'as mi'a'j'n en'bed'ig'it'a'j'n sem'o'j'n.
Nu vid'u! Huŝ vi, huŝ!
—Sen'dank'a est'as la Hom'o, — dir'as nun unu'son'e ankaŭ la Paser'o'j ar'iĝ'int'e sur pli for'a arb'o. Dum la tut'a viv'o ni kant'ad'as al li, eĉ vintr'e ni ne for'migr'as kun la ali'a'j bird'o'j, nur por ne sen'ig'i li'n je ni'a kutim'a art'o, kaj nun, kiam la kamp'ar'o svarm'as de ĉia'spec'a'j bird'o'j vagabond'a'j, li vol'as ni for'pel'i!
Sen'dank'a est'as la hom'o!
La arm'il'o'j marŝ'is en batal'o'n.
Dum la Fusil'trup'o'j antaŭ'e'n'marŝ'is preter la mal'jun'a'j Kanon'o'j sen'far'e star'ant'a'j proksim'e, iu Fusil'o ek'parol'is en mok'a ton'o: —Ankaŭ ĉi tiu'j'n van'e gras'ig'as la ŝtat'o tiel grand'a'j; rigard'u, kiel ili dis'etend'aĉ'as si'n ĉi tie en long'a vic'o. Nun, kiam neces'us, eĉ vort'o'n oni ne aŭd'as de ili. Ili ek'mov'as la lang'o'n nur pri la budĝet'a'j diskut'o'j, ankaŭ tiam nur tiom, kiom ili'a apart'a interes'o postul'as tio'n. Kaj la mal'feliĉ'a'j Fusil'et'o'j jam daŭr'e knar'ad'as ja antaŭ'e! ...
—Kar'a frat'et'o! — ek'parol'as je tio ankaŭ iu el la Mal'jun'a'j Kanon'o'j. Est'as ja ver'o, ke la ver'a'j kanon'o'j ne ek'parol'as por ĉi'a'j batal'et'o'j, kun'puŝ'iĝ'et'o'j, tio ankaŭ ne est'as ili'a task'o. Tamen se foj'e si'a'lok'e kaj si'a'temp'e ili ek'parol'as, tondr'as kaj re'tondr'as en la kamp'ar'o, kaj frakas'iĝ'as la mur'o'j! Eĉ tia'j, de kiu'j la mal'grand'a'j ”piz'o'j” de la Fusil'o'j van'e de'glit'us!
I.
—Hodiaŭ vi pov'as el'ir'i, ge'fil'o'j, — dir'is la Mal'jun'a Lokust'o'patr'in'o al si'a'j ge'fil'o'j sen'pacienc'a'j jam de tag'o'j en si'a nest'o. — Hodiaŭ est'as sen'viand'a tag'o. La Alaŭd'o, la Fring'o kaj la Koturneto vi'n ne tuŝ'os. Tamen gard'u vi'n de la Lani'o, ĉar li jam kalkul'iĝ'as al la sinjor'o'j ... Kaj ankaŭ de la Paser'o, ĉar por tiu impertinent'ul'o eĉ la leĝ'o ne est'as sankt'a!
II.
La Falk'o flug'ĵet'is si'n sur la kolomb'o'j'n si'n'forges'e grajn'um'ant'a'j'n sur la stopl'ej'o, kaj kapt'is id'o'n el inter ili.
—Sed hodiaŭ ja est'as sen'viand'a tag'o; tio'n dir'is al mi patr'in'o maten'e, kaj dir'is ankaŭ la Koturn'o'j si'n paŝt'ant'a'j sur la rand'o de la stopl'ej'o, ke hodiaŭ ankaŭ ili nur bek'os grajn'o'j'n, ne lic'as al ili kapt'i lokust'o'j'n. La leĝ'o mal'permes'as tio'n ...
—Nu jes, hodiaŭ est'as sen'viand'a tag'o, kaj la leĝ'o mal'permes'as tio'n, — respond'as la sang'avid'a Falk'o al la tim'ig'it'a kolomb'et'o, — por paser'o'j, fring'o'j kaj koturn'o'j ...
sed vi ebl'e ne pens'as, ke ankaŭ por la Falk'o'j? Kaj ceter'e mi konsum'os vi'n nur morgaŭ! ...
Al la bril'mantel'a kort'eg'estr'o de la insekt'o'reĝ'o, li'a moŝt'o Orcetonio neniel en'ir'is la kap'o'n, ke dum li pov'as, kiam li pov'as, bril'i maksimum'e en la lum'o de la Sun'o, la Lampir'et'o hav'as propr'a'n lum'o'n, per kiu ankaŭ nokt'e li pov'as orient'iĝ'i.
—Ĉu vi ne pens'as, — dir'is ŝajn'ig'ant'e bon'vol'em'o'n al li, — ke la ek'bril'ig'ad'o'n de vi'a meĉ'et'o la Grand'ul'o'j interpret'os si'n'montr'o, demonstraci'o, kaj koler'os pro tio.
En neni'o ni pli'u, se nur ebl'as, ol ni'a'j super'ul'o'j, ĉar tio sekv'ig'os mal'bon'o'n al ni ...
Sed ni'a Lampir'et'o tra'vid'is la vual'o'n, do li tiel respond'is: —Mi bon'e sci'as, ke la grand'ul'o'j ne pov'as en ajn'o toler'i pli super'a'j'n ol ili est'as, aŭ ke almenaŭ mal'mult'a'j ating'as ĝis tia alt'o, tamen mi opini'as: kio'n Di'o don'as, li don'as por tio, ke ni uz'u tio'n. Kiu do ag'as tiel (uz'as si'a'n talenton), tiu nur plen'um'as si'a'n dev'o'n, pro kio la ver'a'j Grand'ul'o'j ankaŭ ne ofend'iĝ'as.
Kaj la tiel'nom'at'a'j grand'ul'o'j ne envi'u la talent'o'n de la ”pli mal'grand'a'j”, la envi'o est'as ver'e ne la sign'o de grand'ec'o, sed ili prefer'e klopod'u far'iĝ'i pli eminent'a'j ol ĉi tiu'j, kaj ĵet'i ankaŭ pli grand'a'n lum'o'n, ol ĉi tiu'j. Se ili pov'as!
—Pa'nj'o, ĉu est'as ver'e, ke ekzist'as ĉiel'o kaj infer'o? Kaj ke ni, post ni'a mort'o, ĉiu'j ir'os tie'n? — demand'as la mal'grand'a Pin'o si'a'n patr'in'o'n.
—Ver'e, fil'et'o, la bon'a'j ven'os en la ĉiel'o'n, kaj la mal'bon'a'j en la infer'o'n.
—Kaj kia est'as la ĉiel'o kaj kia la infer'o.
—Nu, fil'et'o, la infer'o est'as terur'a fajr'eg'o, kie'n ven'as ĉiu'j mal'bon'ul'o'j. Ĉi tie oni unu'e dis'pist'as en er'et'o'j'n per long'ten'il'a'j fer'kejl'eg'o'j ĉiu'j'n ost'o'j'n de la al'ven'int'o'j, post'e po'pec'e oni ĵet'as ili'n en la fajr'o'n. Ĉiu er'et'o dev'as vid'i, kiel pere'as ĝi'a kun'ul'o, dev'as aŭskult'i ties krepit'ad'o'n, ve'kri'ad'o'n, ĝis ankaŭ la last'a er'et'o neni'iĝ'as en fum'o'n kaj cindr'o'n ... Tio est'as la infer'o.
—Ho, pa'nj'o, mi ek'de nun ne plu est'os mal'bon'a ... Kaj kia est'as la ĉiel'o?
—La ĉiel'o est'as io tut'e ali'a. Tie, post ni'a mort'o ni ĉiu'j ven'as en apart'a'n, bel'eg'a'n ĉambr'eg'o'n, sur ĉiu'j'n ni'a'j'n, eĉ plej mal'grand'a'j'n branĉ'o'j'n oni met'as kandel'o'j'n, pend'ig'as bombon'o'j'n, kuk'o'j'n. Antaŭ ni'a'j'n pied'o'j'n oni amas'ig'as abund'o'n da donac'o'j, por ni'a honor'o ek'son'as la sonor'il'o'j kaj la kant'ad'o de la anĝel'o'j dis'e en la ĉiel'o.
—Ho, patr'in'o, kiel bel'a est'as la ĉiel'o! Ek'de num mi est'os ĉiam nur tre bon'a!
La mal'jun'a vitr'ist'o ĵus fin'is la blov'ad'o'n de grand'a botel'o, kiam man'plen'o da rest'int'a material'o pet'eg'is sam'e por blov'ad'o je botel'o.
—Est'u do! — decid'is fin'e la bon'kor'a mal'jun'ul'o, kaj li jam blov'is la mal'grand'a'n ambici'ul'o'n.
Kiam li pret'iĝ'is kun ĉi tiu, kaj vid'is, ke li vid'ebl'e mezur'is si'n tro mal'grand'a rilat'e al la pli fru'a botel'o, riproĉ'is li'n la majstr'o: —Fil'o mi'a, eĉ, se mi blov'is vi'n pli grand'a, ol vi fakt'e est'as, mi ne pov'as vi'n blov'i pli grand'a. Cert'a'j leĝ'o'j ankaŭ ĉi tie valid'as. La sub'ŝtof'o ne pov'as est'i pli grand'a, ol la ŝtof'o; el nur'a aer'o eĉ botel'o'j ne pov'as konsist'i ... — li dir'is, kaj ĵet'is la mal'grand'a'n ne'kontent'ul'o'n kontraŭ la ter'o'n.
Kiu est'as pli fort'a?
Dum si'a land'inspekt'ad'o la inkognit'e vetur'ant'a jun'a Reĝ'o puŝ'iĝ'as hazard'e ĉe ia pord'o kontraŭ la ĵus unu'a'tag'a'n Pedel'o'n.
Inter la du fier'puf'a'j hom'o'j est'iĝ'as disput'o.
—Ĉu vi sci'as, kiu mi est'as? — ekscit'iĝ'as la jun'a Reĝ'o.
— Mi hav'as tut'a'n land'o'n da tia'j sub'ul'o'j, kiel vi!
—Ĉu sub'ul'o'j? Tio est'as neni'o! — re'kri'as la jun'a Pedel'o. Mi hav'as tut'a'n land'o'n da tia'j super'ul'o'j, kiel vi.
Kaj fier'puf'e li plu'paŝ'ad'as, kiel iu, sent'ant'a si'n rest'i super'ec'a.
Somer'e la Strig'o ne ŝat'as rest'ad'i en si'a kav'o. Se li trov'as dens'a'n frond'o'n, li re'tir'as si'n tie'n. Sed ve al li, se iu paser'o li'n trov'as, ĉar tiam post minut'et'o'j tie ĉirp'ad'as-blablabas ĉiu'j paser'o'j de la ĉirkaŭ'aĵ'o. Surd'iĝ'o tut'cert'a.
—Nu rigard'u ĉi tiu'n sen'util'a'n paser'ar'o'n, kiel ĉiu'j babil'bek'as-klaĉ'pik'as mi'n, kvazaŭ ili vol'us mi'n mort'mok'i.
Tiel plend'as en iu okaz'o simil'a la Strig'o al la Pig'o plum'um'ant'a si'n sur la supr'o de la najbar'a arb'o.
—Eĉ por minut'o ne zorg'u pro ĉi tiu'j buŝ'hero'o'j, — respond'as la Pig'o bon'e kon'ant'a la paser'o'j'n. — Ili konjekt'as, ke vi est'as la plej proksim'a futur'o: sinjor'o de la nokt'o. Kaj la hom'o'n de la futur'o la paser'o'j kutim'as ĉie klaĉ'bek'i. Ne tim'u, tuj kiam vi sur'tron'iĝ'os, ili for'port'os si'n, ke eĉ memor'ig'ant'o pri ili ne rest'os!
La Aĝ'eg'a Vulp'o vizit'as si'a'n mal'nov'a'n amik'o'n, la Mal'jun'a'n Urs'o'n, kiu dum si'a tut'a viv'o est'is vort'lert'a advokat'o, ĵurnal'ist'o kaj deput'it'o. Li trov'as ĉi tiu'n en grand'a medit'ad'o, klin'it'a'n super li'a'j dokument'o'j. Li al'parol'as li'n: —Pri kio vi cerb'um'as tiel si'n'forges'e, kamarad'o?
—Kial mi ne cerb'um'us, kamarad'o, — respond'is tiu, kiam la sum'o'j ricev'it'a'j por mi'a'j verk'o'j, parol'ad'o'j far'as laŭ mi'a'j ekzakt'a'j not'o'j en'tut'e dek milion'o'j'n, kaj kiel ajn mi kalkul'as, mi'a hav'aĵ'o super'as eĉ cent milion'o'j'n. Kvankam el iom'et'o mi dev'is ankaŭ viv'i!
—Nu-nu, — respond'as la Mal'jun'a Urs'o, — re'memor'u pli preciz'e ... Kaj krom'e ... vi ebl'e ne ĉiam nur parol'is kaj skrib'is, sed kelk'foj'e ankaŭ s i l e n t i s ! ?
—Kial loĝ'as la kolomb'o'j ĉiam en tur'o? — demand'as si'a'n patr'o'n knab'et'o dum ili'a promen'o.
—Por si'a mild'ec'o, bon'ec'o, bel'a viv'o ili merit'as ĉi tiu'n alt'a'n lok'o'n. Aŭ kiel vi pens'as, ĉu ankaŭ tie paser'o'j far'u si'a'n nest'o'n, en la tur'o'j de preĝ'ej'o'j? Pri'pens'u, por si'a ter'a aper'o ankaŭ la Sankt'a Spirit'o elekt'is la form'o'n de kolomb'o. La kolomb'o'j est'as propr'a'dir'e sankt'a'j bird'o'j!
—Jes, — daŭr'ig'is vort'um'i si'a'j'n zorg'o'j'n la sci'vol'a infan'o, — sed ja ankaŭ falk'o'j loĝ'as tie, kaj krom'e sur la plej'supr'o de la tur'o'j!
—Ankaŭ tio est'as ver'o, fil'o, mi mem ne unu'foj'e vid'is tio'n. Sed ankaŭ pri tio ni ne dev'as nepr'e skandal'iĝ'i. La glor'o kaj potenc'o aparten'as ĉiam al tiu'j, kiu'j est'as pli fort'a'j!
—Est'as facil'e al la Ciriso, — dir'ad'as la Sovaĝ'a Kolz'o.
Kiam li'a'j grajn'o'j matur'iĝ'as, ili ricev'as flok'o'flug'il'o'j'n, ven'as vent'o, kaj jam port'as ili'n en ili'a'n nov'a'n hejm'o'n, kie ili pov'as progres'i. Kaj pri ili'a'j fil'o'j sam'e zorg'as la Natur'o ... Sed la grajn'o'j de la mal'feliĉ'a Sovaĝ'a Kolz'o fal'ad'as unu sur ali'a'n, kresk'as unu sur ali'a, ili'a tut'a viv'o est'as konkur'a batal'o por ili'a nur'a ekzist'o. La frat'o'j ne pov'as dis'volv'iĝ'i unu pro ali'a!
—Est'as ja ver'o, ke la grajn'o'j'n de la Ciriso, se ili matur'iĝ'is, dis'port'as la vent'o de la ge'patr'a dom'o, — respond'as la Ciriso, — kaj oft'e post kilo'metr'o'j aŭ eĉ ekster la land'lim'o'j de'met'as ili'n, kiel paraŝut'o si'a'n pasaĝer'o'n, sed la sort'o'n, kiu li'n atend'as tie, li dev'as ankaŭ sur'pren'i. Ne ekzist'as elekt'o, ĉu la grund'o est'as gras'a aŭ mal'mol'a, ĉu mal'mol'a, ĉu sen'frukt'a mort'o'rok'o!
Dolĉ'ec'a'n zum'ad'o'n ek'atent'as la Strig'o en si'a fortik'aĵ'o.
—Kiu tio pov'as est'i, kaj de kio li hav'as tiel alt'a'n humor'o'n en ĉi tiu terur'a mond'o? — li pens'as. — La loĝ'ant'o'j de la arb'ar'o ja ne kutim'as kant'ant'e hejm'e'n'ambl'i el la drink'ej'o en plen'plen'a nokt'o ...
Li el'rigard'as. Nu, Di'o Kre'int'o, la mal'grand'a Lampir'o flug'ŝancel'iĝ'as desegn'ant'e lum'ring'o'j'n per si'a er'et'a meĉ'et'o sur la velur'a tol'o de la ĉiel'o.
—Kio'n vi serĉ'as ĉi tie en la mez'mez'o de la nokt'o kun vi'a kandel'et'o, kamarad'o? Ĉu ebl'e vi hieraŭ perd'is i'o'n grav'a'n vi'a'n? Kaj antaŭ ĉio, de kio vi hav'as tiel bon'eg'a'n humor'o'n, ke vi eĉ kant'as? — li demand'as ...
—Neni'o'n mi for'las'is, kamarad'o; kio'n pov'us ja perd'i tiu, kiu neni'o'n hav'as?! Mi nur serĉ'ad'as laŭ mi'a pra'a ofic'o malic'ul'o'j'n en la nokt'o, kaj est'ant'e pi'a, kial mi ne ĝoj'us, se ĉi tiu mond'o jam est'as tiel bon'a, ali'o'n ol honest'ec'o'n, bon'ec'o'n mi ne trov'as dis'e-vast'e en la arb'ar'o ...
La lip'o'j de la Strig'o kurb'iĝ'is je amar'a rid'et'o ...
—Vi, kamarad'o mi'a, dev'as est'i ver'e tre feliĉ'a, se eĉ nun'temp'e vi serĉ'ad'as malic'ul'o'j'n laŭ vi'a pra'a ofic'o nokt'e en la arb'ar'o ...
Ĉar tie nun kaŝ'vag'as ja fakt'e nur am'ind'ul'o'j kaj bon'intenc'ul'o'j, kaj tiu'j'n ali'a'j'n vi dev'us serĉ'i ĉe la klar'a lum'o de la Sun'o tie, mi kred'as, sur la sun'a flank'o!
Fru'printemp'e ek'ir'is la mal'sat'a Abel'et'o turment'it'a de la vintr'o al la paŝt'ej'o, por far'i kolekt'o'j'n. Sed li est'is tiel mal'fort'a, ke dum'voj'e li fal'is.
Du'on'sven'e li ven'is ĝust'e al la nest'o'pord'o de la Ter'a'j Vesp'o'j.
—Ej nu, — li pens'as, — en tiel fru'a mal'varm'o ebl'e mi eĉ frost'os mank'e de mov'iĝ'o. Mi frap'os ĉe la Vesp'o'j por iom'a varm'iĝ'o, pli post'e la Sun'o cert'e ek'bril'os, kaj mi pov'os daŭr'ig'i la voj'o'n.
Eĉ tri'foj'e li frap'is, sed neni'u aper'is.
Kolekt'int'e ĉiu'j'n si'a'j'n fort'o'j'n, li jam pret'is plu'ir'i, i'e'n flank'e'n'tir'iĝ'i, kiam iu Vesp'o el'kri'is tra la pord'o: —Kio'n vi bezon'us, se ni hav'us?!
—Mi nur pens'is, — ĝem'et'as la si'n tir'ant'a Abel'et'o, ke ... — Sed antaŭ ol li pov'us fin'i, vid'ant'e ke, tem'as pri sen'pov'a Abel'et'o, al kiu ili dev'us pli-mal'pli fru'e don'i i'a'n sub'ten'o'n, la Vesp'o al'kri'is li'n: —Ni mem est'as sufiĉ'e mult'op'e ĉi-en'e por ĉi tiu long'a vintr'o, kar'eg'a frat'o ... Ir'u do kun Di'o ...
La Abel'et'o'n re'konsci'ig'is la varm'o de la lev'iĝ'ant'a Sun'o, post kiam li rapid'e for'ir'is, kaj flug'ad'is ĝis vesper'o de flor'o sur flor'o'n.
La Vesp'o'j ankoraŭ ne kuraĝ'is eĉ el'met'i la kap'o'n pro la mal'varm'o.
Kiel okaz'is, ne ebl'as sci'i, sed est'as fakt'o, ke proksim'e al vesper'o ĵet'is la super'ŝarĝ'it'a'n Abel'et'o'n la lac'ec'o kaj la krepusk'a vent'o de'nov'e sur la ter'o'n, kaj ĉu hazard'e, aŭ nur por la fabel'o, de'nov'e ĝust'e ĉe la pord'o de la Vesp'o'j...
Nun la Vesp'o'j rimark'is la Abel'et'o'n, kaj akcept'is li'n kun tia, tiel'eg'a parenc'a am'o, ke li preskaŭ en'ir'is al ili. Li ebl'e ankaŭ rest'us tie, se ne en'kap'iĝ'us al li li'a'j mal'sat'a'j, mal'san'a'j frat'o'j hejm'e kaj ankaŭ la maten'a aventur'o ...
Tiel do li nur klopod'is hejm'e'n.
Kaj al la komplez'em'a'j Vesp'o'j rest'ig'ant'a'j li'n por la nokt'o kaj vol'ant'a'j ŝirm'i li'n kontraŭ la mal'lum'o kaj mal'varm'o de la nokt'o li dir'is: —Mi tre dank'as vi'n por la afabl'a invit'o kaj rest'ig'ad'o, mi ankaŭ akcept'us ĝi'n volont'e, sed vi ja jam maten'e dir'is, kar'a'j parenc'o'j, ke vi tro mult'op'as, kaj ĝust'e tiel, plen'a de ŝarg'o'j eĉ por la mond'o mi ne vol'us vi'n ĝen'i ...
Kaj li jam ir'is plu. Kaj la mal'sat'a'j Vesp'o'j nur rigard'is post li!
Mild'anim'a Pastr'o aŭd'as dum iu li'a voj'o dimanĉ'o'n antaŭ'tag'mez'e infan'a'n ve'plor'ad'o'n, el kio li konstat'as, ke iu sen'indulg'e bat'as knab'et'o'n.
Li do en'ir'as la dom'o'n, de kie la sen'esper'a'j voĉ'o'j aŭd'iĝ'as, kaj al'parol'as la koler'a'n Patr'o'n draŝ'ant'a'n eĉ tiam si'a'n fil'o'n: —Kio vi est'as por ĉi tiu knab'o, hom'o, kaj kio'n pek'is ĉi tiu infan'o, ke vi est'as tiel rigor'a al li?
Kaj tiu respond'as: —Mi est'as li'a Patr'o, kaj mi pun'as li'n, ĉar li ne plen'um'is iu'n ordon'o'n mi'a'n.
—Nu, kio pov'is est'i tiu grand'a ordon'o, kiu'n don'is li'a Patr'o sub minac'o de pun'o al tiel et'a infan'o? — demand'is de'nov'e la Pastr'o.
—Li ne prepar'is la lign'o'n vesper'e por la maten'a fajr'o'met'o, kaj tiel mi mem dev'is prepar'i ĝi'n je la fru'a'j hor'o'j, — klar'ig'is plu la rigor'a vir'o.
La mild'anim'a Pastr'o, kiu kun bon'em'a pacienc'o aŭskult'is la vort'o'j'n de la Patr'o, nun iom'et'e en'pens'iĝ'is, post'e dir'is: —Ĝust'e. Neglekt'o'j merit'as pun'o'n. Sed dir'u al mi: ĉu vi ĉiam ĉe'est'as la dimanĉ'a'j'n kaj fest'o'tag'a'j'n mes'o'j'n, ĉu vi akurat'e plen'um'as la vesper'a'j'n kaj maten'a'j'n preĝ'o'j'n?
Ĉu vi observ'as la fast'o'j'n, ĉu vi obe'as al la sankt'a'j ordon'o'j?
—Por dir'i la ver'o'n, — respond'as la pli fru'e ankoraŭ koler'a Patr'o iom re'tir'ant'e si'n, — bedaŭr'ind'e ne ĉiam, pastr'a moŝt'o, ĉar bon'a vol'o ja hav'iĝ'as, sed oft'e io inter'ven'as, pro kio for'las'iĝ'as jen tio, jen ĉi tio ... oni ne al'ven'as far'i, kaj ankaŭ forges'as.
—Ĉu tiel? Kaj kiel vi opini'us pri tio, se la sekv'a'n tag'o'n post iu tia el'las'o vi'a la hajl'o dis'bat'us vi'a'n tut'a'n rikolt'o'n?
Ĉu vi kred'us, ke tio'n ven'ig'is al vi pun'e la bon'a Di'o?
Kaj tiu respond'as: —Mi ne kred'us, ĉar Di'o ne est'as tiel kruel'a kaj mal'just'a, ke pro tiel bagatel'a neglekt'o frap'u mi'n per tiom'a pun'o.
—Nu vid'u, — riproĉ'as nun mild'e la erar'int'a'n Patr'o'n la mild'anim'a pastr'o, — kiel pens'us tiu mal'fort'a knab'o, ke vi est'as li'a Patr'o, kiam pro bagatel'a neglekt'o vi tiel kruel'e kaj sen'indulg'e pun'as li'n; de kie li pren'u ekzempl'o'n por la plen'um'o de si'a'j dev'o'j, se ne de vi? Kaj kio pov'as rajt'ig'i vi'n, ke vi pri'juĝ'u la plen'um'o'n de li'a'j dev'o'j, se ne tio, ke vi ĉiam plej komplet'e far'as la vi'a'j'n?
Leon'o, kiu'n la art'ist'o fin'is kaj star'ig'is sur la vend'o'plac'o, vol'is for'mov'i si'n de si'a lok'o, sed ne pov'is.
Li long'e ne pov'is pac'iĝ'i kun si'a sort'o, terur'e ĉagren'is li'n est'i el ŝton'o.
—Ĉi tie mi star'as sen'mov'a, kiam al mi ofic'us, ir'ad'i tra la sen'fin'a'j dezert'o'j kaj reg'i super la best'o'j de la mond'o ... Kio'n serĉ'as la reĝ'o de la best'o'j inter la hom'o'j? Precip'e tiel ĉen'it'a ...
Tre mult'a temp'o pas'is, ĝis li pac'iĝ'is kun si'a sort'o kaj ĉes'is indign'ad'i.
Sed tiam li jen'e saĝ'um'is: —Se mi'a sort'o destin'is mi'n al ĉi tiu gard'ej'o, tiam est'as tut'e saĝ'a, eĉ feliĉ'a afer'o, est'i el ŝton'o. Ĉi tiu'n rol'o'n oni ja ali'manier'e ne pov'us el'ten'i. Nur skulpt'it'a el ŝton'o!
Ĉiu'j sci'as, kiel intens'a tim'o obsed'is si'a'temp'e la ter'a'j'n best'o'j'n al la akv'a'j, pri kiu'j si'a'temp'e cirkul'ad'is la plej terur'a'j inform'o'j.
Ĉi tiu tim'o rezult'is mult'a'j'n konsil'iĝ'o'j'n ĉe la ter'an'o'j!
—Oni dev'as ili'n iel el'spur'i! — propon'is fin'e la Urs'o.
—Jes ja, sed kiu pov'as kaj kuraĝ'as ir'i inter ili'n? Cert'as ja ne'dub'ebl'e, ke ne est'as infan'lud'o ir'i ne'vok'it'a inter fremd'a'n, mal'amik'a'n popol'o'n!
La rezult'o de la mult'a'j konsil'iĝ'o'j, kun'ven'o'j est'is, ke la Ran'o entrepren'is la task'o'n. Oni tre ĝoj'is pri tio.
—Kaj bon'e mal'ferm'u la okul'o'j'n kaj anonc'u, ĵus kiam vi al'ven'is: kia popol'o est'as tiu akv'a?!
La Ran'o pruv'iĝ'is tre kuraĝ'a best'o. Li tuj ek'voj'is. La ter'a'j ministr'o'j tre mir'e post'rigard'is li'n.
Post'e ili atend'is, atend'ad'is. Sed van'e! Ili jam kred'is, ke la aŭdac'a spion'o pere'is, kaj dev'as trov'i ali'a'n, kiam ne'atend'it'e al'ven'is grand'a sigel'it'a leter'o, sed nur tiom leg'ebl'is en ĝi: ”Normal'a, ord'em'a popol'o. Ĝust'e tia, kiel ni, kaj kiel ali'a'j en la mond'o. Kaj ... neni'o ali'a raport'ind'a!”
— ”Ord'em'a popol'o ... ord'em'a popol'o ...” — ripet'ad'is la adres'at'o'j ... est'as facil'e asert'i tio'n, sed fakt'e kia est'as ord'em'a popol'o? ...
Nu jen, kia dev'us est'i ord'em'a popol'o, tio ankoraŭ neniam en'kap'iĝ'is al ili, popol'gvid'ant'o'j.
Fin'e ili re'skrib'is al si'a send'it'o, ke li pli klar'e kaj detal'e ripet'u la raport'o'n, precip'e koncern'e la demand'o'n, kia est'as ord'em'a popol'o, kaj kial la akv'an'o'j est'as ord'em'a'j popol'o'j?!
Je tio ili ricev'is la sekv'a'n raport'o'n: —Mi kompren'as la ord'em'a'n popol'o'n tiel, ke ankaŭ ĉi tie grand'a'j fiŝ'o'j manĝ'as la mal'grand'a'j'n, ankaŭ ĉi tie la pli fort'a'j hund'o'j ricev'as la pli grand'a'j'n pec'o'j'n. Ankaŭ ĉi tie tiu promoci'iĝ'as ekster'vic'e, kiu tio'n plej bon'e ”perservis” ktp, ktp. Kaj la eventual'e neces'a'j'n apelaci'o'j'n ĉi'afer'e ankaŭ ĉi tie oni dev'as adres'i al la Afer'kuŝ'ig'a Ofic'ej'o ...
Sid'iĝ'int'e iu'n vesper'o'n sur branĉ'o arb'ar'rand'a, la Strig'o plezur'iĝ'is pri la sen'fin'a profund'o de la supr'e volb'iĝ'ant'a firmament'o kaj la spark'ant'a fajr'o'lud'o de la sen'nombr'a'j stel'o'j.
Ĉe la arb'o'sub'o sam'temp'e el'ter'iĝ'is abrupt'e preter'fos'ant'a talp'o.
Dum minut'o ankaŭ ĉi tiu gap'is en la stel'mar'o'n de la ĉiel'o, sed baldaŭ li ek'kri'as konstern'it'e: —Ne'ebl'a'j afer'o'j! Re'e'n! — kaj li jam en'fos'as si'n rapid'eg'e en la lumbrik'o'plen'a'n grund'o'n.
La Strig'o, rid'et'ant'e pri la edif'a scen'o, rimark'as nur tiom: Vi prav'as, sam'ter'an'o. Por iu'j la stel'o'j de la firmament'o, por ali'a'j la lumbrik'o'j de la ter'o!
(Kiu ne sent'as si'n naz'muk'a, ne viŝ'u la naz'o'n ...
— Re'send'it'a'j libr'o'j) La mal'jun'a Grumbl'a Gregoro, la Aĝ'eg'a Urs'o, not'ant'a de tag'o al tag'o la spert'o'j'n de si'a long'a viv'o, trans'don'is si'n en si'a deklin'a aĝ'o al emerit'ec'o, kaj don'ad'is ĉia'spec'a'j'n konsil'o'j'n al si'a'j kun'best'o'j pri ties afer'o'j nod'a'j kaj rod'a'j.
Ĉi tiu'j'n konstat'o'j'n, konsil'o'j'n li'a'j'n la mal'jun'a Grumbl'a Gregoro ne nur dir'ad'is, not'ad'is laŭ si'a'j praktik'a'j cel'o'j, sed de temp'o al temp'o ankaŭ resum'is en form'o de libr'o, por, anstataŭ konsil'i, met'i ĝi'n en la man'o'n de la pli inteligent'a'j — al'las'ant'e al ties saĝ'o, ke ĉiu el'leg'u la ver'o'n plej konven'a'n al la propr'a kaz'o.
La inteligent'a'j best'o'j ankaŭ kapt'is la okaz'o'n!
Foj'o'n de foj'o ili aranĝ'is ver'a'n pilgrim'ad'o'n al li'a grot'o!
Ĉu don'i al iu konsil'o'n tajl'it'a'n al la individu'o aŭ libr'o'n, pri'juĝ'is Grumla Gregoro ĉiam laŭ la ekster'a aper'o kaj soci'a pozici'o de la pilgrim'ant'o. Kaj ĉiam per traf'a'j okul'o'j.
Kvankam li'a mal'jun'a sekretari'o, la Aĝ'eg'a Vulp'o daŭr'e kaŝ'observ'is, esper'ebl'e iam li erar'os ...
La vesper'o'n de iu tumult'a tag'o, kiam ili rest'is sol'a'j, ek'parol'is tiu kun ruz'a rid'et'o: —Hodiaŭ ni tamen erar'et'is tie kaj ĉi tie, Majstr'o!
—Ne ĝoj'u, ĉar vi erar'as! Mi sci'as, kio'n vi sub'vol'as dir'i.
Libr'o'n mi don'is ankaŭ al kelk'a'j bov'o'j, kaj tiu'j kiel pez'a'n fatras'o'n for'ĵet'is ĝi'n ĉe la pord'o ... Mi trankvil'ig'as vi'n, tio okaz'is ne pro erar'o, sed takt'o. Mi ne vol'is sen'mask'ig'i ili'n antaŭ ili'a'j sinjor'ec'a'j kun'best'o'j, kun kiu'j ili aper'as en tut'e simil'a ekster'aĵ'o.
Tamen la instru'o'n ni tir'u ankaŭ el tio. Saĝ'a hom'o turn'as ĉio'n en si'a'n util'o'n. Skrib'u! — li dir'is, kaj dikt'is jen'o'n en la libr'o'n ”Pli nov'a'j not'o'j”: ”Kaj al la bov'o konven'as ne saĝ'ec'o kaj verb'o, sed nur fojn'o, eĉ se li'a'j korn'o'j ne plu vid'iĝ'as kaj li port'as pantalon'o'n ...”
Ju pli da hom'o'j iu reg'as, des pli da fantazi'o li bezon'as.
Li nom'e dev'as imag'i ankaŭ ties dezir'o'j'n, situaci'o'n, anim'stat'o'n, kiu'j ne sci'ig'as, aŭ ne pov'as sci'ig'i ili'n al li.
Kiu reg'as nur kun la vol'o kaj pri'aŭskult'o de tiu'j, kiu'j al'parol'as li'n, tiu gvid'as en revoluci'o'n!
est'as la saĝ'ec'o de filistr'o'j. La filistr'ec'o est'as la sen'spert'ec'o de la sen'saĝ'ul'o'j.
kun'ir'as modest'o, ĝi iĝ'as al'tir'a, nobl'a simpl'o; se mal'saĝ'o ĝi'n tra'penetr'as — stult'a orgojl'o.
ne egal'as akumul'iĝ'o'n de sci'o'j. Nek ek'kon'o'n de la mond'o. Kiu si'n mem ek'kon'is, kaj pov'is tir'i el tio ĉiu'j'n konsekvenc'o'j'n: est'as saĝ'a.
Ali'e ni parol'as ĉe mal'ferm'it'a fenestr'o, ol post ferm'it'a'j pord'o'j.
ĉiu hav'as tiom da mank'o'j, kiom'as la orgojl'o, kiu'n sekv'e de la ricev'o de ĉi posten'o li montr'as. En kap'o ne toler'ant'a vaku'o'n okup'as ĉi-kaz'e la lok'o'n de la sci'o orgojl'o, kiu est'as neni'o ali'a, ol mem'respekt'ant'a stult'o.
Unu saĝ'a buŝ'o iu'foj'e pli valor'as, ol tri da mal'prudent'a'j kap'o'j.
turn'as la dors'o'n — ”Jen la dors'o, parol'u kun ĝi! — al la mal'ĝentil'a vent'o ...
Ankaŭ nigr'a kok'in'o aprez'end'as, se eventual'e ĝi el'ig'as blank'a'n ov'o'n.
Kiu ne vol'as vid'i la fulm'o'j'n, aŭd'os la tondr'o'j'n. Kaj kiu ankaŭ ĉi tiu'j'n neglekt'as, tiu'n plag'os — la pluv'o!
1 Kiu iam vol'as vid'i la arb'o'j'n de si'a ĝarden'o en vic'o, plej bon'e li far'as sem'ant'e ties grajn'o'j'n en vic'o.
2 Perd'iĝ'as la arb'o, kiu pli fru'e fal'ig'as si'a'j'n nun'a'j'n foli'o'j'n, ol ĝi hav'us la burĝon'o'j'n de la futur'o.
3 Lam'ul'o apog'as si'n sur si'a baston'o, saĝ'ul'o sur si'a mens'o.
4Mal'saĝ'a est'as tiu bird'o, kiu tiel for'ĵet'as si'a'j'n plum'o'j'n pro la somer'a varm'o, ke post'e mank'e de ili ĝi ne pov'as flug'i.
Kiu diskut'as kun mal'saĝ'ul'o, diskut'as kun si'a amik'o.
1 Pli facil'e est'as far'i hom'o'j'n stult'a'j, ol konsider'i ili'n stult'a'j.
2 Pli mal'facil'e est'as kaŝ'i ni'a'n stult'ec'o'n, ol persvad'i iu'n pri ni'a stult'ec'o.
3 La fortun'o far'as la saĝ'a'n pli saĝ'a, kaj la mal'saĝ'a'n pli mal'saĝ'a.
4 Est'as mal'facil'e ne est'i tio, kio ni est'as, sed ŝajn'i tio, kio ni vol'us est'i!
Arm'il'o'j ŝarg'it'a'j per nur'a entuziasm'o ne paf'as mal'proksim'e'n; sed ankaŭ al ŝarg'it'a'j per nur'a'j kugl'o'j ne konsil'ind'as blind'e fid'i!
Event'o'j'n nask'as event'o'j, kiel ond'o'j'n ond'o'j. La scienc'o de la viv'o est'as ĝust'e tio, ke el ĉi tiu'j ond'o'j ni pov'as el'ten'i — almenaŭ la kap'o'n.
Stult'a'n hom'o'n ni re'kon'as plej rapid'e je li'a'j saĝ'um'ad'o'j.
Oft'e pli mult'e vid'ebl'as tra et'a serur'tru'o, ol tra larĝ'e mal'ferm'it'a fenestr'o!
La hom'kon'o est'as tiu tabel'o de logaritm'o'j, per kiu oni trans'kalkul'as la hom'o'j'n el tio, kio'n ili montr'as, en tio'n, kio ili est'as.
est'as neniam sol'a. Eĉ ĉiam en tre el'star'a societ'o. Ĉie en la akompan'o de li'a'j pens'o'j.
Tiu, kiu ne pov'as kondut'i, sen vid'ig'i ĉiu'paŝ'e si'a'n rang'o'n, simil'as al aŭt'et'o, kies numer'plat'o est'as tiel grand'a, ke pen'e ĝi port'as ĝi'n.
kiom da spac'o li plen'ig'as per si'a'j vol'o, imag'o kaj dezir'o'j. Ankaŭ la rad'o konsist'as ne nur el si'a nab'o. Aparten'as al ĝi ankaŭ ĝi'a'j spok'o'j, eĉ rond'aĵ'o.
ek'kverel'us, est'as cert'e, ke la Lun'o atak'us kun'e kun la stel'o'j. Sed cert'e est'as ankaŭ, ke la Sun'o batal'us sol'a. La mal'fort'a serĉ'as alianc'o'n, la fort'a mem star'ig'as si'n.
(Ver'a'j kaj ŝajn'a'j) Vesper'e la reĝ'o de'met'as unu'e la kron'o'n; la gubernator'o rest'ad'as ankaŭ hejm'e en arĝent'buton'a jak'o, la infan'husar'o dorm'as en si'a paper'ĉak'o kaj kun si'a lign'o'glav'o ...
tranĉ'ant'a sam'e ni'a'n kred'o'n, kiel fantazi'o'n. Tiel far'iĝ'as el ĉiel'aspir'a'j agl'o'j ter'e'kur'ant'a'j strut'o'j, el sen'fin'a'j spac'o'j de la mond'o bar'aĵ'o'j, el mult'a'j milion'o'j da variant'o'j de la viv'o — ŝablon'o'j ...
ni pov'as kolekt'i jar'o'j'n sol'e far'e de ni'a'j ag'o'j. Ebl'e tio est'as la kaŭz'o, ke tiom da hom'o'j oni jam en ili'a viv'o forges'as ...
La tro'grand'a'j flug'il'o'j sam'e ne taŭg'as por bon'a flug'ad'o, kiel la tro mal'grand'a'j. Kiom super'as la mal'vigl'a'n, grand'flug'il'a'n cikoni'o'n la rapid'mov'a, et'flug'il'a koturn'o!
est'as la eĥ'o de si'a medi'o, la el'star'a'n pli-mal'pli fru'e re'son'ig'as li'a medi'o!
Ankoraŭ ne est'us mal'bon'e, ke el raŭp'o dum mal'long'a temp'o far'iĝ'as papili'o kaj ek'sving'as si'a'j'n flug'il'o'j'n. Est'as mal'bon'e, ke per si'a'j rapid'e el'kresk'int'a'j flug'il'o'j ĝi flug'as en la unu'a'n flam'o'n.
se ni al iu mal'kaŝ'as sincer'e ni'a'n anim'o'n. Sed tio pov'as okaz'i nur unu'foj'e en la viv'o. Ĉar aŭ ne est'as kio'n, aŭ ne est'as, al kiu.
La akv'o adapt'iĝ'as tuj al ĉio, la rok'o neniam al io.
Van'e tiel fier'as la hom'o'j pri si'a nobl'ec'o. Grand'ec'o, nobl'ec'o, fier'ec'o trov'iĝ'as ankaŭ ĉe best'o'j.
Paru'o pov'as en'ven'i el la mal'proksim'o de arb'ar'o'j ĝis la fenestr'o kaj pet'i, pet'eg'i kaj akcept'i almoz'o'n. Frugileg'o'j pov'as rigard'i tio'n nur de sur la supr'o de la arb'o'j. Kaj trov'iĝ'as, kiu'j — est'u plej kruel'a vintr'o — eĉ en la urb'o'n ne pov'as en'ven'i. Jes! Ankaŭ la best'o'j est'as fier'a'j. Ili pere'as pro mal'sat'o, sed neni'o'n ili pet'as, precip'e de la hom'o'j!
vi'a or'o, riĉ'ec'o, elegant'ec'o, sed vi'a grand'ec'o est'u nur ver'a. Ali'e per vi'a unu'a paŝ'o vi sur'tret'as la ter'o'n de nan'o'j.
Se humil'ec'o est'is en si'a jun'aĝ'o saĝ'ec'o, tiam orgojl'o dev'is est'i en si'a jun'aĝ'o stult'ec'o.
La diferenc'o inter ver'a'j kaj ŝajn'a'j valor'o'j est'as, ke ŝajn'a'j far'as ni'n fier'a'j kaj ver'a'j modest'a'j.
Si'a'n bel'eg'a'n kant'o'n original'a'n son'ig'as la najtingal'o al si mem en la vepr'o, si'a'j'n imit'o'j'n la sturn'o kaj turd'o dis'kri'as sur la supr'o de arb'o'j en la mond'o'n.
Ankaŭ la bird'o'j est'as tia'j, kia'j la hom'o'j. Ju pli da plum'o'j ili hav'as, des'pli vid'iĝ'as: kiu est'as kukol'o.
Kiel grand'a'j ni est'as, vid'iĝ'as korp'e: star'ant'e unu apud ali'a, kaj anim'e: las'it'e sol'a'j.
—Kiu est'as la plej alt'a arb'o?
—La rub'aĵ'garb'o.
—Kial?
—Se iu ramp'as sur ĝi'n, li rigard'as ĉiu'j'n de alt'e!
est'as pli riĉ'a ol la grand'ec'o. Ĝi hav'as mult'e pli da sign'o'j.
Grand'a ni dev'as propr'a'dir'e konsider'i tiu'n, ĉe kiu la sign'o'j de la nan'ec'o ne montr'iĝ'as. Ni aŭskult'u la paser'o'n, kiom ĝi pep'as; ni rigard'u la cign'o'n, kiel ĝi silent'as.
Re'kon'o, sincer'a klin'iĝ'o antaŭ la pli grand'a, genu'fal'o antaŭ la Plej Grand'a!
Kiel la agl'o proksim'iĝ'as al la Sun'o, tiel mal'pli'iĝ'as ĝi'a ombr'o. Kiel la papili'o flug'as al la lamp'o, tiel pli'iĝ'as ĝi'a ombr'o.
Tio est'as la diferenc'o inter sun'o'j kaj lamp'o'j, agl'o'j kaj papili'o'j.
ke kelk'foj'e ”nask'iĝ'as mus'o'j”. Se la malic'lang'a'j mok'em'ul'o'j sci'us, ke kelk'foj'e est'as pli mal'facil'e en'mond'ig'i sen'mank'a'n mus'o'n, ol du'on'perfekt'a'n mont'o'n!
ni vid'as iu'n, en'est'as ankaŭ la konstat'o de ni'a propr'a grand'ec'o! Por la elefant'o nek la rinocer'o, nek la hipopotam'o, por la mus'o eĉ la kat'o est'as grand'a!
La potenc'o en fort'a man'o est'as taŭg'a instrument'o, en mal'fort'a plump'a il'o.
1 La hom'o'j hav'as renom'o'n, la objekt'o'j bril'o'n. Ne ĉio est'as or'o, kio bril'as.
2 Mal'riĉ'a arb'o est'as tiu, kies fam'o'n nur ĝi'a ombr'o dis'vast'ig'as.
3 Eĉ se et'a kaj for'a est'as la Stel'o, sed pro si'a lum'o konstant'a ĝi est'as konsider'at'a.
Sed kiu pri'atent'as la tie kaj ĉi tie kun grand'a'j flam'o'j kaj fum'o ek'flagr'ant'a'j'n bivak'fajr'o'j'n de paŝt'ist'o'j?
La mal'profund'a akv'o pli'grand'ig'as si'n per si'a'j spit'em'a'j krisp'o'j; la profund'a akv'o, la mar'o — per si'a kviet'a glat'o — kaŝ'as si'a'n fort'o'n.
Ju pli mal'alt'e situ'as lintel'o, des'pli ĝi ig'as klin'i ni'n.
Ni fier'aĉ'as pri ni'a'j pra'ul'o'j. Ĉu ni pov'as hav'i i'a'n merit'o'n pri tio, ke ili est'is el'star'a'j hom'o'j? Aŭ ĉu ni kulp'as pri tio, ke ne? Se ni jam vol'as est'i fier'a'j, kial ni ne klopod'as fier'i prefer'e pri ni'a'j post'e'ul'o'j? En ties eminent'ec'o ni ja pli pov'us hav'i part'o'n!
Ni eĉ ne rimark'as, kiel sen'di'ec'a'j hom'o'j ni est'as, dum ni vol'as est'i ne'hom'ec'a'j di'o'j!
Arb'o kun alt'a branĉ'ar'o radik'as kutim'e profund'e. Tio pov'as instig'i mal'plen'a'j'n kap'o'j'n, lev'i si'n alt'e'n.
Ne ekzist'as — eĉ se fier'a, alt'a — arb'o, kies radik'o'j'n suĉ'ant'a'j'n viv'o'n ni ne trov'us — en la ter'o.
Ĉiam la viol'o'j est'os la mal'grand'a'j kaj ĉiam la sun'flor'o'j la grand'a'j!
La objekt'o'j est'as ĉiam de proksim'e, la hom'o'j plej oft'e de mal'proksim'e pli grand'a'j.
Ies grand'ec'o el'kalkul'ebl'as pli'e el la nombr'o de li'a'j mal'amik'o'j, ol amik'o'j. Kiu'j ne hav'as mal'amik'o'j'n, tiu'j dev'as est'i aŭ terur'e potenc'a'j aŭ mizer'e sen'signif'a'j.
1 Neni'u pov'as est'i sinjor'o de pli grand'a potenc'o, ol sam'temp'e serv'ist'o de sam'e grand'a potenc'o. La soldat'o serv'as al la imperi'estr'o, la imperi'estr'o al la Sinjor'o.
2 Ver'a sinjor'o est'as tiu, kies plej obe'em'a serv'ist'o unu'sol'a est'as: li mem!
Karakter'trajt'o'j 1 Arope ir'as la paser'o, sol'a la agl'o.
2 La fum'o'j flagr'ig'as si'a'j'n flag'o'j'n de sur la tegment'o'j en la mond'o'n; la flam'o'j brul'as ne'vid'at'e en la forn'o'j — kaj varm'ig'as.
Kiel kresk'as la arb'o, tiel kresk'as ĝi'a ombr'o. Kiel ni lev'iĝ'as, tiel obl'iĝ'as ni'a'j envi'ant'o'j.
1 Kio nobl'a est'as en la diamant'o? Tio, ke per ĝi ni pov'as ĉio'n ali'a'n skrap'i, sed la propr'a'n spec'o'n ĝi ne skrap'as. Kaj kiam ĝi est'us eĉ pli nobl'a? Se ĝi ne skrap'us ankaŭ la pli mal'fort'a'j'n ol si ...
2 La labor'o nobl'ig'as. Jes ja! Kiel mult'a'j jam far'iĝ'is nobel'o'j prez'e de la el'pres'it'a ŝvit'o de ali'ul'o'j!
Mez'um'ul'o'n ni kutim'e pli rapid'e agnosk'as, ol el'star'a'j'n talent'o'j'n. Kial? Ĉar talent'o'j star'as mal'proksim'e de ni; en ili ni ne plu trov'as parenc'a'j'n trajt'o'j'n, i'o'n kon'at'a'n; kaj en mez'um'ul'o ni re'trov'as krom nov'a'j ankaŭ ni'a'j'n propr'a'j'n trajt'o'j'n. Kaj kiu do ne sent'us si'n pli bon'e inter kon'at'o'j, ol fremd'ul'o'j?
La incens'o'fum'o de popular'ec'o efik'as al la plej mult'a'j verk'ist'o'j, kiel nebul'o al bird'o'j, kiu sid'iĝ'int'e sur ties flug'il'o'j'n pez'as plumb'o'pluv'e. La paser'o'j sink'as en ĝi, kaj baldaŭ teren'fal'as, la agl'o tra'bat'as si'n el'e, kaj flug'as super ĝi al la Sun'o.
La potenc'hav'a'n stult'ul'o'n ni tim'as ne pro li'a fort'o, sed pro li'a ebri'iĝ'ant'a stult'ec'o.
La sol'ec'a voj'o est'as tia, kia la sol'ec'a hom'o. Ambaŭ ir'as apart'e de si'a'j kun'ul'o'j. Ĉi tiu est'as rekompenc'at'a de alaŭd'o'j, tiu de pens'o'j pro si'a sol'ec'o.
Kiam ni dis'volv'as lum'o'n, ni ne forges'u, ke al ĉiu lum'o respond'as ie sam'grand'a ombr'o!
1 Fakt'e ni vest'as ne ni'a'n ekster'o'n, sed ni'a'n en'o'n.
2 Bird'o ornam'at'a de pav'o'plum'o'j hav'as mal'oft'e voĉ'o'n de najtingal'o.
La son'ad'o de mal'plen'a barel'o est'as pli bel'a, sed tiu'n de la plen'a ni pli volont'e aŭskult'as.
La premi'o por la bon'a'j ag'o'j, por kiu'j ni nask'iĝ'is, est'us la viv'o. La pun'o por la pek'o'j, kiu'j'n ni far'is, la mort'o.
Kiam sur la surfac'o de la lag'o la ond'o'ring'o'j ating'as ĝis la bord'o kun la sci'ig'o pri la fal'o de la ŝton'o en la lag'o'n, la ŝton'o jam de'long'e sink'is sur la fund'o'n!
Sort'o'j La viv'o promes'as al ĉiu velur'a'n seĝ'o'n, sed al neni'u ĝi'n garanti'as. El iu branĉ'o de la sam'a arb'o far'iĝ'as baston'o de marŝal'o, el la ali'a tiu de almoz'ul'o.
Est'as, kiu pag'as por si'a viv'o per si'a mort'o, kaj est'as, kiu pag'as por si'a mort'o per si'a viv'o. Ĉiu laŭ si'a sort'o.
Ĵet'ant'e si'a'j'n mens'o'n kaj kor'o'n en ambaŭ teler'o'j'n de pes'il'o: ĉiu est'as bon'ŝanc'a aŭ feliĉ'a laŭ tio, kiu pli pez'as ĉe li. Tiu, kies teler'o'n la mens'o pli prem'as, ebl'e pli bon'e sukces'as en la mond'o; sed ĉe kiu la kor'o pli pez'as, est'as cert'e pli feliĉ'a!
ne nur por ni'a viv'o, sed ankaŭ por ni'a sort'o. Se ni ne prepar'is ni'n sufiĉ'e por ni'a viv'o, maksimum'e ni ne progres'as; se la sort'o trov'is ni'n ne'prepar'it'a: ni fal'as.
La mort'o ne est'as fin'staci'o, nur komut'il'o, per kiu ni'a voj'o direkt'iĝ'as al ali'a'j rel'o'j, ali'a'j region'o'j.
lev'iĝ'as pli alt'e'n kun la temp'o. La pli bon'ŝanc'a'j'n atend'as pli-mal'pli grand'a'j tron'o'j, la mal'bon'ŝanc'a'j'n pli-mal'pli grand'a'j pend'um'il'o'j!
1 Se io sukces'as al iu, oni dir'as pri li: hom'o pri'bril'at'a de la sun'o. Se al la sam'a tio sam'a ne sukces'us, oni dir'us: hom'o blov'at'a de la vent'o.
2 Lert'a mus'o tra'bor'as mont'o'j'n, mal'lert'a'n mort'bat'as la ten'il'o de la unu'a fos'il'o renvers'it'a.
Per muĝ'ad'o, tondr'ad'o pov'as vort'um'i si'a'j'n intern'a'j'n sent'o'j'n nur mar'o'j. River'et'o'j, akv'o'flu'et'o'j rajt'as nur kant'i kaj plor'i ...
La ordinar'a arbust'o est'as tia, kiel la poet'o. Kiam ĝi est'as flor'plen'a, est'as natur'e, ke el ĝi'a'j flor'o'j ĉiu pluk'as laŭ'plaĉ'e. Kiam aŭtun'e ĝi rest'as nud'a, est'as natur'e, ke neni'u okup'iĝ'as pri ĝi.
Kiam la dorn'o'j de la roz'o matur'iĝ'as, fal'as ĝi'a'j flor'o'j.
Kiam ni pov'us defend'i ni'a'j'n sonĝ'o'j'n: ili pere'as!
Ni'a'j tragedi'o'j 1 Tiu du'ec'o, kies esenc'o est'as, ke ni konsist'as ne nur el korp'o aŭ ne nur el anim'o, sed el ambaŭ.
2 Kiam ni'a kor'o est'as ankoraŭ sufiĉ'e jun'a, ni'a mens'o ankoraŭ ne est'as sufiĉ'e mal'jun'a. Kaj kiam ni'a mens'o jam est'us sufiĉ'e mal'jun'a, ni'a kor'o ne plu est'as sufiĉ'e jun'a.
La formik'o fid'o'plen'e tra'ramp'as la herb'o'trunk'o'j'n, kaj se la voj'o ne konduk'as plu'e'n, ĝi re'turn'as si'n, por re'e komenc'i sur ali'a, se neces'e, sur tri'a. La hom'o, se la pont'o de li'a esper'o ne ating'as ĝis la bord'o, tragik'e fal'as tie.
1 Kiu'n katen'as korp'e la mal'riĉ'ec'a mizer'o de li'a viv'o al la ter'o, pov'as est'i ajn'e nobl'a person'ec'o, la flug'o de li'a anim'o ne tro pov'as ating'i ĝis la nub'o'j!
2 La plum'o skrib'as al tiu, kiu tremp'as ĝi'n en ink'uj'o'n.
Nur la krajon'o skrib'as sen tremp'ad'o, eĉ spit'e al si'a mort'o — ĝis konsum'iĝ'o. (Mal'feliĉ'a krajon'o!) La flug'il'o'j La fazan'o — kvankam ĝi hav'as fort'a'j'n flug'il'o'j'n — ir'as plej oft'e per'pied'e. Kaj nur se oni tro prem'as ĝi'n, ĝi mal'em'e lev'as si'n per la flug'il'o'j. Oft'e ankaŭ la hom'o'n trud'as li'a sort'o dis'volv'i si'a'j'n flug'il'o'j'n.
Sen'sci'a'j amas'o'j, vi est'as kiel la kandel'o'j. Dum oni ne brul'ig'as vi'n, vi est'as blind'a'j, kaj dum vi jam vid'us: vi ankaŭ brul'as. Kaj eĉ tiam vi lum'ig'as al vi'a'j brul'ig'int'o'j.
Tiu'j dev'as zorg'i maksimum'e pri tio, ke ĝust'a'temp'e ili esting'u vi'n, aŭ nov'a'j'n ili brul'ig'u anstataŭ vi kaj — per'e de vi.
Kompar'o La ornam'it'a baston'o tro'ĉiz'it'a est'as, kiel la tro'pri'labor'it'a verk'o: bel'a, sed fort'o'n ĝi ne hav'as!
Se oni lukt'as unu kun la ali'a, neniam la fort'o, sed ĉiam la pacienc'o venk'as. La pacienc'o est'as la vir'aĝ'o de la fort'o!
La vent'o pov'as renvers'i arb'o'n, sed ĝi'a'j'n foli'o'j'n ne pov'as for'blov'i.
1 La pacienc'o est'as la plej grand'a fort'o. Foj'e ĝi rigard'as propr'a'okul'e, kiel hak'il'o el'labor'as ŝton'o'n el rok'o, ali'foj'e ĝi kolekt'as mont'o'j'n el dis'ŝut'it'a'j ŝton'o'j por piramid'o!
2 La hom'o est'as proksim'um'e tiel grand'a, kiel li'a pacienc'o.
3 Ni dev'as toler'i ankaŭ la ombr'o'n de tiu arb'o, kies frukt'o'j'n ni pluk'as.
1 Kiu vol'as est'i fort'a, unu'e li dev'as romp'i la propr'a'j'n ost'o'j'n!
2 Ĉiu est'as tiel fort'a, kiom li pov'as damaĝ'i al ali'ul'o. Kaj tiel bon'a, kiom li pov'as ced'i el tio.
3 Se ĝi ŝvel'iĝ'as, ankaŭ la river'et'o est'as mar'o; kaj se trankvil'a, ankaŭ la mar'o est'as nur akv'o.
La palis'o Sen palis'o la grimp'o'fab'o'j pov'as far'iĝ'i nur voj'erar'ant'o'j.
Tiel ili si'n mem sufok'ad'as per si'a'j kun'kroĉ'iĝ'int'a'j grimp'ot'ig'o'j. Ankaŭ al hom'tig'o'j ne sort'as ali'e sen ili'a palis'o: Di'o!
Ni'a'j'n spert'o'j'n ni pov'as kolekt'i nur por la futur'o. Ĉar kun'e kun ili'a kolekt'o ni'a viv'o ankaŭ konsum'iĝ'as, ne pov'as est'i ali'manier'e: dev'as est'i ali'a mond'o en ia form'o, en kiu ili'a util'o pov'as montr'iĝ'i.
Kiel grand'a est'as Di'o?
Tiel grand'a, ke la etern'lum'a lucern'o de iu angul'sankt'ej'o de Li'a templ'o est'as la Sun'o. Kaj unu Li'a tag'o est'as tiel long'a, dum kiom ĉi tiu'n lucern'o'n po unu'foj'e neces'as re'plen'ig'i.
Kiel alt'e ni taks'as juvel'o'j'n, nobl'a'j'n metal'o'j'n, eĉ se pren'it'a'j el rub'aĵ'o; ni konserv'as ili'n kiel trezor'o'n. Dum se la hom'o pret'ig'as por ni i'o'n tut'e simil'a'n, ni sent'as tio'n sen'valor'a fatras'o. Kiel grand'a instinkt'a re'kon'o de la grand'ec'o de la potenc'a Kre'int'o est'as tio rilat'e al la fort'o'streĉ'o'j de la barakt'ant'a hom'o!
ni far'iĝ'as pli riĉ'a'j, kun ĉiu sort'o'bat'o pli bon'a'j. Ili est'as la instrument'o'j de Di'o, per kiu'j li skulpt'as si'a'n bild'o'n sur ni!
Komenc'e est'is: sur etern'a firmament'o etern'a sun'o, sub etern'a sun'o etern'a printemp'o; en etern'a printemp'o etern'a lum'o; en etern'a lum'o: etern'a flor'o!
Sed ankaŭ mal'permes'it'a'j arb'o'j est'is tie star'ant'a'j ...
Kaj kiam la Hom'o ĵet'is rigard'o'n al la frukt'o de la mal'permes'it'a arb'o, nask'iĝ'is la unu'a nub'o; kiam li ankaŭ ek'dezir'is la frukt'o'n de la mal'permes'it'a arb'o, est'iĝ'is la unu'a nebul'o, kaj kiam li ankaŭ gust'um'is la frukt'o'n de la mal'permes'it'a arb'o: la unu'a nokt'o!
La ver'a kred'o est'as river'o, en'flu'ant'a en la mar'o'n de la etern'a ekzist'o. Kelk'foj'e ĝi ŝvel'as kaj post'las'as marĉ'o'j'n.
La hom'o est'as laŭ'bord'a migr'ant'o. Ve al li, se anstataŭ la pur'a river'akv'o li mild'ig'as si'a'n soif'o'n el infekt'a marĉ'o.
”Ĉiu voj'o konduk'as al Romo ...”
Religi'em'a'j ni far'iĝ'as tre oft'e en ni'a mal'jun'aĝ'o. Kaj la mult'a'j spert'o'j kaj sci'o? Aŭ fin'fin'e ankaŭ ili konduk'as ĉi tie'n?!
Ni ne konsider'as konven'e, tuŝ'i sterk'o'n per ni'a fojn'o'fork'o, ĉar la pur'a fork'o mal'pur'iĝ'as. Sed ke ni ne pren'u fi'vort'o'j'n sur ni'a'n lang'o'n pro simil'a kaŭz'o, tio iel ne en'kap'iĝ'as al ni!
En la bril'e ilumin'it'a kazin'o ir'as bal'o. Sed malgraŭ la plur'a'j lustr'o'j brul'as kandel'o ĉe la el'ir'ej'o. Por la kaz'o, se la nov'a'j lum'il'o'j malgraŭ ĉio rifuz'us funkci'i: est'u ia ver'a lum'et'o, kiu est'as cert'a, tut'e cert'a!
La kandel'o de la kred'o ĉe la last'a pord'o.
La mar'o vok'as la akv'o'j'n, kaj tiu'j sen'inter'romp'e ir'as. Ili kapt'as ĉiu'n ebl'o'n por ir'i al ĝi — mal'supr'e'n. Kaj la akv'o'j sci'as, ke tut'e cert'e ili al'ven'os.
Ni'a voj'o est'as invers'a. Ni'n Di'o vok'as, kaj tut'e cert'e, ke ni al'ven'os. Al Li, nur ni dev'as kapt'i ĉiu'n ebl'o'n, paŝ'i al Li — supr'e'n, kaj pri ĉio ĉiam streb'i supr'e'n.
Serĉ'e de trezor'o'j li fin'e al'ven'as dezert'o'n. Li jam vid'as la trezor'o'n ... li tuj ating'os ĝi'n. Li al'ven'as grand'eg'a'n or'blok'o'n, sed nun li rimark'as, ke li'a nutr'aĵ'o konsum'iĝ'is.
Ĝis la trezor'o el'ten'is tiu mizer'a, pri kiu li neniam est'is kontent'a; pro kiu li sen'ĉes'e kur'streb'is al trezor'o, kaj nun jen, la grand'eg'a trezor'o eĉ por tio ne taŭg'as, ke li pov'u tren'i si'n re'e'n al la for'las'it'a mizer'o!
Ĉiu port'as kruc'o'n. Iu bril'a'n sur la brust'o, ali'a ne'vid'ebl'a'n sur la dors'o.
Van'e ni incit'as, eĉ etern'e, la fajr'o'n sur la altar'o de la bon'a vol'o, se ni ne breĉ'as la bar'aĵ'o'n, tra kiu la inund'o pov'as invad'i.
Ĉi-sub'e tem'as pri tio, kiu turn'as si'a'n kuler'o'n plej lert'e en la teler'o de ali'ul'o'j.
Tie supr'e: kiu al kiom da ali'ul'o'j etend'is si'a'n plen'a'n teler'o'n.
Se la hom'ar'o el'spez'us tio'n, kio'n unu part'o mal'ŝpar'as, por far'i si'n tia, ke eĉ Di'o, la Kre'int'o ne re'kon'u ĝi'n, por met'i la ali'a'n part'o'n de la hom'ar'o en stat'o'n, en kiu almenaŭ Di'o re'kon'u ĝi'n, est'us plen'a la land'o de Di'o sur la ter'o.
Ne ekzist'as ali'a komun'ec'o, kapabl'ig'a tiom la part'o'pren'ant'o'j'n en ĝi je tia kun'ten'iĝ'o, ol la komun'a pek'o. Ni nur observ'u la obstin'a'j'n ne'ant'o'j'n.
Kiel potenc'a, di'a valor'o dev'as est'i la virt'o, ke eĉ ties nur'a'n ŝajn'o'n valor'as ŝirm'i tiel ĝis'plej'last'e!
1 Kiu serĉ'as la sun'o'n, kiam ĝi bril'as super li? Nur kiam ĝi mal'aper'as, ni tem'ig'as ĝi'n.
2 Ni'a'n ombr'o'n ni kutim'e rimark'as nur, kiam ni dev'as turn'i la dors'o'n al la Sun'o.
3 Ankaŭ la ĉiel'o pov'as est'i blu'a nur por tiu'j, kiu'j supr'e'n'rigard'as al ties blu'o. La kred'o est'as ben'o por tiu'j, kiu'j humil'e etend'as la man'o'n por ĝi'a viv'ig'a kalik'o.
Eĉ malgraŭ vi'a simpl'a ekzist'o vi pov'as est'i grav'a, signif'eg'a kompon'ent'o de la grand'a tut'o, se kun fort'a decid'it'ec'o, nobl'a persist'o, adapt'ant'e vi'n al la plej supr'a vol'o vi plen'um'as fidel'e vi'a'n dev'o'n.
La ĉiel'o est'as am'ant'a patr'in'o de la ter'o. Por ke ĉi tiu ne mal'varm'um'u en si'a vintr'a dorm'o, ĝi stern'as sur ĝi'n ne ̧kovrilon. Sed kun kia patr'in'a tener'ec'o, kiel mild'e, mal'laŭt'e, mol'e. Po flok'o'j!
Ni est'as, kiel la akv'o. Dum ni glu'iĝ'as sur'ter'e, ni bild'ig'as flak'o'n, maksimum'e servut'em'a'n river'o'n. Sed se ni ĵet'as ni'a'j'n okul'o'j'n al la Ĉiel'o: ni lev'iĝ'as supr'e'n. Kiel ankaŭ la akv'o'n flug'ig'as, sublim'ant'e ĝi'n, la nobl'a ard'o.
Profesi'o, art'o Ricev'i bon'a'n posten'o'n, akir'i mult'a'n mon'o'n est'as viv'profesi'o. Kre'i sun'rid'et'a'n stat'o'n kaj est'i feliĉ'a ankaŭ en sen'signif'a'j situaci'o'j est'as viv'art'o!
Aŭ vi el'spez'as tiom, kiom vi per'labor'as, aŭ vi tiom per'labor'as, kiom vi el'spez'as.
hav'as nur okaz'ad'o'j'n. Tragedi'o'j aŭ komedi'o'j ili far'iĝ'as nur tra ni. Nom'e plej oft'e laŭ tio, ĉu ni est'as ties rol'ant'o'j aŭ nur'a'j observ'ant'o'j.
La knab'in'o en la dom'o est'as kiel ĉeriz'o sur arb'o. Ni rimark'as ŝi'n, nur se ŝi jam ruĝ'iĝ'as ...
Ĉio valor'as, kiom ĝi kost'as. Ankaŭ la mal'riĉ'ec'o est'as trezor'o, se por ĝi ni iam don'is ni'a'n hav'aĵ'o'n.
El la du grand'a'j afer'o'j ni'n interes'ant'a'j: la pas'int'ec'o kaj la futur'o, nur iu tri'a, la nun'temp'o pov'us est'i la ni'a, sed pri ĉi tiu apenaŭ ni hav'as temp'o'n okup'iĝ'i — aŭ pro la pas'int'ec'o, aŭ pro la futur'o. Kiam ni tamen pov'us komenc'i i'o'n per ĝi, ĝi jam far'iĝ'as pas'int'ec'o; ne nur ĉi tiu, sed ankaŭ la futur'o!
La ĝentil'a manier'o est'as la ŝlos'il'o, per kiu ni pov'as iom'post'iom'e mal'ferm'ad'i la pord'o'j'n de ni'a viv'o, kaj la mal'ĝentil'a est'as tiu, pro kiu ni'a'j pord'o'j de si mem ferm'iĝ'as.
kiu'n en kaz'o de bezon'o ni ne kuraĝ'as met'i al risk'o, ne pov'as est'i ver'e la ni'a.
est'as la staci'o'j de la viv'o. La hom'o pas'as sur la voj'o de la viv'o, kiel vagon'ar'o. Sed kun la pas'o de la temp'o la lokomotiv'o de li'a viv'o kvazaŭ ne'rimark'it'e re'turn'iĝ'us.
Kvankam ankaŭ plu'e ĝi ir'as antaŭ'e'n, sed ĝi jam rigard'as nur re'turn'e'n.
La saĝ'ec'o kaj la pacienc'o est'as du bord'o'j de la flu'ej'o de la viv'o, pas'ant'e inter kiu'j ni pov'as ven'i kun mal'plej'a turment'o kaj plej'a esper'o al ni'a star'ig'it'a cel'o.
Ni viv'as nur tiel long'e, dum ni labor'as. Promen'o, ripoz'o, re'san'iĝ'o, per kiu'j ni vol'as pli'long'ig'i ni'a'n viv'o'n, est'as jam konsci'a aŭ instinkt'a rifuĝ'o antaŭ la mort'o.
est'as tiel grand'a, kia li konstru'is si'n en la ŝtorm'o'j de la temp'o'j el la brik'o'j de si'a'j spert'o'j kaj morter'o de si'a'j larm'o'j. Kaj la daŭr'o de ĉi tiu konstru'aĵ'o pli- aŭ mal'pli'iĝ'as laŭ tio, kio pli efik'is en ĝi'a form'ad'o: la spert'o aŭ la sufer'o.
La viv'o est'as tia, kiel la ĉeriz'manĝ'ad'o. Kiu mult'e um'ad'as pri verm'o'j, pov'as facil'e rest'i mal'sat'a!
trov'i la feliĉ'o'n en ali'o, ol en al'vok'iĝ'o, erar'is. Li ir'is ne en ties lum'o, nur en ĝi'a ombr'o.
La imag'o daŭr'e vest'as, la spert'o daŭr'e mal'vest'as ni'a'j'n ideal'o'j'n.
La plej bon'a detektiv'o est'as la hazard'o. Bedaŭr'ind'e konfid'i ni'n al ĝi ne ebl'as: ĝi est'as nur amator'o.
est'is iam verg'o, sed ne ĉiu verg'o far'iĝ'os iam marŝal'baston'o!
Pli fru'e est'is: vi viv'as por ĝoj'i; nun: ĝoj'u, ke vi viv'as.
La sulk'o'j'n tir'as la ĝoj'o; la mal'ĝoj'o fleg'as ili'n, kaj la mort'sonor'il'o glat'ig'os ili'n.
1 La cel'o de la viv'o est'as: la feliĉ'o. Por ĉiu laŭ si'a'j proporci'o'j. La okarin'o est'as feliĉ'a, se ĝi pov'as kant'i per si'a'j ses klav'o'j. La pian'o dev'as frap'i ĉiu'j'n si'a'j'n klav'o'j'n, por pov'i est'i tiel feliĉ'a, kiel la okarin'o kun si'a'j ses.
2 Oft'e ni lukt'as kun pli'a esper'o kontraŭ strangol'ant'a'j, ol brak'um'ant'a'j brak'o'j.
3 La viv'o est'as unu'sol'a kant'o ĝis la fin'o. Maksimum'e je ali'a ton'situ'o aŭ ton'art'o.
4 La ĝust'a viv'o est'as propr'a'dir'e tre simpl'a, eĉ la plej natur'a afer'o en la mond'o.
Problem'et'o est'as nur, ke al ĉi tiu simpl'ec'o kaj natur'ec'o oni pov'as ven'i sur tre long'e'daŭr'a kaj komplik'a voj'o!
5 La hom'o'j nom'is ĉi tiu'n kaŝ'e atak'em'a'n masakr'ad'o'n sen'ĉes'e eksterm'ant'a'n unu la ali'a'n per ĉi'a'j imag'ebl'a'j rimed'o'j kaj manier'o'j — viv'o ...
Ĉu tio est'as kares- aŭ mok'nom'o de ĝi?
Mil'foj'e pli feliĉ'a est'as tiu, kiu ne hav'as sinjor'o'n, ol kiu'n ĉirkaŭ'as arme'o da riverenc'ant'a'j serv'ist'o'j.
Kiam ni ven'as en ĉi tiu'n mond'o'n, neniam la Lun'o'n, sed ĉiam la Sun'o'n ni ek'vid'as. Mir'ind'e: kiam ni mal'jun'iĝ'as, tamen ni ne far'iĝ'as sun'ador'ant'o'j, sed plej oft'e — lunatik'o'j!
La haŭt'o de mal'riĉ'ul'o est'as, kiel la bon'a kant'o: ĉie oni triv'as ĝi'n.
Kiam la roz'o flor'as, ni vid'as nur ĝi'a'j'n flor'o'j'n, kaj kiam ĝi sen'flor'iĝ'as, nur ĝi'a'j'n dorn'o'j'n.
La viv'o est'as stafet'o. Ĉe la ŝanĝ'o la lac'iĝ'int'a patr'o ankaŭ ĉi tie don'as baston'o'n al la fil'o. Iu'j ricev'as marŝal'baston'o'n, ali'a'j tiu'n de migr'ant'o; sed mult'a'j ricev'as ja nur almoz'ul'a'n baston'o'n.
Prez'difin'o Por kio ne valor'as mort'i, por tio ne tro valor'as viv'i.
Ni'a aspir'o est'as plant'id'o, el kiu ni far'iĝ'as kun la temp'o laŭ ni'a kvalit'o: kverk'o, lici'o, viol'o aŭ sun'flor'o.
La fazan'o hav'as flug'il'o'j'n, kaj vag'ad'as sub la arb'o'j; la sciur'o eĉ plum'o'j'n ne hav'as, tamen ĝi flug'ad'as sur arb'o'pint'o'j.
per kiu ni klopod'as vual'i ni'a'j'n stult'aĵ'o'j'n, ni uz'us por for'ig'i ili'n, ĉiu pov'us est'i saĝ'a.
La poet'o en la hom'a soci'o est'as, kio la alaŭd'o en la bird'a. Kun pur'a anim'o li flug'as super la anim'a'j'n tritik'kamp'o'j'n de la hom'o'j. Li lev'iĝ'as ankaŭ anstataŭ tiu'j, kiu'j insist'as rest'i sur la ter'o, kaj kant'as ankaŭ ties kant'o'j'n, kiu'j pov'as nur sopir'i kaj suspir'i.
La hom'ar'o kur'as al la propr'a pere'o per ĉi tiu grand'a evolu'o. Ĉar ju pli rapid'e ĝi ating'as tie'n, kie ĝi ek'sci'os, ke ĉio'n ĝi tamen ne pov'as ek'sci'i, kaj des pli ĝi fal'os, ju pli pli alt'e ĝi tiam est'os!
Oft'e ni munt'as fulm'o'ŝirm'il'o'n sur fum'o'tur'o'j aŭ almenaŭ en ili'a sen'per'a proksim'ec'o. Do konstant'e ni fum'um'as ili'n. Tamen, kiam sen'per'as danĝer'o kaj fulm'o'j knal'ad'as super ni'a kap'o, ni atend'as de ĝi, ke ĝi for'ig'u ili'n.
Ŝanĝ'iĝ'is la mond'o!
Antaŭ'e est'is tiel, ke kio'n neni'u pov'is aranĝ'i, aranĝ'is la leon'o.
Kaj hodiaŭ? Kio'n leon'o ne pov'as aranĝ'i, aranĝ'as vulp'o!
Est'as pli mal'facil'e mon'er'ig'i fileron, ol forint'o'n.
Ankaŭ la poet'o est'as reĝ'o. Sed por li ne li'a reg'ant'ec'o, sed li'a land'o est'as la sonĝ'o.
”Pro arb'o'j ...la arb'ar'o'n”
Kiu vol'as vid'i arb'o'n, tiu ir'as en arb'ar'o'n, kiu arb'ar'o'n, tiu el'ir'as el ĝi.
1 Se iu foj'e pov'us tiel plen'kresk'i, kaj ating'i la intelekt'a'n grad'o'n de la hodiaŭ'a hom'o, ke li pov'us evit'i la form'ant'a'j'n efik'o'j'n de ni'a'j cirkonstanc'o'j kaj ni'a spirit'a orient'iĝ'o, kaj pov'us rigard'i la serioz'a'j'n okaz'ad'o'j'n de la nun'a viv'o per tiel ne'infekt'it'a'j, objektiv'a'j okul'o'j, li aŭ rid'eg'us ĝis'mort'e, aŭ mort'us pro sen'esper'iĝ'o!
2 La mond'o ne streb'as al tio, ke ni fakt'e est'u hom'o'j; sed ĝi postul'as, ke ni montr'u ni'n hom'o'j.
La sensaci'o Kial tiom okup'iĝ'as kelk'a'j hom'o'j pri la rimark'it'a'j mal'perfekt'aĵ'o'j de ali'ul'o'j? Ebl'e ili serĉ'as konsol'o'n pro la si'a'j.
La mort'o est'as nepr'e aranĝ'o de la kont'o'j. Kiu sufer'is, ricev'as premi'o'n per ĝi, kiu est'is feliĉ'a, pag'as ties prez'o'n.
La najbar'a'j roz'o'j trans'rigard'as ĉiam rid'et'ant'e unu al la ali'a tra la bar'il'o. Sed ĉe ĉiu'j breĉ'o'j de la bar'il'o ili gard'o'star'as kun si'a'j long'a'j dorn'o'lanc'o'j — pret'a'j por ĉiu'j eventual'o'j ...
Ni en'lit'iĝ'u; dum ni mal'dorm'as, ankaŭ la diabl'o ne dorm'as ...
Ekzist'as grajn'o'j kun du kren'o'j (abrikot'o'j, migdal'o'j). El ĉi tiu'j pov'as kresk'i du samtiaj arb'o'j. Kaj est'as ankaŭ hom'o'j, en kiu'j loĝ'as du anim'o'j. Se ebl'us, ankaŭ el ili kresk'us du arb'o'j. Sed kiel diferenc'a'j!
pov'as sort'i pro li'a'j ge'fil'o'j du grand'a'j ĉagren'o'j. Unu, se li pov'as don'i neni'o'n al ili, kvankam ili atend'as, pet'as tio'n, ĉar li mem ne hav'as i'o'n. La ali'a: li pov'us don'i al ili i'o'n kaj tio'n, ĉar li hav'as. Li ankaŭ pret'iĝ'is por tio. Sed ili neni'o'n mal'pli bezon'as, ol ĝust'e tio'n.
Ĉi last'a est'as la pli grand'a ĉagren'o!
La hom'o est'as la kron'o de la kre'ad'o. Kompren'ebl'e tiam ankoraŭ ne est'is or'o ...
Dum ni ne ten'as vic'ord'o'n en la afer'o'j pri mon'o, neniam ni est'os feliĉ'a'j. Ni nom'e pli fru'e el'lern'as el'spez'i, ol per'labor'i. Ĉi last'a'n plur'a'j eĉ ne vol'as el'lern'i. Est'as kompren'ebl'e. Kiu lern'us aboc'o'n en student'aĝ'o?
Ni'a'n ĉar'o'n pov'as ŝarĝ'i iu ajn, ni'a'n konscienc'o'n nur ni mem. Ni'a'n ŝarĝ'it'a'n ĉar'o'n pov'as tir'i kaj ni'a azen'o, kaj ni'a ĉeval'o, sed ni'a'n konscienc'o'n ni mem dev'as tir'i!
Kial kuraĝ'as ankaŭ la apopleksi'o frap'i nur tro'aĝ'a'j'n kaj mal'san'a'j'n? Ĉu ĝi ebl'e tim'as, ke iu san'a, jun'a re'frap'as?!
glu'iĝ'us nur tiom'a mal'pur'o, kiom ĝi kun'pren'as pas'ant'e de man'o al man'o, est'us neni'o mal'bon'a. Sed ĉi tio est'as tiom rilat'e al tio, kio ne'vid'ebl'e post'ir'as ĝi'n, kiom por riĉ'eg'ul'o la poŝ'mon'o ĉiam hav'at'a ĉe'man'e rilat'e al li'a potenc'a — mem li ne sci'as — kiom'a hav'aĵ'o.
Kaj serv'ist'o, kaj mastr'o mal'oft'e pov'as est'i gras'a'j — per la sam'a nutr'o ...
La viv'o est'as etern'a zorg'o. Dum ne est'as mon'o: por ĝi, kiam ĝi est'as: pro ĝi.
al iu en li'a subit'a mon'embaras'o dek filerojn, vi pov'as esper'i pli grand'a'n dank'o'n, ol se vi sav'us li'n el Danub'o.
Ĉi last'a'n afer'o'n li sent'as nom'e mem'kompren'ebl'a dev'o hom'a, kaj eĉ ĝoj'u, ke li ne postul'as i'o'n de vi, nur ĉar li help'is vi'n al la glor'o de viv'o'sav'o!
ŝajn'as nur supr'aĵ'a afer'o. Sed se ĝi font'as ne el ni'a sang'o, ĝi aspekt'as sur ni, kiel ĉeval'jung'aĵ'o sur bov'o!
Oft'e, se ni traf'as en mal'feliĉ'o'n, ne frat'o aŭ parenc'o rapid'as help'e al ni, sed amik'o aŭ fremd'ul'o. Ni ne ĉagren'iĝ'u pro tio. Ni observ'u: se ni lam'iĝ'as je la mal'dekstr'a gamb'o, por baston'o etend'iĝ'as ne ni'a mal'dekstr'a, sed dekstr'a man'o.
Ĉu vi jam vid'is arb'o'n — kiel ajn grand'a'n — kiu la gut'o'j'n fal'ant'a'j'n el la ĉiel'o las'is fal'i ne sur la propr'a'j'n radik'o'j'n, sed sur tiu'j'n de najbar'a'j arb'o'j?!
Ekzist'as hom'o'j, kiu'j sent'as si'a'n plen'aĝ'ec'o'n nur inter ne'plen'aĝ'a'j. Tial ili klopod'as trakt'i ĉiu'n kiel ne'plen'aĝ'ul'o'n.
La grand'ec'o de hom'o mezur'ebl'as plej bon'e per la el'ten'it'a'j plag'o'j. Se iu mort'as pro iu plag'o, li est'as mal'feliĉ'a, se li el'ten'as ĝi'n: hero'o. Oni ne dev'as tim'i plag'o'j'n. Ankaŭ ili est'as bagatel'a'j afer'o'j hom'a'j. Ili mild'iĝ'as pli-mal'pli fru'e je util'a'j spert'o'j perd'int'a'j si'a'n fort'o'n, kaj post'e kar'a'j re'memor'o'j!
est'as mol'a, silk'ec'a kusen'o. Okaz'as, ke la feliĉ'o klin'as si'a'n kap'o'n sur ĝi'n por ripoz'i (por minut'et'o'j), okaz'as, ke la sort'o en'pik'as si'a'n pingl'o'n en ĝi'n. (Kutim'e por pli longa temp'o, eventual'e forges'ant'e ĝi'n tie ...) Diskret'a demand'o Kun kia rajt'o ni mal'estim'as la best'o'j'n? Kaj se ne, kial ni frap'as fier'e la brust'o'n, se iu'n aŭ ali'a'n ec'o'n de ili ni pene-ŝvit'e pov'is el'lern'i?
La flug'ad'o'n ni ja lern'as de la stult'a bird'o, la fidel'ec'o'n de la odor'aĉ'a hund'o kaj la mild'ec'o'n de la mal'saĝ'a'j kolomb'o'j ktp ...
La ricev'it'a'j vund'o'j far'as ni'n kelk'foj'e modest'a'j, la don'it'a'j ĉiam tro'mem'fid'a'j.
se ĝi hav'as bon'a'n sort'o'n, far'iĝ'as aŭ impertinent'ec'o, aŭ orgojl'o — laŭ tio, ĉu ĝi sent'as si'n star'i super aŭ sub ni.
Se li rest'is, ĉiu'j li'n sav'is. Se li mort'is, neni'u li'n mort'ig'is.
Riproĉ'i ĉiu pov'as, kompren'i nur mal'mult'a'j, pardon'i ebl'e kelk'a'j, am'i apenaŭ iu ...
Kiu — est'ant'e stult'a — vest'as si'n elegant'e en frak'o'n, vest'as ne si'n mem, sed nur si'a'n stult'ec'o'n. Li mem pli nud'a star'as antaŭ la saĝ'a'j frak'it'o'j, ol se li mal'vest'us si'n.
La ne'ind'a, vant'a kostum'o ceter'e far'iĝ'as pli-mal'pli fru'e trud'jak'o.
La erar'o'j'n de ali'ul'o'j est'as pli facil'e dis'trumpet'i, ol toler'i, eĉ pardon'i. La erar'o'j'n de ali'ul'o'j ĉiu'j vol'as eĉ korekt'i, la propr'a'j'n neni'u vol'as — eĉ nur kred'i!
La Hom'o kri'as en la arb'ar'o'n: ”Est'as mult'a'j kurb'a'j arb'o'j!”
Kaj la Arb'ar'o re: ”Est'as mal'mult'a'j rekt'a'j hom'o'j!”
Kiu'n ni am'as, tiu neniam est'as sufiĉ'e proksim'e al ni; kiu'n ni mal'am'as, de tiu neniam ni pov'as est'is sufiĉ'e mal'proksim'e!
tiu'n pli'o'n da estim'o, respekt'o aŭ honest'o, je kiu cert'a'j hom'o'j postul'as al si pli de ali'ul'o'j, ol kiom al ili just'e ŝuld'iĝ'us, evident'iĝ'us, ke ĉi tiu preciz'e egal'as al tiom, kiom ĉi tiu'j koncern'e la sam'a'j'n afer'o'j'n rest'as ĉiam al ĉiu'j ŝuld'a'j.
—Se mi plen'kresk'os, mi far'iĝ'os flor'vend'ist'in'o, — dir'as la viol'o.
—Mi politik'ist'o, — dir'as la sun'flor'o.
Kiel tiel mult'a'j ceter'a'j afer'o'j en la mond'o, ankaŭ la hom'o'j est'as nur du'spec'a'j. Tia'j, kiu'j pli-mal'pli konsider'as ali'ul'o'j'n stult'ul'o'j, kaj tia'j, kiu'j pli-mal'pli konsider'iĝ'as de ali'ul'o'j stult'ul'o'j.
Ankaŭ la limak'o'j est'as, kiel la hom'o'j. Iu'j vest'as si'n tiom, ke eĉ si'a'n dom'o'n ili met'as sur si'n, kaj ali'a'j ir'as nur'e nud'a'j ...
Ankaŭ la fung'o'j est'as, kiel la hom'o'j. Ili hav'as pli grand'a'n ĉapel'o'n, ol kap'o'n!
Se vi vol'as ek'sci'i pri iu: ĉu li est'as ŝaf'o aŭ pork'o, ne sufiĉ'as sid'ig'i li'n al vi'a tabl'o. Vi dev'as vizit'i kun li ankaŭ flak'aĉ'o'j'n. Se li pov'as trankvil'e preter'ir'i ili'n, ebl'e li est'as ŝaf'o; sed se li en'rul'as si'n: tut'e cert'e li est'as pork'o.
Kiu'j star'as super ni, tiu'j'n ni re'kon'as; kiu'j est'as sub'ig'it'a'j al ni, tiu'j'n ni am'as. Sed se iu ebl'e aŭdac'us egal'i ni'n, nu, kun tiu ni baldaŭ aranĝ'us la fin'kont'o'n!
La marmor'o ne fend'iĝ'as, dum oni ĉiz'as en ĝi'a'n korp'o'n la liter'vund'o'j'n; sed ankaŭ ne cikatr'iĝ'as ĝi'a'j vund'o'j pro la sur'ŝmir'it'a'j or'farb'o.
Se ĝi kresk'ig'as bel'a'j'n, kolor'riĉ'a'j'n flug'il'o'j'n, ni inklin'as estim'i eĉ la raŭp'o'n papili'o ...
La kok'in'o est'as, kiel la hom'o. Kio'n ĝi trov'as amas'ig'it'a, tio'n ĝi dis'pied'frap'as; kio'n dis'ŝut'it'a, tio'n ĝi po'pec'e kolekt'ad'as!
Ni ne riproĉ'u ili'n. Ne nur la hom'o'j far'as ĉio'n por ŝajn'ig'o: ankaŭ la lag'o klopod'as ten'i glat'a nur si'a'n surfac'o'n, per si'a sub'o ĝi ĉiam adapt'iĝ'as al la teren'o ...
Ekzist'as ton'difin'a'j kaj mezur'difin'a'j hom'o'j. Sed kompren'ebl'e kutim'e ne en unu person'o.
Li est'as tia hom'o ... ke eĉ li'a ombr'o est'as blank'a!
Ne ĉiu'j korv'o'j est'as nigr'a'j. Sed kadavr'o'n ankaŭ la blank'a korv'o sur'flug'as.
La hom'o kapabl'as flat'i, profund'e klin'iĝ'ad'i, eĉ mort'ig'i, nur por pov'i pav'um'i en silk'o: la krizalid'o pov'us loĝ'i en silk'o'kastel'o, kaj tamen ĝi el'ven'as el ĝi!
Ne ĉiam la miel'voĉ'a, bel'vort'a hom'o est'as bon'a.
De'romp'u la pomp'a'j'n flug'il'o'j'n de vi'a papili'o, kaj rest'os al vi la nur'a raŭp'o ...
Ankaŭ la element'o'j ne est'as tiel kruel'a'j, kiel la hom'o'j. La fulm'o bat'as arb'o'n nur unu'foj'e.
1 Don'u spegul'o'n en la man'o'n de simi'o, hom'o ĝi far'iĝ'os; don'u spegul'o'n en la man'o'n de hom'o, simi'o li far'iĝ'os.
2 Est'us domaĝ'e romp'i la spegul'o'n, pro kio ĝi ne montr'as bild'o'n al ni plaĉ'a'n. (Ebl'e ĝi prav'as?) Koler'ant'o'j Mal'facil'e est'as ne — tra'paŝ'i la sojl'o'n, sed klin'i la kap'o'n antaŭ la lintel'o.
Ni rigard'o fiks'iĝ'as al iu ŝtup'o, nur ĝis ni ating'as ĝi'n per la pied'o. Tiam ĝi trans'ir'as al ali'a.
Ankaŭ la bov'in'o est'as por ni kar'a bov'in'et'o, dum ĝi don'as lakt'o'n. Sed tuj kiam ĝi ne plu don'as lakt'o'n, ĝi nom'iĝ'as plej oft'e nur mal'jun'a bov'o.
La hom'o'j est'as dank'a'j ne pro, ke vi prunt'e'don'as al ili, sed ke vi ne prunt'e'pren'as de ili.
La fidel'ec'o est'as tiel kor'tuŝ'a virt'o, ke ni aprec'as ĝi'n ankaŭ tiam, se iu praktik'as ĝi'n rilat'e al ia stult'aĵ'o.
Kiel mult'a'j'n hom'o'j'n, pri kiu'j jam evident'iĝ'is ia fripon'aĵ'o, ne salut'as tiu, pri kiu eĉ pli grand'a'j fripon'aĵ'o'j ankoraŭ ne evident'iĝ'is!
1 La roz'o'j est'as, kiel la hom'o'j. Unu'e ili montr'as si'a'j'n flor'o'j'n. Ili'a'j'n dorn'o'j'n ni trov'os nur post'e. Sed evit'i ili'n ni pov'as mal'oft'e!
2 La spac'o montr'as ĉiu'j'n hom'o. La demand'o est'as, kiom'op'e oni rest'os hom'o ankaŭ en la temp'o?!
Kler'ec'o Ne sufiĉ'as sci'i, kio'n vi ĉiam dir'u anstataŭ tio, kio'n vi pens'as, tio est'us nur du'on'kler'ec'o. Vi dev'as sci'i ankaŭ tio'n, kio'n vi kompren'u anstataŭ tio, kio'n iu dir'as al vi.
sen pens'ad'o est'as temp'o'fuŝ'o. Kun pens'ad'o est'as la anim'a riĉ'iĝ'o la plej efik'a, natur'a kaj san'a! La turist'o'j de tia'j ekskurs'o'j ne nur ek'ir'as, sed ankaŭ re'ven'as kun plen'a dors'o'sak'o!
La scienc'o lev'as ni'a'n vid'punkt'o'n, sed ne don'as ankaŭ okul'o'j'n. Ne unu bon'kor'a hom'o vid'as pli mult'e el si'a pli mal'alt'a pozici'o, ol tiu, kiu'n la scienc'o lev'as en la alt'o'n.
Ĉi tiu'n help'as li'a sobr'a mens'o vid'i dum minut'o'j pli mult'e kaj akr'e, ol ĉia'spec'a'j okul'vitr'it'a'j scienc'ul'o'j!
La hom'o'j est'as, kiel la alumet'o'j: trov'iĝ'as inter ili, kiu'j hav'as kap'o'n.
La bombast'aĵ'o'j est'as la bel'a'j re'son'o'j de la mal'plen'a kap'o de la verk'ist'o.
La mal'plen'a verk'o est'as Saharo. La ek'migr'int'o en ĝi van'e marŝ'as, neni'e li trov'as ombr'o'don'a'n arb'o'n, kiel li pov'as halt'i por ripoz'i, neni'e li trov'as font'o'n, kie li pov'us mild'ig'i si'a'n turment'a'n soif'o'n.
La scienc'ul'o est'as vend'ist'o, registr'ant'a kaj stok'ant'a ĉia'rang'a'j'n kaj ĉia'spec'a'j'n aĵ'o'j'n, la poet'o est'as majstr'o, far'ant'a kaj kre'ant'a ĉio'n mem.
1 La lern'ej'o instru'as pli'e parol'i, la viv'o prefer'e silent'i.
2 Unu proviz'as per benzin'o, la ali'a per brems'o ni'a'n ŝip'o'n.
3 La lecion'o'n don'as la lern'ej'o, sed recit'ig'as ĝi'n la Viv'o.
4 Foj'e est'as pli saĝ'e dir'i jes, foj'e ne. Silent'i est'as ĉiam la plej saĝ'e!
5 Aŭskult'u li'a'n parol'o'n, vi ek'sci'os: kio li vol'us far'iĝ'i; observ'u li'a'j'n ag'o'j'n, vi ek'sci'os: kiu li est'as!
6 Oft'e ni parol'as nur por pri'silent'i i'o'n bon'a'n; oft'e ni silent'as nur por plej bon'e el'parol'i i'o'n.
La stult'ul'o klar'ig'as mal'facil'e, kio'n li vol'as, sed des pli facil'e rakont'as, kio'n li ne dev'us.
1 Ĝis la diplom'iĝ'o oni prepar'as si'n plej oft'e por ekzamen'o, kaj post'e ĉiam por re'ekzamen'o.
2 La viv'o est'as lern'ej'o, kiu'n mult'a'j ne nur komenc'as, sed ankaŭ daŭr'ig'as, kaj plej oft'e ankaŭ fin'as kun atest'o pri mal'kapabl'ec'o!
Tiu potenc'a tri'a La patr'o de ni'a sukces'o pov'as est'i kaj ni'a diligent'o, kaj ni'a prepar'it'ec'o, sed ĝi'a patr'in'o dev'as est'i la fortun'o.
Kiu ag'as spur'hund'e, est'u pret'a est'i traf'it'a.
Ju mal'pli grand'a est'as vi'a butik'o, des pli grand'a est'u vi'a montr'a fenestr'o.
Ni kred'as, ke la poet'o ambici'as per la serĉ'o de popular'ec'o, ke mult'a'j li'n am'u. Erar'o. Est'as ver'o nur, ke mult'a'j'n, ĉiu'j'n li vol'as am'i. Kompren'ebl'e nur laŭ la rilat'a'j merit'o'j. Li vol'us far'i ankaŭ la mond'o'n tia, ke li pov'u am'i ĝi'n. Tial ĉiu'j ver'a'j poet'o'j est'as re'form'ist'o'j.
est'as la viv'ant'a konscienc'o de si'a naci'o. Ve al tiu popol'o, kiu anstataŭ al si'a konscienc'o obe'as al kio ajn aŭ kiu ajn ali'a.
Nur la lokomotiv'o'n oni dev'as instig'i al ek'ir'o; la naiv'a'j vagon'o'j jam de si mem post'ir'as ĝi'n, eĉ ŝarĝ'o'j'n ili port'as.
Ni est'u si'n'gard'a'j pri la sem'ad'o! Kaj ni ne mir'u, se la grajn'o'j ĵet'it'a'j voj'rand'e'n, al'log'as frugileg'o'j'n al la pri'sem'it'a kamp'o. Grajn'o'j en'ter'ig'it'a'j far'iĝ'as ĉiam mal'amik'o'j, la rest'int'a'j ekster'ter'e ĉiam alianc'an'o'j de ĉia'spec'a'j frugileg'o'j!
Kiu'j est'as mal'amik'o'j de la sklav'ec'o, ĉar ili mem est'as sklav'o'j, tiu'j ankaŭ merit'as rest'i tio. La liber'iĝ'o de tia'j est'us nom'e ne liber'ec'o, sed nur reg'o'ŝanĝ'o. Sed prefer'ind'as du sat'manĝ'int'a'j leon'o'j, ol unu'sol'a mal'sat'a lup'o!
Al kaduk'a bar'il'o, re'farb'it'a anstataŭ est'i fortik'ig'it'a per fost'o'j okaz'as la sam'o, kiel al ofic'ist'o, ricev'ant'a bel'son'a'n titol'o'n anstataŭ pli grand'a salajr'o. Kaj invers'e.
Super plant'o'j ek'reg'is best'o'j; super ĉi tiu'j la hom'o. Li'n super'reg'os la maŝin'o. Ni observ'u: pli-mal'pli baldaŭ serv'os pli da hom'o'j la maŝin'o'j'n, ol maŝin'o'j la hom'o'j'n.
Se vi dezir'as est'i azen'o front'e de greg'o, vi pov'as est'i mal'pli saĝ'a, ol eĉ la plej mal'grand'a ŝaf'id'o, sed nepr'e vi dev'as est'i pli grand'a, ol la plej grand'a ŝaf'o ...
Iu'n oni ekzekut'as pro unu'sol'a opini'o. Kaj la opini'o'j de la ceter'a'j?
Laŭ gal'o'plen'a'j hom'o'j la tut'a best'ar'o svarm'as en ni en la sub'konsci'o. Kaj nur laŭ tio, kiel la kultur'o kapabl'as venk'i en ni la tigr'o'n, simi'o'n ktp — kiel la fort'o de la pres'il'o la brik'et'o'n — far'iĝ'as ĉiu hom'o. Sen tio ni est'as en la kaĝ'o de soci'a'j form'o'j kun'ig'it'a, bred'at'a ar'o de best'o'j, el kiu'j laŭ humor'o erupci'as jen tigr'o, jen hund'o, jen simi'o.
Halt'i sur dekliv'o supr'e'n est'as sam'e mal'facil'e, kiel mal'supr'e'n. Kvazaŭ ating'o de iu alt'o nur kresk'ig'us ni'a'n dezir'o'n ating'i la la sekv'a'n.
Ĝu'ant'e la lum'o'n de la sun'o en kiel bel'a inter'konsent'o viv'as la arb'o'j en reciprok'a najbar'ec'o. Sed se vi nur vid'us, kiel murd'a'n batal'o'n konduk'as unu kontraŭ la ali'a sub la ter'o: ili'a'j radik'o'j!
La mal'grand'a'j'n bril'a'j'n trumpet'o'j'n port'as alt'kresk'a'j hom'o'j, la griz'a'n tambur'eg'o'n kutim'e infan'o frap'as kaj port'as. Ankaŭ en la viv'o oni met'as la grand'a'n ŝarĝ'o'n sur la mal'grand'a'n azen'o'n kaj la riĉ'e ornam'it'a'n jung'il'ar'o'n sur la grand'a'n ĉeval'o'n.
La mal'bon'a aŭ mank'hav'a eduk'ad'o tiel pik'as en la okul'o'j'n en la kondut'o de pret'a hom'o, kiel barel'odor'o pik'as la naz'o'n pro la ne'ĝust'a trakt'ad'o de la vin'o. Kaj la mal'bon'a medi'o tiel mal'bon'ig'as ankaŭ la pli bon'a'j'n element'o'j'n, kiel la bon'a'n vin'o'n la mal'ĝust'e trakt'it'a barel'o.
Kun la har'o'j ni est'as kiel kun la amik'o'j. Dum ili hav'as radik'o'j'n, ni komb'as, kares'as ili'n; kiam ili rest'as sen ĉi tiu'j, ni for'ĵet'as kaj evit'as ili'n.
En la natur'o font'as la lum'o kaj varm'o el la sam'a font'o.
Kaj en la hom'o'j? Kie vi vid'as lum'o'n, mal'oft'e vi trov'as varm'o'n. Sed oft'e mult'e pli da lum'o vi trov'as en lok'o, kie'n la lum'o ebl'e neniam ating'as!
Kiu riĉ'a, est'as ankaŭ honest'a; kiu honest'a, est'as ankaŭ mal'riĉ'a!
Ankaŭ la kardu'o apelaci'as al si'a'j flor'o'j, kiam ĝi vol'as dis'ŝut'i si'a'j'n grajn'o'j'n.
Ĉu est'as bon'a veter'o, ĉu mal'bon'a, ĉiu'foj'e la ciriso far'iĝ'as pli gras'a, ol la tritik'o!
La dorn'o'n ni trans'paŝ'as, ĝi ja pov'as pik'i ni'n, la arb'o'n ni evit'as, ĝi ja pov'as mort'bat'i ni'n; sed la flor'o'n? Kiom pov'as mal'util'i al ni flor'o? Ĝi'n ni trankvil'e sur'tret'as!
Inter plen'kresk'ul'o kaj infan'o est'as nur la rilat'o de ordon'ad'o kaj obe'ad'o bon'a. Sed al'kutim'ig'u vi'a'n fil'o'n ĝust'a'temp'e al vi'a'j ordon'o'j, ĉar ali'e baldaŭ li komenc'os pren'i vi'n sub si'a'j'n ordon'o'j'n.
Ni laŭd'ad'as la tir'kapabl'o'n de ni'a ĉeval'o, azen'o, sed ni mem jam sid'iĝ'as nur sur la sid'kest'o'n, kaj etend'as la man'o'n post la konduk'il'o.
La deviz'o de ni'a epok'o, la ”pli'produkt'ad'o” real'iĝ'is nur sur unu kamp'o. Tiom da mis'valor'a'j'n hom'o'j'n eĉ unu epok'o ankoraŭ ne produkt'is.
La hom'o'j est'as, kiel la vagon'o'j. Ili hav'as propr'a'n pez'o'n kaj karg'o'pez'o'n.
Facil'e est'as est'i alt'a al tiu arb'o, kiu kresk'is sur mont'o!
Kiu dis'kon'ig'as sen bedaŭr'o la mal'pur'a'j'n afer'o'j'n de ali'ul'o'j, tiu men ne pov'as est'i tro pur'a.
Se la hom'o'j streĉ'us tiom da fort'o'j por akir'i kaj protekt'i ver'a'j'n virt'o'j'n, kiom ili aplik'as por ties ŝajn'ig'o, neces'us nek pastr'o'j, nek provos'o'j; nek preĝ'ej'o'j, nek prizon'o'j.
Ĉiu greg'o hav'as tia'j'n gvid'ant'o'j'n, kia'j'n ĝi merit'as. Por la ŝaf'o'j taŭg'as ekzempl'e ankaŭ la azen'o.
La kler'ec'o pli'ig'as en la hom'o'j la individu'o'n, sed ne ŝanĝ'as ĝi'n. Tiel est'iĝ'as ĉiu laŭ si'a baz'o tut'land'a tromp'ist'o aŭ — sankt'ul'o.
La nun'a soci'a ord'o konsum'as kaj neni'ig'as tre mult'a'j'n fripon'o'j'n, sed bedaŭr'ind'e pli mult'e ĝi produkt'as.
La supr'aĵ'a kler'ec'o est'as, kiel la lat'bar'il'o. Oni tra'vid'as ĝi'n.
Atent'u vi'a'j'n pens'o'j'n, ĉar ili'n vi'a'j ag'o'j pli-mal'pli fru'e mal'kaŝ'os!
ni esprim'u preciz'e, kompren'ebl'e, ankaŭ bel'e, kio'n ajn ni ja dir'as, ankaŭ ni mem per tio manifest'iĝ'as. La instrument'o interpret'as ne nur la muzik'verk'o'n, sed ankaŭ si'a'n spec'o'n. Ĉiu'j ni'a'j ag'o'j, tiel ankaŭ vort'o'j karakteriz'as unu'a'vic'e ni'n mem.
Ne envi'u!
Vi mal'kaŝ'as vi'a'n sen'pov'o'n. La kapabl'a ne est'as envi'a: sed envi'at'a!
Tio, kio vi fakt'e est'as, est'u nur tie, kie cert'e vi sci'as, ke neni'u vi'n vid'as! Ali'lok'e ĉiam klopod'u est'i, kio'n vi ĝust'e bezon'as. La mond'o pretend'as ne individu'o'j'n, nur ŝak'figur'o'j'n. Kaj se ĝi bezon'as peon'o'n, van'e vi est'as reĝ'o!
Tamen ne ĉagren'iĝ'u! Ne unu hom'o ven'is jam tiel sur tron'o'n, ke est'ant'e kamp'ar'an'o pov'is est'i ankaŭ reĝ'o, kiam oni serĉ'is ĝust'e reĝ'o'n!
1 Dir'u la hom'o'j'n ĝeneral'e du'spec'a'j. (Kio vi konsider'as ili'n, est'as nur vi'a afer'o.) Tiu'j'n, kiu'j est'as tiel stult'a'j, ke ili pro tio ek'parol'as, dir'u inteligent'a'j; tiu'j'n, kiu'j est'as tiel grand'a'j azen'o'j, ke eĉ ek'parol'i ne kapabl'as, saĝ'a'j. Tiam ĉiu vi'n am'os.
2 Gard'u vi'n de flat'ant'o'j! Pens'u ĉiam pri la pork'o, kies ventr'o'n kares'as'ant'e oni rigard'as, kie'n puŝ'i la tranĉ'il'o'n ĉe la buĉ'o.
3 Vi'a'j'n amik'o'j'n vi pov'as pren'i ankaŭ el inter mal'grand'ul'o'j. Sed vi'a'j'n mal'amik'o'j'n elekt'u zorg'em'e nur el grand'ul'o'j. Ĉar ĉiu est'as tiel grand'a, kiel li'a mal'amik'o.
4 Evit'u la kot'o'n. Ĉar kiu ajn ŝpruc'os ĝi'n sur vi'n, vi'n oni dir'os mal'pur'a'j.
5 Klopod'u plen'ig'i vi'a'n ĉemiz'o'n. Tiam ankaŭ vi'a veŝt'o, eĉ mantel'o plen'iĝ'os.
6 Se vi kontent'iĝ'as pri dom'et'o, vi pov'as konstru'i sur vi'a propr'a sci'o; sed se vi dezir'as palac'o'n, vi dev'os konstru'i nepr'e sur la mal'saĝ'ec'o de la hom'o'j!
7 Se ie vi aper'os, klopod'u aspekt'i saĝ'a'j. Ĉar la unu'a impres'o tre grav'as. Sed se ebl'e malgraŭ ĉio oni rigard'as vi'n azen'o'j, est'u tuj stult'a'j, ĉar ne est'as bon'e aper'i saĝ'a tie, kie oni serĉ'as azen'o'n.
8 Kaj si'n'gard'e kun la plezur'o'j kaj pasi'o'j! Ni est'as kun ili, kiel sap'o kun la akv'o. Ili sent'iĝ'as al ni bon'e, sed ankaŭ konsum'as ni'n.
9 De l’ feliĉ'o ne atend'u mont'eg'o'j'n!
9 Sufiĉ'u l’or'pulvor'o de l’ moment'o!
Mult'a'j ne ricev'as, nur ŝton'er'o'j'n, Sed ili'n en amas'o kun frekvent'o.
10 Tra vi'a tut'a viv'o vi ne pov'as kolekt'i tiom da amik'o'j, kiom da mal'amik'o'j est'iĝ'as post unu'nur'a sukces'o vi'a. (La tritik'o'n oni dev'as sem'i, la herb'aĉ'o'n eĉ eksterm'i ni ne pov'as.)
11 Atent'u! La medikament'o est'as plej oft'e amar'a, la venen'o plej oft'e dolĉ'a!
12 Ne forges'u: est'i konfidenc'a al iu egal'as al don'i arm'il'o'j'n en li'a'n man'o'n kontraŭ ni.
13 Torĉ'o'hav'ant'o'j'n trakt'u si'n'gard'e, ĉar ĉe kiu est'as fajr'o, tiu pov'as ne nur lum'ig'i, sed se li vol'as, ankaŭ brul'ig'i!
14 Ĉe la akir'o de nov'a'j amik'o'j, kon'at'o'j ek'memor'u, ke komenc'e, en id'aĝ'o ankaŭ la ran'o est'as fiŝ'o.
15 Se la talp'o foj'e el'ven'us el si'a mil'jar'a mal'liber'ec'o sur la ter'surfac'o'n, kaj ankaŭ de ekster'e ĝi rigard'us si'a'j'n verk'o'n, plu'e li vid'us mont'o'j'n; kaj ek'de tiam aŭ ankaŭ ĝi far'us mont'o'j'n, aŭ neni'o'n. Vi sam'e neniam kontent'iĝ'u pri vi'a'j primitiv'a'j verk'et'o'j, sed stud'u sen'ĉes'e la verk'o'j'n de la pli grand'a'j, ĉar ali'e vi far'iĝ'os talp'o'j, kaj vi'a'j verk'o'j talp'mont'et'o'j.
16 For'ĵet'u neniam i'o'n kaj iu'n! Sed se pro grav'a kaŭz'o vi foj'e tamen for'ĵet'us iu'n aŭ i'o'n, por neni'o en la mond'o plu lev'u li'n aŭ ĝi'n!
17 Atent'u la potenc'a'j'n bagatel'o'j'n ... Ĉar kiel ni'a'j ŝu'o'j for'uz'iĝ'as ne pro grand'a'j ter'bul'o'j, sed pro la tut'e ne'atent'at'a'j sabl'er'o'j, sam'tiel dis'taŭz'as ni'a'j'n nerv'o'j'n ne la grand'a'j afer'o'j kaj batal'o'j, sed la mal'grand'a'j mal'agrabl'aĵ'et'o'j de ni'a viv'o.
Just'ec'o far'it'a de la natur'o La grand'a bov'o ricev'as pli mult'e el la bon'o'j de la viv'o, sed nur el ties fojn'o. La mal'grand'a paser'o ricev'as mal'pli, sed el ties grajn'o'j.
est'as ne'konsci'a, sed sen'ĉes'a prepar'iĝ'o por ili'a viv'o. Kaj tiu de la hom'o'j? Oft'e nur la laŭ'ebl'e plen'a perd'ig'o, mal'ŝpar'o de la kar'eg'a temp'o tiel neces'a por la el'labor'ad'o de la feliĉ'a est'ont'ec'o. Ke ĝi hazard'e ne re'vek'iĝ'u kaj postul'u si'a'n rajt'o'n je ni!
far'iĝ'as for'iĝ'ant'e de ni ĉiam pli mal'grand'a'j, kaj proksim'iĝ'ant'e al ni ĉiam pli grand'a'j. Sur tio baz'iĝ'as la fakt'o, kial ni vid'as trab'o tiu'n lign'er'o'n en fremd'a okul'o, kiu trov'iĝ'as propr'e ne en la fremd'a, sed en la propr'a okul'o.
Ver'o ne ekzist'as sur la ter'o. Ja lev'iĝ'ant'e eĉ la Sun'o bril'as unu'e sur eminent'a'j'n tur'o'j'n, kaj sur ĉi tiu'j'n ĝi bril'as last'e, antaŭ ol sub'ir'i.
La objekt'o'j hav'as en divers'a'j stat'o'j, eĉ ĉe divers'a'j temperatur'o'j kaj prem'o'j divers'a'j'n ec'o'j'n. Kiel ni pov'as postul'i ĝust'e de la kompat'ind'a'j, mal'fort'a'j kaj romp'iĝ'em'a'j hom'o'j la sam'a'n kondut'o'n inter ĉiu'j kondiĉ'o'j?!
Ne sufiĉ'as instru'i la popol'o'j'n; apud la kler'ig'ad'o oni dev'as ĉes'ig'i ankaŭ tiu'j'n mal'just'aĵ'o'j'n, kiu'j konstru'iĝ'as sur la ne'sci'ad'o.
Ne nur ĉiam'a, sed ankaŭ la plej grand'a pek'o de la mond'o est'as, ke ĝi postul'as la plej mult'a'j'n batal'o'j'n de tiu, al kiu ĝi don'is la plej mal'mult'a'j'n arm'il'o'j'n; de tiu la plej mult'a'n sci'o'n, kiu'n ĝi plej mal'mult'e instru'is; de tiu la plej mult'a'n labor'o'n, al kiu ĝi don'is la plej mal'mult'a'n fort'o'n.
Egal'e mal'mult'a est'as oft'e pli mult'a, ol sen'egal'e mult'a.
Se inter du vir'in'o'j ni dev'as elekt'i, post'e ni ĉiam trov'as pli bon'a tiu'n, kiu'n por la ali'a ni for'las'is. Kompren'ebl'e. El la ekzist'ant'a'j ornam'o'j de ĉi tiu la al'kutim'iĝ'o ĉiu'tag'e konsum'as kelk'a'j'n, kaj la ebl'e eĉ ne ekzist'ant'a'j'n valor'o'j'n de la ali'a ĉiam pli'ig'as la imag'o vid'ant'a ĉiam pli mult'e kun la pas'ant'a temp'o.
forges'as facil'e. Pro tio ni ne koler'u ili'n. Al ĉi tiu facil'a forges'em'o ni ja pov'as dank'i krom kelk'a'j fru'a'j larm'o'j ni'a'j la konserv'iĝ'o'n de la hom'ar'o.
La edz'in'o est'as amar'a medikament'o, la vir'in'o dolĉ'a venen'o.
Kapric'a kiel mar'o kaj sun'sub'ir'a ĉiel'o en si'a kolor'iĝ'o, vanel'o en si'a flug'o, vir'in'o en si'a am'o.
Ankaŭ al la roz'o'j oni kutim'e kovr'as la kap'o'n, kiam ili velk'as.
La vir'in'o est'as, kiel pantofl'o'j. Dum vi port'as ili'n antaŭ'e'n, ili persist'as kun vi eĉ ĝis la fin'o de la mond'o; eĉ fal'ig'i vi ne pov'as ili'n. Sed ne retro'paŝ'u, ĉar tiam est'os ve al vi! Ili tuj for'las'os vi'n.
1 La ge'edz'ec'o est'as bark'o, konstru'it'a de la am'o, fleg'at'a de la kompren'em'o kaj rudr'at'a de la saĝ'o.
2 La ge'edz'ec'o est'as violon'o, kies sonor'ig'o en du frat'man'o'j est'as si'n'forges'a, feliĉ'a lud'o; en du fremd'a'j man'o'j pen'a labor'o.
3 La ge'edz'ec'o est'as bild'o, pend'ig'at'a ĉiam kun la pentr'it'a flank'o al la publik'o.
4 La ge'edz'ec'o est'as vetur'il'o, kiu'n pov'as tir'i ankaŭ plur'a'j ĉeval'o'j, sed konduk'i nur unu vetur'ig'ist'o.
5 La ge'edz'ec'o simil'as al inter'bat'ad'o. Por ĝi bezon'at'as almenaŭ du hom'o'j.
1 La amor'o est'as la infan'aĝ'o de la am'o.
2 La amor'o'n konserv'as ne la si'n'don'o, sed nur la si'n'promes'o.
3 La amor'o est'as, kiel la paf'pulvor'o. Se ĝi jam brul'iĝ'is, mal'est'as temp'o por esting'i ĝi'n; kaj se foj'e ĝi for'brul'is, kiu pov'us de'nov'e brul'ig'i ĝi'n?!
4 La vir'in'a'n gent'o'n ĉiu mal'am'as kutim'e en unu'sol'a vir'in'o. Plej oft'e ĝust'e en tiu, kiu'n oni antaŭ'e ador'is!
Viv'o strang'a, pli trist'a ol konsol'a.
Kaj ankaŭ tre mal'long'a, nur ĝis'tomb'a ...
Dum hel'a tag’ ne flor'as plant'o fol'a, La saĝ'a bunt'as eĉ en nokt'o ombr'a.
Ĉu feliĉ'o? Nur ke mi viv'as, Kun ind'a in’ mi kun'e driv'as.
Kio krom'as: or’ aŭ nur'a stras’, Ebl'e bon'a, tamen nur fatras’!
”Kiel ĝi komenc'iĝ'is!?”
Pri la arb'ar'brul'o kaj la am'o oni ek'konsci'as nur, kiam jam ĉio ard'e flam'as. Ili ne hav'as vid'ebl'a'n komenc'o'n, mal'kiel river'o'j ... Sed des'pli vid'ebl'a est'as ili'a fin'o. Ĉe la arb'ar'o amas'o da cindr'o, ĉe la kor'o amas'o da dolĉ'a'j aŭ amar'a'j re'memor'o'j!
Hom'a saĝ'o La saĝ'o hav'as du grand'a'j'n moment'o'j'n. La unu'a: ek'konsci'i, ke ne nur la tut'a mond'o, sed ankaŭ ni mem est'as azen'o'j. La du'a: ĉi tiu'n ne'refut'ebl'a'n real'o'n — sam'e, kiel ĉiu'j ali'a'j — kaŝ'i, sekret'i per ĉiu'j imag'ebl'a'j rimed'o'j, tut'e ĝis la tomb'o.
La silent'o est'as la kun'a muzik'o de la bru'o'j, muĝ'o'j de la mond'o. En ĝi la son'o'j tut'e sorb'as kaj kompens'as unu la ali'a'n. La silent'o est'as la simfoni'o de la mond'o.
Ankaŭ vi est'as, kiel la ĉiel'ark'o. Por hungar'o ĝi est'as ruĝ'a-blank'a-verd'a, por ruman'o ruĝ'a-flav'a-blu'a.
ne est'as fin'it'a. En ties daŭr'ig'o ni est'as la man'labor'ist'o'j de Di'o.
Bon'a bar'il'o: bon'a hom'kon'o.
Est'as ver'o ne nur, ke ju pli dolĉ'a est'as la vin'ber'o, des pli ĝi konsum'iĝ'as; est'as ver'o ankaŭ, ke ju pli ĝi konsum'iĝ'as, des pli dolĉ'a ĝi far'iĝ'as ...
Atent'u, kiu'j vol'as ĉiam pli mal'long'ig'i la glav'o'n de popol'o, ĉar el la tro mal'long'a glav'o facil'e far'iĝ'as ponard'o!
Vent'o'n aŭ tempest'o'n, for'blov'ant'a'n kun'e kun la nub'o'j ankaŭ la fulm'o'j'n, ni ankoraŭ pov'as esper'i; sed tia'n, kiu ankaŭ ni'a'j'n pedik'o'j'n for'blov'us — neniam. De tiu'j ni mem dev'as liber'ig'i ni'n, se ni vol'as est'i pur'a'j.
La varm'o kaj la lum'o est'as frat'o'j. Ili migr'ad'as man-en'man'e en la sulk'o'j de la mond'o. Trov'iĝ'as dom'o, kie'n la lum'o konduk'as la varm'o'n; kaj tia, kie'n la varm'o la lum'o'n!
Bandaĝ'u la vund'o'j'n de la arb'o'j, ĉar tra tiu'j putr'iĝ'os la arb'o, la arb'ar'o. Bandaĝ'u la vund'o'j'n de la hom'o'j, ĉar tra tiu'j el'flu'ad'os la anim'o.
La kastel'o'j, kiel ajn grand'a'j kaj modern'a'j, konstru'it'a'j el slogan'o'j hav'as fatal'a'n mal'fort'o'n.
Per pli nov'a'j slogan'o'j ili est'as renvers'ebl'a'j.
Ni ne mir'u pri la mis'aĵ'o'j de la revoluci'o'j. Ankaŭ la river'o est'as mal'klar'a, se ĝi ŝvel'as, kaj met'as sur si'a'n surfac'o'n ne si'a'n plej bril'a'n spegul'o'n.
Ne la flor'pot'o grav'as, en kiu, sed nur la grajn'o, el kiu io el'kresk'as.
pli'ig'as ne la nombr'o de ni'a'j amik'in'o'j, sed de ni'a'j am'at'o'j. Nur la aboc'o de ni'a feliĉ'o est'as, se iu ni'n am'as, la vort'ar'o de ĉiu'j lingv'o'j de la mond'o est'as, se ni pov'as am'i iu'n, eĉ se nur unu'sol'a'n.
Kre'int'o kaj ”kre'int'o'j”
Di'o kre'is mond'o'n el neni'o. Kiom da aĵ'o'j la hom'o'j bezon'as, por pene-ŝvit'e kun'um'i el ili i'o'n bagatel'a'n ...
eĉ tiam, kiam sci'i oni neni'o'n plu vol'as.
Est'as pli bon'e est'i trankvil'a pro paf'pulvor'a, ol viv'i en zorg'o pro papav'a barel'o!
Ekzist'as mal'san'o'j, el kiu'j nur iu pli'a mal'san'o kapabl'as ni'n kurac'i. Ekz. antaŭ'a am'o ...
Kiel ajn sekret'e ni pens'as, unu perfid'ul'o ĉiam trov'iĝ'as.
Ni'a buŝ'o.
La dom'o tiel konstru'iĝ'as, ke ni en'met'as la material'o'n.
La anim'o tiel, ke ni el'met'as el ĝi la material'o'n!
Unu'e kresk'ig'u radik'o'j'n, nur post'e kron'o'n. Kaj maksimum'e tiel grand'a'n, kiel radik'ar'o'n. La tro vast'a kron'o klin'is jam mult'a'j'n kap'o'j'n en servut'ec'o'n, mal'riĉ'ec'o'n, polv'o'n ...
Kiu mal'obe'as i'a'n skrib'it'a'n leĝ'o'n, tiu'n ni kondamn'as.
Kvankam kiu sci'as, kiam li romp'is ĉi tiu'n skrib'it'a'n leĝ'o'n, ĉu la mal'feliĉ'a ebl'e ne obe'is mult'e pli alt'a'n, sed ankoraŭ ne skrib'it'a'n, eĉ ne mal'kovr'it'a'n leĝ'o'n?!
Est'as hom'o'j, kiu'j vol'us en'magazen'ig'i por vintr'o la somer'a'n varm'o'n de la sun'o. Mi imag'as, kiom mult'obl'iĝ'us la jam ceter'e tre mult'nombr'a'j al'propr'ig'ist'o'j.
Mi nur sci'vol'as: ĉu ili las'us iom da ĝi ankaŭ por la sekv'a somer'o; aŭ post tio la hom'o'j jam pri'pes'us la varm'o'n de la sun'o nur laŭ kupon'sistem'o unu al ali'a; kaj por kiel grand'a kvant'o ili konsider'us si'n ind'a'j ĉe la doz'ad'o. Mal'e al Di'o, kiu kvankam nur somer'e, sed tiam sen selekt'o, egal'e kaj sufiĉ'e don'is da ĝi al et'a'j, grand'a'j, mal'riĉ'a'j kaj riĉ'a'j. Al ĉio kaj al ĉiu!
Nur mon'er'o'j tint'as sen'ĉes'e; la grand'a'j mon'bilet'o'j maksimum'e nur susur'as.
Kiel ni sci'as, la beton'o konsider'iĝ'as ĉe la du'a uz'o nur por mort'a material'o; la fort'o'n kaj esenc'o'n de la bind'o tiam dev'as liver'i jam nov'a material'o. Proksim'um'e tia'n rol'o'n hav'as en la am'o aŭ ge'edz'ad'o tiu'j, kiu'j foj'e jam mis'rol'is en ĝi.
Kiel la Sun'o mal'jun'iĝ'as, tiel kresk'as li'a'j fil'o'j: la stel'o'j.
La arbust'o admir'as la pas'int'ec'o'n de la arb'o, kaj la arb'o vol'us la est'ont'ec'o'n de la arbust'o!
Kvankam ne lum'tur'o'j: ankaŭ la fum'tur'o'j hav'as si'a'n lum'o'n, kaj kiel ajn mal'dik'a'j, ankaŭ ombr'o'n. Ili'a lum'o est'as la bon'stat'o font'ant'a el la labor'o, ili'a ombr'o la mizer'o kaŭz'at'a de la ekspluat'ad'o.
Ju pli alt'e star'as la sun'o, des'pli mal'grand'a est'as la ombr'o de la arb'o'j de'pend'ant'a'j de ĝi.
Se est'is sufiĉ'a publik'o, ni skrib'as pri la grand'ec'o de la spekt'ej'o; se est'is mal'mult'a'j, pri ili'a eminent'ec'o. Se neni'u ven'is, aŭ apenaŭ iu'j, ni emfaz'as la kompetent'o'n de la ĉe'est'ant'o'j.
Prefer'e la poet'o lam'u, ol li'a verk'o. Se nom'e la poet'o lam'as, nur unu'sol'a hom'o, li mem sufer'as. Sed se li'a verk'o lam'as, sufer'as pro li li'a tut'a leg'ant'ar'o ...
Ekzist'as nur du spec'o'j de vin'o. Unu, kiu bon'e gust'as; la ali'a, kiu mult'e kost'as.
La temp'o'n, kiu'n ni tra'parol'as, ni divid'u en du part'o'j'n.
En la unu'a ni pens'u, en la du'a ni ag'u. La rezult'o est'os kvar'obl'e pli, ol se du'obl'e pli ni parol'us.
La lakt'o est'as, kiel la popol'o. Ni pov'as de'ŝir'i ĝi'a'n haŭt'o'n, kiom'foj'e ni vol'as. Nur ni dev'as antaŭ'e ĝi'n sufiĉ'e bol'ig'i ...
Kiam oni kudr'as la unu'a'n stel'o'n sur ni'a'n kol'um'o'n, ni firm'e kred'as: kun la temp'o ni'a'n kol'um'o'n ornam'os ĉiu'j stel'o'j de la ĉiel'o. Kaj ver'e: kiam ni'a kol'um'o plen'iĝ'as de stel'o'j, la stel'o'j de ni'a ĉiel'o iom post iom konsum'iĝ'as!
www.omnibus.se/ink'o ISBN 91-7303-159-3